Paĝo:Colas - Epizodo de milito, 1915.pdf/20

Ĉi tiu paĝo estis validigita

nos ĝin kaj realsendos al ŝi; vi diros al ŝi ke ĝi estas trempita en mia sango! Ĉu vi promesas?

— Mi promesas - diris Doucet, ĉiam plej kortuŝite.

— Ŝian adreson estas en mia paperujo. Vi skribos ankaŭ al mia malfeliĉa patrino. Diru al ŝi ke ŝia filo mortis farinte sian devon. Diru ke… ho kiel estas terura la milito…

— Estu trankvila, amiko, mi skribos…

— Dankon, kamarado franca!… kaj nun lastan favoron. Post unu horo mi ne plu estos. Mi estas katoliko, mi volas pastron. Estas ĉi tie proksime vilaĝo. Iru peti pastron veni ĉi tien. Mi konfesus min. Se estus bezone, vi klarigos…

Doucet komencis singulti. Metis siajn lipojn sur la frunto de la mortanto kaj diris: Mi estas katolika sacerdoto.

— Kiel! Ĉu vi pastro! Dio estu benata! Aŭskultu mian konfeson!

Doucet deprenis sian glavon kaj metis ĝin teren, por montri, ke se cirkon-