Paĝo:EO Jakobo Shapiro – Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano.pdf/14

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


ne. Eble nia filozofo Parolulov subite mutiĝis? Eble Fervorulov ĉesis venadi societon, aŭ Poeziaĵov skribi amversaĵojn? Ne.
Mi ne volas vin plu malpaciencigi kaĵ malkaŝos al vi la sekreton: aperis „Vekilo“.[1]
La eldonantoj de „Vekilo“, havinte tro rozajn esperojn, estis certaj, ke tuj post la apero de ĝi niaj estrar- kaj societ-anoj vekiĝos kaj diros: Ni laboru! Sed tiel ne okazis. Ni dormas kaj daŭrigas dormi.

Ni dormas, ni dormas, neniam vekiĝas,
Pri belaj fraŭlinoj sonĝante…

Cetere, la „Vekilo“ enhavis nenion vekigan; nur la antaŭparolo kaj versaĵo estis konformaj al ĝia celo. Ni esperu, ke la sekvontaj No. No. estos pli sukcesaj.
Kaj dume ni dormas profunde. L…aj samideanoj bone scias, kiel agrable estas dormi, precipe en la societo; por aliurbaj samideanoj mi klarigos, kial oni venas societon.

Se oni havas tempon kaj ne scias, kion fari, oni foriras en Esperantan societon. Okazas, ke survoje oni renkontas ian samideaninon, ankaŭ rapidantan en la societon, kaj tiam oni iras… promeni kun ŝi. En alia okazo oni eniras la societon. En la societo ĉiam estas multaj… gazetoj kaj malmultaj homoj. La gazetoj kuŝas sur la tablo, legataj de neniu esperantisto; okazas, ke venas neesperantisto kaj scivole trarigardas ilin, sed de kiam Dio kreis la mondon ne okazis ankoraŭ, ke

  1. „Vekilo“ — gazeto de L…a Rondo de Esp-istoj. Rim. de l’ aŭtoro.