Paĝo:EO Jakobo Shapiro – Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano.pdf/27

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


kaj foriras kun samideaninoj promeni. La aliaj, pli esperantemaj eniras en la unuan ĉambron.
Super la pordo de la unua ĉambro pendas surskribo „Legejo“, sur la muro „Oni parolas Esperante“. Ambaŭ surskriboj estas malveraj: oni nek legas, nek parolas Esperante, sed prefere dormas. Kompreneble estas esceptoj! Kelkaj niaj samideanoj posedas eĉ oratoran talenton kaj tiuj efektive parolas. Ili parolas flame, entuziasme per la buŝo kaj la manoj, ili pli multe kritikas, ol laŭdas, pli projektas, ol efektivigas, pli promesas, ol faras. Tiaj homoj estas tre utilaj por la societo, ĉar se ili ne ekzistus, estus nenio interesa en la societo, se ili ne ekzistus, la ĝenerala kunveno estus tre enuiga; kontraŭe, kiam ili estas, estas tre gaje kaj ĝoje.
Super la pordo de la dua ĉambro troviĝas surskribo: „Kancelario“, sed vere tie estas estrarejo. Plej bone tion pruvas la fakto, ke tie staras la sonorilo. La estrarejo ĉiam estas malplena, ĉar… la estraranoj pro nedependaj de ili kaŭzoj neniam povas veni je estrara kunsido. Kiaj povas esti, vi demandos, la nedependaj de estraranoj kaŭzoj? Mi diros al vi sekrete, sed ne diru al iliaj estraranaj Moŝtoj, ĉar oni eble diros, ke mi estas revoluciisto, intriganto kaj volas mem fariĝi estrarano. Do jen kelkaj kaŭzoj: unu estrarano havas panjon, kiu, kompreneble, malpermesas al li reveni hejmen post la 10½, kaj ĉar la kunsidoj ne komenciĝas pli frue, ol je la 11-a vespere, li pro nedependaj de li kaŭzoj ne povas ĉeesti la kunsidon. Alia estrarano havas edzinon kaj kompreneble ankaŭ bopatrinon, do ĉu li povas venadi en la societon? Edziĝintaj samideanoj, respondu: Ĉu ne estas pli agrable pace