Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/29

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La ideo pri Mondlingvo ĉe Zamenhof dum lia junaĝo. La principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro. Persista laborado kaj eksperimentado de Zamenhof. Aglutina karaktero de esperanto. Zamenhof kiel filologo. Kolektivismo en la kreado de la lingvo. Zamenhof kaj reformoj en esperanto. Zamenhof-stilisto kaj kreinto de lingvo-formoj. Eventuala rolo de sciencaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj en akcepto de la lingvo internacia. Zamenhofaj ideoj por progresigi la aferon de mondlingvo. La praktika uzo de la lingvo kaj kresko de la esperantistaro. Lingva unueco de esperantistoj. Rolo de Zamenhof en la internaci-lingva movado.



La ideo pri mondlingvo
ĉe Zamenhof dum lia junaĝo

Talenta infano kaj junulo L. L. Zamenhof estis forte impresita de la intergenta batalado en lia nasko-urbo Bialystok kaj lia nasko-lando Polio. La lingvokapabloj, kiujn li heredis de sia poliglota patro, kondukis lian inspiron al la ideo mond-lingva, kiu liaopinie povus mildigi tiun intergentan malamon. Persiste kaj seninterrompe li laboris por praktike solvi tiun problemon. Tiu persisteco kaŭzis, ke li, ne studinta speciale filologion kaj lingvosciencon, modesta praktikanta kuracisto, sukcesis solvi la problemon mondlingvan kun tia profundeco, kiun antaŭ li kaj post li elmontris nek unu esploranto tiukampa.

Zamenhof mem skribis en sia letero pri deveno de esperanto al N. Borovko: «La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi en plej juna infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis: mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi»[1].

  1. «Lingvo Internacia», Uppsala, 1896, NN 6—7.