Rakontoj/La blanka edziniĝa vesto

LA BLANKA EDZINIĜA VESTO. Arabesko.

Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis atente la grandan starantan spegulon, en kiu de l' kapo ĝis la kalkano rebrilis ŝia gracia talio...

Per la dekstra maneto ŝi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj, kiuj perfide eliĝis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra mano iom levis la neĝoblankan elegantan veston kun la longa trenaĵo — kaj poste malrapide sin turnis...

Ŝi rigardis la vizaĝon de l' fidela kunulino, multejara amikino, kiu helpis al ŝi ordigi la tualeton.

La oraj radioj de l' matena suno somera, traiĝante tra la densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superverŝas per la delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino.

La freŝa, ridema vizaĝeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj ĉaste mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla feliĉo, kiu tiel volonte ĝojege eksplodus, kaj tamen neniiĝas timeme, kvazaŭ estus nepardonebla peko voli esti nesupereble feliĉa... Ami kaj esti amata!

Senti, ke la plej dolĉaj revoj fine efektiviĝas — scii, ke post kelke da momentoj ni estos por ĉiam kunigitaj kun la estaĵo, kiu estis nia idolo!

Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizaĝo ne vidiĝus la rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla feliĉo?...

"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, rigardante la vizaĝon de l' ĉarma amikino.

"Kaj kiel mi estas feliĉa, Rozalio, mia kara, kara!" diris silente Emilio, kvazaŭ ŝi timus, ke neniu krom la fidela kunulino aŭdu tiujn vortojn.

Kaj ŝia ĉaste mallevita rigardo leviĝis.

La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis... En la klaraj, bluaj okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruliĝis sur la rozkoloraj vangetoj al la ĉebrusto...

"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la amikino.

"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke vi ne envias min, vi ne povas min envii!"

"Kaj tamen mi envias!..."

"Estas ne eble! Vi estis ja antaŭ du jaroj simile feliĉa kiel mi! Kaj ĉu vi ne estas feliĉa ĝis nun?"

"La feliĉo estas ŝanĝema..."

"Kaj pro tio, ĉar la feliĉo estas ŝanĝema, ĉu vi povas — al iu envii la larmojn de l' ĝojo?"

"Mi ne envias la larmojn de l' ĝojo, sed la larmojn entute. Mi neniam ploris de ĝojo kaj mi timas — se iam la feliĉo deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos konsolon en la larmoj..."

"Ĉu eble turmentas vin ia sensenca antaŭsento?"

"Kontraŭe! Al mi ŝajnas, ke mi eĉ ne povas esti malfeliĉa!... Sed la malfeliĉo ne demandas, ĉu iu volas esti plue feliĉa; ĝi venas multafoje neatendite kaj poste estas necese..." "Ke la homo ploru, ĉu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj ĉu vi konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la larmoj mian doloron?..."

"Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' ĝojo, ĵus tiel siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi bedaŭrinda..."

Ŝi ne finis. Ŝia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaŭ kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron.

"Ah, vi estas ja malsaĝeta, kara Ronjo," diris Emilio post mallonga paŭzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj ĉi pensoj?!"

"Via faldoriĉa, neĝoblanka vesto edziniĝa..."

"Mi ne komprenas!"

"Ankaŭ mi havis similan, ankaŭ mi dum la jaroj ŝparis por ĝi krejceron post krejcero, ankaŭ mi mem ĝin kudris, sed ankaŭ mi ĝin, kiel vi, gutetis per mia sango..."

"Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite trarigardante sian veston; sed tuj poste ŝi ekkriis rapide kaj ĝoje:

"Ĉu vi eble pensas tiun ĉi malgrandegan makuleton ĉi tie, kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni eĉ de proksime ne povas ĝin rimarki?"

Dume ŝi montris per la ruĝeta fingreto la malgrandan, apenaŭ rimarkeblan makuleton sub sia koro.

Rozalio malĝoje jesis per la kapo.

Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizaĝon de l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon.

"Sed mi ne konmprenas," ŝi diris poste trankvile kaj serioze, "en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aŭ via estonta feliĉo!"

"Ĉu vi ankoraŭ ne aŭdis, kio atendas fianĉinon, kiu kudrante sian edziniĝan veston, makuletas ĝin per sia sango?" demandis Rozalio en la tono serioze mistera. "Neniam! Sed mi ja ne makulis ĝin! Mi nur pikis min iom per la kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la veston..."

"Kaj tiu ĉi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi, kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaŭ mi per unu sola guto da mia sango makulis mian edziniĝan veston. Min kaj ankaŭ vin pli aŭ malpli frue atendas malfeliĉo... Sed vi trovos konsolon en larmoj, sed mi bedaŭrinda..."

