Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel nature sindefenda reago — estas multe pli pardoninda ol la nacionalismo de gentoj premantaj, sed se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta... mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta»[1].

Li volis kredi ke «per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma».



Religiaj konceptoj
de Zamenhof

La neeviteblaj kontraŭdiroj inter la vivo reala, kiun li observis, kaj la idealiste konstruita teorio homaranisma kaŭzis, ke Zamenhof, konsciante sian malfortecon, — venis al akcepto de certa kredo religia aŭ kvazaŭ-religia.

En la «Preĝo sub verda standardo», deklamita de Zamenhof dum la 1-a Kongreso, li parolis pri dio, kiel nekonata fortego, forto mistera la mondon reganta.

Same en la deka punkto de la «Deklaracio pri Homaranismo» li parolas pri dio, kiel «la plej alta, por mi nekomprenebla forto».

Nekomprenitaj kaj nekompreneblaj restis por li la kreaj fortoj de homa socio. Tial mankis al li firma scio pri la ĝusteco de la vojoj, kiujn li volis trairi.

Mankon de tia scio li anstataŭis per kredo religia, vere — nobligita kaj idealigita.

En la temploj homaranoj, kies kreon li sopiris, Zamenhof rekomendis anstataŭ iuj ritaj diservoj aŭskultadi:

«la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro, pri

  1. E. Privat, «Vivo de Zamenhof», London, 1920, pp. 185—186.