Proletaria Kantaro/La Internacio

Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu La Internacio.
Tradukita de Johanson Zilberfarb
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 11-14)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
2. La Internacio
Degeyter kaj Pottier

Leviĝu, en mizer’ dronanta
Sklavar’ malsata de la ter’!
Raci’ nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l’liber’.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament’ de l’tirani’
Kaj nian novan ni konstruos:
Ne nuloj — ĉio estu ni!
 :|: Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond’,
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond’! :|:


Ne la cezar’, nek dia volo
La savon portos de l’tiran’, —
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man’.
Por ke pereu la rabuloj,
Por liberiĝu la spirit’,
Varmegan feron la forĝuloj,
Ni forĝu mem sen intermit’.

Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci’;
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani’.
Sufiĉe da suferricevo.
Laŭ egaleca la leĝar’.
Neniu estas rajt’ sen devo,
Nek iu devo sen rajtar’.

Apoteoze abomenaj
La reĝoj de minar’ kaj rel’
Ja estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel’.
En kas’ konservis la friponoj
Produktojn niajn de l’labor’,
Do per devigo al redonoj
Niaĵon nur ni prenos for.

Estrar’ nin trompis artifike, —
Por ni do — pac’! por ĝi — milit’!
Rompinte, la armeojn strike
Ni lasu l’vicojn sen hezit’.
insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni, —
Do kontraŭ propraj generaloj
Ekpafos baldaŭ la gvardi’.


Nur ni, laborarmeaj eroj,
De l’urboj kaj de la kampar’,
Posedas rajton pri la tero!
Vi iru for, parazitar’!
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel’,
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en ĉiel’.


kompil-tradukis J. Zilberfarb