Sinjoro Tadeo/Kompleta teksto
SINJORO TADEO
AŬ
LASTA ARMITA POSEDOPRENO EN LITVO
(POLA EPOPEO "PAN TADEUSZ")
DE
ADAM MICKIEWICZ.
ESPERANTA TRADUKO
DE
ANTONI GRABOWSKI.
WARSZAWA
ELDONO KUN HELPO DE ESPERANTISTA RONDETO
1918
Adam Mickiewicz, la plej granda poeto de Polujo,
naskiĝis, la 24-an de Decembro 1798, en Litvo, en urbo
Nowogrodek (Minska gubernio), kie lia patro, posedanto de
ĉirkaŭaja bieneto Zaosie, estis juĝeja advokato.
La poeto pasigis sian infanecon inter la natur-belecoj de sia patro-urbo kaj kreskis sub la influo de sia amata religia patrino. En j. 1807 la okjara knabo estis donita en la urban klasikan lernejon, administritan de pastroj Dominikanoj, kie oni uzis multe da libera tempo por ludoj, fizikaj amuzoj, eĉ por soldataj ekzercoj.
En la j. 1812-a du okazajoj el hejma kaj nacia vivo potence skuis la animon de l’ junulo: en monato Majo mortis lia patro kaj en Julio tramarŝis Napoleonaj kaj polaj armeoj tra Nowogrodek, irante kontraŭ Moskvo. Pri la impreso de ĉi-tiu militiro, kiun esperplene benis la tuta Polujo, la poeto en posteaj jaroj skribis al sia amiko Januszkiewicz: ,,Mi memoras bone la j. 1812... Mi estis tiam en funebra Vesto post la morto de mia patro. Mi staris sur la strato kaj rigardis la enirantan polan armeon kaj pro ĝojo mi ploris..." Nome tiun „printempon de l’espero“ koncernas la grandioza komenco de l’ XI-a Libro de „Sinjoro Tadeo" finiĝanta per la vortoj:
Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝ-vidajo bela! Mi, naskita sub jugo, vindita en fero, Havis nur unu tian printempon sur tero.
Post tiu ĝoja printempo venis longa, terura vintro, kun sangaj fantomoj de pereuloj el la granda armeo, treniĝantaj tra malvivaj, neĝekovritaj kampoj.
Fininte la gimnazion en j. 1815, M. iris por pluaj studoj en la ĉefurbon Wilno, kies pola universitato estis tiam floranta kaj posedis tutan serion da eminentaj fortoj sciencaj kaj pedagogiaj, kiuj donis al M. firmajn fundamentojn pri natursciencoj, lingvoj, literaturo, kaj vigligis lin al memstara laboro.
Inter la studentaro regis tiam plej noblaj tendencoj de virta vivo, diligenta laboro, amo al patrujo, kiuj koncentriĝis en la sekretaj unuiĝoj de t. n. Filomatoj kaj Filaretoj, en kies organizoj vive partoprenis la poeto. La idealaj amikaj interrilatoj estis tiel fortaj, ke ilian fadenon eĉ la posteaj registaraj persekutoj neniam kapablis disŝiri.
Post fino de la studoj en j. 1819 la juna M. fariĝis gimnazia instruisto en Kowno kaj tie li komencis verki siajn poeziaĵojn, kiuj, eldonite en du volumoj en Wilno (1822), enhavis „Balladojn kaj Romancojn", belegan poezian rakonton „Grazyna“ pri litva dukedzino, kiu, defendante la patrujon, heroe pereis, kaj krom tio ili enhavis du partojn de dramaj bildoj s. t. „Dziady“ (Avoj), en kiuj la poeto pentris la antikvan litvan moron de festo de mortintoj kajja historion de sia malfeliĉa amo al Maryla Wereszczaka. Ĝi estas prezentita tra ĉiuj plej subtilaj stadioj de melankolia medito, tra eksplodoj de korsento, maldolĉo, malbeno, minaco kaj indiferenteco ĝis perdo de konscio kaj frenezo. Tiuj du volumoj estis akceptitaj kun admiro de tuta Polujo kaj ili estis la anoncantoj de la nova granda romantika epoko en la pola literaturo, brilanta per la nomoj de Mickiewicz, Slowacki kaj Krasinski.
En la j. 1823 la poeto, liberiĝinte de sia instruista okupo, reaperis en Wilno inter siaj amikoj kaj kolegoj. Sed la feliĉo ne daŭris longe. La rusa kuratoro de l’ universitato, Novosilcov, malkovris la sekretajn unuiĝojn de l’ junularo. Sekvis amasaj revizioj kaj arestoj. Ankaŭ M. estis arestita kaj komenciĝis lia sesmonata mallibereco, dum kiu okazis lia nova spirita aliformiĝo: mortis en li la malfeliĉa amanto Gustav kaj naskiĝis Konrad, spirita ĉefo de l’ nacio, heroo de la postea III-a parto de „Avoj“. En Aprilo de l’j. 1824 M. estis liberigita, sed li restis ankoraŭ duonjaron en Wilno, atendante pluajn disponojn de l’ registaro, kiu fine transloĝigis la liberigitojn en malproksimajn lokojn de Rusujo. Ankaŭ M. devis forlasi sian amatan hejman Litvon, por ĝin neniam plu revidi. Por la poeto komenciĝis longaj jaroj de devigita migrado, dum kiu fortiĝis lia spirito kaj leviĝis al ĉiam pli altaj flugoj.
Lia unua vojaĝa etapo estis Petersburgo, kie la poeto konatiĝis kun la pola pentristo kaj religia mistikulo Oleszkiewicz, kiu ne restis sen influo sur lian postean animan staton. En Januaro de l’ jaro 1825 M. forlasis Petersburgon, vojaĝante en Odesson, kie li estis ricevonta okupon ĉe l’ liceo Richelieu; sed la loka registaro tion ne permesis. Do la poeto partoprenis en la Odessa societa vivo, studis lingvon italan kaj verkis siajn erotikajn „Sonetojn“, kies arta valoro estas tre granda, dank’ al la koncizeco de l’ lingvo, delikate pentritaj anim-agordiĝoj kaj la majstreco de l’ formo. — Frukto de lia marvojaĝo al la Krimeo estis la „Krimeaj sonetoj", en kiuj potence regas la grandioza, minaca kaj sovaĝa naturo. La bildoj estas penetritaj de admiro kaj de seriozaj, profundaj pensoj.
Baldaŭ post la Krimea ekskurso la poeto vojaĝis Moskvon, por alpreni malagrablan por si devon de oficisto. Tie li eniras en rilatojn kun rondo da poetoj kaj scienculoj, interkoniĝas kun la granda rusa poeto Puŝkin, vizitas salonojn, ĉie agrable vidate kaj adorate pro sia simpla konduto, profunda menso kaj brila talento improviza.
En Moskvo (1827) la poeto finis kiel produkton de siaj zorgoj pri la nacia ekzisto, de personaj travivaĵoj, koraj doloroj, maltrankviloj kaj meditoj, la grandiozan poemon „Konrad Wallenrod“, pri la bataloj de la antikvaj litvanoj kun la ordeno de Kruckavaliroj. Duafoje la poeto,ne povanta paroli tute malkaŝe, reniris al la historio de Litvolando, por prezenti sur ĝia fono la potencon de l’ amo al patrujo, koncentritan en la animo de l’ heroo, konanta neniajn leĝojn, krom sia volo de potenco kaj savo de l’ patrujo. La poemo vekis grandan entuziasmon, ne sole pro la politika tendenco patriota, sed ankaŭ pro eminentaj artaj belecoj: riĉa fantazio, potenco de l’ sento, plastikeco de ĉefaj figuroj kaj majstra formo de l’ lingvo.
„Konrad Wallenrod“ ricevis la permeson de la iom pli liberala cenzuro en Petersburgo, kie la poemo aperis en j. 1828, sed baldaŭ turnis sur ĝin sian atenton la konulo de simboloj, persekutanto de la junularo en Wilno, Novosilcov. Li rimarkis la danĝerajn tendencojn kaj al la poeto minacis almenaŭ deviga ekzilo en pli malproksimajn guberniojn de Rusujo.—Dank’ al helpo de influaj amikoj M. ricevis la permeson, forvojaĝi en eksterlandon aŭ pli ĝuste vagi for de la patrujo ĝis fino de l’ vivo.
Forlasinte en Majo de l’ j. 1829 Rusujon el Kronstadt, la poeto vojaĝas Berlinon kaj aŭskultas prelegojn de l’ filozofo Hegel, ne alprenante tamen liajn abstraktaĵojn. Poste M. vizitas Drezdenon; en Praha li konatiĝas kun la bohema poeto Hanka, kaj en akompano de sia amiko Odyniec li rapidas al Wejmar, por saluti respektplene la maljunan grandan kreinton de „Faust“. Poste M. veturas tra Svisujo kaj la ĉefurboj de Italujo en Romon, kies potenca impreso superis ĉiujn ĝisnunajn impresojn de vojaĝo.
La j. 1830 la poeto pasigas en Svisujo, revenas en Romon, kie lin atingas la sciigo pri Ia revolucio en Polujo. En j. 1831 li serĉas en Parizo vane la eblecon por veturi Varsovion, do li vojaĝas almenaŭ en la prusan Polujon, kaj ne povante transiri la limon, gastas tie kelkajn monatojn kaj vidas arojn da polaj elmigrantoj, kiuj post la malfeliĉa fino de l’ pola milito, iris en Francujon.
En j. 1832 M. vojaĝas Drezdenon, kie li komponas sian plej alteflugan ĉefverkon, la III-an parton de „Dziady“, estantan eksplodo de elementa inspiro, kiu atingas Prometean altecon en la ribelo kontraŭ Dio, kiu rigardas indiferente la turmentojn de milionoj. La poeto Konrad sentas sian potencon super la naturo, koncentrigas en sia koro ĉiujn suferojn de l’ nacio kaj fiere postulas la regadon de animoj, por savi sian popolon. Dio anoncas sub mistera signo al Polujo la savonton, sed ne al li, nur al sia humila servisto, la pastro Petro, kiu havas vizion de l’ estonteco. — Baldaŭ poste sekvas „Libroj de l’ nacio" kaj «Libroj de pola pilgrimeco" kiuj montras al la popolo la vojon de interna renaskiĝo, kaj apogas sin sur la kredo pri reviviĝo de Polujo, post ĝia martireco, en la estonta homaro renaskita, fratigita kaj repacigita kun Dio.
En la sama j. 1832 la poeto loksidiĝas en Parizo. Post la travivitaj anim-skuoj, evitante la bruegon de l’ urbo kaj la disputojn de emigraciaj partioj, M. serĉas trankvilon en la rememoroj de K infaneco, tiu lando „sankta kaj pura, kiel unua ekamo“. Li turnas sin al ĝi per ama rigardo, por ĉerpi el tie balzamon por propraj kaj samlandanaj suferoj. Tia estas la psikologia genezo de lia eposo «Sinjoro Tadeo“, kiun li komencis verkien Decembro de l’j. 1832 kaj finis en Februaro 1834, kaj al kiu ni ankoraŭ revenos, por priparoli la ĉefverkon iom pli Vaste.
Oni povas diti, ke kun „Sinjoro Tadeo“ finiĝas la poezia agado de M. La fundon de lia animo okupas nun la nesolvitaj taskoj kaj demandoj naciaj kaj individuaj kaj la studado de mistikaj verkistoj. — En Julio 1834 la poeto edziĝas kun fraŭlino Celina Szymanowska. Kiam lia familio komencis pligrandiĝi sekvis materialaj zorgoj pri vivtenado. La poeto Verkas do en lingvo franca du dramojn "Jakob Jasinski“ kaj „Baraj Konfederatoj", kiuj tamen ne estis prezentitaj sur la pariza scenejo kaj fine preskaŭ tute perdiĝis ĉe la teatrodirektoroj, tiel ke restis nur kelkaj fragmentoj. — Ricevinte la katedron de latina literaturo en Lozano (Svisujo), M. prelegas tie dum la akademia j. 1839—40, kaj li estas alvokita tuj poste en Parizon kiel profesoro de slavaj literaturoj ĉe „Collège de France", kie li ravas sian vastan aŭdantaron per sincera inspiro, kiu lin eĉ por momento ne forlasas.
En j. 1841 aperas en Parizo la mistikulo Towianski, kiu tute gajnas la poeton por siaj ideoj. La lecionoj de l’poeto fariĝas prelegoj pri mesianismo, pri nova historiozofio, nova filozofio, nova historio kaj antaŭ ĉio pri idealo de nova homo. Per titanaj anim-streĉoj M. formas sintezojn de l’ pasinteco, nuneco kaj estonteco kaj starigas ilin antaŭ la popolo kaj homaro kiel voj-montrilon. En j. 1844 la franca registaro donas al li devigan forpermeson kaj por la granda homo komenciĝas malĝojaj tagoj; li batalas kun mizero, sed li restas fidela al sia misio.
Kiam en j. 1848 venis la falsa printempo de popoloj, M. rapidas Romon, por emigi la novan papon Pion IX, ke li malkaŝe elpaŝu kiel defendanto de premataj popoloj. Ne trovinte aŭskulton li formas polan leĝionon, batalontan por libereco de Italujo kaj tramarŝas triumfe la tutan landon de Romo gis Mediolano. Reveninte Parizon li fondas la gazeton „La tribune de peuples" kun tendenco demokrata.
En j. 1852 M. ricevas formalan eksigon kiel profesoro de Collège de France, por kio oni al li donas oficon de bibliotekisto en la Arsenale. La poeto tamen ne ĝisvivas trankvilan maljunecon. En j. 1855, post eksplodo de l’ orienta milito, li aperas en Konstantinoplo, por formi legionon, kaj fariĝas viktimo de la reganta ĥolero. Li mortis la 26-an de Novembro 1855, kiel soldato sur posteno, restinte ĝis la lasta momento en servo de l’ patrujo kaj de l’ homaro. Lian korpon oni transveturigis en Parizon kaj enterigis sur tombejo Monmorency. En julio 1890 li ekripozis en la reĝaj katakomboj sur Wavel en Krakow.
„Sinjoro Tadeo aŭ lasta „zajazd“ [1] en Litvo, nobela historio el j. 1811 k. 1812, en dekdu libroj verse de Adam Mickiewicz“, estas la modesta titolo, kiun Ia poeto donis al sia eposa ĉefverko. Li intencis komence komponi "idilian poemon en speco de Hermano kaj Doroteo", sed dum la verkado la kadroj disvastiĝadis ĉiam pli, ĝis fine M. donis tutsolan en la moderna literaturo grandan poemon,[2] temo, historia momento kaj vivoplenaj figuroj de tuta malaperinta socio — kunmetis tutaĵon, pentritan kun Homera plastikeco kaj kun Olimpa trankvilo kaj sereno. La poeto prezentas la pasintecon, en kiu al li ĉio estas konata kaj kara, mondon kiu enhavis ĉiujn kondiĉojn de poezieco kaj kiu, vidate tra l’ prismo de hejmsopiro, vestiĝis per ĉarmo; tial ĉio estas en ĝi viva, klara kaj perfekta. Ĉar la poeto enfermis la tutaĵon sur malgranda spaco kaj en tre mallonga tempo (la tuta simpla agado de la unuaj dek libroj okazas en 5 tagoj, de vendredo gis mardo, kaj la du lastaj libroj okupas ne plenajn 24 horojn), do la poeto povis per siaj preskaŭ dekmil versoj priskribi ĉion tiel vaste, neniun kaj nenion preterlasante. Per belegaj koloroj kaj kun granda vereco estas pentritaj magnatoj kaj nobeloj, kampuloj kaj, judoj, ilia vivo en palacoj, biendomoj kaj kabanoj, ĉe laborodistriĝo kaj preĝo. La granda poeto prezentas la tutan kulturon, kutimojn, dezirojn kaj aspirojn de sia litvopola hejmlando. Same precize kaj belege li pentras la tutan naturon: la ĉielon kun astroj kaj nuboj, kaj la teron kun torentoj kaj lagetoj, kun bestoj sovaĝaj kaj hejmaj, kun arbaroj, grenkampoj kaj herbejoj, kun ĝardenoj, fruktarboj, legom-bedoj kaj floroj. ĉio estas en la verko mirinde bele interligita kaj nenio estas en ĝi malnecesa.
La poemo ne estas heroa en la kutima senco de l’ vorto. Sinjoro Tadeo, doninta kiel ĉefa amanto la nomon al la komence intencita idilia poemo, ne estas heroo, sed kiel la Goethea Hermano nur brava, bona junulo; ĉefa persono de la tuta agado estas la tragedia figuro de Jacek Soplica, kaŭzinto de l’ konflikto inter du familioj kaj ĝia viktimo; efektiva ĉefa objekto kaj kune heroo de l’ eposo estas la tuta popolo en sia propra, originala vivo, en sia honesta, bona naturo, en sia serena, bela karaktero, en sia tuta amo al patrujo kaj en la preteco de oferiĝo por ĝi. Alte super la sfero de idilia amo, kiu ligas kaj interesas precipe la geamantojn kaj iliajn zorgantojn, super la sfero de grava konflikto inter du familioj, kiu interesas la ĉirkaŭaĵon, la tutan distrikton, alte super tiuj hejmaj kaj interfamiliaj rilatoj, staras en „Sinjoro Tadeo" sfero tria, plej alta kaj plej larĝa, kiu ligas la rakonton kun la intereso de l’ tuta nacio: dum la tuta rakonto ĉiuj okuloj turniĝas esperplene trans la riveron Njemen, kie staras, apud limo de Litvujo, la armeo de Napoléon, la longe atendita liberigonto de tuta Polujo. La popolo prepariĝas por lia akcepto kaj la junuloj rapidas en liajn vicojn. Ĉe l’ fino de la poemo la oraj kaj arĝentaj agloj aperas efektive en Soplicowo kaj la idilia rakonto alprenas karakteron, indecon kaj grandecon de nacia epopeo.
La politika situacio de Polujo, kiun ni donas por pli bona antaŭorientigo de legantoj, estis la sekvanta: En j. 1795, post la lasta dispartigo de Polujo inter la tri najbarajn regnojn, multaj polaj patriotoj forlasis la patrujon, por agi eksterlande por la restarigo de la perdita libereco. La generalo Henryk Dabrowski iris en Italujon, kie militis Francujo, kaj li intertraktis (1797) kun Napoléon Bonaparte pri formado de pola armeo, kiu estis helponta al Francujo kaj poste penetronta en Polujon, por restarigi ĝian sendependecon. Multaj polaj milituloj sekvis la flaman alvokon de Dabrowski kaj tiel estis formitaj la famaj polaj legionoj, kiuj sub komando de Dabrowski kaj Kniaziewicz verŝis la sangon por Francujo en Italujo, Germanujo, Hispanujo, atendante la momenton, kiam Napoléon helpos al ili en la batalo pri sendependeco. En la paco de Luneville (1801) Napoléon ne memoris pri Polujo, kaj li sendis baldaŭ grandan parton de la legionoj sub komando de princo Jablonowski kontraŭ la ribelantaj negroj en San Domingo. Nur post la eksplodo de franc-rusa milito en j. 1806 Napoléon rememoris siajn polajn aliancanojn. Dabrowski ree milithelpis al N. kaj post la batalo ĉe Jena li enmarŝis en Poznanion. Dum la paco de Tilzit (1807), Napoléon, indulgante Rusujon, faris nur el parto de prusa Polujo la sendependan Varsovian Grand-duklandon. La poloj esperis, ke post milito kun Rusujo Napoléon tute reunuigos la dismembrigitan patrujon; kaj efektive en j. 1812 li elmarŝis kun siaj armeoj kontraŭ Moskvo, sekvate de polaj soldataroj sub komando de marŝalo Józef Poniatowski kaj generalo Dabrowski. Enpaŝinte en Litvon, Napoléon anoncis, ke li faras sian duan polan militon. La lastaj du libroj de „Sinjoro Tadeo“ prikantas la ĝojan tempon, kiam la polaj generaloj aperas kun siaj armeoj en Litvo.
La traduko de la tuta epopeo en lingvon Esperanto ŝajnis al mi, pro la grandegaj malfacilecoj, afero preskaŭ ne ebla; almenaŭ mi neniam kuraĝis pensi, ke miaj fortoj por tia tasko povus sufiĉi. Sed en j. 1916 kiam mi kolektis malgrandan aldonon por mia „El Parnaso de popoloj",tiam tentite de samideano S. K., post longa ŝanceliĝado mi decidiĝis aldoni kelkajn belegajn fragmentojn el ĉi-tiu Verko. Vizitante la malsanan, neforgeseblan karan Majstron, mi rakontis al li ĉi-tion kaj mi montris la tradukitajn fragmentojn, solajn kaj lastajn laŭ mia opinio. Tiam mi ricevis la respondon: „Traduku la tutajon". Mi ekridis, ĉar al mi ŝajnis, ke la Majstro naive postulas neeblaĵon. Sed doktoro Zamenhof ne ĉesis min emigi ĉe ĉiu mia nova vizito, ĝis mi fine subiĝis kaj komencis en Decembro de l’ j. 1916 la tradukadon, kun malfido ke mi iam ĝin finos. Tamen komencinte, mi jam ne ĉesis. La Majstro, kiun mi konsultadis pri kelkaj novaj vortoj, formoj kaj esprim-manieroj, legis antaŭ sia morto preskaŭ la unuajn kvar librojn. Poste, malgraŭ mia malbona sanostato, mi daŭrigis la laboron, kiu postulis streĉon de ĉiuj miaj anim-fortoj, por plenumi la lastan deziron de mia kara amiko, la granda kreinto de nia lingvo. Nun mi prezentas la verkon al la Esperantistaro en la konvinko, ke mi faris bonan servon al la patrujo kaj al nia tutmonda afero.