Denove ŝi ne finis; ŝajnis, kvazaŭ ia turmenta antaŭsento estus interrompinta subite ŝian parolon.

Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco.

"Tio ne povas esti vera, animo kara!" ŝi diris post mallonga pripenso. "Vi estas tamen malsaĝeta, ĉar vi kredas similajn superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn..."

Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la ŝultrojn respondis en la tono tute serioza:

"Strange! Mi scias, ke tio estas simpla superstiĉo kaj tamen mi ne povas liberigi min de l' turmenta antaŭsento. Mi konas tiun ĉi superstiĉon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio kudrante mian edziniĝan veston mi kudris ĝin singarde kiel neniam antaŭe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio, tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min timemo senmezura kaj —"

"Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Ĉar ĉio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamiĝinta fantazio..."

"Tio povas esti," daŭrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min ĉiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfeliĉo —"

Estas certe, ke ambaŭ amikinoj daŭrigus la naivan, okazan kaj sencelan interparolon — sed iu subite mallaŭte ekfrapis la pordon. "Li alvenas, li alvenas!" ekĝojegis silente Emilio per la tremanta voĉo.

"Volu eniri!" diris Rozalio.

La pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis juna, ĉarma viro en eleganta bala vesto.

Emilio ĵetis sin en lian ĉirkaŭprenon...

Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni ĵus rakontis; proksimume post duonhoro genuis Emilio ĉe lia flanko antaŭ la altaro...

Feliĉo!

Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de ĝi!...

Kaj tamen ĝi esence signifas ne pli ol kontentecon. Ĉio cetera estas sole pasontaĵo...

Emilio estis kontenta — do nesupereble feliĉa.

Ŝi deziris nenion alian, ol ke ĉio restu tia, kia ĝi ĵus estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen doloroj kaj turmentoj...

Post la unua jaro la feliĉa edzinjo fariĝis neesprimeble feliĉa patrino.

Kaj denove ŝi deziris nenion plu, ol ke ĉio restu tia, kia ĵus estis...

Sed la feliĉo estas ŝanĝema. Ŝi ne dependas de la homo, nek de lia volo aŭ deziro —

Subite — malfeliĉa okazo renversis ĉion en malon. En la fino de tria jaro la amata, eĉ adorata edzo mortis.

Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta eĉ plej ofta malfeliĉo.

Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la piedon.

Komence la malfeliĉa okazo ŝanĝiĝis poste en malfeliĉon. Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano ŝanĝiĝis danĝere kaj en tri tagoj finiĝis lia vivo.

La juna vidvino preskaŭ malesperis.

Unuan fojon en sia vivo ŝi ekkonis la veran malĝojon kaj tuj poste la malĝojon de la plej terura, plej malespera speco.

Ŝi ploris, ŝi ploregis — ŝi ŝiris al si la harojn... Sed nenio helpis! La naturo ĉe siaj plej oftaj faroj estas nedepetebla, sensenta...

En la unua tempo ŝajnis al ŝi, ke la senmezura doloro estos netolerebla, ke ŝi estos dispremita de ĝi... Sed la plej kara heredaĵo de la edzo, la dujara blondhara anĝeleto — estis ŝia apogo en la momentoj de plej maldolĉa, plej brula doloro.

Havante pri la grandega malfeliĉo familia eĉ nenian antaŭsenton, la infano restis ne tuŝita de l' terura bato de la sorto. Ĝia ridema vizaĝeto, kiam ĝi ekrigardis la patrinon konvulsie ploregantan, mallumiĝis senvole por momento, sed tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj la neesprimeble dolĉa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo.

Unue al la patrino estis neeldireble malĝoje kaj dolore. Ne komprenante la aferon plej naturan ŝi rigardis sian sole naskiton kun la mieno de l' maldolĉo. Estis al ŝi, kvazaŭ la propra infano mokus ŝian doloron — kaj ŝia koro konvulsie kunpremiĝis...

Subite la ekkompreno trakuris ŝian animon.

Rapide ŝi alpremis la infanon al sia ondiĝanta brusto kaj pasie kisis ĝin...

Ŝi ekkomprenis, ke ŝi ne devas malesperi — ke ŝi devas vivi por sia infano...

Kaj de tiu ĉi momento estis al ŝi pli libere...

Ŝi vivis — ĝuste ŝi mizervivis, kiel scias mizervivi sole la vidvinoj. La negranda ŝparaĵo kaj la malgranda heredaĵo de l' gepatroj, kiuj mortis dum ŝia frua infaneco, komence ebligis al ŝi la vivon almenaŭ proporcie elteneblan. Sed la profito de l' manlaboro, per kiu ŝi nutris sin, ne sufiĉis — la ŝparaĵo malgrandiĝis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis la pordon de l' malriĉa loĝejo...

