Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/49

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tial Zamenhof rifuzis intertrakton pri reformoj kun ne sufiĉe aŭtoritata «Delegitaro por akcepto de Lingvo Internacia» kaj en sia «Cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj» la 18—1—1908 li skribis:

«Nun kiam ni estas ankaraŭ tro malfortaj ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj per absoluta unueco».

Tiu disciplino estis despli necesa, ĉar:

«Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝos fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto, sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton, povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno».[1]

Do necesis disciplino, unueco same en la lingvo-uzado, kiel ankaŭ en la kompreno pri la vojoj de lingvo-evoluo.

Zamenhof ĉiam substrekis kaj ĉiel defendadis la plej gravajn por internacilingva movado premisojn de libera evoluo kaj de praktika uzo kaj eksperimentado.



Rolo de Zamenhof en la
internacilingva movado

Zamenhof kun la tuta modesteco kaj profunda komprenemo, kiujn li posedis, neniam pretendis esti gvidanto de la movado, kiun li mem iniciatis.

Jam en la j. 1888 li deklaris:

«Kreinte la fundamenton de l’lingvo, mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas ke tion postulas la interesoj de l’afero».[2]

Troviĝas atestantoj, kiuj komunikas, ke parolante pri la publikigo de la «Unua Lernolibro» Zamenhof diris: «eĉ se mi tiam estus mortinta, la lingvo povus evolui sen mia helpo, el ĝia propra fundamento[3].

  1. Kongresa parolado dum la VIII Universala kongreso en Krakow (1912).
  2. «Aldono al Dua Libro de l’Lingvo Internacia», p. 12.
  3. A. Zakrzewski, «Historio de Esperanto», Varsovio, 1913, p. 9.