Paĝo:EO Jakobo Shapiro – Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano.pdf/12

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


„Terura sonĝo“. La juna leganto kaj flama samideano eble sincere kredas, ke ĉiuj Esperantaj societoj okupas sin nur pri Esperanta propagando, — en tia okazo li disreviĝos, traleginte la babiladon „Nia societo“. Povas esti, ke iu glorama (mi volas neniun ofendi, sed pro sincereco oni devas konstati, ke ankaŭ tiajn ni havas) samideano ankaŭ tiel revis, kiel la aŭtoro („Se mi fariĝus idisto“) kaj devis tamen resti Zamenhofano pro iaj misteraj kaŭzoj.
La subskribinto, timante, ke oni nomos lin reformemulo, revoluciulo, malica sespintulo, laŭtvoĉe avertas, ke li ne celis ribeligi la Esperantan popolon, sed li volas nur bonhumore priskribi niajn Esperantujerojn kun, parolante per doktorfiŝera dialekto, iliaj „uloj“ kaj „istoj“, kaj ties „ekoj“, „adoj“, „emoj“…
Joŝo.
30. IX. 14.