Paĝo:GE 1917 Zanoni - Kiel akiri bonan stilon.pdf/1

Ĉi tiu paĝo estis validigita
Kiel akiri bonan stilon?
De Zanoni

Kiu el vi, karaj legantoj, ne havas la deziron fariĝi bona Esperanta stilisto? Se estas permesate juĝi laŭ propra sperto, tio estas la vero je vi ĉiuj! Kaj vi estas pravaj. La konscio pri perfekteco naskas nepriskribeblan, internan ĝuon. Sed la perfektaj stilistoj estas ankaŭ la plej bonaj reprezentantoj de Esperanto. Nenio konvinkas pli efike neesperantistojn ol lingva perfekteco, ĉu buŝa, ĉu skriba. La bona stilo pledas por si mem kaj havigas al la posedanto aŭtoritaton neatakeblan. Kontraŭe homo, mallerte uzanta nian belan trezoron, senkreditigas Esperanton. Prave vi demandos: Ĉu la afero estas tiom malfacila? Oni ja diris al ni, ke Esperanto estas tre facile lernebla! — Certe, ĝia gramatiko estas ekstreme simpla kompare al naciaj lingvoj. Sed la gramatiko ne estas ankoraŭ la lingvo! Tamen eĉ la lingvo Esperanto estas facile akirebla — en difinita senco. Se la afero estas nur pri tio, esprimi simplajn, ĉiutagajn frazojn, por sin komprenigi al aliaj esperantistoj, ni ne bezonas longan tempon. Multaj el ni scias, kiel bone ili interparoladis kun alilandanoj okaze de internaciaj kongresoj, kvankam hejme ili ne tro multe ekzercadis nian lingvon. Sed konsideru la diferencon: Skribi aŭ eĉ presigi gravajn verkojn en bona, internacia stilo estas tute alia afero. Kaj tiuj, kies fluajn, liberajn paroladojn ni aŭdis kun ad-