Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

regi super aliaj gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli aŭ malpli frue devas malaperi».

Ankaŭ en tiuj vortoj mankas kompreno por la fakto, aŭ estas intence prisilentita la fakto, ke por la malapero de ŝovinismo necesas premiso — malapero de nuntempa socia sistemo, ĉe kiu klasoj superaj premas kaj ekspluatas la klasojn malsuperajn.

La fundamenta esenco de la homaranismo estas esprmita en la I kaj II punktoj de la «Deklaracio pri Homaranismo» de la j. 1913.

«Mi rigardas la tutan homaron kiel unu familion, la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj sentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj», kaj:

«Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio, aŭ alia socia klaso, ol mi, mi rigardas kiel barbareco».

Tre karakterize por Zamenhof estas, ke en la unua redakta formo de la «Deklaracio»[1] mankis la vortoj «aŭ alia socia klaso».

En la intertempo de la jaroj 1906—13 la penso de Zamenhof lernis konsideri gravecon de la socia problemo pri klasdiferenco.

Sed, lerninte tion, Zamenhof ne volis kaj ne povis reesplori ĝustecon de siaj ideoj. Li metis la klasdiferencon apud diferencoj gentaj, lingvaj kaj religiaj, kaj pensis ke ĉiuj malbonaĵoj, rezultantaj el tiuj diferencoj, estos solvataj per akcepto de lingvo komuna kaj de mondkoncepto homaranista.

Tiujn-ĉi ideojn Zamenhofajn, kiuj kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj soci-fortoj, necesas repuŝi plej energie.

Kaj tamen kelkaj flankaj praktikaj konkludoj de Zamenhof, rezultantaj el lia Dogmaro meritas aprobon kaj akcepton.

  1. «Dogmoj de Hilelismo» Peterburgo, 1906 p. 13—14.