Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Li:

Mi jam trovis plej honestan,
Karan, la serĉitan,
Belan, dolĉan, en butiko —
Pupon la pentritan.

Ŝi:

Mi jam trovis unu solan,
Estas tiu kara:
Brava, juna militulo
Sur portret’ centjara.

Li:

Ekrigardu pup’ pentrita
Ame per okulo,
Eble el portret’ ĉevalon
Saltos militulo.

Ŝi:

Militul’ pentrita saltu
Sur ĉevalon flame!
Eble en pentrita pupo
Kor’ ekfrapos ame!