Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

imperialismo estas absolute vana”… („Laborista esperantismo”, pĝ. 29). En la verkaro de Lenin (ruslingva) tiu ĉi frazo troviĝas en la vol. XIII, pĝ. 323.

Tre karakterize estas, ke k-do Lanti, sur bazo de l’eraraj citosignetoj en la franca traduko, opiniis ebla konsideri Lenin kiel kontraŭulon de la rekta batalo kontraŭ la imperialismo. Nu, por la gvidanto de „Sennaciulo”, konsideru en tiu ĉi problemo subtenon de Lenin, estas ne nur ridinde. Tio estas tre karakteriza por la evolucio de Lanti, kiu neeviteble devas konduki lin al foriĝo de ĉiuj plej malgrandaj restaĵoj de lia antaŭa revoluciemo.

Lanti mem evidente tre malmulte zorgas pri la marksismo. Li intencas nur per siaj citaĵoj el Marx kaj Lenin influi la legantojn marksismanojn. Kontraŭ tio ni devas nepre reagi. Estas nepre necese fari difinitajn konkludojn.

Pli malsupre ni esploros, ĉu estas pli vastaj aŭ pli malvastaj aŭ egalaj la ideoj de internaciismo kaj sennaciismo, sed ĉiuokaze la vidpunktoj de Lanti koncerne la kolonian politikon kaj sendependiĝon de nacioj ne povas esti akcepteblaj. En la prituŝitaj temoj la internaciuloj pensas konforme al Lenin, kiu skribis: „simile al tio, kiel la homaro povos veni al forigo de la klasoj per transira periodo de diktatoreco de la subpremitaj klasoj, tiel ankaŭ al la neevitebla kunfandiĝo de la nacioj la homaro povas veni nur tra la transira pe