Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/45

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lasta — laŭ opinio Zamenhofa — povus argumenti nur jenamaniere:

«Anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi la aŭtoritatan apogon de la registaroj...»

Tian sian opinion Zamenhof pravigadis tiel:

«...Se la komitato traktos sian taskon serioze, ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne sufiĉe elprovis».



Zamenhofaj ideoj por progresigi
la aferon de Mondlingvo

Zamenhof bone komprenis malfacilecon de sia penado iniciati kreon de reale funkcianta lingvo internacia. Por lia reputacio de juna kuracisto estis tre riska la tuta entrepreno. Sed konvinko, ke li ĉion antaŭvidis kaj laŭeble ĉion antaŭpreparis, permesis al li skribi en la Unua Lernolibro:

«Kelkaj feliĉaj ideoj, rezultoj de meditado, kuraĝigis min kaj instigis min provi, ĉu mi ne sukcesos venki sistemece ĉiujn malhelpojn por kreo kaj enkonduko de racia universala lingvo».

Kiel ĉefan sian taskon praktikan li konsideris — venki indiferentecon de la mondo. Li volis tion atingi, kolektante specialajn promesojn de personoj, kiuj studos la lingvon se entute dek milionoj da similaj promesoj estos kolektitaj.

Sed en tiu sia provo Zamenhof malsukcesis.

Jam post unu jaro Zamehof fakte lasis la esperon finkolekti tiun nombron da promesoj kaj direktis ĉefan atenton al tuja praktika ekuzo de la lingvo. Li skribis: «Sendepende de l’iro de voĉdonado en tiu ĉi lingvo estos eldonotaj libroj kaj la afero sin movos antaŭen»[1].

  1. D-ro Esperanto, «Dua Libro de l’ Lingvo Internacia», Varsovio 1888 p. 14.