Paĝo:EO Lidja Zamenhof - Letero el Ameriko.pdf/2

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vagono post la fermo de vendejoj kaj oficejoj!

Tamen ne ĉiuj nov-jorkanoj interpremas sin tiamaniere. Usono estas ja la lando de aŭtomobiloj. Jen karakteriza trajto: en Nov-Jorko oni vidas malmultajn taksiojn. La senfina fluado de aŭtomobiloj konsistas preskaŭ nur el privataj veturiloj.

En kelkaj landoj malriĉulo, kiu ne povas aĉeti novan veston, iras en vendejon de malnovaĵoj kaj akiras malnovan mantelon. Amerikano, kiu ne povas aĉeti novan aŭtomobilon (tiaj personoj estas multaj), sed trovas, ke li bezonas propran veturilon (tiaj personoj estas ankoraŭ pli multaj), iras sur placon, kie malnovaj veturiloj, ofte en tute bona stato, atendas aĉetonton, kiu estos pli indulgema, ol la antaŭa mastro, se io en la detalo de la aŭtomobilo ne konformas plu al la lasta modo.

Kaj tiel fluas, fluas tra la stratoj amasego da aŭtomobiloj. Ekzistas kuraĝuloj (ne mi!!!), kiuj penas trabori inter ili sian vojon kaj atingi la kontraŭan irejon de la strato. Ĉiutage morto havas riĉan rikolton sur la stratoj de amerikaj urboj kaj sur la interurbaj vojoj. La homoj, kiuj ne volas tiamaniere riski sian vivon, atentas la trafikajn lumojn.

Trafikaj lumoj, neregule renkontataj en Eŭropo, estas unu el la karakterizaĵoj de la usonaj stratoj kaj vojoj. Ĉe ĉiu, aŭ preskaŭ ĉe ĉiu vojkruciĝo staras altaj fostoj, provizitaj per lanternoj ruĝaj kaj verdaj. La verda koloro signifas: «iru!», la ruĝa — «haltu!». Inter la estingiĝo de unu kaj eklumo de la alia aperas iafoje flava lumo, kiu signifas «atentu!», t.e. estu prudenta, malrapidu. Anekdoto rakontas, ke kandidato je policisto, demandita dum la ekzameno, kion signifas la flava lumo, respondis : «ĝi signifas: rapidegu antaŭen, por ne esti haltigita per lumŝanĝo». Bedaŭrinde, la anekdoto ofte montriĝas vero. Kaj tiam aŭdiĝtis sur la strato longa, daŭranta signalsono. Ĝi anoncas, ke ruĝakruca aŭtomobilo rapidas al loko de akcidento, aŭ ke polica veturilo rapidas defendi ordon kaj leĝon.

Ordo kaj leĝo ja estas rompataj ĉie. Unu popolo armigas sin kontraŭ alia, unu kaptas la posedaĵon de alia. Amerikano, al kiu eŭropano riproĉas la kutimojn de la amerikaj gangsteroj, respondas: «Nu, vere, ni havas gangsterojn. Sed ĉu sur aliaj kontinentoj ne regas inter-nacia gansterismo?»

Gangsterojn mi tamen ne renkontis. La peno ne valoris por ili do mi ne povas priskribi iun emociigan aventuron pri forkapto, monpostulo ktp. Apenaŭ iam lernanteto en kurso minacis forkapti mian flavan hundon, se li ne ricevos la ĉokoladon, kiu ekscitadis ĝeneralan intereson kaj apetiton de la Cseh-kursanoj. Min mem neniu forkaptis, kvankam mi aŭtomobilis nokte eĉ en la ĉirkaŭaĵoj de Ĉikago, la urbo de gangsteroj.

Sed mi ne venis en Ĉikagon por konatiĝi kun sinjoro Al Capone. Alia intereso altiris min tien.

En antaŭurbo de Ĉikago, Wilmette, troviĝas impona konstruaĵo, ankoraŭ ne tute finita. De malproksime vidiĝas blanka, punta kupolo, kronanta konstruaĵon tute novan laŭ stilo, naŭflankan, naŭpordegan. Vizitanto, kiu demandos pri la signifo de tiu konstruaĵo, ricevos respondon, kiu sonos kvazaŭ eĥo de iu potenca voko, aŭdita de la homaro en tempoj pasintaj forgesita kaj tial renovigita. Li aŭdos, ke en malproksima Irano aperis Profeto, sendita ne al unu gento, unu nacio aŭ unu religio, sed al la tuta mondo — por fari ĝin unu hejmo, al la tuta homaro — por fari ĝin unu familio.

Ni vivas en tempo senekzempla, sensimila. La homoj kuradas, laŭ la malnova esprimo «tien kaj reen», sed trovas nek eliron, nek rifuĝon. Aperas amase teorioj, skoloj, ismoj; ili akiras rapide amasojn da adeptoj kaj perdas ilin same rapide, ne sukcesinte doni al ili ion kontentigan. Teorioj kaj doktrinoj naskiĝas, vivas la vivon de papilioj kaj malaperas; dume en la antaŭurbo de Ĉikago kreskas, malrapide sed firme, templo senkompara en sia majesteco, grandioza en sia desegno, nova en sia stilo. Estas en ĝi nek orgenoj, nek altaroj, nek pastroj, nek ritoj. Gloro estas tie donata al Dio, kiu sendadis al la homaro Siajn Senditojn en la pasinteco, kaj kiu sendis en ĉi tiu tago novan Parolportanton, por proklami al la mondo la leĝon de amo, la leĝon de unueco. Tiu templo estas la unua Bahaa templo en la okcidento.

Mi estis ankoraŭ nek apud Niagaro, nek en Hollywood. La grandioza akvofalo atendos pacience, ĝis mi havos okazon admiri ĝian potencon. La deziro iĝi filmstelo forlasis min delonge. Kaj dume en Ameriko en ĉiam pli multaj koroj firmiĝas konvinko, ke la mondo eniras en novan epokon, ke post ĉiaj skuoj kaj batoj eklumos fine por la homaro nova tago. Kaj necesas labori, por ke tiu konvinko kresku. Kaj necesas labori, por ke tiu tago venu.

La usonaj esperantistoj festis sian kongreson en Cleveland. Ho, kiel bravaj, kiel ekzemplaj samideanoj estas meze de la amerika esperantistaro! Kiel modeste kelkaj el ili scias labori, rifuzante brilajn titolojn kaj pacience tirante la ĉaron tra sabloj kaj ŝtonoj. Ameriko ne troviĝas inter la unuaj landoj de Esperantujo. Tio estas simpla, ĉar la lingva problemo ne estas ĉi tie tiel sentata, kiel en Eŭropo. La laboro de la esperantistoj ofte estas ĉiam ankoraŭ pionira. Sed la amerikanoj scias, kio estas pioniro: homo, kiu iras antaŭen kun hakilo en la mano, hakas vojojn tra virgaj arbaroj kaj plugas novajn kampojn. Kaj la amerikaj samideanoj iras kun hakiloj en la manoj, por haki la murojn de indiferenteco, por plugi la verdan kampon de la homaro, por — apud la stela standardo de Usono — levi alian stelan standardon, la Verdan Standardon.

Green Acre, Eliot, Maine,
la 15-an de aŭgusto 1938.