Paĝo:EO Lidja Zamenhof - Danĝeraj vojoj.pdf/1

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
DANĜERAJ VOJOJ.


Tatroj! Ĉarma montaro! Flanke-vi staras, for de l’ bruego de la mondo. Ĉe viaj piedoj ne rezidas luksegaj restejoj, ne blindigas okulojn palac-hoteloj, ne turnas sin rado de ruledo. Vizitantoj ne venas el malproksime kun Baedeker’oj sub la brako, kaj vi staras modesta, amata kaj adorata nur de tiuj, kiuj vin konas.

Tamen, ho Tatroj, via sino kaŝas misterojn, viaj vojoj kondukas al surprizo, sur viaj irejoj ofte paŝas danĝero kaj etendas la ostajn manojn al kuraĝulo, kiu facilanime riskis flankeniĝi sur malĝustan vojon.


Ĉe roka deklivaĵo sidis maljuna montarano. Jam de multaj jaroj oni vidadis lin tie, kvazaŭ postenanta ĉe la vojdisiĝo. Homoj iradis en la montojn, revenadis aŭ ne revenadis — li senĉese sidis sur sia ŝtono, per la agla okulo estrante malgrandan ŝafaron, kiu paŝtis sin sur proksima herbejo.

Li konis la montaron, ho, li konis ĝin bonege. En la tempoj de l’ juneco li ofte tramarŝadis ĝin tien kaj reen, gvidis tra erarejoj aŭ portis helpon al kuraĝuloj, kiuj, devojiĝinte, perdis jam ĉian esperon.

Li estis saĝa. Li sciis, ke la montoj ne amas esti invadataj de iu ajn, kiu, subnajlinte la ŝuojn, tuj opinias sin tatristo, por kiu ne ekzistas danĝeroj. Kaj li ofte avertadis nespertajn turistojn kontraŭ tro riskaj ekskursoj.

Tiu kaj iu pripensis kaj haltis. Sed junaj bravulaĉoj ne kutimis obei la vortojn de la grizbarba paŝtisto. Ili iradis. Kaj la maljuna montarano estis ofte la lasta, kiun rigardis iliaj okuloj.

Unu tagon al la piedoj de la montaro venis junulo. Antaŭ nelonge ankoraŭ li tremis sub severa rigardo de profesoro, sed hodiaŭ tio jam estas for. Li posedas la diplomon, li estas matura homo. Nun li ĝuos la sendependecon! Vartistinon en la montaro li ne bezonas. Homo inteligenta trovos ja en libro ĉion, kion li volas. Forta bastono, longa ŝnuro, gvidlibro en la poŝo — tio sufiĉas.