Paĝo:Colas - Epizodo de milito, 1915.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ajn aferojn kun la Vikario, kaj ili estis el la plej kuraĝaj en bataloj.

La lasta frajo de la raporto malpermesanta la eliron, lasis pripensanta soldaton Doucet. Li, pastro, jam de pli ol unu monato ne aŭdis meson, ne konfesiĝis, ne komunikiĝis; ĉu li devas pasigi eĉ Kristnaskon ne povante tion fari?… Ĉi tiu estis por li ĉagrena penso.

— Mi iros, pensis li, ĉe la kolonelo, kaj eble li permesos al mi eliri…

Jam eksonis la oka vespere kiam li venis tute gaja, dum la kunuloj gaje trinketadis la ok decilitrojn de rumo.

— Kien vi iras, Vikario?

— Al la noktomeza meso en Spincourt…

— Ĉu la kolonelo permesis?

— Post kelkaj grimacoj li permesis?

— Sed ne estas ĉi tie Spincourt. Vi scias. Dekunu kilometroj almenaŭ, kaj kun ĉi tiu malvarmo. Brrr…

— Mi tion scias, sed ne grave.

— Bonan Kristnakan nokton. Kaj morgaŭ, Vikario, alportu al ni benitan panon.