Ĉio tiel simpla — tiel ordinara —

Ankaŭ nun kiel antaŭe ŝi streĉis ĉiujn siajn fortojn; laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco nelacigebla, ŝi sukcesis almenaŭ defendi sin kontraŭ la morto de malsato —

Oni ne miru pro tio, ke ŝi iom post iom vendis ĉion, kio restis al ŝi el la tempo de l' feliĉo: jen iun malgrandan juvelon, jen iun pli bonan veston aŭ parton de l' meblaro, ĝis fine preskaŭ ĉio plej bona kaj plej valora estis vendita...

Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus ĉiu alia virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edziniĝa vesto, kiun ĉiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora situacio, restis bone kaŝita en la kofro.

La bedaŭrindulino ofte rememorigis sin pri ĝi kaj ofte, precipe en la unua tempo de malfacilaĵoj de l' vivo ŝi ekpensis, ke ŝi povus ĝin pli bone vendi ol kiun ajn alian oran aŭ arĝentan bagatelon, sed kiam ajn ŝi malfermis la kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al ŝi neesprimeble malĝoje kaj dolore.

Ŝajnis al ŝi, ke entute estas neeble disiĝi de tiu ĉi memoraĵo. Ŝi malofte uzis tiun veston eĉ dum la tempo de sia feliĉo; ŝi prenis ĝin sur sin kelkafoje — je la okazo de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn ŝi ĉeestis kun sia edzo. De tiu tempo ĝi kuŝis netuŝite en la kofro — Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaŭ la vendo de tiu memoraĵo necesiĝis. Estis belega somera mateno, kiam la bedaŭrinda vidvino ne havante rimedojn por prepari malriĉan tagmanĝon, rememorigis sin pri la lasta memoraĵo de l' antaŭa feliĉo.

Ŝanceliĝe ŝi genuis apud la kofro, malfermis ĝin kaj per la tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte ĝin sur la tablo antaŭ si, ŝi ekrigardis enpensite antaŭ sin —

Ŝi estis sola en la malriĉa ĉambreto.

La infano, ŝia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun la plenmano da sablo kaj kelke da ŝtonetoj.

La patrino povis ĝin vidi tra la fenestro; sed ŝi ne vidis — ŝi rigardis fikse antaŭ sin, enprofundiĝante en rememorojn.

Longe ŝi staris senmove. Ŝian malĝojigitan animon kuradis rememoroj; unue maldolĉaj, doloraj, pli poste ĉiam pli klaraj kaj karaj, ĝis ŝi rememorigis sin pri la momentoj plej feliĉaj...

Kaj ŝajnis al ŝi, ke denove ŝi estas tiel feliĉa kiel tiam, kiam ŝi kudris al si sian edziniĝan veston, ŝajnis al ŝi, ke denove la dolĉa sopiro tremigas ŝian animon kaj neesprimeble feliĉa timemo kunpremas ŝian koron... Senvole ŝi prenis la veston de l' tablo.

Momenton ŝi tenis ĝin en la mano — poste, videble ne sciante kial — komencis vesti sin per ĝi.

Kvankam ŝi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin sufiĉe rapide kaj lerte.

Kaj denove ŝi restis nedecidite kaj enprofundiĝinta la pensoj senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon.

La feliĉaj kaj dolĉaj rememoroj, kiuj antaŭ la momento trakuradis ŝian animon, donis la lokon al la rememoroj pli malĝojaj kaj maldolĉaj, eĉ doloraj. Ŝia pala, zorgoplena, sed ĝis nun ankoraŭ ĉarma vizaĝo vidigis melankolion.

Subite ŝi estis interrompita en la enprofundiĝo. En la korto eksonis malafabla, malagrabla voĉo de l' antikvaĵisto — kaj tiu sono naskis en la animo de l' bedaŭrinda vidvino la plej maldolĉan resonon.

Rapide ŝi alpaŝis al la fenestro kaj faris signon al la antikvaĵisto. Ŝia rigardo ekflugis ankaŭ al la infano kaj du larmoj ekbrilis en ŝiaj belaj okuloj.

Rapide ŝi deviŝis ilin — la antikvaĵisto ĵus eniris. Kaj denove ĉio tiel simpla, tiel ordinara — Per la tremanta voĉo ŝi proponis al la antikvaĵisto, ke li aĉetu la veston. Li volonte konsentis aĉeti ĝin — trarigardis la veston — ĉirkaŭiris la virinon...

En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antaŭe kretitan makulon.

"Aj! Kio estas ĉi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La makulo..."

La juna vidvino ektremis...