La tradukon mi faris kun granda pietismo por la pola originalo kaj la lingvo Esperanto, penante eble plej fidele transdoni la enhavon kaj ĝian formon. Kvankam la esperantaj vortoj estas ĝenerale pli longaj ol la polaj, la fleksebleco kaj elasteco de Esperanto permesis al mi koncizigi la lingvon kaj konservi la formon de l’ originalo preskaŭ sen pliigo de versoj; nur en kelkaj lokoj oni trovos verson aldonitan, kiu tiakaŭze ne estas nombrita en la dekversa kalkulado.
En lingvo E, kiu havas konstantan akcenton, verso ĉiam egalritma, en granda eposa verko kiel „Sinjoro Tadeo“ estus unutona kaj ĝi ne transdonus la muzikon de l’ originalo. La skemon de la uzata verso 13-silaba, kun konstanta akcento nur sur la 6-a kaj 12-a silabo, mi donis jam en „El Parnaso". La leganto baldaŭ alkutimiĝos kaj sentos kiel moviĝeme la ritmo sekvas la penson kaj kiel bele ĝi ilustras la enhavon: Ekzemple kiam en L. XII v. 855 la suno, kun osceda hiatuso
"Ekdormante, per varma aero ekspiras",
la ritmo kvazaŭ „balancante, kantante ĝin lulas al dormo";
sed jen formiĝis legionoj (L. XII v. 720)
„Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj".
Ĉe la tradukado mi ofte devis admiri, kiel sonopentraj
estas la vortoj de Esperanto. Tute fidela, preskaŭ laŭvorta
traduko permesis konservi ankaŭ la poezian onomatopeon
de l’ originalo, kiel la atenta leganto rimarkos tion en la
Koncerto de Jankjel, en la Tempesto, en la Ĉaso k. t. p.
Mi intencis doni la verkon kun portreto de l’ poeto kaj kun 24 ilustraĵoj de Andriolli. La nuna tempo, kiu multoble pligrandigis ĉe ni la eldonokostojn, tion jam ne permesis. Eble iam mi prosperos aperigi apartan albumon.
Al la Esperantista Rondeto, kiu dum la malfacila milita tempo per sia helpo ebligis la eldonon de l’ verko, mi esprimas mian plej koran dankon.
Reveno de l’ sinjorido. — Unua renkonto en ĉambreto, dua ĉe la tablo. — De l’ Juĝisto grava instruo pri ĝentileco. — De l’ Ĉambelano politikaj rimarkoj pri modoj. — Komenco de disputo pri Stumpulo kaj Falko. — Plendoj de Vojski. — La lasta Vokisto de l’ tribunalo. — Ekrigardo je la tiama politika stato en Litvo kaj Eŭropo.
LITVO! Patrujo mia! Simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano[3],
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.
Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon![4]
Kiel Vi al infano redonis la sanon —
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite 10
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dio dankodiri)
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!… [5]
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj,
Al la kampoj per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝblanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas, 20
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.
Inter ĉi kampoj antaŭ jaroj, sur monteto,
Staris apud rivero, en betulareto,
Nobela domo ligna, sube masonita;
De malproksime brilis murar’ blankigita,
Pli blanka eĉ, kontraste al verdo maljuna
De poploj, ĝin ŝirmantaj kontraŭ vent’ aŭtuna.
La ĉiuflanke pura, negranda loĝejo
Havis tri garbaregojn ĉe granda garbejo, 30
Kiu ne povis ilin ampleksi tegmente.
Ĉirkaŭaĵo abundas per gren’ evidente;
Kaj montras fojnaretoj densaj sur herbaro,
Brilanta kiel steloj, — montras plugilaro,
Tranĉanta nigroterajn kampojn, kiuj trenas
Sin vastege kaj certe al dom’ apartenas,
Bonkulturate, kiel bedaro ĝardena,
Ke en domo bonhavo loĝas ordoplena.
Malfermita pordego anoncas ĉiame,
Ke ĝi invitas ĉiujn pasantojn gastame. 40
Ĵus veturile tien venis juna homo,
Ĉirkaŭveturis korton, haltis antaŭ domo
Kaj desaltis. — Ĉevaloj, ne tenataj bride,
Al pordeg’, pinĉi herbon, iris malrapide.
Neniu estas dome: frontpordo — fermita
Per paliseto, en la riglujon ŝtopita.
La veninto servistojn demandi ne iris,
Sed malfermis; li hejmon saluti deziris.
Li ne vidis ĝin longe, ĉar en urbo, fore,
Li studis, ĝis li finon atingis ĝojkore. 50
Enkurinte, li vidas malnovan muraron
Kortuŝe, kiel sian bonan konataron.
Samaj mebloj, drapiroj aperas renkonte,
Kun kiuj de naskiĝo li ludis volonte.
Nur pli grandaj, pli belaj ili ŝajne estis;
Kaj la samaj portretoj sur la muroj restis:
Koscjuŝko[6], en laĉita vesto, krakovane,
Okullevante, tenas glavon ambaŭmane;
Per ĉi glavo li ĵuris, sur ŝtupo altara,
Tri potenculojn peli el Polujo kara, 60
Aŭ mem sur glavon fali. — Plu, en vesto pola,
Post perdo de libero, Rejtan[7] senkonsola,
Turnas al sia brusto tranĉilon por bato;
Apud li kuŝas Fedon[8] kaj vivo de Kato[9] —
Plu Jasiński, junulo malserena, bela,
Apude Korsak, lia kunulo fidela,
Defendante remparojn kontraŭ la moskvuloj,
Sabras la malamikojn; jen Praga en bruloj![10]
Li rekonis eĉ lignan ŝrankon kun malnova
Ludhorloĝo, staranta ĉe l’ enir’ alkova, 70
Kaj, kun infana ĝojo, li ektiris ŝnuron
Por aŭdi la malnovan Dombrovski-mazuron.[11]
Li, trakurante domon, ĉambron serĉis vane,
Kie, antaŭ dek jaroj, li loĝis infane.
Li enkuras, reniras, vidas mirigita:
La ĉambro por virino estas aranĝita!
Kiu loĝas? La onklo ne havis edzinon,
Petersburg’ antaŭ jaroj gastigis onklinon.
Nek estas mastrinejo. Jen la klavikordo!
Sur ĝi notoj kaj libroj, sed ĉio sen ordo, 80
Senzorge disĵetita: agrabla senplano!
Tiel ĉion disĵetas ne maljuna mano.
Jen, el hoko prenita robet’ blanke brila!
Por vestiĝo etendas ĝin seĝ’ apogila.
Sur fenestroj en potoj aromas floretoj:
Geranio, levkojo, astroj, violetoj.
El fenestro li novan miraĵon ekvidis:
Ĉe l’ frukt-arbaro, kie urtikoj insidis,
Nun estas vojetara ĝardenet’ malgranda
Kun florbukedoj, mento, herbo anglolanda. 90
De l’ eta ciferforme ligita barilo
Brilis da helkoloraj lekantetoj milo;
Ĉe l’ freŝe surverŝita bedaro ĝardena
Staris ankoraŭ lada vazo, akvoplena;
Ĝardenistino tamen nenie vidiĝas;
Ŝi eliris, ankoraŭ pordet’ balanciĝas,
Ĵus puŝite: sur sablo jen de piedeto
Postsigno: ŝi sen ŝuo estis, sen ŝtrumpeto.
Sur sablo delikata, seka, blanka pure,
Postsigneto preciza, vi divenos: kure 100
Ĝin ĉi tie malgrandaj piedetoj lasis
De iu, kiu teron tuŝetante, paŝis.
Li longe en fenestro staris, meditante,
Per aromaj blovetoj de floroj spirante.
La vizaĝon li klinis ĝis la violetoj,
Per okuloj scieme vagis sur vojetoj;
Kaj li ree al etaj postsignoj revenis,
Pripensante, al kiu ili apartenis.
Li levis la okulojn: sur tabul’ barila
Staris juna knabino; vesto blanke brila, 110
Ĝis la brusto nur kovras figuron gracian,
Ne kaŝante la ŝultrojn, cignan kolon ŝian.
Tiel vestite, sole por matena iro,
Litvanino neniam vidiĝas al viro.
Do, eĉ sen atestanto, per manoj-surmeto
Sur bruston, ŝi aldonis ŝirmon al robeto.
La haroj, ne en bukloj, sed node-tordite
Kaj, en blankaj papero-silikvoj, kaŝite,
Mirornamis la kapon, ĉar, de sun’ radia,
Ili lumis per nimbo ĉielana ia. 120
Vizaĝo — nevidebla. Al kampo turnite,
Ŝi iun serĉis fore, malsupre. Subite
Ŝi ekvidis, ekridis, kaj, manojn plaŭdinte,
Kiel bird’, de barilo sur herbon, fluginte,
Tra-l’ ĝardeno, tra floroj, ŝi paŝis en kuro.
Sur tabul’, apogita ĉe la ĉambra muro,
Antaŭ ol li rimarkis, ŝi flugis facile
Tra-l’ fenestro, subite, mallaŭte, lunbrile.
Trilante, ŝi robeton kaptis, kaj spegulon
Enrigardi kuretis. Vidinte junulon, 130
Ŝi faligis robeton — pala de hororo
Kaj miro. Li ekflamis per roza koloro,
Kiel nubo, renkonte kun maten’-aŭroro.
Li modeste okulojn kovris, ekbalbutis,
Volis sin senkulpigi, sed nur klinsalutis
Kaj reiris. Virgino ekkriis dolore,
Malklare, kiel ido, sonĝe timigita.
Li time rerigardis: ŝi jam estis fore;
Lia kor’ laŭte batis, kaj li, konfuzita,
Eliris, ne sciante mem, ĉu la renkonto 140
Estas inda de rido, de ĝojo aŭ honto.
Dume oni rimarkis bone en bieno,
Ke antaŭ dom’ okazis nova gast-alveno.
Jam al stalo ĉevalojn forkondukis oni
Kaj ne avaris, fojnon kaj avenon doni.
Juĝist’ ne volis novan modon rekomendi:
Gast-ĉevalojn al juda gastejo forsendi.
Servistar' ne eliris saluti respekte,
Ne tial, ĉar ĝi servis en domo neglekte,
Sed nur, ĉar ĝi atendis de Vojski[12] alvenon: 150
Li ekster dom’ aranĝis vesperan festenon.
Li anstataŭas mastron; se mastro ’as fore,
Gastojn li mem akceptas kaj amuzas kore;
(Dom-amiko de-l’ mastro, forparenco ia.)
Vidinte gaston, kuris li al ĉambro sia;
(Li ne povis renkonte iri en tolvesto),
Do li prenis rapide vestaĵon, por festo
Preparitan, ĉar sciis li ekde mateno,
Ke li kun multaj gastoj sidos ĉe-l’ festeno.
Vojski al gasto brakojn etendis de fore, 160
Kaj krie ĉirkaŭprenis lin kaj kisis kore.
Rapide kaj konfuze ili ekparolis:
Kelkjaran historion vort-resumi volis
Plej mallonge; demandojn sekvis rakontado,
Ekkrioj, eksopiroj, nova salutado.
Kiam Vojski demandis kaj esploris ĉion,
En fino li rakontis tago-historion.
„Bone, mia Tadeuŝ” (ĉar la juna homo
Estis bapte nomita per Koscjuŝka nomo,
Pro sia milittempa naskiĝo, memore), 170
„Bone, mia Tadeuŝ, vi venis ĝusthore,
Ĉar ni havas en domo fraŭlinar’-ĉeeston.
Onklo por vi pripensas jam edziĝofeston.
Do elektu; ariĝas societo granda
Ĉe ni, de kelkaj tagoj, pro juĝo limranda,[13]
Por fini kun la Grafo malnovan proceson.
La Grafo, morgaŭ veni mem, donis promeson.
Ĉambelan’[14] kun edzino, filinoj, jam venis.
Junular’ ĉaspafilojn en arbaron prenis;
Maljunuloj, virinoj rikoltatan grenon 180
Rigardante, atendas junular’-revenon.
Se vi volas, renkontos ni apud arbaro
Onklon, Geĉambelanojn kun sinjorinaro.
Vojski kun Tadeuŝo al arbaro iras,
Kaj ĉiam satparoli ankoraŭ deziras.
Suno al ĉiellimoj aliradis laste,
Malpli forte ol tage, sed lumis pli vaste,
Tutruĝa, kiel sana vizaĝ’ de kampulo,
Kiu finis laboron sur grenkampo sia
Kaj revenas ripozi. Jam rondo radia 190
Falas arbaran supron; krepuska nebulo
Jam la pintojn kaj branĉojn de arboj plenigas,
Kaj tut-arbaron kvazaŭ kunverŝas kaj ligas;
Arbaro nigras, kvazaŭ domo grandegulo,
La suno ruĝas, kiel sur tegmento brulo;
Ĝi falis suben, ĵetis tra branĉegoj brilon,
Kiel kandel’ tralumas fenestro-kovrilon,
Kaj estingiĝis. Tiam en greno falĉiloj
Sonantoj, kaj en herbo ŝovataj rastiloj
Silentis, haltis: tiel ordonas Juĝisto; 200
Ĉe li, kun tago finas laboron kampisto.
„Kiel longe labori, Mondoestro diras;
Kiam la suno, Lia laborist’, foriras,
Ankaŭ kampan laboron devas fini homo"...
La sinjoro Juĝisto paroladis jene.
Lian volon respektas sankte ekonomo,
Ĉar eĉ veturigiloj, ne ŝarĝitaj plene,
Kun duona garbaro al garbej' veturas:
Bovoj, pro nekutima malpez', ĝoje kuras.
Ĵus el arbaro iris tuta societo, 210
Gaje, orde. antaŭe, infanojareto
Kun guvernist'; Juĝisto kun Ĉambelanino;
Ĉambelan', ĉirkaŭita familiakrone;
Post ili la fraulinoj, eble paŝduone.
(Tion ordonas deco). Neniu parolis
Pri ordo, kaj neniu vicordon kontrolis,
Kaj ĉiu, malgraŭvole, la ordon observis,
Ĉar Juĝist' malnovmorojn en domo konservis
Por aĝo, nask', prudento, ofico respekton 220
Flegante, ne toleris li ĝian neglekton.
"Orde, li diris, staras domo kaj nacio,
Senorde ili falas, kaj pereas ĉio".
Do al ordo kutimis anoj de la domo,
Ĉar, se iu vizite al Juĝisto venis,
Li baldaŭ la kutimon de l' domo alprenis.
La Juĝisto salutis kore nevon sian,
Donis por kiso manon, kisis frunton lian,
Sed parolis malmulte, pro gastoj laŭ vide;
Tamen la larmoj, kiujn li viŝis rapide
Per tranĉita maniko de sia kontuŝo13
Vidigis lian amon al Pan Tadeuŝo.
Post la mastro al korto iris sekvantaro:
El rikolto, herbejo, paŝtejo, arbaro
Tie interpremiĝas la ŝafoj blekante,
Kaj densan polvan nubon sur vojo levante;
Kaj poste, malrapide paŝas kun latuna
Tintilar', la tirola bovinaro juna;
Jen el herbejo kuras ĉevaloj henante.
Ĉio al put', al ĝia ligna brako, kuras, 240
Kiu knare en trogojn trinkaĵon mezuras.
Juĝisto, kvankam laca, kaj inter gastaro,
Gravan devon de mastro ne lasis pretere;
Li iris mem al puto. Plej bone vespere
La mastro vidas staton de sia brutaro.
Li neniam inspekton fidas al servulo,
"Ĉar la brutaron nutras de mastro okulo".
Kun Vokisto14 Protazo, Vojski, ĉe kandelo,
En vestiblo disputis, iom en kverelo;
Ĉar dum forest' de Vojski, Vokisto sekrete 250
El dom' forigis tablojn, jam kovritaj prete,
Kaj rapide starigi en kastel' ordonis,
Kies ruinojn rando de l' arbaro zonis.
Vojski pro la transportoj malkontenta, iris
Pravigi al Juĝisto. Jugisto ekmiris,
Jam ne povante ŝangi, preferis en fino,
Sin ekskuzi kaj gvidi gastojn al ruino.
Vokist', dum vojo, ĉiam al Juĝist' klarigis,
Pro kio li disponon mastran aliigis:
En domo ne ekzistas ĉambro tiom vasta,260
Por tiom estiminda, granda aro gasta;
En kastel' estas vestibl' bone konservita,
Arkaĵo sendifekta, unu mur' fendita,
Fenestroj sen vitraĵoj, ne ĝenas somere,
Proksimeco de keloj oportuna vere.
Sed li dume Juĝiston per okul' sciigis,
Ke li pli gravajn siajn kaŭzojn sekretigis.
Du mil paŝojn post domo estis situita
Kastelo, grandioze, vaste konstruita,
De Horeŝko antikva hered' familia.270
Li mem pereis en la temp' insurekcia;
La bienojn detruis sekvestraj ediktoj,
Senordo de l' zorgado kaj juĝaj verdiktoj
Parencoj de l' patrina flank' heredis parte,
Kreditoroj la reston dividis aparte.
Neniu volis preni dum kalkul' kastelon,
Kies subten' per kostoj tro ŝarĝus nobelon.
Sed Grafo, najbaro, post maturigo sia,
Riĉa sinjor', Horeŝka fora parenc' ia,
El vojaĝoj veninte, ekŝatis la murojn,280
Klarigante gotikan la arĥitekturon;
Kvankam Juĝist' asertis, laŭ antikva plano,
Ke arĥitekt' ne Goto estis, sed Vilnano.
Nu, Graf' volis kastelon. Ĝuste samadate
Juĝist' ekvolis samon; kial? ne sciate.
Do proces': en distrikto, en ĉefa juĝejo,
Senat', ree distrikto, provincoficejo. 15
Fine, post verdikaro, multaj kostoj grandaj,
La afero revenis al juĝoj limrandaj.
Vokisto diris prave, ke vestiblo vasta290
Ampleksos la palestron16 kun la aro gasta:
Halo, kiel manĝejo, volbo sur kolonoj,
Konveksa; planko estis sternita per ŝtonoj.
Sur muroj senornamaj, puraj sin etendis
Kapreolaj kaj cervaj kornoj, kiuj pendis
Kun surskrib': kie, kiam estis akiritaj,
Sub ĉasistaj blazonoj, nomoj gravuritaj.
Sur la arkaĵo brilis en supro , kun krono,
Kaprduono, antikva Horeŝkoj -blazono.
Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris 300
Ĉe tabl'; unuan lokon Ĉambelano prenis,
Laŭ aĝ', ofic', la digno al li apartenis;
Li irante, al ĉiuj salutklinojn faris.
Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernardina17
Diris mallongan preĝon en lingvo latina.
Viroj ricevis brandon; tiam, sidiĝante,
Ĉiuj mangĝs malvarman supon,18 silentante.
Tadeuŝ, gastorajte, kvankam li junulo,
Sidis apud fraŭlinoj, ĉe Pastro-moŝtulo;
Inter li kaj la onklo unu loko restis310
Libera, kvazaŭ iun atendanta estis.
Onklo ofte la lokon kaj pordon okulis,
Kvazaŭ certa pri ies veno, ĝin postulis.
Tade' rigardon onklan al pordo sekvante,
Revenadis, malplenan lokon rigardante.
Strange! ĉirkaŭe estis de fraŭlinoj sido,
Kiujn plezure povus rigardi reĝido:
Ĉiuj noble naskitaj, bela, juna ĉiu;
Tade' rigardas, kie sidas ja neniu.
320 Enigma lok', junuloj ŝatas enigmaĵon.
Li, distrite, la belan sian najbarinon
Apenaŭ alparolis, Ĉambelanidinon.
Li ne ŝanĝas telerojn ŝiajn, nek trinkaĵon
Enverŝas, nek ĝentile, parole amuzas,
Nek li sian regurban edukon ekuzas.
Nur la loko malplena, lin logis kaj ligis...
Jam ne malplena, li ĝin per pensoj plenigis;
Sur la loko jam kuris mil da supozetoj,
Kiel post pluv', sur sola herbejo, ranetoj.
330 Unu figuro regas, kiel envetere,
Lilio frunton levas, sur lago, fiere.
Ĉe la tria plado, guton da ruĝa vino
Ĉambelano enverŝis al Rozo, filino
Al pli juna li ŝovis kukumojteleron,
Diris: "Vin, filinoj, servos, tiun ĉi vesperon,
Mi maljuna, mallerta". Tuj saltis detable
Junularo, por servi fraŭlinojn afable.
