Paĝo:Drezen - Analiza historio de Esperanto-movado, 1931.pdf/13

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

non estis ĝia iniciatinto mem. Pri la iniciatinto de la lingvo, pri lia personeco, kaj pri lia persona rolo en la mondlingva movado — rigardu koncernajn verkojn (VII).

En la jaro 1887 en Varsovio aperis unuaj lernolibroj de la nova lingvo internacia, komence por rusoj, poste por poloj, francoj kaj germanoj. Tiuj lernolibroj estis samtempe la unuaj propagandiloj por la nova lingvo. Ili enhavis la tutan argumentaron, kiun pripensis Zamenhof dum jaroj kaj kiu liaopinie devis konvinki la mondon pri la ĝusteco de la solvo proponata.

La epoko de rapida fortiĝo de grandkapitalistaj tendencoj en la socio postulis, ke ĉiuj fakoj de la vivo moderna, ĉiuj movadoj laŭpove adaptiĝu al la praktikismo de tiu epoko. Tion bone sentis ankaŭ Zamenhof mem, argumentinta en sia « Unua libro » pleje per konsideroj praktikaj pri la neceso kaj eventuala rolo de L. I., pri perfektaj ecoj de la nova sistemo kaj eĉ pri ĝia tuja senpera uzebleco. Zamenhof provis eĉ krei el la praktikuloj, logeblaj al la L. I., fortan movadon por eventuala adapto de sia sistemo. Tiucele li proponis en la « Unua Libro » aranĝi tutmondan kolekton da promesoj — lerni la lingvon, kondiĉe ke entute estos kolektitaj 10 000 000 da tiaj promesoj. Nature, tiu provo ne povis sukcesi, ĉar inter la milionaj amasoj provizore estis ne sufiĉa la konscio, ke la L. I. por ili nepre necesas, kaj ke la lingvo Zamenhofa garantiite estos la vera L. I.

La morala interna idearo de Zamenhof

La praktikisma argumentado de Zamenhof certe neniel signifas, ke li venis al la ideo krei lingvon internacian nur pro konsideroj pure praktikaj. Li agis laŭ ideoj plej altinspiraj kaj idealistaj (VII). Jam en la j. 1878, ĉe la unua gimnaziana kunveno, festinta kreon de la nova « Lingwe Uniwersala » oni kantis: « falu, falu malamikeco de la nacioj,