Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ne havante iun por kunvivo, mi vivis kun la naturo. Mi konis en la parko ĉiun formikaron, en la kampo ĉiun kavernon de hamstroj, en la ĝardeno ĉiun talpovojeton. Mi sciis pri la birdonestoj kaj pri la arbokavaĵoj, kie loĝis la sciuridoj. Mi diferencigis la bruon de ĉiu tilio ĉirkaŭ la domo kaj sciis kanti tion, kion la vento ludas en la arboj. Iafoje mi aŭdis en la arbaro ian eternan iradon, kvankam mi ne sciis, kies ĝi estas? Mi rigardis la flagretadon de steloj, mi interparolis kun la nokta silento, kaj ne havante iun por kisado, mi kisis la korthundojn. Mia patrino jam delonge ripozis en la tero. Jam sub la premanta ŝin ŝtono eĉ fariĝis malfermaĵo, atinganta kredeble la internaĵon de la tombo. Foje, punbatite pro io, mi iris tien, alvokadis ŝin, almetadis la orelon, por aŭdi, ĉu ŝi ne respondos. Sed ŝi respondis nenion. Evidente ŝi mortis efektive.

En tiu tempo mi formis al mi la unuajn ideojn pri homoj kaj pri iliaj interrilatoj. En mia imago, ekzemple, la plenrajtigito devis nepre esti iom korpulenta, havi brunruĝan vizaĝon, pendantajn malsupren lipharojn, grandajn brovojn super grizaj okuloj, basan voĉon kaj almenaŭ tian kapablon al kriado — kiel mia patro. La personon, nomatan grafino, mi ne povis imagi al mi alie, ol kiel altkreskan