Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sinjorinon, kun bela vizaĝo kaj malgajaj okuloj iradantan silente tra la parko, en blanka, treniĝanta robo.

Pri homo, titolata grafo, mi havis nenian ideon. Simila homo, eĉ se li ekzistus, ŝajnis al mi aĵo pli malmulte signifanta ol la grafino, aŭ eĉ tute senutila kaj maldeca. Laŭ mia opinio, nur en vasta robo, kun longa trenaĵo, povis loĝadi la majesto de ekscelenca moŝto; kontraŭe, ĉiuj vestaĵoj mallongaj, malvastaj kaj despli la konsistantaj el du partoj, povis servi nur al bienskribistoj, brandfaristoj, kaj, eĉ al rajtigitoj.

Tia estis mia legitimismo, apogita sur la ordonoj de mia patro, kiu senĉese rekomendis al mi — ami kaj honori la sinjorinon grafinon. Cetere, se mi iam forgesus tiujn regulojn, mi bezonis nur rigardi la ĉerizkoloran ŝrankon en la kancelario de mia patro, kie, apud kvitancoj kaj notaĵoj, pendis sur najlo la kvinpinta disciplino [1], tiu enkorpigo de principoj de socia ordo.

Ĝi estis por mi speco de enciklopedio, kiun rigardante, mi rememoris al mi, ke oni ne devas detrui botojn, tiri bovidojn je l’ vosto, ke ĉiu povo devenas de Dio, k. t. p.

  1. skurĝo.