Juĝisto flanken rigardis al Tadeuŝo,
Ĝuste metis manikojn de sia kontuŝo,
340 Verŝis hungaran vinon kaj diris: "Junuloj
Por instruo senditaj, laŭ nunaj postuloj,
En regurbon, kie niaj filoj nun ricevas
Pli da libra instruo, ni konfesi devas;
Sed por junuloj mankas lernejoj, domaĝe,
Kiuj, kun homoj vivi, instruus pli saĝe.
Al kortegoj veturis nobelid' antaŭe;
Mi mem dek jarojn estis tia kortegano 19
De l' Vojevodo, via patro, Ĉambelano!
Danke, viajn genuojn mi prenas ĉirkaŭe!
350 Vojevod' min al servoj publikaj preparis,
El zorgado ne lasis, ĝis min homo faris.
Do ĉiam lin memoros kore domo mia;
Por li korpreĝojn sendas mi al trono Dia.
Se mi ne tiom grandan elportis utilon
Kiel aliaj, hejme postiras plugilon,
Dum aliaj, pli indaj de liaj favoroj,
Aliris al plej altaj en lando honoroj,
Almenaŭ mi profitis, ke en mia domo,
Neniu min riproĉos, ke al iu homo
360 Mankas de mi ĝentilo, afablo. — Ĝentila
Eco ne estas eta instruo, facila;
Ĝentileco ankoraŭ ne finiĝas tuta
Per lerta piedŝovo, ekrido saluta
Al ĉiu: jen ĝentilo komercistpopola,
Laŭ mi, sed nek nobela, nek antikve pola.
Ĝentilecon al ĉiu! ne al ĉiuj samo:
Ne estas senĝentila de l' infano amo,
Respekt' inter geedzoj, de l' mastro al sia
Servist'; sed ĉie estas diverseco ia.
370 Oni lernu tre longe ĝn, por ne erari,
Kaj al ĉiu la ĝustan afablaĵon fari.
Eĉ maljunuloj lernis: ĉe sinjoro granda
Interparolo estis — historio landa,
Ĉe nobeloj — distrikta, hejma historio;
Do la frato nobelo sciiĝas per tio,
Ke la homoj lin konis, ne malŝatrigardis;
Tial nobelo zorge siajn morojn gardis.
Nun ne demandu: Kiu? de kia deveno?
Kion li faris? — Ĉiu eniru sen ĝeno,
380 Escepte mizerulon, registarŝpionon.
Kiel Vespaziano 20 ne flaris la monon,
Ne demandis: el kiaj manoj, landolimoj?
Tial oni ne scias pri deven', kutimoj;
Sufiĉas valideco kaj stampo; konkludo:
Oni ŝatas amikojn, kiel monon judo".
Juĝist' ĉirkaŭrigardis la gastojn atente,
Ĉar, kvankam li parolis flue kaj prudente,
Li sciis, ke enuas la nunaj junuloj
Ĉe parolad', dirata eć plej elokvente;
390 Sed ĉiuj lin aŭskultis atente, silente.
Ĉambelanon demandis Juĝist' per okuloj;
Sed, por ne interrompi, Ĉambelan ' ne laŭdis,
Nur silente, per ofta kapklino, aplaŭdis.
Juĝist' haltis; responde al jesa kapklino,
Li por ambaŭ plenigis kalikojn per vino,
Kaj diris: "Ne malgrava estas ĝentileco;
Ĉar, kiam homo pesas konvene, laŭ speco,
La aĝon, naskon, virtojn, morojn de aliaj,
Li samtempe sciiĝas pri valoroj siaj:
400 Por ekkoni pri nia pezo, ĝustan veron,
Ni devas iun meti sur kontraŭteleron.
Tre atentinda estas ĝentilec' modela,
Kiun ŝuldas junuloj al la sekso bela,
Des pli, se dom' honesta, donoj de l' fortuno,
Denaskajn ĉarmojn, ecojn, briligas en suno.
Jen vojo al korsentoj, vojo al splendoro
De familiaj ligoj — laŭ malnova moro.
Do..." Ĉi tie Juĝisto, la kapon turnante,
Sur Tadeo severan rigardon ektenis,
410 Videble al konkludoj de l' parolo venis.
Tiam diris per ora tabakuj' sonante
Ĉambelan': "Ho, Juĝisto! estis ja antaŭe
Pli malbone! Ĉu modo nin ŝanĝis ankaŭe,
Ĉu junuloj boniĝis; sed laŭ mi, konstante
Skandaloj malpliiĝas. — Kiam al Patrujo,
Ho, mi memoras, modoj venis el Francujo,
Tiam junaj sinjoroj, el la fremdaj landoj,
Horde al ni invadis, kiel Nogaj bandoj 21
Persekutante Dion, de prapatroj kredon,
420 Leĝojn, morojn, de vestoj naciaj posedon.
Kompaton junulaĉoj vekis, flaviĝintaj,
Parolantaj tra nazoj, ofte sennazpintaj,
Kun proviz' da broŝuroj, diversaj gazetoj,
Anonc' de novaj kredoj, leĝoj, tualetoj.
Fortegon super mensoj havis tiuj bandoj
Ĉar, kiam la popolon punas Dia mano,
La prudenton forprenas ĝi de l' civitano.
Pli saĝaj ne kuraĝis rezisti al dandoj;
Tuta popolo timis ilin, kiel peston,
430 Ĉar ĝi, interne, sentis jam malsanosenton.
Oni mokis modanojn, modelojn prenante,
Kredon kaj lingvon, leĝojn kaj vestojn ŝanĝante:
Post tiu maskobalo, karnaval' petola 22
Venis la granda fasto — malliber' popola.
"Mi memoras, ankoraŭ estis mi infano,
Kiam al mia patro, en distrikt' Oŝmjano 23
Alveturis, sur franca veturil', subite
Pokalestrid', 24 unua laŭ france vestite.
Post li, kiel post falko birdoj, ĉiuj saltis 25
440 Kaj enviis la domon, antaŭ kiu haltis
La dando kun du rada sia fiakreto,
Kiu franclingve nomis sin karioleto:
Sur loko de lakeoj sidis du hundetoj;
Gvidside: ŝvabo malgrasa, kun ostaj vangoj,
Kruroj maldikaj, longaj, kiom lupolstangoj,
En ŝtrumpoj, kaj en ŝuoj kun arĝentkrampetoj;
Peruko, en harsako ligita. Ĉe l' vido
De l' ekip', maljunuloj eksplodis per rido,
Kampuloj krucosignis sin time kaj diris:
450 Ke diablo en franca kaleŝo vidiĝis.
Skizi Pokalestridon — longa historio;
Al ni li ŝajnis kiel papago, simio.
Perukon sian nomis li ora lanaro;
Laŭ ni, kun pliko estis pli ĝusta komparo.
Se iu polajn vestojn eĉ pli belaj sentis,
Ol imito de fremda modo, li silentis;
Ĉar junularo krius laŭte, ke li faras
Malhelpojn al kulturo, la progresojn baras,
Perfidas! Tia estis antaŭjuĝpotenco!
460 "Pokalestrid' anoncis pri sia intenco
Reformi, civilizi nin laŭ konstitute,
Klarigis, ke ĉe francoj aperis unue
Pri homoj egaleco la granda invento;
Kvankam tion jam skribis Dia testamento,
Kaj ĉiu pastro tion diras en prediko.
Scienc' malnova estas, mankas nur apliko!
Sed tiam tiom granda blindeco ekregis,
Ke oni malnovaĵon ne kredis, ne flegis,
Se en franca gazeto oni ĝin ne legis.
470 Pokalestrido, malgraŭ egalec', markizo
Titoliĝs; titoloj venas el Parizo,
Kaj tiam estis moda titolo markizo;
Do, kiam aliiĝis poste moda stato,
La markizo titolon prenis — demokrato;
Fine, kun modoŝanĝo, sub Napoleono,
Demokrat' el Parizo revenis barono.
Se li vivus pli longe, eble nova dato
El barono lin farus ree demokrato.
Famo de modoŝanĝoj al Parizo flatas,
480 Kaj kion franc' elpensas, tion polo ŝatas.
"Danke al Dio, nia nuna junularo
Veturas eksterlanden jam ne pro vestaro,
Ne por serĉi leĝdonon en presaj vendejoj,
Lerni elokventecon en Parizkafejoj.
Sub Napoleono, homo saĝa kaj aga,
Ne temp' al modoserĉo, babilo papaga.
Tondras glavoj, do niaj koroj releviĝas;
Ke la famo pri poloj en mondo laŭtiĝas;
Estos la Respubliko, ĉar jam estas gloro:
490 El laŭroj ĉiam kreskas liberecofloro.
Nur malĝoje, ke jaroj treniĝas senlime
En senagec'! kaj ili ĉiam malproksime!
Atendado! novaĵoj malofte aliras!
Pastro! (li al moŝtulo pli mallaŭte diras)
Mi aŭdis: el post Njemen vi havas skribaĵon;
Ĉu pri nia armeo ĝi portas novaĵon?"
"Ne, nenion", respondis Verm' 26 indiferente,
Kiu interparolon aŭdis malkontente,
"Politik' enuigas min, venis letero
500 El Varŝavo, pri nia monaĥa afero;
Ĉu dum la vespermanĝo pri tio babili?
Ĉeestas ja mondanoj, afer' ne por ili".
Tion dirante,strabis li al festenano,
Gasto rusa, sinjoro Rikov', kapitano,
En vilaĝo loĝanta soldato maljuna,
Ĝentile invitita al manĝo komuna,
De Juĝisto. Li bonguste manĝis parolante
Malmulte; sed li levis la kapon, aŭdante
Pri Varŝavo kaj diris: "Ho! Pan Ĉambelano!
510 Scii emas pri Varŝavo! Bonaparteano!
Nu! Patrujo! Mi pole scias, ne spionas:
Patrujo! tion sentas mi ĉion kaj konas!
Vi, poloj, kun mi ruso, ne militas nune;
Batalhalto! do manĝas ni kaj trinkas kune.
Rus' kun franc', avangarde, ofte ĉe babiloj
Trinkas brandon, ĝis krio: hura! — pafegiloj!
Ni diras: mi lin batas, ĉar mi amas kore;
Do karesu amike, aŭ batu fervore.
Ni havos la militon! Al majoro Pluto,
520 Stabadjutant' hieraŭ venis kun saluto:
'Pretiĝu al marŝado!' Kontraŭ turk' ordono,
Aŭ franco? Ho, ruzulo la Napoleono!
Sen Suvorov 27 li povas nin frapi per batoj.
Kontraŭ francoj marŝante, rakontis soldatoj,
Ke Suvorov' sorĉadis, same Bonaparto;
Do estis tiam ŝorcoj kontraŭ ŝorca arto:
Bonapart' malaperis foje dum batalo,
Kien? Li iĝis vulpo, do Suvorov' — hundo;
Bonapart', kiel kato, en sama sekundo,
530 Unge gratas; Suvorov' tuj iĝas ĉevalo.
Rigardu, kion faris lia sorĉrivalo..."
Li haltis; ĉar manĝaĵon, la kvaran laŭ ordo,
Portis servist'. Subite malfermiĝis pordo.
Venis nova persono, juna kaj gracia.
Ŝia aper' subita, bela kresko ŝia,
La vest' okulojn turnis; ĉiuj ŝin konante,
Ekster Tadeuŝ', klinis kapojn, salutante.
Ŝi havis ĉarman bruston, la talion belan,
Robon el silka ŝtofo, rozkoloran, helan:
540 Kun dekolt', maniketoj mallongaj, kolumo
El puntoj. Ŝi, ludante, turnis ventumilon,
(Ĉar ne estis varmege); ventumilorumo.
Svingate, ĉirkaŭjetis da fajreroj milon.
Kapo belforma: haroj, en bukloj volvite,
Kaj per rozaj rubandoj, inter si plektite,
Ŝajnigis brilianton, kiu lumis brile,
Al stelo, en kometa harligo simile.
Iuj flustris, ke troe eleganta vesto
Por vilaĝo kaj tago labora, ne festo.
550 Piedetojn okulo ekvidi ne povis,
Ĉar ŝi kuris rapide, pli ĝuste, sin ŝovis,
Kiel figuroj, kiujn, dum Trireĝoj-festo,
Knaboj kaŝe transŝovas en sia mirkesto.
Ŝi kuris, kapokline ĉiujn salutante,
Sur lok’, por si lasita, sidiĝi volante;
Malfacile; ĉar seĝoj mankis por gastaro,
Sur kvar benkoj, da gastoj sidis vicoj-kvaro.
Transsalti benkon devis ŝi, aŭ vicon movi;
Ŝi lerte, inter benkoj, sciis sin traŝovi,
Poste, inter gast-vico kaj tablo apudo, 560
Ŝi rond-ruliĝis, kiel globo bilard-luda.
Kure, nian junulon trafis ŝia tuŝo;
Per falbalo al ies genuoj kroĉite,
Ŝi glitfaletis iom, kaj tiel, distrite,
Sin apogis sur brako de Pan Tadeuŝo.
Ŝi ekskuzis sin, prenis lokon, klinsalute,
Inter li kaj la onklo, sed ne manĝis tute.
Ŝi nur ventumis sin, aŭ turnis prenileton
De ventumil’; jen ŝia mano kolumeton
El la brabantaj pruntoj iom ĝuste-metis, 570
Jen har-buklojn kaj helajn rubandojn tuŝetis.
Interparoloj paŭzis ĉirkaŭ kvar minutoj.
Dume, ĉe tabla fino, mallaŭtaj disputoj
De viroj plilaŭtiĝis: interparolado
Juĝis pri hodiaŭa leporoj-ĉasado.
De l’ Asesor’, Rejento[15], disput’ nefinita
Daŭriĝis pri Stumpulo, hund’ voste-tranĉita.
Pri leporul’, fiere, Rejento sinjoro
Asertis, ke ĝi estis kaptint’ de leporo;
Dume, al li refutis, spite, Asesoro, 580
Ke al vertrago Falko apertenas gloro.
Do ĉirkaŭe demandis oni opinion;
Ĉiu prenis de Falko aŭ Stumpul’ partion,
Kiel konul’ aŭ kiel atestant’. — En fino
Dua, de tabl’, Juĝisto al nov-najbarino
Ne povante prokrasti vespermanĝon plue; Gastoj malsataj, fore en kamparon iris; Mi pensis, ke vi veni al tabl' ne deziris". 590 Poste Juĝist' mallaŭte, ĉe plena kaliko, Kun Ĉambelan' parolis pri politiko.
- Ĉe tablo, ambaŭflanke tiel okupata,
Tade' rigardis al la person' nekonata. Pri lok' li rememoris, ke ĉe la ekvido, Li divenis, por kiu estis tiu sido. Lia kor' nekutime batis, li ruĝiĝis, Vidante, ke misteraj konjektoj solviĝis: Sekve, ĉe lia flanko sidis laŭ destino, Vidita en krepusko, lia belulino! 600 Vere, ke iom pli kreska ŝi estas ĉi tie, Ĉar la kreskon vestaĵo prezentas alie. Tie estis hararo mallonga, kaj ora, Jen: longa, plektvolvita kaj korvokolora? Ŝajne, kolor' devenis de suna radio, Per kiu ĉe l' subiro, ruĝetiĝas ĉo. Vizaĝon li ne vidis tiam, ĉar tro frue Ŝi foriĝis; ĝin penso divenas unue: Li pensis, ke ŝi havis nigrajn okuletojn, Blankan vizaĝon, ruĝajn lipojn-ĉerizetojn. 610 Ŝi similas, laŭ buŝo, okuloj, vizaĝo; Plej grandan diferencon prezentus la aĝo; Ĝardenistino ŝajnis malgranda knabino, Kaj ĉi tiu, jam aĝe matura virino; Sed junul' ne demandas belecon pri aĝo; Al junulo ŝajnas juna, bela vizaĝo, Samaĝulin' al knabo ĉiu belulino, Kaj al ĉastulo, ĉiu amatin', virgino.
- Tadeuŝ', kvankam preskaŭ dudekjarjunulo,
Kaj loĝis en regurbo 29 ekde infaneco, 620 Li havis pastron, kiu laŭ malnovregulo, Inspektis kaj edukis lin en severeco. Do kun Tadeuŝ' venis, al lia hejmlimo, Kor' senkulpa, pens' vigla, kaj pura animo; Sed kune petolem' eta, de juna aĝo. Antaŭe jam projektis li, ke en vilaĝo, Li ĝuos je veninta libereco nuna; Li sciis, ke li estis vigla, bela, juna, Kun gepatrojheredo, fortiko kaj sano. Li nomiĝas Soplico: ĉiu Soplicano 630 Estas, sciate, brava, forta, korpulenta, Bona soldat', science malpli diligenta.
Tade' ne degeneris el prapatrojspeco:
Li piediris brave, rajdis kun firmeco; Ne malkapabla, grandajn progresojn ne faris, Kvankam onklo nenion por eduk' avaris. Li preferis pafadi, sabrekzerzojn fari, Ĉar oni lin intencis al arme' prepari; La volon testamente la patro eldiris; Do li jam en lernejo al tambur' sopiris. 640 Subite onklo ŝangĝs unuan destinon: Ordonis hejmen veni kaj preni edzinon, Kaj promesis donaci vilaĝetmastraĵon, Kaj poste doni tutan sian posedaĵon.
La virtoj de Tadeo, kaj ecojkombino,
Altiris la rigardon de la najbarino. Ŝi mezuris belforman kaj altan figuron, Larĝan bruston, fortikajn ŝultrojn, la staturon, Rigardis la vizaĝon, kiu ruĝetiĝis, Kiam junul' kun ŝia okul' renkontiĝis. 650 Libere de unua timem' , li rigardis Kuraĝe per okuloj, kiuj fajre ardis. Egale ŝi rigardis: kaj pupiloj kvaro Kontraŭ si flamis, kiel frumeskandelaro.
Ŝi unue Tadeon france alparolis.
Li revenis el Vilno, do ŝi aŭdi volis Pri aŭtoroj kaj novaj libroj opinion, Kaj, laŭ respond', sekvigis demandojserion. Ŝi poste ekparolis pri arta pentrado, Pri muziko, pri dancoj kaj eĉ pri skulptado. 660 Pruvis konon de notoj, pres' en ĉia speco: Ĝis Tade' konsterniĝis je l' instruiteco, Timis, por ne fariĝi celo de mokanto, Balbutis, kiel, antaŭ instruist', lernanto. Feliĉe, instruisto bela, nesevera, Divenis, kia estis terurkaŭzo vera. Do ŝi al pli facilaj transiris objektoj: Vilaĝa viv', enuo, penoj kaj projektoj, Kiel oni distriĝu, la tempon partigu, Kaj en vilaĝo vivon al si agrabligu, 670 Tadeo respondante, parolis sentime: Post horduono ili estis jam intime, Kaj komencis malgrandajn ŝercojn, disputetojn; Fine ŝi metis antaŭ li tri panglobetojn Por elekt': plej proksiman li tuŝis per mano. Sulkigis fruntojn filinoj de Ĉambelano; Najbarino ekridis, tamen ŝi silentis, Kiun tiu feliĉa globeto prezentis.
Ĉe dua tablofino, oni sin alie
Amuzis: Falkanoj, fortiĝinte tie, 680 Senkompate atakis de Stumpul' partion. Disputo bruis, oni manĝis plu nenion; Ambaŭ flankoj kverelis stare, trinkis nure; Rejento iritita estis plej terure: Li ne ĉesis aferon sian prezentadi Kaj ankoraŭ tre klare per gestoj pentradi. (Antaŭe advokato, Rejento Bolesta, Predikisto nomata, pro la emo gesta), Manojn al flank', kubutojn posten elfleksinte, El sub brakoj ungegajn fingrojn elŝovinte, 690 Per la bildo du hundojn li prezentis nune; Jus li finis paroli: "Pel! 30 ellasas kune, Mi kun Asesor' ; kvazaŭ du ĉanojn al subo, Faligus unu fingro ĉe pafildutubo; Pel! Kiel kord' leporo en kampon forkuris, Hundoj tuj tuŝ! (sur tablo li manojn distiris, Per fingroj imitante de hundoj movecon), Hundoj tuj tuŝ! forpelis de l' arbar' jam pecon. Falk' antaŭen! rapida hund', sed fervolulo, Eligis tiom, fingron, antaŭ la Stumpulo: 700 Mi sciis, ke maltrafos li. Lepor' ruzulo, Kuris ŝajne en kampon, post ĝi hundoj; nune Lepor', ruzulo! kiam hundojn sentis kune, Salt! dekstren, kapriolon! hundar' malprudente Same flanken; ĝi maldekstren sving! salt! momente Hundoj tuj sving! arbaren ĝi kaj la Stumpulo: Kapt!!" Rejento, sur tablon klinite, kun tia Kri', per fingroj alkuris ĝis al flank' alia, Kaj "kapt!" en la orelon kriis de junulo. Per la voĉoeksplodo, Tadeo kaj lia 710 Najbarin', timigitaj, dum interparolo Ambaŭ de si forŝovis kapojn, malgraŭ volo, Kiel suproj de arboj ligitaj kupole, Kiujn disŝiras vento; kaj manoj metite Proksime sub la tablo, diskuris subite, Kaj du vizaĝojn kovris unu ruĝetiĝo.
