Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/17

Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon

„Rilate al la antaŭhistorio de la milito la teorio, ke la milito estas efektivigita kun antaŭa pripenso, sekve de bone pripensita plano de la germana imperiestro (kiel puŝanta forto post relative pacema popolo), nun definitive devas esti forlasata, konsidere al la publikigo de la telegramo de l’ germanimperia kanceliero, en kiu ĉi tiu plej decide rekomendis al la Wien-a registaro la anglajn perad-proponojn de l’29a de Julio 1914.“

(Cambrigde Magazine)

Du punktoj en ĉi tiu konstato estas speciale interesaj. Unue, ke profesoro Arnold tion, kio dum tri militjaroj estas citita kiel decidiga kaŭzo por la akuzoj kontraŭ Germanujo, nomas „teorio“; due, ke profesoro Arnold en sia artikolo malakceptas ĉi tiun „teorion“ sekve de unu sola pruvaĵo, kiun la ekskanceliero en Novembro pasinta citis en sia parolado en Reichstag. La teksto de la parolado estas legebla en „Daily Telegraph“ de l’11a de Novembro 1916. La citita de profesoro Arnold telegramo, datita la 29an de Julio 1914, tekstas:

„Se la aŭstri-hungara registaro malakceptas ĉiun peradon, ni staras antaŭ mondbrulo, en kiu Anglujo estus kontraŭ ni, sed Italujo kaj Rumanujo plej verŝajne ne kun ni tiel, ke ni kun Aŭstrio-Hungarujo starus kontraŭe al tri gradaj ŝtatpotencoj. Sekve de la kontraŭeco de Anglujo, Germanujo devus porti la ĉefpezon de la batalo. La politika prestiĝo de Aŭstrio-Hungarujo, la batalilhonoro de ĝia armeo kaj ĝiaj rajtigitaj