Paĝo:Stranga heredaĵo.pdf/233

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


kaj plej ĵaluze gardataj konstruaĵoj de la Toltekoj kaj Aztekoj, sed ankaŭ antikvaj trezoroj de grandega valoro kaj, por mi, de eĉ pli granda intereso. Pli ol unu afero estigis en mi suspekton, ke tie troviĝas, plue, sekreta sidejo de landida societo, klopodanta re-enkonduki la antikvan idolkulton kaj fermentigi la landon per ribelemaj ideoj. Mi komunikis mian suspekton al la sekretario de kardinalo Felix Martinez, padre Alano, viro de neordinara fervoro, kunigita kun senduba honesteco. La du hispanoj, pri kiuj vi plendas, estas senditoj de la alta estraro de la frataro San Anselmo en Hispanujo, provizitaj per plena aŭtoritato detrui la tutan neston da malfideluloj kaj, precipe, havigi al la centra sidejo de la frataro la trezorojn, trovotajn en la ĉi tiea monaĥejo. Tio eble klarigos ilian troan suspektemecon. Ili sciigis min pri suspektindulo, kiu ŝajne postflaras niajn postesignojn. Nu, la ceteron vi jam scias. — Rigardante sian poŝhorloĝon, li diris:

— La tempo alproksimiĝas, sinjoro Marston. Ni devas prokrasti nian interparoladon ĝis post la ludota dramo.

Li klinis sin kaj frapetis la plankon per ŝlosilo. Minuton poste iu mallaŭte frapis la pordon.

— Kompreneble, vi promesis al la junulinoj vian helpon, sinjoro Marston?

— Kompreneble.

— Ni iru, do. Volu malfermi la pordon; mi estingos la lampon.

En la preskaŭ malluma koridoro staris du virinaj figuroj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada. Senvorte kaj irante sur la piedfingroj, ili kondukis la du virojn en subteran ĉambron kaj de tie tra mallarĝa elirejo, formita per granda, pivotebla ŝtono, en longan, malsekan pasejon. Post kvaronhora laciga iro la knabinoj haltis.

228