Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/41

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigida. Tio estas eraro, ĉar ĉiu ja devas bone kompreni, ke ni malgranda kolekto da homoj ne povas fari ian decidon por ĉiam en afero, en kiu laŭ nia espero poste partoprenos grandaj multegoj da aliaj homoj. La plimulto trovis ke pro diversaj kaŭzoj en nuna tempo nenio en la lingvo devas esti ŝanĝita; ĉu iam poste oni faros iajn ŝanĝojn aŭ ne — pri tio neniu decidis, nek povas decidi.



Zamenhof stilisto kaj
kreinto de lingvo-formoj

Tiuj rezervoj al la neantaŭvideblaj korektoj de la lingvo — estis farataj de Zamenhof tute prave.

La persona sperto de Zamenhof en lingvo-praktikado montris, ke, malgraŭ la profund-pensa kreo de la lingva fundamento, li same kiel aliaj esperantistoj ne ĉiam sukcesis tuj trovi kaj ekuzi lingvajn formojn plej oportunajn.

Li eraris akceptinte formojn tian, kian... anstataŭ la nuntempaj — tiam, kiam...

En «Unua lernolibro» ni trovas formon «dek milionoj homoj» (anstataŭ — da homoj).

Ankaŭ en la «Dua libro de l’Lingvo Internacia» kaj en «Aldono al la Dua libro» ni trovas pluajn esprimojn, kiuj nun kaŭzus malsukceson de la abituriento ĉe la instruistaj kursoj esperantaj:

«mian laboron mi prezentas je l’tempo de unu jaro...» (anstataŭ — je l’ daŭro ...aŭ «dum unu jaro»... aŭ «por unu jaro»...[1].

«la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon ĉiuflanke».

«...kio li parolas pri aferoj tute sensignifaj... kaj pri l’aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton»... (anstataŭ «kial li»).

  1. Notu bone, ke la vortoj «daŭro» kaj «dum» jam estis akceptitaj en la «Unua lernolibro».