Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/70

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Sinjoro Kazimiro, eble vi bonvolos veni al mi, por fumi pipeton?“ Kaj mi respondis: „Mi dankas al vi, sinjoro, mi ne volas alkutimiĝi.“ Kaj li: „Kiel vi estas feliĉa, sinjoro, ke Vi havas tian povon super vi mem... Vi ne cedus eĉ al la guvernistino...“

Konforme al la konduto de pliaĝuloj mi estis ankaŭ serioza. La pastro-preposto mem diris ja al mia patro: „Rigardu, sinjoro Leśniewski, kion la lernejo faras el la bubo; tiu ĉi Kazjo estis antaŭ unu jaro petolulo kaj ventkapulo, kaj hodiaŭ li estas seriozulo, politikisto kiel Metternich.“

Tiel opiniis pri mi la homoj... kaj nun okazas, ke iu „kapridino“, kiu eĉ unu klason ne vidis, kuraĝas diri al mi, ke „vi, sinjorido, ŝajnas esti kapabla fari tion...“ Sinjorido? ido?... kvazaŭ ŝi estus plenaĝa fraŭlino! Ĉar ŝi konas iun Adaĉjon, do ŝi jam levas fiere la kapon. Kiu estas Adaĉjo? li finis la trian klason, kaj mi iros en la duan. Granda diferenco! Se li estos azeno, mi lin atingos, kaj eĉ superos. Krom tio, aldone, ŝi ordonas al mi iri, por alvoki Zonjon, kvazaŭ mi estus iu lakeo. Ni vidos, ĉu mi obeos vin duafoje. Mi donas mian honorvorton, ke, se ŝi iam diros ion similan, tiam simple — mi metos la manojn en la poŝojn kaj respondos: „Nur ne permesu al