Tade' por ne konfesi pri sia distriĝo,
Diris: "Vere Rejtano, sendube kaj certe, Stumpul' bela hindo; se ĝi kaptas lerte..." — "Lerte? kriis Rejtano — do kaptus mallerte 720 Mia hundfavorato?..." Do Tadeo nia Ĝojis, ke bela hundo estis sen mank' ia; Domaĝe, li nur vidis ĝin apud arbaro; Mankis tempo, konigi kun bona ecaro.
Nun Asesoro kalikon faligis plenan,
Kaj turnis al Tadeo rigardon venenan. Li ol Rejento. malpli moviĝema, kria, Malpli dika li estis kaj malpli statura, Sed en balo, distrikta kunveno, terura. Laŭ dir', pikilon havis li en lango sia; 730 Li sciis tiom spritajn serĉetojn komponi, Ke ilin kalendaroj povus prese doni: Ĉiuj malicaj, akraj. En la bona stato, Li disipis post patro heredo, de l' frato BIenon, figurante en la granda mondo; Nun, oficist', graviĝis en distrikta rondo. Li amis tre ĉasadon, parte por amuzo, Parte, ĉar kornojsono, de pelistoj uzo, Al li rememorigis, kiam en juneco, Li havis pafistaron kun fama hundspeco: 740 Nun al li, el hundaro, du vertragoj restis, Kaj kontraŭ glor' de unu, oni nun protestis! Do li alproksimiĝis, glatis malrapide Vangoharojn kaj diris malice, ekride: "Hundo sen vost' — nobelo sen ofica ago; Vost' ankaŭ multe helpas, dum kur' al vertrago. Laŭ vi, stumpeco pruvas pri boneco ia? Ni povas lasi juĝon al onklinjo via, Telimen' En regurbo ŝi loĝis antaŭe, Ne delonge distriĝas ĉi tie ĉirkaŭe, 750 Sed ĉason , pli ol junaj ĉasistoj komprenas: Jen tiel, kun la jaroj, sperteco mem venas"
Tadeuŝ', kiun trafis tondrobat' subite,
Momenton senparole staris konfuzite, Sed rigardis rivalon terure severe... Ĉambelan' tiam ternis, ĝustatempe vere: "Vivu!" ekkriis ĉiuj; li dankis kapkline, Kaj, per fingroj, sonigis tabakujon fine; La tabakuj' el oro, briliantkadreteto, Kaj en mezo, de reĝo Stanislav' 31 (1764 — 1795) portreto. 760 Reĝo, al lia patro, ĝin donis favore, Ĉambelano, post patro, ĝin vartis honore; Per ĝi donante signon, li paroli volis: Do ĉiuj eksilentis, neniu parolis. Li diris; "Moŝtaj fratoj, moŝta nobelaro! Ĉasistjuĝejo estas herbej' kaj arbaro; Mi, pri l' afer', en domo ne donas decidon, Tial ĝis morgaŭ solvas mi nian kunsidon, Kaj partiaj refutoj ne trovos toleron. Vokisto! vi en kampon revoku aferon; 770 Morgaŭ ĉi tien venos Graf' kun ĉasistaro, Vi ankaŭ tien iros, Juĝisto, najbaro! Kun estrinoj, fraŭlinoj ĉiuj, bele, eskorte; Ni apartan ĉasegon faros, unuvorte; Ankaŭ Vojski honoros nin per akompano". Tabakujon transdonis al li Ĉambelano.
Vojski, inter ĉasistoj, ĉe tabla angulo,
Aŭskultis, senparole, fermante okulojn. Ofte oni demandis lian opinion, Ĉar neniu pli bonan havis ĉasoscion. 780 El tabakuj preneton li pesis silente En fingroj, kaj ĝin fine ekflaris atente; Li ternis, ke resonis ĉambrego eĥante, Kaj diris, kun maldolĉa rido, kapskuante: "Ho, kiel min ĉagrenas, mirigas ĉi tio! Kion dirus maljunaj ĉasistoj pri ĉio, Ke, en nombra nobeloj, sinjoroj ĉeesto, Oni juĝos disputojn pri hunda vostresto? Kion reviviĝinte, Rejtan' al ni dirus? En sian Laĥoviĉan tombon li reirus! 790 Kaj kion Njesjolovski 32 vojevodo landa, Posedant' de plej fama ĉashundejo granda? Ducent pafistojn tenas la granda nobelo, Cent retveturigilojn havas ĉe kastelo; Monaĥe, jarojn sidas li en domo sia, Ne akceptas invitojn al ĉasado ia; Al Bjalopjotrovica 33 li rifuzis peton! Kion li povus kapti dum via ĉaseto? Bela estus la famo, se tia moŝtulo, Laŭ nuna modo kurus post leporgrizulo! 800 En mia temp', nomataj estis, ĉasparole, Nobelaj bestoj: apro,urs', alk', lupo, sole. Sen kojndentoj, ungegoj, sen kornoj bestaro Restis por la servistoj ka la dungataro. En manon preni volus neniu sinjoro Pafilon, kiun ŝroto igis sen honoro! Oni tenis vertragojn, ĉar post ĉaso, vere Okazas, ke elkuras, sub ĉeval' senpere, Lepor'. Amuze, oni solvis hundojŝnuron, Sinjoridetoj faris ĉevale postkuron, 810 Ĉe okul' de gepatroj, kiuj vidi pelojn Bonvolis, sed ne farus pro ili kverelojn! Do, Ĉambelana moŝto, revoku ordonon, Kaj al mi ne rifuzu favoran pardonon, Ke mi ne prenos parton en ĉasado tia; Neniam paŝon faros tien pied' mia! Mi nomiĝas Hreĉeĥo: ekde reĝo Leĥo 34
Junularo ekridis tiam superbrue;
De tabl' oni leviĝis, Ĉambelan unue: 820 Laŭ aĝ', ofico, lia estis digno tiu; Irante, klinsaluton faris li al ĉiu; Pastro post li, Juĝisto apud Bernardino. Ĉe pord' Juĝist' brake helpis al Ĉambelanino, Tade' al Telimeno, al Tranĉistfilino 35 Asesor' kaj Rejento al Hreĉeĥidino.
Tadeuŝ' kelkajn gastojn al garbej' gvidante,
Sin konfuza, kolera, malgaja sentante, Iris, kaj okazaĵojn pripensis sen fino: Renkonton, vespermanĝon apud najbarino; 830 Ĉirkaŭ lia orelo precipe vorteto "Onklinjo" zumis, kiel trudiga muŝeto. Li dezirus Vokiston demandi esplore Pri Telimen', lin kapti ne povis el fore; Vojski ankaŭ forestis, ĉar post vespermanĝo, Ĉiuj iris post gastoj, zorgi pri aranĝo En domo, kiel ĉambrojn por ripoz' reformi. Virinoj, maljunuloj, en dom' povis dormi; Junularon Tadeuŝ' gvidis en garbejon, Mastron anstataŭante, sur fojnokuŝejon.
840 En la domo mallaŭtiĝis post horduono, Kiel en monaĥejo, post preĝa sonoro; Silenton interrompis nur voĉ' de gardisto. Ĉiuj dormas. Ne fermis okulojn Juĝisto: Li, kiel mastr', ekskurson en kampojn preparis Kaj en domo aranĝojn por amuzo faris; Kaj li, al ekonomoj, voktoj, garbejestroj, Skribistoj, domestrino, pafistoj, stalestroj, Donis ordonojn, tagokalkulojn kontrolis, Nun, kun help' de Vokisto, senvestiĝi volis. 850 Vokist' malligis Sluckan 36 zonon orteksitan,
Per densaj kvastoj, kiel faskoj lumigitan: Unuflanke orŝtofo kun purpurfloraro, Inverse silko nigra, arĝentkarearo; Ambaŭflanke metebla estas zono tia, Ora — solene, nigra — ĉe funebro ia. Nur Vokist' sciis zonon malligi, kunmeti; Li ĉe l' okupo, finis tiel babileti:
"Ĉu malbone, ke tabloj en kastelo staris?
Neniu perdis; eble, ke vi gajnon faris. 860 La kastelon koncernas ja procesaj aktoj. Por kastel', de hodiaŭ, nin rajtigas faktoj; Kaj malgraŭ obstineco, la kontraŭpartia, Mi pruvos, ke okazis posedpreno nia. Se iu en kastelon gastojn peti pravas, Li pruvas, ke posedon li prenas aŭ havas; Mi eĉ kontraŭpartion ateste proponas; Similajn okazaĵojn miaj tempoj konas".
Juĝist' dormis. Vokisto en vestiblon iris
Kaj, ĉe kandel', el poŝo libreton eltiris, 870 Kiu kvazaŭ preĝaro al li servas ĉiam; Li forĵetas ĝin hejme, vojaĝe, neniam. Ĝi estis tribunala "vokando": 37 laŭ vico Tie sekvis procesoj, kiujn ĉe l' ofico, Vokisto propravoĉe, antaŭ jaroj vokis, Aŭ kiujn li ekkonis kaj en libron lokis. Al simpluloj "Vokando" ŝajnas nur nomaro, Al Vokist', grandioza de bildoj skizaro. Li legis kaj meditis: Oginski — Vizgrido, Dominikanoj — Rimŝa, Rimŝa — Visogrido, 880 Radzivil — Vereŝĉaka, Gedrojc — Rodultovski, Obuĥoviĉ — Kaĥalo, 38 Juraha — Pjotrovski, Maleski kun Mickjeviĉ, fine Graf' sinjoro Kun Soplico; legante en sia memoro Li vidis la procesojn, okazaĵseriojn, Juĝejon, atestantojn kaj kontraŭpartiojn; Kaj li sin mem rigardis en blanka ĵupano 39 Kontuŝ' blue nigra, antaŭ tribunal', kun mano Unu sur sabro, dua al partioj donas Alvoksignon, kaj lia: "Silentu!" eksonas. 890 Revante, fine de la vesperpreĝo sia Ekdormis lasta litva Juĝ-Vokisto nia.
Tiaj estis amuzoj, disputoj en rondo
De kvieta vilaĝo litva, dum la mondo Resta dronis en sango; kaj vir' , di' milita 40 En regimentaj nuboj, mil kanone armita, Aglojn orajn, arĝentajn, al batala ĉaro Junginte, de Libia dezert' ĝis Alparo, Flugis kaj tondre ĵetis li fulmon post fulmo, Ĉe Piramidoj, Tabor, Marengo, ĉe Ulmo, 900 Aŭsterlic. Post kaj antaŭ li, Konkeroj Kaj venko,Glor' de faroj, kaj de kavaliroj Heroaj nomoj, bruis de Nilo al Nordo, Sed kiel rokoj ilin, ĉe Njemena bordo, Rebatis vic', gardanta Litvon, fera, mura, Kontraŭ famo, por Moskvo 41 , kiel pest' terura.
Tamen, kiel ĉiela ŝton', iam novaĵo
Falis sur Litvon: Venas, peti pri manĝaĵo, Senkrura, aŭ senbraka iu almozulo; Nutrite, li rigardas atente per okulo; 910 Se li en domo vidas nek judan ĉapeton, Nek soldaton, nek rusan ruĝan kolumeton, Tiam, legionisto, li konfesas veron, Ke li portis maljunajn ostojn sur hejmteron, Ne povante defendi ĝin plu... — Tiam tuta Famili', servistaro, kun alprem' saluta Lin akceptis plorege! Kaj ĉe tabl', al rondo, Li, kvazaŭ mirfabelojn, rakontis el mondo: Ke general' Dombrovski 42 ĉefo de komando, Al Poluj' penas marŝi el itala lando; 920 Ĉe li sur kamp' lombarda, ariĝas la poloj; Ke Knjazjeviĉ ordonas el la Kapitolo, Ke li ĵetis, venkinte Cezar-posteulojn, Cent sangantajn standardojn al franc' en okulojn: Ke Jablonovski kuris, kun legi', ĝis tero, Kie kreskas la pipro, la kan' de sukero, Kaj arboj, en eterna printempo elspiras Aromojn; li, venkante negrojn, al hejm' sopiras. La rakont' en vilaĝo ĉirkaŭis kaŝite; Junulo ĝin aŭdinte, el domo subite 930 Malaperis; tra marĉoj, arbar', ŝteliĝante, Antaŭ rusa postkuro en Njemen saltante, Naĝis, sub akvo, ĝis la bordo de Varŝava Dukland' 43 , por aŭdi voĉon: "Ho, kolego brava!" Sed li saltis sur rokon, antaŭ ol foriris, Kaj al rusoj trans Njemen: "Ĝis revido!" diris. Tiel iris Gorecki, Pac kaj Obuĥoviĉ, Pjotrovski, Obolevski, Ruĵcki, Janoviĉ, Mjeĵejevskij, Broĥocki, Kupść kaj Gedimino, Bernatoviĉoj, multaj aliaj sen fino: 940 Ili lasis gepatrojn en hejmlando kara, Kaj bienojn forprenis trezorejo cara.
Okazis, ke al Litvo venis de translime,
Almozist'; ekkoninte domon pli proksime, Li malkudris gazeton el skapulario; Tie estis soldatojnombro, kaj krom tio, De ĉiu legiestro la nomo kaj sorto, Kun priskribo de ĉies venko aŭ de morto. Post jaroj tiel venis al la familio, Pri vivo, glor', pri morto de filo ekscio: 950 Pro timo silentante, dom' funebron prenis, Sed kiun ĝi funebris oni nur divenis Ĉirkaŭe; kaj de mastroj mallaŭta ĉagreno, Aŭ ĝoj' mallaŭta estis gazet' de bieno.
Vermo estis, laŭdire, tia almozisto
Li aparte parolis ofte kun Juĝisto; Post la interparoloj disvastiĝis kure Ia famo ĉirkaŭe Monaĥ', laŭ figure. Perfidis, ke ne ĉiam en kapuĉo sia Li iris, nek en servo maljuniĝis dia.
960 Super dekstra orelo, en tempialteco, Li havis haŭtcikatron de manolarĝeco, Kaj en barbo, postsignon de paf', ponardego; La vundojn ne ricevis li ĉe mesolego... Ne nur en vid' minaca, en cikatrojspeco, Sed en voĉ', movo, estis ia soldateco.
Ĉe meso, kun levitaj manoj, turniĝante
Al popol', kaj "Sinjoro kun vi!" eldirante, Li ofte, post lertega turniĝo, ekstaris, Kvazaŭ li "dekstre-posten" laŭ komando faris: 970 Kaj liturgiovortojn li diris per tono De oficir', staranta antaŭ eskadrono: Servoknaboj rimarkis ĝin, ĉe meso lia. Pri politiko estis Vermo pli konscia, Ol pri Sanktulojvivo; pro kolekto sia Veturante, ofte havis multajn aferojn En urb' distrikta: jen li ricevis leterojn, Kiujn li ne malfermis ĉe fremdulo ia; Li sendis kurierojn, sed kien, ne diris. Tre ofte li sekrete, dum nokto eliris 980 Al biendomoj, kun la nobelar' murmuris, Ĉirkaŭe kampovojojn piede mezuris, En drinkej' kun kampuloj diskutis intime, Kaj ĉiam tion, ko okazis translime. Nun Juĝiston, jam ekde unu hor' en dormo, Li vekas; ŝajne venis kun nova informo. Ĉaso kun vertragoj je observita leporo—Gasto en kastelo—Lasta el korteganoj rakontas historion de lasta el Horeŝkoj — Ekrigardo en fruktoĝardenon—Knabino inter kukumoj—Matenmanĝo—Petersburga anekdoto de sinjorino Telimeno—Nova eksplodo de disputoj pri Stumpulo kaj Falko—Interveno de Vermo—Parolado de Vojski—Veto—Iru kolekti fungojn. <poem> Ĉiu el ni memoras, kiam juna bubo, Li fajfante, en kampon iris kun paftubo; Rempar', baril', neniu lacigis piedon, Limpasante, ne konis vi fremdan posedon! Ĉar en Litvo ĉasisto, kiel ŝip' en maro, Kien volas, libere vagas tra l' vastaro: Profete li rigardas nubojn sur ĉielo; Multaj signoj vidiĝas al ĉasistokuloj; Sorĉiste li babilas kun ter' : por urbuloj 10Muta, ĝi voĉojn flustras al lia orelo.
En herbej' krias kreko, ne serĉu en loko, Ĝi naĝas herbe, kvazaŭ en Njemen ezoko; Supre sonas printempa la sonorileto; Kaŝita, en ĉiela profund', alaŭdeto. Aglo, larĝa-flugile batante eterojn, Kiel kometo carojn, timigas paserojn; Akcipitro, sub helaj bluaĵoj pendante, Kiel pingle fiksita papilli' flirtante, Ekvidis jen leporon aŭ birdon en valo; 20Falas sur ĝin rapide, kiel stelofalo
Kiam Dio permesos al ni, hejmen veni Kaj ree sur patruja kampo, loĝon preni? Servi rajdiste, kontraŭ leporoj-grizuloj, Kaj pafi birdojn, kiel piedoiruloj; Krom falĉil', rikoltilo, ne havi aliajn Armilojn; por gazetoj—domkalkulojn niajn! 1
Jam super Soplicovo la suno leviĝis, Falis sur pajltegmentojn, tra fendoj ŝteliĝis En garbejon; sur freŝa, aroma fojnaro, 30El kiu la sternaĵon faris junularo, El aperto tegmenta, per oritaj strioj, Kiel harligrubandoj, fluis sunradioj; Suno incitas buŝojn, per maten' brilanta, Kiel knabin', per spiko, amaton vekanta. Jam, saltante, ekĉirpis sub tegment', paseroj, Jam trifoje ekkriis laŭte la anseroj, Kaj eĥis meleagroj-ĥor' kaj anasaro, Kaj ekmuĝis iranta en kampon brutaro.
Leviĝis junularo. Tade' dormas plue: 40Li ekdormis hieraŭ post festen' malfrue, Veninte maltrankvila; ĝis krio de koko Li ne fermis okulojn kaj sur sia loko, Li turniĝis, ĝis tute en fojnon sin ŝovis. Li dormis, ĝis okulojn liajn vent' alblovis, Kaj malfermiĝis pordo de garbej', kun krako: Eniris, kun nodara zono, Verm — Robako, Al Tade' "Surge puer!" 2 severe vokante Kaj ŝerce, super ŝultrojn, la nodojn svingante.
Jam sur korto ĉasistoj krias; oni kuras, 50Elkondukas ĉevalojn, gastojn alveturas; Apenaŭ kort' ampleksos tiel grandan aron. Sonas trumpetoj, oni ellasas hundaron: Elkurinte, hurletas vertragoj, ĝojplenaj, Ĉe vido de ĉasistoj, gvidiloj rimenaj. Hundoj, kiel frenezaj, svingiĝas sur korto, Poste, por meti kolojn sur kolumnojn kuras; Kaj ĉi tio bonegan ĉasadon aŭguras. Al vojir', Ĉambelana sonas signovorto; Instigistoj ekiris unu post alia; 60Post pordego, diskuris longa vic' ilia. Meze rajdis apude, Rejent', Asesoro; Iam sin rigardinte kun malamo forta, Nun, parolis amike homoj de honoro, Irante al decido de disputo morta: Eĉ vorto ne perfidis obstinon de koro. Rejent' Stumpulon gvidis, Falkon –Asesoro Sinjorinoj veturis poste, kaj ĉe ili Galopis junularo, por kune babili. La Pastro malrapide korton paŝmezuris, 70Finante matenpreĝojn; li rigardojn ĵetis Al Tade', jen sulkigis frunton, jen ridetis, Fine li svingis fingron; Tade' alveturis. Fingron al nazo metis Verm', por minaceto; Sed malgraŭ de Tadeo demando kaj peto, Ke li eldiru klare, kion li ekvolis, Monaĥo nek rigardis lin, nek alparolis, Nur surtiris kapuĉon kaj preĝon murmuris; Do Tade' al certaj gastoj forveturis.
Ĉasistoj tiam hundojn ĵus haltigis tute, 80Kaj staris sur la lokoj senmove kaj mute; Ĉiuj ripetis signon de silentordono, Kaj ĉiuj turnis siajn okulojn al ŝtono, Kie staris Juĝisto. Li ekvidis beston Kaj por ordon', klarigan faris manogeston. Ĉiuj komprenis, staras; Asesor', Rejento, En kampo malrapide trotas en silento. Tadeo, pli proksima, alvenis antaŭe, Ekstaris ĉe Juĝisto, rigardis ĉirkaŭe. Jam longe li ne ĉasis; sur grizaj spacfonoj 90Malfacile grizulon vidi inter ŝtonoj. Montris al li Juĝsto: Sidis mizerulo, Sub ŝtono platiĝante, orelpintigante, Kaj renkontis rigardojn per ruĝa okulo; Kvazaŭ sorĉite, sian destinon sentante, Time, ĝi eĉ ne turnis okulojn en loko, Kaj sub roko, senvive sidis kiel roko. En kampo proksimiĝas dume polvotrenoj, Kuras Stumpul', rapida Falko, ĉe rimenoj; Rejent' kun Asesoro, ambaŭ krias nune: 100 "Pel! pel! " kaj en polvaĵo malaperas kune.
