Scienca Revuo
W. P. Roelofs
1949
Tritiko sur sablo | Indekso : Scienca Revuo (1949) de W. P. Roelofs Pri la stato de “Scienca Revuo” |
ISAE-informoj (Parte) |
vol. 1, n-ro. 2 (1949), p. 79–80 |
Scienca Revuo
W. P. Roelofs
1949
Laŭ informo de la eldonejo la stato de la abonantaro je la 17a de majo estis jena:
Belgujo ........................ 4 | Jugoslavujo ............ 4 |
Britujo ........................ 56 | Nederlando ........... 73 |
Bulgarujo ..................... 4 | Norvegujo ............... 9 |
Ĉeĥoslovakujo ........... 16 | Svedujo ................. 10 |
Danujo ....................... 10 | Usono .................... 19 |
Francujo ..................... 51 | ceteraj landoj ......... 29 |
Germanujo ................. 19 | (+ ĉ. 500 de Scienca Rondo) |
Ni esperas ke en la proksima numero ni povos raporti pli grandajn nombrojn. Pola samideano estis tre optimisma pri la ebloj en Polujo. Ni do fidas, ke la proksiman fojon Polujo montros kontentigan nombron da abonantoj.
Restas la pagomalfacilaĵoj. Oni povas klopodi pagi la kotizojn de ISAE (inkludantajn la abonon de Scienca Revuo) al la kasisto de ISAE, kiu ja trovos vojon pagi la abonojn. Povas okazi, ke tio ne eblos. La plimultaj landoj, tamen, havas komercajn kontraktojn kun Nederlando. En la kadro de tiuj kontraktoj oni rezervis sumon por grafikaj produktaĵoj kaj sciencaj eldonaĵoj.
Ofte estas necese ke peru oficiale rekonita librovendisto kaj/aŭ oficiala importisto de libroj kaj periodaĵoj, sed estas ne malgrave venki eventualajn malfacilaĵojn kaj trovi oficialan pagmanieron, ĉar tio certasence signifas ankaŭ oficialan rekonon de la graveco de Esperanto.
Kie la vojoj al normala pago estas baritaj, eble pago per sciencaj gazetoj eldonataj en la lando mem, estos ebla. La delegitoj de ISAE (aŭ, kie tiaj ne estas, unuopaj abonantoj) sin turnu tiucele al la redaktoro de Scienca Revuo. Oni bonvolu indiki kiujn gazetojn (precipe natursciencajn: kemiajn, fizikajn, ktp.) oni povus sendi, kaj la abonprezojn.
Samideanoj, laboru por ke Scienca Revuo povu vivi. La Redaktoro.