Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/36

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La samajn argumentojn li ripetis en sia raporto prezentita en la j. 1900 al la kongreso de Franca Societo por progresigo de sciencoj.

En tiu raporto konsiderojn, ke lingvoj kaj paroloj «dependas de la klimato, heredeco, kruciĝado de rasoj, historiaj kondiĉoj», Zamenhof nomis «instruitaj paroloj, senenhava pseŭdo-scienca babilado, kiu havas neniun sencon»[1].

Li ne sukcesis suprenlevi sin ĝis kompreno, ke la lingvo estas senduba produkto de la bezonoj kaj de ekonomiaj kondĉoj. Tial li ĉiam emis troigi la rolon de la lingvo, konjektante, ke ĝi povas havi memstaran sendependan funkciadon.

En la analizo de la pasinto kaj antaŭvido de la estonto — Zamenhof ripetis nur la ĝeneralajn frazojn de la biblia legendo pri Babilona turo kaj de la skolastika lingvoscienco. En sia parolado dum la I-a Bulonja s M. Kongreso (1905 j.) Zamenhof diris: «En la plej malproksima antikveco la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian».

La ideoj de modernaj lingvo-teorioj, intime ligantaj la lingvoevoluon kun la tuta historio de homara materia kulturo, pravigantaj la praktikajn postulojn — premisojn por Lingvo Internacia, starigitajn de Zamenhof, restis por li fremdaj.

Restis ĉe li iom da individualismo, da personeca idealismo, ĉar li firme kredis, ke «kreado de plena en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivpova lingvo postulas specialan talenton kaj inspiron[2].



Kolektivismo en la
kreado de la lingvo

Malgraŭ tiuj konceptoj individualistaj menso de Zamenhof trovis lokon decan por la kolektiva kreopovo de la adeptoj de sia ideo.

  1. «Fundamenta Krestomatio». p. 277.
  2. «Fundamenta Krestomatio», p. 305.