Nun, kiam post grizulo komenciĝis pelo, Grafo aperis, apud arbar' de kastelo. Oni sciis ĉirkaŭe, ke tiu sinjoro Nenie venas en la difinita horo. Hodiaŭ, malfruante, li grumblis servistojn, Kaj en kampon galopis, vidinte ĉasistojn, En surtut' angla, blanka, longa, ventflirtanta Per baskoj; post li trotis servistar' rajdanta En nigraj, brilaj, fungoformaj ĉapeletoj, 110 Blanka pantalon, laĉitaj botoj, ĵaketoj, Servistojn, kiujn vestis Graf' per formo tia, Oni nomis ĵokeoj en palaco lia.
Galopantaro kuris en erikovalon; Graf' ekvidis kastelon, haltigis ĉevalon. Li, vidante kastelon, matene unue, Apenaŭ ĝin rekonis: tiel matenfrue, Freŝiĝis kaj beliĝis konstruaĵkonturoj. Grafon mirigis nova aspekto de muroj. Tur' altiĝis dufoje, sur nebul' levite; 120 Lada tegmento brilis, de supre orite; Sub ĝi, en kradoj flagris vitraĵoj rompitaj, Per lumaj radioj ĉielen arkigitaj; Subajn etaĝojn kovris tego de nebulo, Sonis ĉasistojkrio, per vent' alpelite, Kelkfoje de kastelaj muroj rebatite, Kvazaŭ kastelo krius; sub nebulvualoj Rekonstruiĝis muroj, hompleniĝis haloj. Grafo amis vidaĵon, nekutiman ian; 130 Li nomis ĝin romana, same kapon sian Romana; vere estis li granda strangulo. Tre ofte li, pelante post vulp' aŭ grizulo Subite haltis, ĉielon rigardis sopire, Kiel kat', observanta paserojn ŝtelire, Sur pino. Sen pafilo, rekrut-forkurule, Li vagis en arbaro; aŭ sidis silente, Senmove, kun klinita kapo, ĉetorente, Kiel arde' manĝanta fiŝaron okule. Tia estis sinjora Grafa stranga moro; 140 Ĉiuj diris, ke mankas io al sinjoro. Tamen estis ŝatata prapraavmoŝtulo, Riĉega, tre humana por najbar', kampulo, Eĉ por judoj.
Ĉevalon Grafo turnis bride, Kaj altrotis, tra kampo, ĝis kastel' rapide. La Grafo, sopirante, rigardis la murojn, Eltiris paperujon kaj skizis figurojn. For ducent paŝojn, vidis li, flankrigardinte, Homon, kiu egale vidaĵoj-ŝatulo, Kun kap' levita, manojn en poŝojn metinte, 150 Ŝajnis, ke li kalkulas ŝtonojn per okulo. Grafo tuj lin rekonis, sed kriis kaj plaŭdis Kelkfoje, ĝis alvokon Gervazo ekaŭdis. Nobel', de kastel-estroj servist' iam estis, Kaj lasta el Horeŝkaj korteganoj restis; Maljunul' alta, griza; vizaĝ' malserena, Severa, freŝa, sana, de sulketoj plena,. Iam, inter nobeloj, li fama gajulo, Post batalo, en kiu kastelheredulo Pereis antaŭ jaroj, li iĝis alia, 160 Iris al indulgenco-, edzofest' nenia; Neniun li gajigis per sprita ŝerceto, Nek aperis, sur lia vizaĝo, rideto. Li iris en malnova livreo sinjora: Jako, kun baskoj, flava, iam certe estis ora, Ĉirkaŭe, silkbrodite, Horeŝkoj-blazono: Kaprduono 3 , do, en la ĉirkaŭ' de kastelo, Kaprduono nomatis maljuna nobelo. Iafoje, pro lia senĉesa ripeto 170 De l' ĉevort', oni nomis lin Moŝteto; Aŭ pro la fendoj-plena kalvaĵo, Fendulo; Gervazo mem sin nomis Rembajlo, Sabrulo. Laŭ blazon' ne konate, kun titol'—Ŝlosisto, Ĉar antaŭ jaroj tia kasteloficisto, Li portis ŝlosilfaskon, sur la pasamenta Ligil', ĉe sia zono, kun kvasto arĝenta; Kvankam li ion ŝlosi en kastel' ne povis, Ĉar mankis pordoj; tamen li dupordon trovis, Kiun li mem ripari igis, proprapage, 180 Kaj sin, per ŝlos'-malŝloso, distris ĉiutage, En unu el malplenaj ĉambroj ekloĝinte. Manĝi favoran panon, ĉe l' Grafo, povinte, Li ne volis, kaj kvazaŭ malsana, sopiris, Kiam li per kastela aero ne spiris.
Ekvidinte la Grafon, li deprenis ĉapon, Antaŭ estro-parenco li klinis la kapon Kun grandega kalvaĵo, brilanta de fore, De multaj sabroj dense signita memore; Li glatis ĝin per mano, kaj ankoraŭfoje, 190 Sin klininte: "Moŝteto!" li diris malĝoje. "Pardonu, Grafa moŝto! alparolo tia, Ne malrespekto estas, sed kutimo mia: "Moŝteto", diris ĉiuj Horeŝkoj; Tablestro 4 Lasta, tiun ĉevorton uzis, mia estro. Do ĉu vere, Moŝteto, ke vi monavaras Por proces'? al Soplicoj kastelcedon faras? Mi ne kredis, distrikte oni tion diris". Rigardante kastelon, Gervazo sopiris. "Ĉu strange?—diris Grafo—granda kost', enue 200 Jam fariĝis; mi finos, ĉar nobelo plue Obstinas, kaj min volas tute enuigi: Do plu mi ne rezistos kaj volas pac-igi, Akceptante de l' juĝo kondiĉoj-donacon". "Pacon? kriis Gervazo: kun Soplicoj pacon? Kun Soplicoj, Moŝteto?", Ĉi tion dirante, Li kurbigis la buŝon, mem vortojn mirante. "Pac', Soplicoj! Moŝteto, Estreto! laŭ vido Vi ŝercas? La kastelo, de Horeŝkoj sido, Transiros al Soplicoj? Deiru, bonvole, 210 El selo. Ni kastelon iros. Vidu sole. Ne rifuzu! Diraĵon vi mem ne komprenis..." Kaj li, por elseliĝo, piedingon tenis.
Sur kastelsojlo, diris Gervazo: "Antaŭe, Ĉi tie la Tablestro, domanoj ĉirkaŭe, Ofte sidis en seĝoj, posttagmanĝahore. Li pacigis kampulojn, aŭ bonahumore, Al gastoj historiojn diris belrakonte, Aŭ per iliaj ŝercoj distriĝis volonte; Junularon, en korto, skermiloj amuzis, 220 Aŭ ĝi turkajn ĉevalojn dresante rajd-uzis".
En vestiblo li diris: "Ĉi vestiblo, nune Ne havas, en pavimo, tiom ŝtonojn kune, Kiom, bontempe, krevis ĉi tie bareloj; Nobelar', tiris tinojn sur zonoj el keloj, Invitite al sejmo 5 distrikta, aŭ landa, Al nomfesto sinjora, aŭŭ ĉasado granda. Sur ĉi ĥorejo staris kapel' dum festeno Kaj sur instrumentaro ludis kaj orgeno 6 ; Trumpetoj tondris, kiel en juĝtago lasta, 230 Dum vivu krioj sekvis laŭ ordo toasta: Je l' san' de reĝa moŝto toaston unue, Kaj poste de primaso 7 de moŝto reĝina, De nobelar', de tuta Respubliko plue; Fine, post eltrinkita vinpokalo kvina, Oni levis: Ni amu nin! Vivu' senfina, Ĝi tage ekkriita, sonis ĝis mateno: Kaleŝoj, veturiloj staris sur posteno, Por hejmen veturigi ĉiun post festeno".
Ili trairis ĉambrojn; Gervaz', silentante, 240 Jen sur muro, arkaĵo, rigarde haltante, Alvokis rememorojn , agrable, malĝoje; Kvazaŭ: "Ĉio finigĝs!" li dirus kelkfoje, Li balancis la kapon, manon svinge movis; Ŝajne li, en memoro mem, turmenton trovis, Kaj volis ĝin forpeli. Ili halton faris Supre, en granda, iam spegula salono. Post spegularo, kadroj nur, malplenaj staris, Sen vitr' fenestroj ; kontraŭ pordego, balkono. Maljunul' tie kapon klinis plenmedite, 250 Kovris per man' vizaĝon: ĝi, remalkovrite, Esprimis malesperon kun melankolio. Grafo, kvankam ne sciis signifon de ĉio, Rigardante lin, havis emocian senton, Kaj premis lian manon ; maljunul' silenton Interrompis, skuante per levita mano: "Ne estos pac', Moŝteto, inter Soplicano Kaj sango de Horeŝkoj, fluanta ĝis horo En vi, parenc', Tablestra, post patrino via, Ĉasestrino 8 filino de la Kastelano 9 260 Kiel sciate, onklo de mia sinjoro. Aŭskultu: historio, via familia, Okazis en tiu ĉambro, ne alia. "Mia sinjor', Tablestro, fama familiano, Riĉulo, estis patro de unu infano, Filin' anĝele bela; al fraŭlin' tiela Svatiĝis sinjoregoj kaj aro nobela. Inter nobeloj estis brulkapulo granda, Jacek Soplica, ŝerce Vojevodo landa Nomata; li gravigĝs en vojevodlando, 270 Havante Soplicanojn kvazaŭ sub komando: Tricent familivoĉoj li regis laŭvole, Kvankam li mem posedis terpeceton sole. Kaj sabron, kaj lipharon grandan, ĝis orelo. Tablestro kuraĝulon, dum sejm', al kastelo Alvokis kaj regalis ofte, malavare, Parencojn, partianojn, traktis populare. Lipharul' fieriĝis, pro akcept' favora, Ke li imagis iĝi bofilo sinjora. Al kastel', nepetite, tre ofte li venis, 280 Kaj fine, kiel hejme, kvazaŭ loĝon prenis. Li volis jam deklari: ĝin rimarkis oni, Kaj igis nigran supon 10 ĉe la tablo doni. Laŭ dir', Tablestridino Soplicon korsentis, Sed al gepatroj, tion profunde silentis.
"Tio estis Koscjuŝka temp'; sinjor' protektis Leĝon de Tria Majo 11 , nobelojn kolektis, Por elmarŝi al helpo de konfederuloj, Kiam, nokte, kastelon ĉirkaŭis moskvuloj 12 . Nur estis temp', alarme elpafi pistujon, 290 Fermi malsupre pordojn, kaj ŝtopi riglujon. Dome estis: Tablestro, mi, Estrino nia, Kuirist', du helpantoj, ĉi trio ebria, Prepost', lake', hajdukoj kvar, kuraĝeguloj: Do pafiloj fenestren! Ĵus moskva amaso Kun "hura!" de l' pordego kuras sur teraso; Kaj ni el dek pafiloj tondras: "For, kriuloj!" Oni vidis nenion; servistoj senhalte Pafis malsupre, Estro, mi balkone-alte. Ĉio iris belorde, kvankam en teruro: 300 Dudek pafiloj kuŝis ĉi tie, ĉe muro; Post elpafo de unu ni havis alian. La preposto helpante faris servon tian, Estrin', Fraŭlin', kortega fraŭlinaro, same: Do estis tri pafistoj, pafantaj ĉiame De malsupre, moskvuloj kuglojn hajle pafis, Ni, el supre, malofte, sed pli bone trafis. Trifoje rusoj pordon jam tuŝis alsalte, Sed ĉiufoje trio levis krurojn alte.
"Do ili en tenejon rifuĝis matene. 310 Tablestro sur balkonon eliris serene: Se el tenejo kapon eligis soldato, Estro pafis, neniam maltrafis la bato; Ĉiufoje kaskedo nigra falis teron" Do jam malofte iu montris vizieron. Estro volis, vidante timegon ilian, Fari ekskurson, kaptis karabelon13 sian, Kriante el balkono, servistojn ordonis, Kaj, al mi turniĝante: "Sekvu min! " proponis. Ĵus pafo el pordego...Tablestr' ekbalbutis, 320 Li ruĝiĝis, paliĝis, sangokraĉe sputis; Mi vidas: jen trafita brust'! Ŝanceligante; Falis Sinjor', per fingro pordegon montrante; Mi rekonis ĉi tiun friponon! Soplica! Laŭ kresko kaj lipharoj! Lia paf' malica Mortigis Estron, vidis mi! Li ne fortiris Levitan tubon, fumo ankoraŭ eliris! Mortigint', kiel ŝtono staris! Mi elpafis, Lin celante, dufoje, sed maltrafis Dufoje, pro kolero aŭ malĝoj' en koro... 330 Mi aŭdas virinkrion—malvivis Sinjoro".
Eksilentis Gervazo, kun larmaj okuloj, Poste li finis: "Pordon jam rompis moskvuloj; Ĉar mi, post mort' de l' Estro, staris senkonscie, Jam ne sciante, kio okazis ĉi tie. Feliĉe, helpe venis Pan Parafjanoviĉ Kun ducent Mickjeviĉoj, ĉi el Horbatoviĉ, Kiuj estas multnombra, brava nobelaro, Kaj malamas Soplicojn, pli ol de centjaro.
"Tiel mortis potenca estro, justa, pia; 340 Havis seĝojn 14 , rubandojn, bastonegojn lia Dom'; li kampulojpatro, frato nobelara, Ne lasis, kiu venĝon tombe ĵurus, filon! Sed fidelajn servistojn. Mi en sango kara, Trempis mian rapiron, mian plumfendilon, (Verŝajne, ke vi aŭdis pri mia rapiro, Fama en ĉiu sejmo, sejmeto, foiro); Mi ĵuris, ke ĝin fendos nuk' de Soplicano, Serĉis ĝin dum invadoj 15 , sejm', foir'; kverele Mi morthakis per sabro du, kaj du duele" 350 Iun mi ekbruligis en ligna kabano, Kiam ni Koreliĉojn kun Rimŝa invadis, Li rostiĝis misgurne 16 , mi ne kalkuladis, De kiuj mi fortranĉis orelojn. Ĉi hore De mi ricevis unu nenion memore! Naska fratet' de tiu lipharul' fripona Vivas ĝis nun, pro sia riĉec', fanfarona; De Horeŝkoj kastelon li tuŝas limstrie, Respektata distrikte, Juĝisto ĉi tie! Al li kastelon cedos vi? piedo lia, 360 Malinda, viŝos planke la sangon de mia Estro? Ne! kiel longe animon sentatan Havas Gervaz', kaj forton, ke li mane levos Sian fendilon, nune ĉe muro pendantan, Tiel longe kastelon Soplic' ne ricevos!"
— "Ho!—kriis Grafo, manojn alsupre levante, Mi antaŭsentis bone, ĉi murojn ŝatante! Kvankam mi ne suspektis ilin pri tiela Trezor' da dramaj scenoj por rakonto bela! Kiam mi el kastelo forpelos Soplicon, 370 Vi ricevos, en muroj, kastelestr-oficon. Via rakont', Gervazo, interesas vere; Domaĝe, vi ne gvidis min malfruvespere; Per mantel' drapirite, mi sur ruinaĵoj Sidus, kaj vi rakontus pri sangaj faraĵoj. Domaĝe, vi rakontan talenton ne flegis! Similajn tradiciojn mi aŭdis kaj legis; En Anglujo, Skotujo, ĉiu lordsidejo, En Gremanuj', grafkorto—mortigoj-scenejo! Ĉiu nobla, potenca ligo familia 380 Estas fama pro sanga perfidaĵo ia, Post kiu, heredate, venĝo iras plue; En Poluj' ĉi okazon mi aŭdas unue. Mi sentas, ke Horeŝka sang', en mia koro, Ion ŝuldas al gento kaj al propra gloro! Jes! kun Soplica rompos mi ĉian traktadon, Se eĉ pistolon preni mi devus aŭ spadon! Honorordon'..."Ekiris li per paŝ' solena, Kaj Gervazo lin sekvis, en silento plena. Antaŭ pordego, Grafo rigardis kastelon; 390 Al si mem paroplante, li saltis sur selon, Kaj, al parol', distrite, tian donis finon: "Domaĝe, ke Soplica ne havas edzinon, Aŭ de filino ĉarmojn adori mi devus! Kaj, amante, mi ŝian manon ne ricevus; Estus nova konflikto de sentoj en dramo: De koro kun la devo—de venĝo kun amo!" Li spronis, la ĉevalo al bieno kuris; Duaflanke ĉasistoj el arbar' veturis. Graf', ĉasamant', apenaŭ pafistojn ekvidis, 400 Ĉion forgesis, rekte al ili rapidis; Ĉe pordego, ĝardeno, barilo, pasante, Li, ĉe baril', vojturne, haltis rigardante. Fruktĝardeno:
En vicoj staris fruktarbaro, Ombrante vastan kampon; malsupre bedaro. Tie griza brasiko, kun kalvaĵoklino, Sidas, ŝajne meditas pri legomdestino, Silikvojn, en verdaĵon de karot' plektante, Staras fabo, okulojn mil al ĝi turnante. Aliloke maiza ortufo leviĝas; 410 Ie akvomelono dikventra vidiĝas, Kiu for, malproksime de siaj trunketoj, Ruliĝis, kiel gasto, al la ruĝaj betoj.
Bedojn tranĉas limetoj. Sur fosaĵoj ĉie Staras, kvazaŭ sur gardo, kanabo serie— Ĉi cipre' de legomoj, rekta kaj verdanta; Bedojn gardas kanaba odor' penetranta: Tra folioj ŝovigas vipero nenia, Raŭpoj, insektoj mortas de odor' ilia. Plu de papav' leviĝas blanka trunketaro; 420 Vi pensus, ke sidanta papilioj-aro Flirtas sur ĝi flugile, ĉielarke brile, Diverskolore, hele, juvelarsimile: Pupilon logas tiom papavkoloroj. Kiel plenlumo inter steloj, meze floroj Ronda sunflor', kun granda vizaĝo orflama, Sekvas sunoiradon per alturn' ĉiama.
Ĉe barilo, mallarĝaj levoj de tereno, Sen arboj, sen arbustoj: kukumoj ĝardeno. Ili belkreskis; granda, vasta foliaro 430 Kovris la bedojn, kvazaŭ tapiŝa faldaro. Meze iris knabino, en vesta blankaĵo, Kaj dronis, ĝis genuoj, en maja verdaĵo; Klinante sin, el bedoj ĝis sulketoj fore, Ŝi kvazaŭ sur folioj naĝis, verdkolore. Pajlĉapel' ŝirmis kapon de suna radio, Du rozaj rubandetoj flirtis de tempio, Kaj kelk-bukloj de blondaj, malplektitaj ruloj; Sur brak' ŝi havis korbon, mallevis okulojn; Kvazaŭ por kapt' leviĝis ŝia dekstra mano. 440 Kiel knabino pelas fiŝetojn en bano, Kun ŝia piedeto ludantajn simile Ŝi kun korbo, al frukto, sin klinas facile, Laŭ puŝo de piedo, aŭ okulelekto.
Graf', ravite de tiel mirinda aspekto, Aŭdante for hufbatojn, al anoj li faris Manosignon por halto; do ili ekstaris. Li, eltirinte kolon, fiksis la rigardon; Kiel gruo, de l' aro for, farante gardon, Staras unupiede, viglatenti penas, 450 Por ne ekdormi, ŝtonon en la dua tenas.
Grafon vekis sur ŝultroj kaj tempi' susuro: Jen estis Pastro Vermo; en lia manplato Balanciĝis, levita supren, nodoj-ŝnuro. Li kriis: "Vi kukumojn volas? jen salato! For, sinjor', de l' domaĝo! sur ĉi tiu bedo, Ne por vi estas frukto; ne helpos rimedo". Minacante per fingro, kapuĉon alie Li ŝovis kaj foriris. Grafo restis tie. Pro subita obstaklo, ride kaj malbene, 460 Ĝardenon rerigardis li, sed jam ĝardene Ŝi forestis; lumetis nur, en fenestreto, Ŝia roza rubando kaj blanka robeto. Kian vojon ŝi kuris, tion montras bedo: Verda foli', puŝita kure, de piedo, Leviĝis, tremis, fine restis en trankvilo, Kiel akvo, fendite de birda flugilo. Korbet' pigmesalika, funde renversite, Perdinte siajn fruktojn, sur foli' pendiĝis 470 Kaj ankoraŭ, sur verda ondo balanciĝis.
Post moment', ĉie estis solece, silente. Graf', rigardante domon, aŭskultis atente; Li meditis; pafistoj senmove, senbrue, Staris post li. La domo, mallaŭta unue, Ekmurmuris, ekbruis, kiele malplena Abeluj', dum enflugo de svarmo revena. Jen signo, ke el ĉaso gastoj reveturis Kaj servistoj, ĉe tabloj, laboreme kuris.
