Paĝo:Colas - Epizodo de milito, 1915.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ton. La elvokoj iĝis pli urĝaj ju pli li proksimiĝis. Brako moviĝadis inter arbetaĵoj.

Doucet alkuris ekkriante. Germana soldato kuŝis sanganta, pala, frostiĝinta, kaj direktadis al li du grandajn plorantajn okulojn. El lia buŝo eliris vortoj por Doucet ne kompreneblaj. Doucet, tenante sian emocion, kaj ne perdante tempon etendis sur brusto de l’vundito pelerinon. La malfeliĉulo paroladis, paroladis ĝemante ĉar oni lin ne komprenis.

Doucet demandis lin france, latine, sed senutile.

— Ho se mi povus almenaŭ paroli al li, diris, konsoli lin. Se ni povus interkompreniĝi!…

Enverŝis en lian buŝon el rumo ĵus ricevita, kolektis lignerojn por ekbruligi fajron kaj lin varmigi. Provis lin kuraci, malbutonumis lian veston, proksimigis lampadeton, vidis, atakita en la ĉemizo, malgrandan verdan steleton, kiun li konis kiel insigno de Esperantistoj.