Paĝo:EO Jakobo Shapiro – Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano.pdf/16

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


iu esperantisto tralegis tutan gazeton ĝis fino. Do, veninte en la societon, oni ĉirkaŭrigardas la dormantajn, dormemajn samideanojn kaj vekas ilin per „bonan vesperon!“ (cetere, pli ĝuste estus diri „bonan nokton!“); poste oni iras al ĉiu kaj etendas al li la manon. Kiam ĉi-tiu „manetendado“ estas finita, oni staras unu momenton, pripensante, kaj poste oni iras al la muro kaj legas, ke la regna kuratoro de lernejoj permesis al la societo malfermi kursojn de Esperanto, sed kondiĉe, ke la lernantoj estu ne malpli ol 50-jaraĝaj. Traleginte la permeson oni oscedas kaj diras: „Tamen ion ni faras“ kaj aliras al ĉiuj, etendas la manon kaj diras „bonan nokton!“. Veninte hejmen oni pensas: „Tamen hodiaŭ mi laboris por bono de la homaro! Malmultaj estas tiaj homoj, kiuj kiel mi tiel sindoneme laboras…“
Cetere, mi vidas, ke vi tute egale ne kredas al mi, eble pro tio, ke hodiaŭ estas la 1-a de aprilo, kiam ĉiu povas senpage kaj afrankite mensogi. Do, ĉar vi ne kredas al mi, mi ĉesas paroli hodiaŭ kaj babilos alian fojon. Krom tio mi rimarkas, ke vi estas dormemaj; do, karaj, dormu trankvile, vidu belajn sonĝojn…
Fulmotondro! Mi skribas por la „Vekilo“ kaj… anstataŭ veki mi endormigas miajn legantojn; mi timas, ke la redaktoro lokigos mian manuskripton en la paperkorbon. Do, laŭte mi vokas: samideanoj, vekiĝu! vekiĝu! vekiĝu!