Efektive movado ekregis ĉambraron: 480 Oni portis botelojn, manĝojn, manĝilaron. Viroj, kiel eniris, en vestoj de ĉaso, Iradis tra la ĉambroj, kun teler' aŭ glaso, Diskutis pri vertragoj, leporoj, pafiloj. Juĝist', ĉambelanoj—ĉe tabl' : en angulo Flustris fraŭlinoj; mankis ordo, laŭ regulo, Observata ĉe taga kaj vespera manĝo; Tio estis, en pola domo, novaranĝo: Ĝin sinjoro Juĝisto toleras matene, 490 Kvankam li la senordon ne aprobas plene.
Diversa ankaŭ estis de manĝĵĵoj vico; Por sinjorinoj, pletoj kun kafoservico. Sur pletoj, ornamitaj per floroj-pentrado: Arome vaporantaj kafkruĉoj el lado; Tasoj, oritaj el la porcelan' sakslanda, Kaj por ĉiu, kun kremo, poteto malgranda. Kafon, kiel la pola, ne konas translimo; En pola dom' bonstata, laŭ malnovkutimo, Estas, por kafpreparo, aparta virino, 500 Kafistin', ŝi, el urbo aŭ el ŝip' vicino 17 Prenas plej bonan specon de kafa grajnaro, Kaj konas la sekretojn de trinkaĵpreparo; Karbenigra, ĝi havas de sukcen' klarecon. Aromon de la mokko kaj mieldensecon. Bonan kremon bezonas kafo, memkomprene; Ĝi ne mankas vilaĝe; kafistin', matene, Kruĉojn alfajriginte, en laktejon iras, Kaj delikate, freŝan laktfloron detiras, En apartan, por ĉiu taso, la poteton 510 Ke ĝi ricevu propran sian kremŝeleton.
Maljunulinoj trinkis kafon jam pli fruan; Ili por si preparis nun manĝaĵon duan: El varmega biero, kreme blankigita, En kiu naĝis, floke, kaze' pecigita.
Por viroj, fumaĵitaj kuŝas viandaĵoj: Anseraj brustoj, ŝinkoj, de lango tranĉaĵoj; Ĉio bonega, ĉio domomaniera, Kamene fumaĵita en fum' junipera. Oni enportis zrazojn 18 por lasta donaĵo: 520 Ĉe Juĝisto, jen estis matena manĝaĵo.
En du ĉambroj, diversaj rondoj sin kolektis: Ĉe tablet', maljunuloj sidejon elektis, Parolis pri mastraĵoj progresmanieraj, Kaj pri caraj ukazoj 19 , ĉiam pli severaj. El la novaĵoj, kiuj pri milit' rondiris, Ĉambelan' politikajn konkludojn eltiris. Preninte okulvitrojn, de Vojski filino Amuze kart-aŭguris al Ĉambelanino. De junuloj diskuto pri ĉaso, en dua 530 Ĉambro, ĝi estis malpli, ol kutime, brua; Ĉar Asesor', Rejento, grandaj parolistoj, Konuloj de ĉasarto, plej bonaj pafistoj, Ambaŭ sidis kontraŭe, kaj grumble koleris: Instiginte vertragojn, ili certesperis Venkon de siaj hundoj, kiam sur ebeno, Troviĝis ia bedo de kampula greno. Tien kuris leporo; Stumpul', Falk' ĝin tenas, Kiam Juĝist' rajdanton ĉe limo retenas, Ili devis obei, kvankam tre kolere; 540 Hundoj revenis solaj; kiu scias vere: Ĉu la besto forkuris? kiu ĝin akiris? Ĉu Stumpulo ĝin manĝis, ĉu Falko disŝiris? Ambaŭ kune? Diversa estis punkt' de vido, Kaj la disputo daŭris plue, sen decido.
Maljuna Vojski ambaŭ ĉambrojn trairante, Kaj, distrite, partojn ambaŭ rigardante, Ĉasistojn, maljunulojn preterpasis mute; Videble, ke alio lin okupas tute. Li portas ledklakilon, haltas kun murmuro, 550 Meditas, fine—muŝon mortigas sur muro.
Tade' kun Telimeno, inter ĉambroj, sole, Staris sur porda sojlo, mezinterparole. Ĉar estis, ĝis aŭdantoj, nur interspaceto, Ili flustris. Nun scias Tade' : Onklineto Telimen', sinjorino estas riĉostata, Kaj, kun li, ŝi ne estas kanone-ligata 20 Per troa parenceco; kaj eĉ dube restas, Ĉu Telimen', por nevo, parencino estas. Onkla fratin'? ĉar nomis ŝin tiel, sen senco, 560 Kunaj gepatroj, malgraŭ aĝodiferenco. Kaj poste, en regfurbo, tre longe vivante, Ŝi, al Juĝisto, faris komplezojn konstante; Tial ŝatas Juĝisto, ŝin tre estimante, Ĉe la homoj, sin nomi frato—eble vante; Pro amikec', ne donis ŝi la malpermeson. Tade', malpeza-kore, elaŭdis konfeson. Kaj aliajn aferojn ili nun deklaris, Kaj ĉion ĉi en unu momenteto faris.
Sed en la ĉambro dekstre, kun incita tento, 570 Asesor', preterpase, diris al Rejento: "Ne povis ja sukcesi ĉaso en bieno Tiel frue: ankoraŭ trunke staras greno Kaj de kampuloj bedoj kun gren' nefalĉita; Do la Grafo ne venis, malgraŭ kart' invita. Grafo pruvis pri ĉaso tre bonan komprenon, Priparolante ĉasotempon kaj terenon; Li trans lim' edukiĝis, ekde infaneco, Kaj li diris, ke tio estas barbareco, Ĉasi, kiel ĉi tie, kun plena neglekto 580 De statutartikoloj, sen la respekto De ies kampolimoj, sur la fremdaj grundoj, Sen posedantpermeso; rajdi kun ĉashundoj. Printempe kaj somere, tra kampoj, arbaroj; Mortigi vulpon dum la ŝanĝado de haroj; Pri leporin' graveda tute ne atenti, Kaj permesi al hundoj, ŝin morte turmenti, Kun domaĝ' al bestaro. Grafo plendatestas, Ke, ĉe rusoj, pli granda civilizo estas: Tie, pri ĉaso, estas ukazoj de caro, 590 Inspekto de polico, por kulpoj-punaro".
Telimen', al maldekstra flanko turniĝante, Per batista tuketo ŝultrojn ventumante, Diris: "Kiel mi panjon amas, Grafo pravis; Mi konas ja Rusujon. Gesinjoroj havis Dubojn, kiam mi diris: en multa rilato, Laŭdon meritas vigla severec' de l' ŝtato. En Petersburg' mi estis ne foje, multfoje! Ĉarma memor' de bildoj, forpasintaj ĝoje! Kia urb' ! Vi ne estis en Petro-urbeto? 600 Urboplanon mi havas en la skribtableto. Petersburganoj loĝas en "daĉo" somere; Daĉ' – vilaĝo, vilaĝa palacet' , pli vere. Mi loĝis palaceton tian, ĉerivere, De l' urbo nek tro fore, nek ĉe urb' senpere. Sur negranda, intence ŝutita monteto: Ho, kia dom' ! Mi havas planon en tableto. Jen, malfeliĉe, luis domon, ĉe la mia, Suboficist', polica esploranto ia; Havis kelkajn vertragojn : vera turmentaro 610 Estas tia, kun hundoj, oficist', najbaro! Kiam, kun libro, iris mi ĝardentrankvilon, Ĝui vespermalvarmon, kaj de luno brilon, Tuj alkuris kaj svingis voston hundo lia, Orelojn pintigante, kiele furia. Mi timis, mia koro aŭguris multfoje Pro hundoj malfeliĉon; finiĝis malĝoje: Tra l' ĝardeno promenis mi en iu tago, Kiam amaton mian sufokis vertrago. Bolinjan' estis ĉarma ido de hundino! 21 620 Mi havis ĝin donace de princo Sukin-o, Hundet' prudenta, vigla, kiel sciureto; Ĝian portreton havas mi en skribtableto; Ĝi kuŝis nun senvive; do min, pro ĉagreno, Atakis korbatado, spazmoj, naŭzo, sveno. Mi eble pli suferus, sed min, pro feliĉo, Vizitis Kozodusin 22 , Kiril' Gavriliĉ-o, Demandis min pri kaŭzo de malbonhumoro, Kaj igis oficiston per orel' altiri: 630 Li venis pala, trema, penkapabla spiri, — Gravedcervinon, tondris Kiril', per hundaro Vi ĉasis, en printempo, sub nazo 23 de caro? Oficist' konsterniĝis kaj ĵuri komencis, Ke li, ankoraŭ ĉason fari, ne intencis; Ke, kun granda permeso de Ĉasestro Granda, Besto ŝajnas ne cervo, sed hund' itallanda. — Kion? kriis Kirilo, kanajl' ! arogecon Vi havus, koni ĉason, kaj de bestoj specon Pli, ol mi, Kozodusin, cara Jegermajstro 24 640 Do, inter ni, tuj juĝon faros Policmajstro!— Al Policmajstro oni esploron ordonas: — Mi, diras Kozodusin, ateston eldonas, Kontraŭ li, ke jen estas ne hundo, sed cervo; Juĝu, kiu pli bone ĉasobestojn konas!— Policmajstro komprenis devon de la servo, Pri malrespekto de la oficisto miris, Kaj lin, flanke, per frata konsilo inspiris: Do li, por lavi pekon, la kulpon konfesis. Ĉasestro, pacigite, propeton promesis 650 ĉe l' caro, kaj pli mildan el punoj-serio. Finiĝis, ke vertragoj iris ligoŝnuron, Kaj oficist', por unu monato, en turon. Tutvespere amuzis nin la historio; Sekvatage rondiris anekdot' pri tio, Ke en juĝon pri hundo miksiĝis Ĉasestro, Kaj mi scias, ke ridis mem imperiestro.
Rid' eksonis en ĉambroj. Juĝist kun amiko Verm' ludis mariaĵon 25 , per atuta piko, Ĵus al Verm' penspiranta, Juĝisto atencon 660 Minacis, sed li aŭdis de l' rakont' komencon, Kaj, levinte la kapon, ekinteresita, Preta por bato, sidis kun karto levita, Silentis kaj la Pastron timigis obstine, Kaj, fine de l' rakonto, damon metis fine, Kaj diris ride: "Laŭdu kiu ajn de l' pruso Germanan civilizon, kaj ordon d l' ruso; La grandpoloj 26 respektu prusan ĉasoficon, Procesadu pri vulpo, alvoku policon, Por aresti ĉashundon, trans fremda kamplimo, 670 En Litvo, dank' al Dio, laŭ malnovkutimo, Ĉasobestoj sufiĉas por ni kaj najbaroj, Do, ĉe ni, malnecesaj estas ĉasobaroj; Ankaŭ greno sufiĉas; ne malsatos homoj, Se hundoj iom iras tra gren' aŭ legomoj; Nur de kampuloj bedojn mi ŝirmas severe".
Ekonom', el maldekstra ĉambro, diris: "Vere, Kaj ne mire: vi multe pagas ĉason tian. Kampuloj eĉ kontentas, kiam en ilian Grenon saltas vertrago, skuas spikoj-dekon: 680 Vi redonas al ili por tio sesdekon. Ofte kampul' ricevas talaron aldone. Kredu, ke tio homojn influas malbone, Arogantigas..."Kiel ekonomo plue Argumentis, Juĝisto ne aŭdis, ĉar brue Komenciĝis babiloj inter la diskutoj, Anekdotoj, rakontoj kaj fine disputoj.
Tade' kun Telimeno, tute forgesite, Pri si memoris.—Tree sinjorin' kontentis, Vidante, ke Tadeon ŝi amuzas sprite; 690 Junulo, reciproke, bele komplimentis. Telimen' ekparolis plimallaŭtatone, Tade' simulis aŭdi apenaŭ duone; Flustrantoj proksimiĝis do, pro bruoj, svarmo, Ke lin vizaĝe ĉarmis ŝia fruntovarmo; Tenante spiron, kaptis li per buŝo ŝian Sopiron, per okuloj rigardon radian.
Inter la buŝoj fulmis subite ekbrilo: Unue muŝ', tuj poste, de Vojski klakilo.
En Litvo, muŝabunda, ekzistas tiela 700 Aparta muŝoj-speco, nomata nobela; Laŭ kolor', form', simila al vulgara ia, Sed dikventra; pli larĝa estas brusto ĝia. Fluge netolereble ĝi zumas kaj bruas, Kaj aranetteksaĵon per forto traskuas; Enfalinte, tri tagojn ĝi zume sin movas, Ĉar ĝi, kun araneo, interlukti povas. Tion Vojski observis; laŭ lia parolo, El la muŝo naskiĝas pli eta popolo: Ĝi, inter muŝoj, kiel patrino abela; 710 Muŝoj pereos post la eksterm' de l' nobela. Vere, ke domestrino kaj prepost' vilaĝa Ne kredis je ĉiu tiu konkludo kuraĝa, Havante, pri muŝgento, komprenon alian; Tamen Vojski ne lasis for kutimon sian, Vidante tian muŝon, postkuris nobelon. Ĵus al li tia muŝo zumis en orelon; Dufoje Vojski svingis, bat' maltrafe pasis, Triafoje li preskaŭ fenestron frakasis; Ĝis muŝo, surdigite de krakoj- teruro, 720 Vidante sur la sojlo homojn, ĉe forkuro, Sin, malespere, inter du vizaĝojn ĵetis, Kaj, tuj poste, de Vojski mano ekbriletis. Bat' estis forta, kapoj disiĝis forsalte, Kvazaŭ fulm' duonigus arbotrunkon alte: Ili forte batiĝis ambaŭ pordofoste, Tiel, ke ambaŭ havis bluajn signojn poste.
Sed neniu rimarkis ĉi tion, feliĉe, Ĉar ĝisnunan diskuton laŭtan, sed sufiĉe Ordan, finis eksplodo de bruoj-amaso; 730 Simile en arbaro, dum la vulpoĉaso, Aŭdiĝas arboj-krako, bojado, pafanto; Kaj jen, subite apron movis postrajdanto Kaj signalis: ekbruis pafistoj, hundaro, Kvazaŭ brue aŭdiĝis la tuta arbaro. Same interparolo: malrapida iro Ĝia trafas objekton, kiel aproviro. Ĉasistoj-apro estis nun disput' furia De Rejent', Asesoro, pri hundar' ilia; Ĝi daŭris nur mallonge, sed faris tre multe; 740 Ili elĵetis tiom da vortoj insulte, Ke, fine de kutimaj punktoj de l' debato: Pikvort', koler', provoko—sekvus pugnobato.
Do al ili ruliĝis, el la ĉambro dua, Ĉiuj tra l' pordo, kiel ondo rapidflua, Forportis junan paron, sur sojlo starantan, Al Janus 27 duvizaĝa dio, similantan.
Tadeuŝ, Telimeno, antaŭ ol sukcesis Ordigi harojn, voĉoj minacaj jam ĉesis. En ĉambroj sonis ride miksita brueto; 750 Post kverel', dank' al Vermo, ekregis kvieto: Li, maljunul', sed ŝultrovasta, korpulenta, Kiam, Asesor' kuris al moŝto Rejenta, Kiam ili minacis sin geste kaj vorte, Li ambaŭ , je kolumoj, dorse kaptis forte, Batis dufoje kapojn fortikajn iliajn, Unu al la dua, kiel paskoovojn iajn, Kiel vojomontrilo brakojn krucetendis, Kaj en du ĉambrangulojn la partiojn sendis. Momenton braketende li staris en loko, 760 Kaj "Pax, pax, pax vobiscum!" 28 tondris lia voko.
Ekmiris, eĉ ekridis ambaŭ kontraŭuloj, Kaj, pro estim', ŝuldata al pastroj-dignuloj, Ne insultis monaĥon, kaj post tia provo Ne inklinis komenci kverelon de novo. Almozisto, vidante, ke iĝis silente, Li ne serĉis triumfon por si, evidente, Ne mallaŭdis partiojn per riproĉa tono, Nur ordigis kapuĉon, kaj manojn al zono Metinte, tuj eliris el ĉambro silente.
770 Ĉambelano, Juĝisto, sidiĝis momente Inter ambaŭ partioj; kaj Vojski, vekita Kvazaŭ el ia revo, profunde medita, Stariĝis en la mezo, kaj iom tordinte Sian grizan lipharon, jakon ordiginte, Al societo turnis la fajran pupilon. Kie laŭtiĝis, kiel pastro aspergilon, Li, kvietige, svingis la ledan klakilon, Kaj fine, grave supren levinte tenilon, Kvazaŭ marŝalbastone 29 ordonis silenton:
780 "Silentu! Li ripetis, kaj havu atenton, Vi, plej bonaj ĉasistoj en distrikto nia! Ĉu vi pensis pri sekvoj de skandalo tia? Jen esper' de Patrujo, nia junularo, De kiu novan gloron havu ĉasarbaro, Domaĝe, jam preferas la ĉason neglekti, Eble, trovos motivon, por ĝin malrespekti, Se tiuj, kiuj ŝuldas por imit' modelojn, El ĉaso nur alportas malpacon, kverelojn! Ankaŭ volu respekti mian grizan haron; 790 Ĉar mi konis pli bonan ol vi ĉasistaron, Kaj juĝis ilin, kiel arbitraciano. Kiu ĉasist' egalis tiam al Rejtan-o? Por aranĝi ĉaspelon, renkonti bestaron, Ĉu por Bjalopjotroviĉ vi trovus komparon? Kie pafisto, kiel Ĵegota, nobelo, Pistolkugle trafanta leporon dum pelo? Terajeviĉon konis mi; li aproviron Iris renkonti, sole prenante rapiron; Budreviĉon; kun urso lukti, li maltimis; Tiajn virojn rigardi, arbaroj kutimis! 800 Kiel pacigis oni tiam disputantojn? Prenis vetgarantion, elektis juĝantojn. Oginski arbar-hubojn cent, pro lupkverelo, Njesiolovski, vilaĝojn kelk' perdis pro melo! Do vi, sinjoroj, sekvu malnovan modelon, Per malpli granda veto decidu kverelon. Vorto—vento, neniam finiĝas diskuto; Domaĝe eĉ sekigi buŝon per disputo. Do arbitracianojn elektu komence; Kion ili verdiktos, fidu konscience. 810 Ke Juĝisto permesu, kuri eĉ tritikon, Al postrajdant', mi petos Juĝiston amikon. Mi esperas ricevi la grandan favoron". Dirante, je genuoj li premis sinjoron.
— "Ĉevalon mi, Rejento, metas kun jungaĵo, Kaj promesas ankoraŭ, kun oficskribaĵo, Al Juĝisto ĉi tiun ringon garantian". — "Mi, Asesor', demetas orkolaĵon mian, Lacertlede-kovritan, kun ringoj el oro, Kun silkteksa gvidilo, de arta laboro; 820 Sur ĝi juvelo lumas per mirinda brilo. Mi volis tion doni herede al filo, Se mi edziĝus; tiun memoraĵon lasis Al mi princo Dominik 30 , kiam ni ĉaspelis Kun princ' marŝal' Sanguŝko, Mejen generalo 31 Kaj mi ĉiujn provokis al hundvetbatalo Ĉashistori' ne aŭdis pri tia kombino: Mi kaptis ses leporojn per unu hundino! Ni ĉasis en Kupiska erikeja valo; Princo Radzivil saltis de sia ĉevalo, 830 Emocie alpremis gloran Milvon mian, Kaj, fervore, trifoje kisis kapon ŝian, Kaj trifoje, sur buŝon, frapinte hundinon, LI diris: Mi vin nomas de Kupisk' princinon.— Tiel Bonapart' siajn ĉefestrojn princigas, Laŭ lokoj, kiujn ili per venkoj glorigas".
Telimen', por ne aŭdi pluan disputaron, Volis iri en korton, sed ŝi serĉis paron; De hok' ŝi prenis korbon."Sinjoroj deziras, Ŝajne, resti en ĉambro; mi—al fungoj iras: 840 Kiu bonvolas, sekvu!" Ĉi tion dirante, Ruĝan kaŝmiran ŝalon ĉirkaŭ kap' volvante, Ĉambelanan ŝi prenis je man' filineton, Ĝis maleol', per dua, levante robeton. Tade', post ŝi, silente al fungoj rapidis.
Juĝist' promenintencon ĝojigite vidis, Kiel rimedon, rompi krian disputaron: Do li vokis: "Sinjoroj, iru en arbaron! Kun plej bela ruĝfungo, kiu table venos, Ĉe plej bela fraŭlino sidlokon li prenos: 850 Kaj ŝin, li mem elektos. Se fraŭlino trovos, Plej belan fraŭlon preni, ŝi mem al si povos". Ekskurso de grafo en ĝardenon — La mistera nimfo paŝtas anserojn — Simileco de fungokolektado al promenado de elizeaj ombroj — Specoj de fungoj — Telimeno en la sanktejo de meditado — Interkonsiliĝo pri la estonteco de Tadeo — Grafo kiel pejzaĝisto — De Tadeo pentristaj rimarkoj pri arboj kaj nuboj — De Grafo opinioj pri arto — Sonorilo — Bileto — Urso, sinjoro! <poem> Graf' ĉevalon haltigis ĉiam, dum reveno Kaj rigardis, turnante kapon al ĝardeno; Al li refoje ŝajnis, ke el fenestreto, Ekbrilis pure blanka, mistera robeto Kaj, ke io malpeza defalis el alte Kaj momente trakuris gardentuton salte; Inter verdaj kukumoj ree lumis io: El nubeto eliĝas tiel sunradio Kaj inter glebo, trafas silikan buleton 10Aŭ sur verda herbejo akvan vitraĵeton.
