Paĝo:La Dek-Sepa - Julio 1911.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sonorilojn, tribunojn, oratorojn, respondajn ministrojn, interrompistojn, eĉ ĝis proponi tagordojn.

Samtempe ilia milito aliformiĝis. Ĝiaj oficiroj instruitaj en la militaj lernejoj francaj kaj germanaj, kunportis en la Imperion de l’ Leviĝanto-Suno, pakaĵon, da sciencaj observoj, da teknikaj konoj, da militaj tradicioj, kiuj baldaŭ profitis iliajn samlandulojn, kaj iom post iom tiel grandiĝis kaj perfektiĝis la iam malordemaj soldatoj, ke ili fariĝis regimentoj fortikaj, ekzercitaj, lertaj, kapablaj plenumi la plej grandajn penadojn kaj la plej perfektan disciplinon.

Oni tion bone konstatis, kiam la sieĝitaj konsulejoj en « Pekin » devis esti liberigitaj de kunkonsenta agado de ĉiuj grandaj nacioj. La japana kontingento, kiu agis apud la Angloj, Germanoj, Rusoj kaj Francoj, distingiĝis per lerta fortikeco, kiu mirigis ĉiujn, kaj oni rimarkis je la antaŭa tago de l’lasta atako, ke la altrangaj militistoj, kiuj konsistis el dudeko da malgrandetaj oficiroj, viglaj kaj inteligentaj, ŝajnis tute certaj pri la sukceso, tre trankvilaj kaj samtempe elturniĝemaj, kaj ĉiuj manvestitaj, laŭ neriprocinda maniero, per blankaj gantoj.

Fakto estas, ke la duaj (post la Rusoj) ili penetris en la tartaran urbon kaj ke la savo de la konsuleloj estis ilia verko, tiel multe kiel la nia. La soldatoj de Mutsu-Hito montriĝis indaj batali apud la soldatoj de Nikolao II-a.

Kaj tuŝante ilian maristaron!! Oni scias kiom ĝi valoras. Estas Eŭropo, kiu liveris ĝin al ili kiel la ceteron, sed ili perfekte scias uzi ĝin. La ŝipoj konsistas preskaŭ ĉiuj el la plej lasta modelo kaj la maristoj kiuj direktas ilin, se ili ne posedas ankoraŭ la tutan perfektecon de la Angloj, Francoj kaj Rusoj estas almenaŭ komanditaj de oficiroj, kiujn ni klopodis lertigi, niaj najbaroj kaj ni mem, kvazaŭ ni neniam estus bezonintaj kontraŭbatali ilin.

Sed la ambicioj de l’Japanlando estas tiel altaj, ke al ĝi eĉ sufiĉas plu posedi la necesajn ilojn por regi sur la tutan « Ekstreman Orienton, » por elŝipiĝi iam kiel almilitanto sur la firma kontinento, kaj por organizi sub ĝia potenco la Federacion de l’Flavuloj; Ĝi volas de nun preni lokon en la granda familio de la nacioj. Ĝi volas forigi ĉion el ĝia legenda estinteco kaj el ĝia ekzistado revema aŭ simple artista, kiu ekzistas jam de duono da jarcento; ĝi volas forĵeti ĉion, kio povas ŝajni neakordigebla kun la rolo de moderna nacio.