Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA TAGIĜO.
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—)

Agordu la brustojn, ho nia fratar’,
Por nova, pli vigla jam kanto!
Ĝi sonu potence de montoj al mar’,
Anoncu al ĉiu dormanto:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
La ombroj de nokto forkuras el mond’!

Post longa migrado sur dorna la voj’
Minacis nin ondoj de l’ maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’
Al verda haven’ de l’ homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment’,
La stela standardo jam flirtas en vent’.