Graf desaltis, forsendis servistaron sian Kaj mem sekrete iris ĝardenon magian: Li alkuris barilon, apertaĵon trovis, Kiel lup' en ŝafejon, mallaŭte sin ŝovis. Malfelice li puŝis sekan grosarbeton: Ĝardenistino kvazaŭ ektimis brueton; Ŝi rigardis ĉirkaŭe, sed nenion vidis. Tamen, al dua flanko de l' ĝarden' rapidis Grafo, flanke tra granda ĉevalrumeksaro, 20Tra lapfolioj, herboj, sur finaĵoj kvaro, Rampis mallaŭte, kiel rano eksaltante. Li vidis mirindaĵon, kapon elmetante:
Kelkaj ĉerizujoj kreskis en la ĝardeno; Inter ili intence kunmiksita greno: Tritik', horde' liphara, fabo kaj maizo, Eĉ arbustoj kaj floroj, milio kaj pizo, Al sia kortbirdaro, tian kortestrino Elpensis ĝardeneton: fama domestrino Kokoŝnicka, kun patra Jendikovic-nomo 1 30Ŝia invent' epokon prezentas en domo Mastrumado; hodiaŭ jam ne konata, Tiam ankoraŭ, kiel novaĵo donata Al nemultaj personoj kaj kiel sekreto, Ĝis kalendar' ĝin presis sub titol': "Rimedo Je akcipitroj, milvoj, aŭ nova procedo Eduki kortbirdaron" - jen la ĝardeneto.
Do apenaŭ la koko, kiu gardon faras, Supren levinte bekon, senmove ekstaras Kaj al flanko deklinas kapon la krestulo, 40Ke pli facile celu ĉielon okulo, Ekvidas akcipitron inter nubetaro Kaj krias: - tuj ĝardenon kuras kokinaro; Eĉ anseroj kaj pavoj kaj alarmterure Kolomboj el tegmento rifuĝas forkure.
Sur ĉiel' ne vidiĝis, en momento nuna, Malamiko. Nur, kontraŭ fajrobrulo suna, Birdoj per grena bosko sin ŝirmas agrable, Kuŝas sur herbokovro, aŭ baniĝas sable.
Inter la birdaj, homaj sin levis kapetoj, 50Senkovraj, kun mallongaj haroj, kiel lino; Koloj nudaj ĝis ŝultroj; inter infanetoj, Pli alta kape, haroj pli longaj - knabino. Post idoj sidis pavo; ringoj de plumaĵo Disvastiĝis en arkon koloran, ĉielan, Sur kiu la kapetoj, kiel sur pentraĵo, Brilis, ĵetite sur la fonon blumalhelan, Konturite de pavaj okuloj, en greno, Kiel steloj kroneto en aersereno, Meze de la maizaj bastonetoj oraj, 60Angla herbo, en strioj arĝentokoloraj, Merkurial' korala, alteoj verdantaj, Kies formoj, koloroj, kune miksiĝantaj, Kunplektis kvazau kradon, el or' kaj arĝento, Kiel kurten' malpeza, movebla de vento.
Super densaj', kolora, spik- trunketoj plena, Papilia nebulo pendis baldakena: La "avinpapilioj" kun kvar flugiletoj, Malpezaj, diafanaj, kiel vitraĵetoj Pendante en aero, videblpenaj estas, 70Kaj kvankam zumetas, ŝajne senmovaj restas.
Knabino svingis tufon per mano levita, Similan al pavpluma fasko kunplektita; Ŝi forpelis, laŭŝajne, el kap' de infano Papilian orpluvon. En la dua mano De ŝi, lumetas io kornforma, orbrila, Al vazo por infanoj-nutrado simila: Ĉar ĝin vice al buŝoj almetis knabino, Kvazaŭ oran abundokornon de feino.
Sed ŝi turnadis kapon, kvankam okupata, 80Al grosarbusto, pro la bruet' memorata, Sen scii, ke atakanto tra l'bedar' silente, El kontraŭflank' proksime alrampis serpente: Ĝis el lapoj saltinte, li staris proksime, For kvar bedoj kaj kline salutis estime. Ŝi jam deturnis kapon, levis brakojn alte, Kiel garol' ektime, por forflugi salte; Jam foliojn alblovis piedetoj-spiro Kiam infanoj time, pro fremduleniro Kaj pro knabinforkuro ekkriis momente. 90Ŝi, aŭdante, eksentis, ke tre malprudente Estus lasi infanojn en terur' kaj sole Kaj haltante, revenis, kvankam kontraŭvole, Kiel laŭ ŝorcalvoko spirit', malvolonte; Ŝi alkuris kun ido plej kria ludonte, Sidiĝis kaj sur sinon prenis la infanon, Sur duan karesvorte ŝi metis la manon: Ili trankviliĝinte, premis per manetoj kaj kapetoj genuojn siajn, laŭ birdetoj Sub flugil' de patrino. Ŝi diris: "Ĉu bone, 100 Ĉu bele tiel krii? Timos senbezone Vin la sinjor'. Ne venis kun sak' almozulo, Sed gast' sinjoro bona, vidu, jen belulo!"
Ŝi ekrigardis. Grafo, per ridet' afabla, Ŝajne dankis por tiom da laŭdo agrabla; Ŝi mallevis okulojn, tion rimarkinte Kaj kiel rozburĝono, tute roziginte.
Vere, li estis bela, mezkreska, ovalan Havis vizaĝon freŝan, kvankam iom palan, Okuloj — bluaj, mildaj, kaj blonda hararo, 110 Sur ĝi folioj, viloj, kiujn el herbaro Graf' deŝiris, tra bedoj rampante vizite, Kaj kiuj verdis, kiel krono malplektite.
"Ho vi! li diris, kia vin honoras nomo, Ĉu diaĵo, aŭ nimfo, spirit', aŭ fantomo! Diru, ĉu propavole vi sur teron venis, Aŭ vin, sur valo, fremda potenco katenis? Ho! mi divenas: certe rifuzito amanto, Potenca sinjorego, ĵaluza zorganto, En la parko vin gardas, kiel ensorĉitan! 120 Vi indas kavaliroj batalon armitan Kaj iĝi de romanoj heroino bela! Malkovru la misterojn de sorto kruela! Jen savonto! Al gesto via de la horo Obeas mia brako, kiel mia koro". Li etendis la brakon.
Ŝi roziĝis honte, Sed kun gaja vizaĝo, aŭskultis volonte; Kiel infanon logas bildaro kolora Kaj ludmarkoj amuzas ĝin per brilo ora, Ĝis ekkon' de valoro, same ŝi aŭskulte 130 Kaptis la vortojn, kiujn komprenis malmulte, Kaj fine ŝi demandis: "Vi venas el kie Sinjor'?. Kaj kion serĉas sur bedoj ĉi tie?"
Graf' malfermis okulojn konfuze, mirante, Silentis; alparoltonojn mallevante Li diris: "Fraŭlineto, pardonu! Laŭ vide Mi ĝenis ludojn; kuris mi tiom rapide Matenmanĝi; malfrui tro mi ne dezirus; Vi scias, ke sur vojo mi ĉirkaŭe irus; Tra l' ĝardeno pli rekte al domo biena..." 140 Knabino diris: "tie estas voj' ebena; Jen vojet'; ne difektu moŝto la bedetojn..." "Ĉu direkte, aŭ maldekstre?" la moŝto sinjora Demandis. Ŝi levante bluajn okuletojn Rigardis lin, laŭŝajne, kun sciem' esplora; Ĉar domo, for mil paŝojn tre videble staris Kaj Graf' demandis vojon?. Sed li tion faris. Por ion diri, serĉe je motivo ia — "Fraŭlin', vi tie loĝas, proksime al via Ĝardeno, aŭ vilaĝe?. Mi, en domo, laste, 150 Vin ne vidis...Vi eble ĵus alvenis gaste?" Knabino skuis kapon — "Pardon', fraŭlineto, Vi loĝas en la ĉambro, kun la fenestreto?"
Li pensis: ne estante romanheroino, Ŝi tamen estas juna, belega knabino. Ofte granda animo, granda pens', kaŝite, En solec' kiel rozo en arbar', subite Ekfloras; ĝin elportu en mondon, sunbrilon, Kaj rigardantojn miros da koloroj milo!.
Ĝardenistino dume stariĝis silente; 160 Idon, sur brak' pendantan, ŝi levis atente; Duan ŝi mane prenis kaj kelkajn postiris, Kiel anseridaron, pele tra l' ĝardeno. Turniĝante : "Ĉu povas sinjoro, ŝi diris, Mian birdaron ree peli al la greno?" — "Mi birdojn pelu?" kriis grafo mirigite... Ŝi dume malaperis per arboj kovrite. Momenton, el spaliro tra verdaĵo maja, Tralumis io, kvazaŭ okulparo gaja.
La Grafo staris sole, antaŭ la spaliro. 170 Lia animo, kiel ter' post sunsubiro Malvarmiĝis prenante kolorojn malhelajn; Li ekrevis, sed sonĝojn li havis nebelajn. Vekite, li ne sciis, kiun li koleris. Domaĝe, li malmulte trovis, tro esperis! Kiam tra bedoj rampis li al paŝistino, Brulis en lia kapo, saltis kor' en sino. Mil ĉarmojn por mistera nimfo li elektis, Ŝin vestis en miraĵojn, tiom li konjektis! Ĉion trovis alie. Jes, vizaĝo ŝia —
180 Bela tali' — gracia, sed senproporcia! Kaj vizaĝa moleco, ruĝiĝa viveco, Pruvas pri simplanima, troa feliĉeco! Penso ankoraŭ dormas, kor' — neniofara; Ĉiu respondo — tiel vilaĝa, vulgara! "Kial iluziiĝi? li kriis, misterojn De l' nimfo mi divenas: ŝi pastas anserojn!".
Kun malesper' de nimfo, tuta ŝorcvidaĵo Aliiĝis: rubandoj, la ĉarma kradaĵo El or', arĝent', domaĝe! estis pajl' en vero?.
190 Grafo manojn plektante rigardis al tero, Al herbe kunligita agrosta garbeto, Kiun li opiniis plumofasko pava. Abundokorno — estis karot' ruge flava! Li vidis, kiel ido gin manĝis avide, Do pasis for miraĵo!, ĉarmo! sorĉ'! rapide.
Tiel knabo ĉe vido de flor' cikoria, Logite de silkaĵo mola, blua ĝia, Kareseme aliras, blovas: tuj forfluge 200 Tuta flor' en aero disfalas lanuge; Kaj en mano ekvidas esplorant' scivola: Nuda trunk' de grize verda herb' restis sola.
Graf' surpremis ĉapelon, same revenante, Kiel li venis, sed la vojon rektigante, Li sur legomoj, floroj, grosarbustoj iris.
Transsaltinte barilon, fine li ekspiris!. Al knabin' li parolis pri manĝo matena, Eble ĉiuj jam scias pri lia ĝardena Renkonto, antaŭ domo?eble serĉi iros? 210 Rimarkinte forkuron, kion ili diros?. Do revene, klinante sin apud barilo, Ĉirkaŭ limetoj, herboj, post turniĝoj milo, Li troviĝis kontente sur vojo ebena, Kiu rekte kondukis al domo biena. Rigardi la ĝardenon li zorge evitis, Kiel ŝtelist' grenejon; ke ne pensu iu, Ke li volas viziti ĝin, aŭ jam vizitis; Sed sigardeman Grafon observis neniu. Li vidis flanke, dekstre estis situita.
220 Betularo maldensa, herbokovre sternita. Sur la herba tapiŝo, tra blanka trunkaro, Sub tendo de pendiga, majverda branĉaro, Svarmis multo da formoj, strange moviĝantaj, Kvazaŭ dancus, ĉe luno, fantomoj vagantaj; En nigra kaj malvasta stranga vesto, kelkaj, En longa, dislasita, neĝblanka, aliaj. Tiu kap' sub ĉapelo vasta barelringe, Alia nuda; tiuj kvazaŭ nubon pasas Kaj post kapo, laŭ vento vualojn dislasas, 230 Tiratajn, kiel vostoj de kometoj, svinge. Ĉiu aliapoze: tiuj terfiksitaj Turnas nur per okuloj siaj mallevitaj; Tiu rigardas rekte, dormeme pasante, Kiel sur ŝnur', neniel al flanko turniĝas; Kaj ĉiuj al diversaj flankoj alkliniĝas, Ĝis al ter', kapoklinojn kvazaŭ dediĉante. Se ili renkontiĝas, ili preteriras, Nek parolas, nek ian saluton eldiras, En sin profundiĝante. Grafo por komparo 240 Vidis en ili bildon: elize-ombraro, De doloroj kaj zorgoj jam libere plene, Vagas trankvile, mute, tamen malserene.
Kiu divenus, ke la malmulte sin movaj, Silentaj homoj estas konatoj malnovaj? Ili iris post brua manĝado matena Al fungokolektado, laŭ rito solena. Kiel homoj prudentaj ili moderigas Siajn parolojn, movojn, ilin konformigas, En ĉiu cirkonstanco, al loko kaj horo. 250 Do, antaŭ ol ekiri post mastro sinjoro, Ili prenis la pozojn kaj vestojn aliajn; Servantajn al promeno, blankajn linmantelojn, Kiuj ŝirmas desupre kontuŝojn iliajn; Kaj sur la kapojn ili metis pajlĉapelojn, Do similas animojn, la purgatoriajn. Junular' same vestita, krom Telimeno Kaj kelkaj sin vestantaj france. Nova sceno Por Graf': li ĝin ne konis, la moron ne vidis, Do li tre mirigite en boskon rapidis.
260 Fungoj estis abunde. De fraŭlar' ŝatataj: Ruĝovangaj "vulpinoj" 2 en kantoj glorataj Simboloj de virgeco, sen verma difekto; Strange, neniam sidas sur li insekto. Fraŭlinoj "arbaranon" ĉasas la gracian, Kiun fungoj en kanto nomas ĉefon sian 3 Ĉiuj serĉas "ruĝulon"; kreske ĝi modestas, Malpli fama en kantoj, plej bongusta estas, Ĉu aŭtune aŭ vintre, freŝa aŭ salita. Vojski ĉasas je "muŝomorto" amanita.
270 Aliaj fungoj estas malŝatataj juste, Kiel sanmalutilaj, aŭ malbonaj guste. Sed ec ili utilas, ĉar nutrante bestojn, Ornamas boskon, donas al insektoj nestojn. Sur verda herbotuko, kvazaŭ da malgrandaj Tablovazetoj vico, staras rondorandaj "Rusuletoj" arĝentaj, flavaj kaj ruĝhelaj, Kvazaŭ kun vin' diversa, pokaletoj belaj; "Kaprid'" renverŝita funde bela poteto; "Funuleto" gracia ĉampankaliketo; 280 Plue "blankuloj" rondaj, blankaj, larĝaj, plataj. Kiel laktplenaj tasoj en Saksuj' farataj; Globoforma, per nigra polvo plenigita "Polvul" kiel piprujo — de aliaj nomoj Konataj nur al lupoj, leporoj; de homoj, Ilia granda nombro estas ne baptita. Al lupaj kaj leporaj neniu rapidas; Se iu kliniĝante eraron ekvidas, Kolere piedbatas: li fungon rompante, Faras nesaĝe, belan herbkovron difektas.
290 Telimeno nek lupajn, nek homajn kolektas, Distrite kaj enue ĉirkaŭrigardante, Kun kap' alte levita. Do Rejent' kolere Diras: ŝi fungojn serĉas sur arboj prefere; Asesor' pli malice ŝin igis kompari Al in' serĉanta lokon, kie neston fari.
Solecon kaj silenton serĉante laŭ vide, Ŝi, for de societo, iris malrapide Tra l' bosko sur monteton deklive levitan Kaj per arboj pli densaj ĉirkaŭe ombritan. 300 En mezo grizis ŝtono; torent' el sub roko Bruis, ŝprucis kaj serĉe je ombrara loko, En densaj, aliaj herboj sin kaŝis subite, Kiuj ĉirkaŭ fluge pendis akvon trinkigite. Tie la petolulo en herba vindajo, Sen movo kaj sen bruo sur folisternaĵo Kaŝite, aŭdeblpene flustris; laŭ similo, Kiel ido kriema, kiun al lulilo Metis patrino, ligis super ĝi kurtenon Kaj papavofoliojn ŝutis sub kusenon. 310 Loko kvieta; ofte ĉi tie kaŝita Telimeno ĝin nomas "Sanktejo medita".
Ŝi deĵetis sur herbokovron ĉe torento, De ŝultroj ruĝan ŝalon, flirteman laŭ vento; Kaj kiel naĝantino, ankaŭ ol kuraĝas Sin mergi en malvarman banon kaj eknaĝas, Ŝi ekgenuis, klinis sin flanke al ŝalo; Fine, kvazaŭ kaptite de torentkoralo, Ŝi falante, laŭlonge etendis korptuton, Tempiojn manapogis, sur herbo kubuton, 320 Kun malsupren klinita kapo; ĉe kuseno, Brilis de franca libro paperoveleno Kaj super alabastraj, libropaĝaj randoj Plektiĝis nigraj bukloj kaj rozaj rubandoj.
En smaragda herbar', sur karneola 4 ŝalo, En longa robo, kvazaŭ tego de koralo, De kiu refleksiĝis har' el unu fino, El dua — nigraj ŝuoj, dum ĉe flankoj brilis Neĝblankaj ŝtrumpoj, tuko, manoj, vizaĝblanko. Ŝi, malproksime, raŭpon makulan similis, Rampintan sur acerofolion.
330 Domaĝo! Ĉiuj de tiu bildo ĉarmoj en kombino, Vane atendis konulojn; rigardis nek iu, Per fungokolektado sin okupis ĉiu. Tamen Tade' atentis flanke per okulo; Ne kuraĝante rekte, flanke iris junulo; Kiel pafist' en sia budo sur durado, Branĉkovrite, veturas al otisĉasado 5 Aŭ ĥaradrioj ĉase 6 sur selopafilon Kaŝas, aŭ sub ĉevala kolo; la erpilon 340 Ŝajne sur kamplimeto irante, li trenas Kaj ĉiam pli proksime al birdaro venas. Tiel Tade' ŝtele iris.
Juĝist' konfuzante Embuskon, tranĉis lian vojon, rapidante Al fonto. Vente flirtis la blanka mantelo Kaj granda tuk' ligita ĉe zono; ĉapelo El pajlo, subligite, moviĝis sur kapo, Ŝanceliĝante, kiel folio de lapo; Jen ĝi falis sur ŝultrojn, jen okulojn kaŝas; En mano — bastonego: Juĝist' tiel paŝas. 350 Li kliniĝis kaj manojn en fonto lavinte, Ĉe Telimen' eksidis sur ŝton', apoginte Sin per manoj sur globo el ost' elefanta, De baston'; kaj aŭdiĝis alparol' sekvanta:
"Aŭdu , moŝtin', de tempo, kiam Tadeeton Ni gastigas, mi havas grandan malkvieton. Mi — senida, maljuna; ĉi bubet' petola Estas mia en mondo konsolaĵo sola Kaj mia heredonto. Laŭ favor' ciela Li havos belan pecon da pano nobela: 360 Pripensi lian sorton, venas jam momento, Sed konsideru kaŭzon de mia turmento! Vi scias, de Tadeo patro, frato mia, Jacek, strangul' silentas pri intenco sia, Ne volas li reveni kaj sin kaŝas ie; Pri sia vivo, filon lasante senscie, Ĉiam lin administras, pensis en komenco Pri legion', afliktis min per la intenco, Poste konsentis: restu li hejme trankvile Kaj edziĝu. Edzinon li trovus facile. 370 Partion mi elektis. Kiu civitano, Laŭ nomo, parenceco, al la Ĉambelano Egaliĝas?. Jen lia pli aĝa filino, Anno, bela, dothava, estas jam fraŭlino. Mi volis svati..." Tiam Telimen' paliĝis, Fermis libron, leviĝis iom kaj sidiĝis
"Kiel mi panjon amas, ŝi diris, ĉu frato, Via koro sen Dio estas, sen kompato? Vi pensas de Tadeo iĝi bonfaranto, Se vi la knabon faros poligonsemanto! 7 380 Vi baros al li mondon! Li iam malbenos, Se vi tian talenton en arbaroj tenos!. Mi ekkonis: la ido havas kapablecon Kaj indas de la mondo pluan polurecon. Frato, vi bone knabon en regurbon sendus, Varsavon? Aŭ mi, frato, kion rekomendus?... Petr-urbeton? Verŝajne, pro afer' aŭtune Tie mi estos; tial ni pripensos kune Kion fari. Mi tie personaron konas, Havas influojn, tio karieron donas. 390 Kun mia help' en gravajn domojn li eniros Kaj kiam li, kun altaj dignuloj akiros Konatecon, li havos oficon, ordenon; Tiam li lasu servon, elektu revenon, Post akir' de signifo kaj de mondokono. Do kion frato pensas" " - "Vere, ne malbono, Diris Juĝist', se iom junulo veturas, Rigardas mondon, inter homoj sin poluras; Ne malmulte en mondo mi veturis june: Al Pjotrkov' 8 Dubno, kiel palestrano kune 400 Kun tribunal'; aferojn proprajn akcelante, Mi estis en Varŝavo, multe profitante!. Tiel mi ankaŭ volus nevon junecaĝe Elsendi inter homojn, jen simple vojaĝe, Kiel metihelpiston kiu migri iras El hejm' kaj mondokonon per tio akiras; Ne pro rangoj, titoloj! Pardon' Telimeno, Kian signifon havas moskva rang' ordeno? Antaŭe, nun eĉ, kiu sinjoro pli grava Aŭ en distrikt' nobelo, iome bonhava 410 Zorgas pri similaĵoj?. Tamen ĉiu homo Lin estimas, respektas, pro deveno, nomo Aŭ ofico, sed ia civitanelekta, Kaj ne danka al ies favoro protekta".
