Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/51

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sukcesis enkorpigi en sian lingvoprojekton ĉiujn postulojn-premisojn necesajn por reala ekzisto de la Lingvo Internacia.

Tiuj postuloj-premisoj estis jenaj:

1) simpligita kaj racia gramatiko, 2) internacieco de la lingvo-elementoj, 3) libera evoluo kaj memstara, sendependa de iu ajn persono, kresko de la lingvo-materialo, 4) praktika apliko kaj uzo de la lingvo.

Antaŭ Zamenhof kaj post li ĉiuj projektantoj de lingvoj artefaritaj solvadis nur po unu, po du el tiuj premisoj. Zamenhof solvis ĉiujn kvar, kaj samtempe lia modesteco permesis plej nerimarkeble kaj sendolore apartigi lian personecon de la sorto kaj estonto de la lingvo.

La kaŭzo de la progreso de Lingvo Internacia kaj de esperanto troviĝas en Zamenhofaj lingvo-ideoj, en la lerte kombinitaj principoj de esperanto-konstruo kaj en la tuta agado de Zamenhof.

Personeco de Zamenhof ricevas ĝustan kaj meritan takson ĉe tiuj rondoj kaj tiuj sociklasoj, kiuj volas partopreni en la rekonstruo pli bona de la sociordo nuntempa kaj kiuj por rekonstruo volas uzi ĉiun brikon utilan kaj taŭgan. Ĉiuokaze ne al tiuj rondoj kaj klasoj estis direktita la parolo de Zamenhof dum la VIII kongreso en Krakow: «Se al iu ne plaĉas mia persono aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de esperanto».

Per sia lingvo-verko Zamenhof konstruis al si mem kaj al sia viv-laboro neforigeblan monumenton en la historio de la homara evoluo.