Indekso : Elegia Pasquale
de Andrea Zanzotto
Tradukita de Carlo Minnaja
El "Enlumas min senlimo", Kooperativo de Literatura Foiro, 1990.


PASKA ELEGIO

Pasko ventriĉa al krucoj suprenkura
kun tuta via paleco malespera
kie la kruda prelud’ de l’ suno?
kaj la rozo, la svaga profetaĵo?
El kortoj marmoraj
jen la ŝafid’ skurĝita
por manĝeti pokan primaveron
kaj iluminas la mavojn de l’ mortintoj
pasko ventriĉa la mavojn akriganta.
 
Kaj se veras, ke opresitan oni min kunmetis
al ĉi tempo vaka
por la ekzalto de l’ morgaŭo,
mi tiome deziregis
ĉi girlandon el vento kaj salo,
ĉi montdeklivojn, kiuj pansis
mian korpon, vundon el kristalo;
mi konsumadis ege puran panon.
 
Diskretaj febroj igas falta lumon
ĉe ĉiuj deklivoj de la pasko,
fluigas la vinon fridan de l’ malamo;
‘stas mia ĉi malkvieta
jerusalemo de restintaj neĝoj,
la ŝminko tavoliĝas en la
ĉambroj en la kaĝoj vastapertaj,
kie grandaj birdoj kovadis
kolorojn de ovoj kaj de rozdonacoj,
kaj ĉielo kaj mondo estas neinda templo
de l’ propraj leĝeraj silentoj.
 
Krucumita al lastaj radioj ‘stas l’ ombro
la buŝoj estas nur sango
la koro estas nur neĝoj
la manoj estas imagoj
malsanaj de l’ vespero,
kiu mildajn viktimojn kaŝas en sino.