Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiel parolinte, li ĉiujn konvinkis, ke ili sin armu. (Kaj ilin certe armis Marto, zorgante pri milito). Gamaŝojn unue ĉirkaŭ tibiojn ili emtis, de verdaj faboj bone preparitaj, kiujn ili, dum nokto alkurinte, estis manĝintaj. Kirasojn ili havis el ledo per kanoj ĉirkaŭita, kiujn ili, mustelon senhaŭtiginte, klere estis farintaj. Ŝildo estis lamprondaĵo, kaj lanco, longega kudrilo, tutkupra verko de Marto: la kaskoj estis avelŝeloj sur tempiojn metitaj. Tiamaniere la Ratoj staris armataj. Tuj kiam ilin vidis la Ranoj, ili eliris el akvo; kaj en ian lokon veninte, ili interkonsentiĝis pri malbona milito. Ili ekzamenis, de kie venas tiu malpaco, kia estas tiu bruego. Sendito proksimiĝis, tenante sceptron en manoj, Poteniristo, filo de Fromaĝgratisto grandanima; anoncante la malbonan militon, li diris tiujn vortojn:

« O Ranoj, la Ratoj min sendis por vin minaci kaj diri, ke vi devas vin armi por milito kaj batalo. Ili ja vidis en akvo Pecetrabiston, kiun mortigis reĝo via Plenvangulo. Sed, vi batalu, ĉiuj, kiuj inter la Ranoj la plej fortaj estas. »

Tiel parolinte, li silentis; la parolo, en la orelojn de ĉiuj enirinte, konfuzis la spiritojn de Ranoj fieraj. Al ili mallaŭdantaj Plenvangulo diris, starinte:

« Amikoj, mi ne mortigis Raton, nek vidis mortantan; certe li sufokiĝis ludante apud lago, imitante naĝadon de Ranoj; tiuj malbonuloj nun min kulpigas senkulpan; sed nu, kune ni serĉu, kiamaniere