Rekorda minuso de 86.700 eŭroj ĉe UEA

Informoj pri la teksto
Titolo: Rekorda minuso
de 86.700 eŭroj ĉe UEA
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 30-a de majo 2017
Permesilo: CC BY 4.0

La pasinta jaro finiĝis kun minuso de pli ol 86.700 eŭroj en la kontoj de UEA. La estraro atendas malbonan financan rezulton ankaŭ en 2017, sed esperas je subvencioj kaj donacoj.

La estrara raporto de UEA, kies konciza versio ĵus estis publikigita en la junia numero de revuo Esperanto, malkaŝas grandan truon en la financoj de la asocio. La ciferoj montras deficiton de 48.700 eŭroj, kiu en si mem estas multe malpli bona rezulto ol buĝetite.

La buĝeto de 2016 jam antaŭvidis deficiton de 39.775 eŭroj, ĉar estis atendeble, ke la kongreso en Nitro iĝos malgranda kaj sekve la financa rezulto de la jaro malbona.

Kiam Nitro estis elektita kiel kongresurbo, la estraro de UEA kredis, ke la kongreso iĝos tre granda kaj finance sukcesa, sed okazis tute male. La malgrandeco de la kongreso kreskigis la deficiton de UEA je minimume 30.000 eŭroj.

Por plenigi la aperintan truon oni devis tute malplenigi ne nur la rezervon de kongresaj enspezoj, kolektitaj dum pli bonaj jaroj, sed ankaŭ la tiel nomatan "20-procentan rezervon".

El heredaĵoj kaj donacoj, kiujn UEA ricevas, 80 procentoj iras al la kapitalo de la asocio kaj 20 procentoj al la rezerva konto. El tiu rezervo oni povas kompletigi enspezojn en jaroj, kiam estas bezono por tio.

Tiuj kompletigoj, prenitaj el ŝparita mono, estis ĉi-jare sume 38.000 eŭroj, do sen ili la deficito estus rekorda – pli ol 86.700 eŭroj.

Per tio la rezervoj uzeblaj por plibeligi la spezokonton estis tute malplenigitaj, kaj jam ne disponeblos por malpliigi la deficiton, kiu atendeblas en 2017.

La financaj problemoj de la asocio tute ne estas menciitaj en la teksta parto de la estrara raporto, publikigita en la revuo. Tamen en la pli ampleksa reta versio la estraro ja mencias la aferon:

La signifa malkresko de la membraro, la malgranda UK kaj la malbona monmerkato havis fortan influon al la enspezo-flanko. La ŝparoj ĉe la elspezo-flanko, kune kun iom da ŝparitaj rimedoj el 2015, helpis malpligrandigi la deficiton, kiu tamen restis pli granda ol antaŭvidite en la buĝeto. La negativaj faktoroj kredeble havos similan influon al la financoj en 2017.

Ĉar jam ne disponeblos "ŝparitaj rimedoj", efektive antaŭvideblas ke la deficito ĉi-jare estos klare pli alta.

Responde al demando de Libera Folio, la prezidanto de UEA, Mark Fettes, klarigis ke la estraro laboros por limigi la elspezojn kaj kreskigi la enspezojn.

– En la unu kategorio troviĝas ekzemple la investo en nova administra datumbazo kaj nova retejo, kiuj kune ŝparos multe da administra laboro pri kotizoj kaj ĝiroj. En la dua kategorio troviĝas kotizoj (ni planas reformon de la membrosistemo interalie por enkonduki retan membrecon), servoj (krom UK, kies rezultoj en la lastaj jaroj ĝenerale estis pozitivaj, ni planas renovigon de la Libroservo kaj plivigligon de nia Eldona Fako).

Krome Mark Fettes esperas, ke subvencioj kaj donacoj povos kontribui al la financa bonfarto de la asocio.

– Ni uzos nian novan retejon interalie por pli moderne kaj efike varbi subtenon por difinitaj agadoj kaj aktivuloj.

La buĝeto de UEA por 2017 antaŭvidas deficiton de nur 9.450 eŭroj. Tamen la buĝeto antaŭvidas ankaŭ, ke proksimume 20 procentoj de la enspezoj venu el subvencioj, sed ne klaras, pri kiaj subvencioj temas.

Loes Demmendaal, la antaŭa estrarano de UEA pri financoj, en komitata diskuto atentigis, ke se la subvencioj ne realiĝos, la deficito en 2017 povus atingi 100.000 eŭrojn, kaj demandis, kion la estraro faros por eviti tion.

– Kaze de nericevo de sufiĉe da subvencioj, ni devos tranĉi ĉe aliaj elspezoj aŭ alimaniere kreskigi niajn enspezojn por ekvilibra buĝeto, respondis ĝenerala sekretario Martin Schäffer.

Li ne precizigis, kiujn elspezojn UEA povus tranĉi, sed la plej granda unuopa elspezo de UEA estas la salajroj de la oficistoj.