Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estis validigita

studojn pri la vivo socia kaj psikologia, kaj krome kelkajn historiojn de la mondo; ĉiuj laŭ stilo, kiu interesos estontan generacion, nur se tiu havos kreskantan komprenon pri la problemoj de la homa familio.

Kuraĝa pensanto, Wells neniam timas diri senkaŝe sian penson. Eĉ en la noveloj de sia juneco, kiuj koncernis mirindajn aferojn preskaŭ similajn al tiuj de fabeloj, li sukcesis montri, ke la efektiva sekvo de tiaj okazaĵoj tre diferencus de la “feliĉa fino” de la infanaj rakontoj. Tiamaniere, atakante ofte akceptitajn opiniojn, kaj eĉ pli ofte akceptitajn sentimentojn, li restas vigla partiano de la vero, eĉ se ĝi eble estas malbongusta. Do, en la nuna libro, la leganto kredeble trovos ion, kion li volos ne kredi, eble eĉ detalojn, kiujn li konsideros absurdaj; sed tamen li trovos nenion, kio ne estas la rezulto de profunda pensado kaj sperto.

A. FRANK MILWARD.

Birmingham,
Anglujo.
Marto, 1929.