Paĝo:EO Lidia Zamenhof - Venu Varsovion.pdf/1

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Venu Varsovion!

(Parolado de f-ino Lidia Zamenhof antaŭ la mikrofono de Lyon P. T. T. la 4-an de aprilo 1937)

Karaj gesamideanoj! Antaŭ nelonge la kalendaro anoncis alvenon de la printempo. Kaj kun la kreskanta lumo kaj varmo de tago nia penso rapide trakuras la printempan periodon, kaj jam ni revas pri nia somera libertempo, jam ni faras planojn por niaj someraj plezuroj kaj vojaĝoj.

En la nuna malgaja tempo, kiam la suspektoj kaj malamo pendigas nubon super la homaro, kio povas esti pli plezura por la vera esperantisto, por ĉiu sincera homo, ol trovi sin inter homoj de bona volo, inter samideanoj, kiuj parolos al vi sen pensoj kaŝitaj, sen suspekto kaj malamikeco. Kio povas esti pli plezura, ol trovi sin en tiu revata lando, kiun ni nomas Esperantujo?

Kaj en ĉi tiu jaro la civitanoj de tiu lando pilgrimos al sia Mekko: el ĉiuj anguloj de la mondo ili iros en Varsovion. Pelas ilin tien forta deziro paŝi sur tiuj lokoj, kie paŝadis ilia Majstro. Pelas ilin tien sopiro spiri la aeron, kiun spiradis ilia Majstro. Pelas ilin tien korinstigo rigardi tiun domon en la juda kvartalo de la urbo, kie li laboris dum preskaŭ 20 jaroj de sia laborplena vivo, kaj la alian domon, kie li spiris sian lastan spiron, kaj fine puŝas ilin al Varsovio la potenca interna ordono klini la kapon antaŭ la loko de lia eterna ripozo. La memoro pri la Majstro vokas al ĉiu sincera samideano: Venu Varsovion!

La verda stelo de Esperanto kondukos ĉi-jare al Varsovio la esperantistojn el plej diversaj landoj de la mondo, same kiel iam la stelo kondukis la magojn al Betlehemo.

Kaj unu tago de la kongreso estos dediĉita al speciala pilgrimo: ĉar el la esperanta Mekko, kiu estas Varsovio, la tombourbo de la Majstro, vi iros en Medinon, en la urbon Bialystok, kie por la unua fojo ekvidis la tagan lumon tiu, kiu laboris dum la tuta vivo, por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. Vi vidos tie la malnovan lignan dometon, preskaŭ kabanon, kiu estas la naskiĝdomo de la Majstro.

Kial do vi hezitas? Kio vekas viajn dubojn? Kial ĝis nun ne multaj decidis firme: Mi iros!?

Ha jes, ankaŭ super la stelbrila Esperantujo ekpendis iaj nuboj. La organiza problemo ĵetas siajn ombrojn kaj multaj demandas sin malkviete: Kiel estos en Varsovio?

Meze de tiuj hezitoj, baraktoj kaj malcertecoj la Loka Komitato akceptis decidon plej ĝustan en tiu ĉi momento kaj plej demokratan: al neniu ĝi donis tronon kaj sceptron, sed ĝi turnas sin al ĉiuj esperantistoj en la mondo, dirante al ili: Bonvenon al vi, el kie ajn vi venas! Bonvenon al vi, al kiuj ajn vicoj vi apartenas!

La Varsovia Loka Komitato laboras en kondiĉoj tiel malfacilaj, kiel eble neniu alia komitato antaŭe. Kaj ĝi laboregas sindone, por certigi al vi plej grandiozan jubilean feston, plej agrablan restadon apud la rivero Vistulo, plej altsentajn impresojn pri la semajna restado en Esperantujo.

Ĝi laboras ankaŭ por certigi al vi agrablajn distrojn. Ĝi laboras, por ke vi trovu en Varsovio bonan akcepton, sed ĉefe kaj antaŭ ĉio ĝi laboras ne por turistaj aŭ distraj celoj. La ĉefa celo de la Loka Komitato estas doni al la samideanoj la eblecon de serioza esperanta laboro, la eblecon grandioze manifestacii la 50-jaran Jubileon de Esperanto kaj eternigi en la koroj, de ĉiuj partoprenantoj neforgeseblan memoron pri la Jubilea Festo en Varsovio, tian memoron, kian neforviŝeble gardas en la koroj tiuj, al kiuj la sorto permesis partopreni la unuan Kongreson en Bulonjo sur Maro. Ĝi penas krei atmosferon tian, kia regis en Bulonjo, kie, laŭ la vortoj de Zamenhof, kunvenis unuafoje ne poloj kun rusoj, ne francoj kun germanoj, sed homoj kun homoj.

Kaj ĝi esperas, ke inter same gastamaj muroj de Varsovio, apud Vistulo, kunvenos denove ne nacianoj kun nacianoj, ne partianoj kun partianoj, sed homoj kun homoj, samideanoj kun samideanoj!

Kaj vi, karaj samideanoj, kiuj min aŭdas ĉimomente, ne prokrastu, ne hezitu eĉ unu minuton pli: aliĝu tuj al la Jubilea Kongreso en Varsovio!