Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esperanto en Washington (1910) li salutis Usonon per la vortoj: «Lando de libereco, lando de estonteco»...

Zamenhof estis tiel ĉarmita per la penso, «ke tiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio», ke li forgesis pri la milionoj da nigruloj persekutataj kaj ekspluatataj.

Li forgesis, ke la ŝovinismo lingva kaj religia en Usono disfloras same riĉe, kiel en la landoj Eŭropaj (eble nur sub iom aliaj formoj), ĉar la sistemo de socia ordo en Usono kaj Eŭropo enhavas ja nenion esence diferencan.

Vere, post unu jaro en memuaro, adresita al la «Kongreso de Rasoj», Zamenhof jam faris kelkajn rezervojn por aliaj kaŭzoj de sociaj malpacoj. Li skribis:

«La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion...

Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj k. t. p. sed plej terura el ĉiuj, la malamo intergenta tute malaperos»[1].

Sed eĉ en tiu sia memuaro nek unu vorton diris Zamenhof pri tio, ke la lingvo mem — estas produkto de certa socio, de certaj formoj de mastrumado kaj de socia produktado. La ideo pri la lingvo, unuiĝinta kun la nebula «interna ideo de esperantismo» superegis en menso Zamenhofa ĉion alian.

Ĉe sia lasta oficiala parolo antaŭ kongreso esperantista (VIII Kongreso, Krakow 1912 j.) Zamenhof ree akcentis tre kategorie, ke: «esperanto estas ne sole simpla lingvo, sed ke ĝi estas grava socia problemo».



Homaranismo

Certe en sia «Deklaracio pri Homaranismo» (1913 j.) Zamenhof mem konstatis, ke «esperantisma ideo prezentas

  1. L. L. Zamenhof «Gentoj kaj lingvo Internacia». Leipzig 1912. p. p. 11—12.