Tiu fatala vorto nur nun rememorigis ŝin — post tiom da jaroj — pri la stranga profetaĵo de l' amikino, kiu jam de du jaroj estis mortinta — kaj tiu rememoro havis efikon kvazaŭ senkonsciigan.

Senvole ŝi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de l' konsterniĝo ekŝanceliĝis.

La antikvaĵisto rapidis helpi ŝin.

"Mi petas, morgaŭ — se estos eble al vi, morgaŭ haltu ĉi tie aŭ hodiaŭ posttagmeze!" ŝi balbutis interrompe, ne sciante, kion fari...

Ŝia vizaĝo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte ondiĝis.

La maljuna antikvaĵisto ŝanceliĝis — eĉ pli, li proponas rapidi por helpo — iri por kuracisto, por najbarino.

"Ne, ne — mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi petas nur morgaŭ — nenion plu — venu morgaŭ!"

Ŝanceliĝe la antikvaĵisto foriras. Apenaŭ la antikvaĵisto fermis post si la pordon, falas la bedaŭrinda virino kvazaŭ senkonscie sur la seĝon.

La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superverŝas la gracian talion de l' bluokula blondulino en la neĝoblanka, hazarde iom levita vesto kun la longa trenaĵo.

Ankoraŭ antaŭ la momento la pala vizaĝo estas ruĝa, la lipoj kvazaŭ brulaj, la okulo — tiu profunda blua okulo radias nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj.

En tiu momento ŝi estas tiel ĉarma kaj delogema, kiel tiam, kiam ŝi unuafoje prenis sur sin sian edziniĝan veston — sed ŝia animo estas emociita, la koro kvazaŭ frakasita...

Kaj longe, longe ŝi sidas kvazaŭ senkonscie kun la kapo mallevita al la brusto — sole la brulaj lipoj periode ektremas, kvazaŭ ŝi volus ion diri kaj la vorto mortus al ŝi sur la lipoj...

En tiu momento iu mallaŭte ekfrapis la pordon. Ŝi ne aŭdis — ŝi ne ekparolis.

La frapado estis ripetata — kaj kiam eĉ nun ŝi ne ekparolis, la pordo malrapide malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis ĉirkaŭe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto.

Lia rigardo ekrondis en la malriĉa, mizera ĉambreto kaj fiksis sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera meblaro plej sorĉe lumigita.

La impreso de tiu hazarda bildo ĉe la juna viro estis tiel forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris ankoraŭ unufoje paŝon antaŭen kaj en la humila tono ekdiris ion.

Nur nun la juna vidvino levis la kapon.

La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis.

La vidvino leviĝis kun la streĉo de ĉiuj fortoj. Levinte iom la faldoriĉan veston ŝi volis ekiri al la pordo, sed ekŝanceliĝis kaj ekkaptinte la apogilon de l' seĝo haltis.

La nekonato ripetis sian demandon.

Nur nun ŝi ekkomprenis, ke li demandas, ĉu iu loĝas en la domo...

Ŝi pene respondis: "Ne, ne — li ne loĝas ĉi tie," kaj ŝia voĉo tremis de neesprimebla sorĉo.

La nekonato foriris.

La bedaŭrinda vidvino falis denove sur la seĝon — kaj longe, longe ŝi restis en plej turmenta, plej dolora enpensiĝo...

Nur kiam ŝia infano, ŝia karuleto revenis — denove heliĝis ŝia vizaĝo...

Ŝi deprenis sian edziniĝan veston, metis ĝin denove en la kofron — kaj estis denove bedaŭrinda, malriĉa vidvino...

Ankoraŭ tiun saman posttagmezon ŝi ricevis leteron kun la plej ordinara enhavo.

Ĝi estis jena:

"Estimata sinjorino!

Pardonu, mi petas, ke mi kuraĝas fari la skriban klarigon.

Serĉante hodiaŭ en la domo, en kiu vi loĝas, mian iaman amikon, okaze mi renkontis vin kaj — mi konfesas sincere al vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla.

Sed pardonu ankaŭ mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte tuj pri via situacio kaj sciiĝinte almenaŭ tion plej gravan, mi kuraĝas peti vin pri la afabla respondo — ĉu estus ebla ia proksimiĝo inter ni..."

Kun la plej granda ekmiro ŝi tralegis la leteron. Unue ŝajnis al ŝi, ke iu ŝercas kun ŝi — sed pli poste —

Ŝi prokrastis la respondon.

Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvaĵisto — ŝi ĝentile rifuzis lian proponon kaj fine — post kelke da tagoj ŝi skribis je la letero respondon — ne rifuzantan...

Kaj post kelke da semajnoj ŝi genuis en tiu sama neĝoblanka vesto antaŭ la altaro ĉe la flanko de l' viro, kiu fariĝis ŝia amata edzo kaj ekzempla patro de ŝia infano...