Paĝo:Edgar Allan Poe - La Maskfesto de la Ruĝa Morto.pdf/1

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA MASKFESTO DE LA RUĜA MORTO
De Edgar Allan Poe
El la angla lingvo tradukis Afomo

La Ruĝa Morto jam de longe dezertigis la landon. Nenia pesto iam antaŭe estis tiel mortiga, aŭ tiel abomeninda. Sango estis ĝia Avataro kaj ĝia sigelo — la ruĝo kaj teruro de sango. Estis akraj doloroj, kaj subita kapturniĝo, kaj poste abunda sangado el la poroj, kun mortiĝo. La skarlataj makuloj sur la korpo kaj precipe sur la vizaĝo de la viktimo, estis la pestinterdikto, kiu lin forbaris de la helpo kaj simpatio de liaj kunhomoj. Kaj la tuta atako, progreso, kaj finiĝo de la malsano estis la okazaĵoj de duonhoro.

Sed la Princo Prospero estis feliĉa kaj sentima kaj sagaca. Kiam lia regno estis duone senhomigita, li vokis al si milon da sanaj kaj gajaj amikoj el inter la gekavaliroj de sia kortego, kaj kun tiuj ĉi foriris en la profundan apartecon de unu el siaj kastelecaj abatejoj. Tiu ĉi estis vasta kaj grandioza konstruaĵo, kreaĵo de la ekscentra sed majesta gusto de la princo mem. Fortika kaj alta muro ĝin enzonis. La muro havis pordojn el fero. Enirinte, la korteganoj alportis fornojn kaj masivajn martelojn, kaj kunforĝis la riglilojn. Ili decidis lasi nenian rimedon por eniro aŭ eliro pro subitaj impulsoj de malespero aŭ de frenezo interne. La abatejo estis abunde provizita per nutraĵoj. Per tiuj antaŭzorgoj ili povus spiti la kontaĝion. La ekstera mondo prizorgu sin mem. Dume, malsaĝe estas bedaŭri, aŭ pripensi. La princo estis provizinta ĉiujn rimedojn por plezuro. Estis histrionoj, improvizistoj, baletistinoj, muzikistoj; estis Beleco, estis vino. Ĉio ĉi kaj sendanĝereco estis interne. Ekstere estis la “Ruĝa Morto.”

Estis ĉirkaŭ la fino de la kvina aŭ sesa monato de sia apartiĝo, kaj dum la pesto plej ege furiozis ekstere, ke la Princo Prospero regalis siajn mil amikojn per maskbalo plej nekutime grandioza.

Ĝi estis volupta spektaklo, tiu maskfesto. Sed unue mi rakontu pri la ĉambroj en kiuj ĝi okazis. Estis sep — imperiestra ĉambraro. En multaj palacoj, tamen, tiaj ĉambraroj formas longan kaj rektan perspektivon, kaj la faldeblaj pordoj glitas malantaŭen preskaŭ ĝis la muroj je ĉiu flanko, tiel ke la vido tra la tuta etendo apenaŭ estas obstrukcata. Tie ĉi aferoj estis tre malsimilaj, kiel oni eble atendus pro la princa amo al strangeco. La ĉambroj estis tiel malrekte aranĝitaj ke la vido ampleksis malmulton krom unu samtempe. Troviĝis akuta kurbo je ĉiu dudeko aŭ trideko da metroj, kaj je ĉiu kurbo nova efekto. Dekstre kaj maldekstre, meze de ĉiu muro, alta kaj mallarĝa ogiva fenestro elrigardis sur fermitan koridoron kiu sekvis la serpentadon de la ĉambraro. Tiuj ĉi fenestroj estis el kolorita vitro, kies koloro variis laŭ la ĝenerala nuanco de la dekoracio de la ĉambro en kiun ĝi malfermiĝis. La ĉambro ĉe la orienta fino, ekzemple, estis tapetita blue — kaj brilege bluaj estis ĝiaj fenestroj. La dua ĉambro estis purpura en ornamo kaj tapeto, kaj tie ĉi la vitroj estis purpuraj. La tria estis tratute verda, kaj tiaj estis la fenestroj. La kvara estis meblita kaj lumigita oranĝkolore — la kvina blanke — la sesa viole. La sepa ĉambro estis ĉirkaŭ-vualita per nigraj veluraj tapetaĵoj kiuj kovris la plafonon kaj murojn, falante en pezaj faldoj sur tapiŝon el la sama ŝtofo kaj koloro. Sed, nur en ĉi tiu ĉambro, la koloro de la fenestroj ne respondis je la dekoracio. La vitro ĉi tie estis skarlata — malpale sangkolora. Nu, nenie en la sep ĉambroj troviĝis lampo aŭ kandelabro, inter la amaso da oraj ornamaĵoj kiuj kuŝis dise metitaj aŭ pendis de la plafono. Nenia lumo elvenis el lampo aŭ kandelo en la tuta ĉambraro. Sed en la koridoroj kiuj laŭiris la ĉambraron staris, kontraŭ ĉiu fenestro, peza tripiedo, portanta brulantan fajrkorbon, kiu sendis siajn radiojn tra la kolora vitro kaj tiel brilege iluminis la ĉambron. Kaj per tio produktiĝis multego da brilkoloraj kaj fantaziaj aperaĵoj. Sed en la okcidenta aŭ nigra ĉambro la efekto de la fajrlumo, kiu fluis sur la malhelajn tapetaĵojn tra la sangnuanca vitro, estis ekstreme terura, kaj kaŭzis tiel sovaĝan aspekton