Paĝo:Colas - Epizodo de milito, 1915.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estis validigita

de la armeo ne plaĉis al li. « Milito estas granda malbono, terura krueleco, li diris, kaj oni devus ĉion fari por ĝin eviti, sed se ni estas devigitaj, ni devas fari nian devon ». Kaj vere li faradis sian devon, kiel li montris jam en multaj okazoj, kaj lia nomo jam aperis ankaŭ en la tagordo.

Tio, kio lin konsolis je la malproksimo de lia malgranda preĝejo, estis la ĉiutaga okazo ekzercadi sian pastran oficon inter siaj kunuloj. La plej friponoj, la plej diboĉuloj - se iafoje, lin publike mokis - en siaj koroj lin amis kaj ĉiam al li faris siajn konfidojn, rakontis al li siajn kordolorojn, legigis de li leterojn ricevitajn de la edzino kaj de la patrino.

— Vi scias, Vikario, ke mi ne estas bigotulo, sed se Prusoj alsendos al mi maronon en la buŝon, mi ne volus morti sen ke vi min konfesu… - Kaj estis Silvano, la plej furioza, kiu tiel parolis; plej parto el ili, sen atendi maronon en buŝo, estis jam ordigintaj si-