Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/8

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

li plendis per vanaj bedaŭroj, elŝirante siajn harojn kaj premante piedojn sur la ventron; interne li akoro batadis nekutimamaniere, kaj li volis teren reveni, kaj terure ĝemadis pro la tremo de timego. Unue li etendis voston sur akvoj, kiel trenante remilon, preĝante la diojn, por ke li revenu teren; li enestis en akvoj kaj multe kriadis kaj diris tiujn parolojn, parolante per la buŝo:

« Ne tiel sur sia dorso portadis la ŝarĝon de Amo, la toro, kiam li portis akve Eŭropon [1] en Kreton, kiel min portas sur sia dorso, naĝante hejmen Rano, levante mian korpon en akvo blanka. »

Sed hidro subite ekvidiĝis, terura vidaĵo por ambaŭ; ĝi havis kolon levatan super akvo. Ĝin vidinte subakviĝis Plenvangulo, neniel pensante, kian kunulon pereontan li forlasis: li eniris profundon de l’lago, kaj evitis sorton nigran. La alia, forlasata, tuj falis renverse en akvon, li premis la manojn, kaj pereonta kriadis. Jen li subakviĝis, jen baraktante li ree supraĵon atingis; sed li ne povis sorton eviti; liaj malsekaj haroj, grava pezo, malsupren tiris sed tuj pereonta li tiel parolis:

« Vi ne kaŝos ruze, Plenvangulo, kion vi faris, forĵetinte min de via korpo kiel de ŝtono. Ne pli bona ol mi sur tero vi estus, ve, je

  1. Eŭropo, filino de reĝo de Fenicilando. Jupiter, sub formo de toro, ŝin forprenis kaj kondukis en Kreton, insulon de Mediteraneo.