Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/50

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La deklaracio de la Unua Kongreso Esperantista dum 1905 j. proklamis sendependecon de la lingvo de iu ajn persono.

En Washingtona Kongreso (1910) Zamenhof ree kaj kategorie konstatis:

«Por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero mi estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono».

Dum la VIII Kongreso de j. 1912 en Krakow Zamenhof lasis ĉian oficialan rolon en la esperanto-movado.

Prezidanto de la IX Kongreso en Bern (1913 j.) R. de Saussure, parolante pri tiu rezigno prave diris: «mi opinias, ke li agis saĝe kaj por la bono de nia movado, ĉar povus esti malutile kaj eĉ danĝere, elekti iun el la esperantistoj, eĉ la plej eminentan, kiel kvazaŭ heredontan aŭ posteulon de Zamenhof.[1]

La rolo de Zamenhof en la historio de Lingvo Internacia estis finludita kaj de tiu tempo apartenis jam al historio.

Jam kiel historiistoj ni devas karakterizi Zamenhofon — iniciatinton de la praktika Mondlingva movado.

Malakceptante kaj eĉ kontraŭbatalante la tutan politike-filozofian idearon de Zamenhof, ni devas kliniĝi antaŭ liaj lingvo-ideoj, kiuj, uniĝintaj en lia menso, estiĝis potenca forto. Tiuj ideoj kaj tiu forto kreis fortikan movadon internacilingvan kaj praktike renversis multajn el la ideoj kaj teoriaj konsideroj de antaŭirintaj Zamenhofon lingvistoj kaj lingvo-teoriistoj.

Ankaŭ ni devas konstati, ke por ĉefverko de Zamenhof esperanto ĉe ĝia komenca ekfloro liaj fuŝaj politike-filozofiaj ideoj eĉ estis utilaj. En realeco tiuj ideoj flankaj, malprosperaj, se ili estas konsiderataj sendepende de la esperanto-evoluo, tiuj ideoj faris certan servon al la lingvo kaj utilis kiel bona komenca por ĝi fermento.

Dank’al sia persisteco kaj penso profunda, Zamenhof

  1. «Esperantista Dokumentaro, Kajero XXVI», Paris, 1914. p.96.