Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

«Kredo kaj Prudento» en № 2 de «La Esperantisto», 1895 j. por ke tiu gazeto estu en Ruslando por ĉiam malpermesita.

Tiamaniere la unua provo pli intime interligi la ambaŭ movadojn donis gravan baton al juna senforta ankoraŭ esperanto.

Eble tio estis plua kaŭzo, kial tiu interligo ne fariĝis pli intima kaj pli forta.



Idealismaj kontraŭdiroj
de Zamenhof

Homo sincera, Zamenhof ofte fiksadis diversajn mankojn de la nuna socicordo. Sed donante negativan kritikon por tiuj mankoj li ne kapablis fari konkretajn pozitivajn proponojn por ilia forigo.

Li volis, li celis doni socian valoron al siaj pensoj kaj paroloj. Dum la II Internacia Kongreso Esperantista (Genéve 1906 j.) li diris:

«Senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas pro libereco, pro la plej elementa homa libereco, pro la rajtoj de homo».

Sed la limigitaj konceptoj de esperantismo permesis al li paroli nur pri unu el la sekvoj kaj tute ne pri la kaŭzo:

«Krom la batalado pure politika, kiun ni esperantistoj ne povas tuŝi, ni vidas en tiu lando bataladon inter la gentoj». Zamenhof bone parolis pri:

«Aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj».

Sed li ne trovis vortojn necesajn por klarigi la motivojn, kial tiuj mensogoj kaj kalumnioj estas dissemataj. Li atestas, ke:

«Ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn»... kaj tamen li finas per esprimo de espero, ke