Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/40

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sian lingvo-fundamenton en la j. 1888, konsistis en anstataŭo de la formoj kian, tian,.... per formoj kiam, tiam...[1]

Jam pli malfrue en la j. 1894 por kontentigi dezirojn de kelk-iuj siaj adeptoj Zamenhof presigis sur la paĝoj de la esperanta gazeto tiutempa serion da specialaj artikoloj «Pri reformoj en esperanto»[2].

Ĉar tiuj reformoj devis servi al la interesoj kaj postuloj de la ĉiam kreskanta diversnacia esperantistaro, en la № 3 de «Esperantisto», 1894 j., Zamenhof skizis la ĉefajn principojn, kiuj devis esti bazo por la reformoj eventualaj:

«...Nia lingvo devas antaŭ ĉio esti plej facila por ĉiuj nacioj kaj kiom ĝi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kio estas kontraŭ la kutimo de la nacioj kaj prezentus al ili fremdaĵon...

...en nia pure praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj...

...ni devas eviti ĉian superfluan bataladon kontraŭ la kutimoj de la popoloj, por ne malfaciligi senbezone la bataladon por nia lingvo».

La reformoj proponitaj ne trovis aprobon ĉe la plej multo de la aktive voĉdonantaj pri tiu afero esperantistoj. En № 11 de «Esperantisto», 1894 j. estis presita: «Fina rezultato de la voĉdonado»: — 157 — kontraŭ reformoj, kaj 107 por reformoj.

Do la lingvo restis ne ŝanĝita.

Tamen ankaŭ post tiu voĉdonado Zamenhof prave konjektis, ke 264 esperantistoj ne povas antaŭdecidi pluan sorton de la helpa universala lingvo.

Tuj post publikigo de la rezultoj de voĉdonado li skribis:

«Kelkaj pensas, ke la farita decido malpermesas por ĉiam iun ŝanĝon en nia lingvo kaj faras ĝin por ĉiam tute

  1. «Aldono al Dua libro de la Lingvo Internacia», p. 5—6.
  2. «Esperantisto», Nurnberg, 1894, №№ 1—11.