Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/20

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En Sovetio senreligia edukado donas al la infanoj multe pli da veraj vivo-principoj, ol povas doni iuj ajn instruoj de ekleziuloj diversspecaj. Certa-sence tiuj sovetiaj infanoj kreskos kaj estos laŭ volo, scio kaj konvinko veraj kaj indaj homaranoj.

Al Ludoviko Zamenhof infano kaj junulo tiu scio kaj tiu konvinko mankis kaj lia volo ne mankinta kondukis lin al falsaj teorioj artefaritaj, idealistaj.



Tolstoj kaj Zamenhof

La ideoj de Zamenhof pri starigo de paco anstataŭ ekzistantaj interlukto kaj batalo «inter homoj, gentoj kaj sociklasoj» — havis certan parencecon kun ideoj similaj, esprimitaj de la granda rusa verkisto L. N. Tolstoj.

E. Privat skribis: «Post brila novelista kariero la riĉa grafo konvertiĝis al simila idealo pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco».[1]

Tolstoj same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa soci-ordo. Tolstoj same kiel Zamenhof ne sukcesis kompreni la leĝojn, kiuj direktas progreson de homa gento kaj socio. Serĉante elirejon el la nuntempa malbono ili ambaŭ dronis en teorioj idealistaj.

Ambaŭ ismoj — tolstojanismo kaj homaranismo estis protestoj kontraŭ la formoj de moderna kulturo, kontraŭ la sistemoj politika kaj ekonomia de la moderna socio.

Sed al Zamenhof mankis tiuj kuraĝo kaj konsekvenco, kiujn posedis Tolstoj.

Tolstoj faris energian alvokon por reveno al la natura vivo, por detruo de la nuntempa kulturo, por plena natura ĉesigo de la homaro-ekzisto.

Tolstoj venis ĝis la finaj logikaj konkludoj. Li skribis: «la homoj ne havas rajton profiti ne nur la fervojojn, vaporon, elektron, telefonon, fotografion, la senfadenan telegrafon,

  1. E. Privat. «Vivo de Zamenhof». London, 1920. p. 88.