akademiano N. J. Marr — aŭtoro de tiel nomata jafetida lingvoteorio.
En tiu punkto la profunda lingvo-penso de Zamenhof memstare realigis ideon esprimitan jam antaŭ du jarcentoj.
Bernard Lamy — unu el postsekvantoj de Descartes rakontas, ke la konata vojaĝisto-esploranto Jaques Thevenot, konatiĝinte kun la mirinda facileco de la tatarlingva strukturo, — proponis por faciligi studon de la ekzistantaj naturaj lingvoj — modifi ilian gramatikon laŭ la modelo de la lingvo tatara (t. e. lingvo aglutina)[1].
Kiel konsekvence obeis Zamenhof al tiu, memstare de li trovita, principo aglutina — montras rakonto de prof. E. Boirac, ke la vorton «edzino» (prenita el vortkombino Kronprincedzino konforma al la germana «Kronprinzessin») Zamenhof dismembrigis je du vortoj memstaraj: «edzo» kaj «ino»[2]).
Estas notinde ke Zamenhof penetrinta kun mirinda klareco kaj profundeco en la esencon de la problemo internaci - lingva, restis ĝis la fino mem sufiĉe ne kompetenta en la lingvo-scienco ĝenerala. Liaj scioj kaj konceptoj tiurilataj ne leviĝis super la meza nivelo de skolastika hindoeŭropa lingvoscienco.
La progreseman, ekzemple, tendencon de la lingvoj modernaj riĉiĝi per formoj internaciaj — li pensis ebla malhelpi per akcepto de lingvo helpa internacia:
En Unua libro (p. 4) li skribis, ke pro studado de lingvoj fremdaj «la lingvoj estas ĝenataj en sia memstara evoluo, ili pruntas necesajn esprimojn kaj vortojn el fremdaj lingvoj».