Telimen' interrompis: "Sekve bone, frato: Tra la mondo vojaĝi, iru la zorgato".
Juĝist' skrapante kapon diris: "Jes fratino. Mi volus, sed mi havas novan malfacilon! Ĉar Jacek ne ellasas el zorgado filon; Kaj ĵus al mi, sur kolon, venis Bernanrdino 420 Vermo el transvistule, kiu konfidato Estas, konanta ĉiujn intencojn de l' frato; Do ili, pro Tadeo, jam decidis ĉion Kaj volas, ke edziĝe li prenu Zofion, Edukatan de via moŝt'. Ambaŭ havaĵon Ricevos mian, krome de Jacek dotaĵon, En kapitaloj; ilin havas ja sinjoro Jacek, kaj mi partegon el lia favoro: Do li rajtas disponi - Pensu pri metodo Ke ĉio kun malgranda fariĝu klopodo. 430 Ili interkoniĝu; vere junaj aĝe, Precipe ŝi, sed tio estas nedomaĝe. Estas tempo eiligi ŝin el fermiteco, Ĉar Zosja jam elkreskas ja el infaneco".
Telimeno ekmiris kaj preskaŭ timiĝis, Leviĝante, sur ŝalo ree genuiĝis. Komence ŝi aŭskultis, poste ĉe orelo Neante, skuis manon, kvazaŭ por forpelo De malagrablaj vortoj, returne en buŝon De parolanto, kiel trudiĝantan muŝon.
440 "Ha! novaĵo, sinjoro! ŝi diris kolere, Ĉu bona por Tadeo, juĝu mem prefere!. Min Tade' ne koncernas; mem pri li decidu, Faru lin ekonomo, en drinkej' li sidu, Vendu brandon, Ĉasbestojn en arbar ' insidu; Kun li laŭvole agu. Sed Zonjon - mi flegas! Ĉu Zosja vin koncernas? Ŝian manon regas Nur mi mem! Se sinjoro Jacek donis monon Por eduko de Zonjo, promesis aldonon Al malgrandeta jara pensieto ŝia; 450 Li Zonjon ne aĉetis. Cetere konscia Vi estas kaj memoras homoj ĝis momento, Ke ne senkaŭza estas malavaro via... Ŝuldas ion Soplicoj al Horeŝkoj gento" (Tiujn vortojn aŭskultis Juĝist' kun ĉagreno, Konfuzo kaj videbla ia abonemo; Kvazaŭ li timus reston de parol', klinante La kapon, li per mano jesis ruĝiĝante).
Telimen' finis: "Estis mi la vartistino Kaj nun sola, de Zonjo parenczorgantino. 460 Krom mi, neniu pensos pri feliĉo ŝia". — "Se ŝi feliĉon trovos en edziĝo tia? Okullevante diris li; se Tadeeto Plaĉos al ŝi?" - Ĉu plaĉos?. Restu en kvieto! Plaĉos, ne plaĉos: tute afero malgrava! Vere, Zosja ne estos partio dothava; Sed ankaŭ ne vilaĝa ia nobelino, Sed ekscelenca moŝto, vojevodidino! Edzon trovos nepino Horeŝko devena! Ŝia eduko estis tiom zorgoplena! 470 Ŝi eble sovaĝiĝis ĉi tie!" - Atente Rigardis ŝin Juĝisto, ŝajne jam kontente, Ĉar li diris gajete: "Nu, do kion fari! Dio vidas, mi iris al negoc' sincere; Nur sen koler'. Se volas fratin' kontraŭstari, Ŝi rajtas; nu, domaĝe, tamen senkolere. Mi konsilis, ĉar frato ordonis; ne uzas Iu devigon: se vi Tadeon rifuzas, Mi reskribos al Jacek, ke pro kulp' ne mia, Ne povas fianĉiĝi Tade' kun Zofia. 480 Nun mi zorgos mem. Ŝajnas ke kun Ĉambelano Ni svatos kaj konsentos pri cetera plano!"
Dume ŝi malvarmiĝis el fervor' laŭvide: "Mi nenion rifuzas, fratet', malrapide!. Vi mem diris: tro frue, kaj tro juna paro - Ni pripensu, atendu, ne estos ja baro; Interkoniĝi povas gejunuloj niaj, Sed ni laŭ traf' ne risku sorton de aliaj Nur mi frue avertas: ke frat' ne emigu Tadeon kaj lin ami Zonjon ne devigu; 490 Kor' ne estas servisto, ne konas sinjoron, Neniam superforto katenos la koron".
Juĝisto leviĝante, foriris medite. Tade' el kontrauflanko alvenis subite, Ŝajnigante, ke fungoserĉo lin altiris. Samdirekte la Grafo malrapide iris.
Grafo, kiam disputis Juĝist, Telimeno, Staris post arboj, ege mirante pri sceno. Paperon kaj krajonon el poŝ' eliginte, Kiujn li ĉiam havas - sur trunk' fleksiginte, 500 Li fiksis etenditan desegnokarteton Kaj diris: "Kvazaŭ mem vi pozigus grupeton. Li sur rok', ŝi en herbo, pentrindaj en vero, Laŭ vizaĝoj kontrasto, kapoj karaktero!"
Li aliris, haltadis, frotis la lorneton, Rigardis, ĉe okuloj svingante tuketon: "Ĉu belega vidaĵo, inda je admiro, Malaperos, sin ŝangos ĉe alproksimiĝo? Ĉu herbvelur' - papavo, verdaj' betfolia? En nimfo ĉu vidiĝos kortestrino ia?.
510 Kvankam Graf' Telimenon antaŭe vidadis En domo de Juĝisto, kie li estadis, Li malmulte atentis sin; do kun surprizo Li rekonis modelon sian de la skizo. Loko, ĉarma staturo, ĝusta vestfasono, En okuloj kolero ne jam estingiĝis; La vizaĝo, sub freŝa ekblovo, viviĝis, Kiam subite venis junuloj proksime, Per ruĝeco pli forta, viva ol kutime. 520 "Estrino, diris Grafo, kuraĝon pardonu, Permesu senkulpiĝi, dankemon rekonu: Ekskuzas sin de viaj paŝoj esplorinto, Kaj dankas, de medito via, atestinto. Tiom mi vin ofendis! tiom ŝuldas sento! Mi ĝenis meditadon, ŝuldas por momento De l' inspiro, momento feliĉa! personon Kondamnu, sed artisto atendas pardonon! Mi tre multe kuraĝis, jen pli da kurago: Juĝu!" - Li genuiĝis kun sia pejzaĝo.
530 Do Telimeno juĝis la skizojn per tono Ĝentila, kiel arton konanta persono; Ŝi, avarante laŭdojn, vigligon ne ŝparis: "Mi gratulas, ŝi diris, vi ĝin brave faris, Sed vi flegu talenton, serĉu por modelo Belan naturon! Ho! vi feliĉa ĉielo Itala! de Cezaroj vi ĝardenoj rozaj! Kaskadoj de klasika Tibur', 9 grandiozaj! Terura Pauzilipa 10 roka voj'!. Jen tio Pentristoj-lando, Grafo! Nin, kompatu Dio! 540 Muz-id' ĉe Soplicovaj nutristinoj, certe Mortos. Mi tion, Grafo, enkadrigos lerte, Aŭ lokos en albumon, al desegnareto, El ĉie kolektita de mi, en tableto".
Ili interparolis pri ĉielbluaĵoj, Marbruoj, ventaromoj, pri rokaj supraĵoj Kaj intermiksis, laŭ la vojaĝulkutimo, Ridon, mokon pri aĵoj en patruja limo. Tamen ilin ĉirkaŭis la litvaj, malhelaj Arbaroj seriozaj kaj mirinde belaj! - 550 En krono de lupoloj, la padoprunujoj; Kun freŝa, paŝtistina ruĝiĝo, sorpujoj; Aveluj', laŭ menado 11 , kun verdaj sceptretoj, Kvazaŭ uv' ornamita de nuksaj perletoj; Arbaridoj: kratagon viburn' ĉirkaŭprenas; Rubuso, nigran buŝon al framboj premanta, Per folioj sin arboj kaj arbustoj tenas, Kiel por danc' fraŭlinoj, junular' staranta Ĉirkaŭ geedzoj. Meze de l' rond' staras paro, Levite, super tuta amas' de l' arbaro, 560 Per ĉarmo de koloro, graciec' talia: Betulo, amatino - karpen', edzo ŝia. Plue kvazaŭ infanojn, nepojn, maljunuloj Rigardas en silento: jen fagoj, aĝuloj, Tie poploj, matronoj; jen muske barbhara, Kun sia giba nuko, kverko kvincentjara, Kiun apogas, kvazaŭ rompitaj kolonoj, Kadavroj de kverkavoj, kiuj iĝis ŝtonoj.
Tadeuŝ', enuante, turnis sin ka movis Pro diskuto, en kiu disputi ne povis. 570 Kiam laudon de fremdaj boskoj kaj belecoj Sekvis vice nomate, ĉiuj arbospecoj: La cipresa, oranĝa, oliva, migdala, Citrona, mahagona, juglanda, santala, Aloa, kakta, figa, ec fine hedera Kaj sonis glor' de ĉies formo, trunko, floro, Tiam Tade' fariĝis ĉiam pli kolera Kaj ne povis reteni indignon de l' koro.
Li simplul', sed kapabla por naturadmiro Rigardante arbaron, diris kun inspiro: 580 "En Vilna botanika ĝarden', mi atente Observis famajn arbojn, kiuj oriente Kreskas, kaj en la suda bela ter' itala; Kiu el ili estas al niaj egala? Ĉu fulmoforigiloj - aloaj bastonoj? Ĉu pigmeo, kun oraj globetoj, citronoj, Mallonga, trunkodika, kun laka folio Kiel virin' malbela, sed riĉa por tio? Ĉu maldika, malgrasa kaj longa cipreso? Enua, ne malĝoja arbo, laŭ impreso; 590 Ĝi aspektas malĝoje sur tomb'?. Jen lakeo, Germano, en funerbra kortega livreo, Ne kuraĝante levi manojn, nek moveton De l' kapo, por neniel rompi etiketon.
"Ĉu ne pli bela nia honesta betulo, Ploranta kampulino, pro filo, mortulo, Aŭ pro edzo vidvino manojn kunplektante, Ĝis al tero etendas harligon torente: Muta malĝoj', stature ploras elokvente! Kial sinjoro Grafo, pentradon ŝatante, 600 Ne pentras arbojn, inter kiuj li mem sidas? Ke loĝante fekundan litvan ebenaĵon, Vi pentras rokoplenan ian dezertaĵon".
Amiko, diris Grafo, estas naturbelo: Formo, fon', materio, sed anim' - inspiro, Kiun levas alsupre fantaziflugiro Kaj apogas reguloj; gust' estas poluro. Ne sufiĉas naturo, nek ia fervoro: Idealsferon flugi devas nia koro! 610 Ne ĉio bela estas pentrebla, ne ĉio! Vi sciiĝos pli vaste el libroj pri tio. Koncerne pentroarton: pejzaĝoj bezonas Vidpunktojn, grupojn, kunon, ĉielon, ĝin donas Italuj'! Do en pentra arto, Italujo Estis, estas kaj estos: pentristoj patrujo! Tial ekster Breughelo 12 , sed ne Van der Hello, Nur pejzagisto, (nome estas du Breuumlgelo) Kaj krom Rujsdalo 13 , kie en tuta nordlando Ekzistis pejzaĝisto de unua grando? 620 Do ĉielon!" - "Orlovski 14 nia, estis ĝuste, Telimen' interrompis, Soplican' laŭguste, (Tio estas Soplicoj-malsano, laŭ scio, Ke krom patrujo, plaĉas al ili nenio) Orlovski ĉiam vivis en Petro urbeto; Fama pentrist', (mi havas skizojn en tableto) Li loĝis apud caro, kiel en edeno: Graf' vi kredas? li revis pri al hejm' reveno! Li ĉiam pri juneco sia rememoris, Polajn: teron, ĉielon kaj arbarojn gloris..."
630 "Kaj li pravis! ekkriis Tadeo fervore: Ĉiel' itala estas, laŭ dir' ĉiu hore Blua, pura, do kvazaŭ akvoj glaciŝelaj; Ĉu vent', malbona veter' ne estas pli belaj? Ĉe ni, vi levu kapon: kiom da vidaĵoj! Kiom da scenoj, bildoj, ludas la nubaĵoj!
Ĉiu nubo - alia: aŭtuna ci tie Pluve graveda rampas, laŭ maldiligenta Testudo kaj delasas ĝis ter', longastrie Malplektitajn harligojn da pluvo torenta; 640 Vento pelas hajlnubon, al balon' similan, Rondan, blumalhelan, meze flave brilan; Granda bruo ĉirkaŭe, vidu, eĉ en niaj Ĉiutagaj nubetoj, ŝanĝoj estas kiaj! Komence anseraro, blankaj cignoj velas, Dorse vent', kiel falko, ilin kune pelas:. Ili premiĝas, kreskas - nova mirindaĵo! Ricevas kurbajn nukojn, dislasas kolharon, Elŝovante piedojn, sur ĉielarkaĵo, Kiel ĉevaltabuno, trakuras steparon; 650 Ĉiuj, arĝenteblankaj, miksiĝis; — subite El koloj kreskas mastoj, el kolharo - veloj; Tabun', en grandiozan sipon transformite, Naĝas, sen bru', sur blua eben' de ĉieloj!"
Graf', Telimeno staris supren rigardante; Tade', per unu mano al nubo montrante; La duan manon premis li al Telimeno. Jam pasis do minutoj de silenta sceno; Graf' dismetis paperon sur sia ĉapelo Kaj eligis krajonon. Tiam, por orelo 660 Malagrable, aŭdiĝis sonoril' biena; La silenta arbaro iĝis bruoplena.
Graf', balancinte kapon, seriozatone Diris: "Ĉio finiĝis sonorilosone! Kalkul' de granda penso, plan' de imageco, Ludoj de senkulpeco, ĝoj' de amikeco, Konfidoj de la koro: ĉe l' bronzosonoro, Ĉio sin miksas, rompas, for malaperante!" Al Telimen' senteman rigardon turnante: "Kio restas?" li diris, kaj ŝi: "Rememoro!" 670 Kaj volante konsoli la malĝojan koron, Ŝi deŝiris por Grafo neforgesofloron 15 Grafo kisis ĝin kore kaj fiksis ĉe l' sino; Duaflanke,Tadeo, post arbet' disklino Vidis, ke tra folioj, al li brilas io: Ĝi estis maneto, kiel blanka lilio; Li kaptinte ĝin, kisis; en ĝi buŝo lia Dronis, kiel abelo en kalik' lilia. Li eksentis malvarmon sur buŝ': ŝlosileton Li trovis kaj da blanka papero ruleton; 680 Li metis ĝin en poŝon, sciante nenion, Kion ŝlosil' signifas: kartet' diros tion.
Sonoro ĉiam sonis; ehe el arbaroj Respondis mil' da krioj kaj da bruofaroj. Tio estis resono de serĉo, vokado, Signalo de finita fungokolektado; Ne resono malĝoja, enterig-aranĝa, Kiel ŝajnis al Grafo, kontraŭe, tagmanĝa Subtegmente, en ĉiu tagmezo, krianta, Al tagmanĝo servistojn, gastojn invitanta. 690 Tia kutim' antaŭe en bienoj estis Kaj ankaŭ en la domo de l' Juĝisto restis. Do iris ar' portanta bastajn skatoletojn Kaj al fin' de tuketoj, ligitajn korbetojn Kun fungoj; ĉe fraŭlinoj, en unua mano, Volvita ventumilo kvazaŭ: "arbarano" En dua, kunligitaj, kiel kampfloretoj, "Trunkanoj" 16 kaj diversaj "kolorrusuletoj" Vojski kun "musomorto". Kun mano malplena, Flanke de sinjoridoj, venas Telimena.
700 Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris; Ĉe tabl' unuan lokon Ĉambelano prenis; Laŭ aĝ', ofic' la digno al li apartenis: Li irante, al ĉiuj salutklinojn faris. Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernandina Diris mallongan preĝon en lingvo latina. Oni donis la brandon; poste sidiĝante, Ĉiuj manĝis malvarman supon, siletante.
Oni tagmanĝis ekster kutimo trankvile, Sen babil', kvankam mastro invitis ĝentile. 710 Partianoj de hundoj manĝis sendispute" Morgaŭan vetbatalon pripensante mute; Granda pens' al silento devigas la buŝon. Telimen" alparolis ĉiam Tadeuŝon, Ankaŭ devis turniĝi al Grafo sinjoro, Ne ofte okuleti eĉ al Asesoro. Same birdist' rigardas kaptilon, logante Kardelojn kaj samtempe paserojn kaptante. Tade' kaj Grafo estis feliĉaj, kontentaj, Ambaŭ esperoplenaj, do ambaŭ silentaj. 720 Graf' rigardis fiere al sia floreto, Kaj Tadeo ŝtelume palpis je poŝeto, Ĉu ŝlosil ne forkuris? Kaj turnis en mano Ne legitan karteton. Al la Ĉambelano Juĝisto alverŝadis hungar-ĉampan-vinon, Premis lin je genuoj, servis diligente, Sed por interparolo ne havis inklinon. Videble ian zorgon li sentis. Silente
Pasadis de manĝaĵoj kaj teleroj ŝanĝo, Kiam rompis enuan iron de tagmanĝo, 730 De gast' neatendita, subita enkuro; Arbarist' eĉ tagmanĝofinon ne atendis, Kuris al mastro; montris mieno, staturo, Ke grava, nekutima novaĵo lin sendis. Ĉiuj al li okulojn turnis. Li respiris Iomete kaj: "Urso, Sinjoro!" nur diris. Reston ĉiuj divenis: el sia pranesto 17 En arbaron post Niemen, trasteliĝas besto, Oni ĝin persekutu; tion sciis ĉiu, Kvankam nek konsiliĝis, nek pripensis iu; 740 Kuna penso montriĝis en vokoj subitaj, Vivaj gestoj, diversaj ordonoj donitaj, Kiuj, el tiom buŝoj elirante kune, Tamen al unu celo rapidis komune.
"Vilaĝen rajdu! kriis Juĝist' al centulo 18 Tagiĝe morgaŭ ĉaso! ĉiu volontulo. Kiu iros kun lanco, de laboro tera 19 Kaj kvintaga servuto estos tutlibera".
"Selu grizulon, diris Ĉambelan ekkrie; Galopu mian domon kaj prenu el tie 750 Du hirudojn 20 la fame ĉirkaŭe konatan Hundoparon, Strapcina kaj Spravnik nomatan 21 Stopu al ili buŝojn kaj en sakon ligu, Kaj ĉi tien rapide sur ĉeval' venigu!" — "Vanjka! kriis al knabo Asesor' rus-tone, Larĝan glavon Sanguŝkan tuj akrigu bone; Vi scias, kiu estas de la princo dono; Kuglo estu en ĉiu ŝargaĵo ĉe l' zono!" — "Pafilojn, kriis ĉiuj, igu en pretecon! Asesor' ĉiam vokis: "Plumbon, plumbopecon!
760 Kugloformil' en poŝo". - "Al prepost' biena, Diris Juĝist', sciigu, ke en fru' matena, Morgaŭ li legu meson en kapel': oferto 22 Por ĉasistoj; jen, meso de sankta Huberto".
Post donitaj ordonoj fariĝis silente. Ĉiuj meditis, ĉirkaurigardis atente, Kvazaŭ iun serĉante; ĝis rigardo kuna Ariĝis sur vizaĝo de Vojski maljuna: Jen tiel por elmarŝo ĉefon serĉis oni, Kaj decidis al Vojski estrbastonon doni... 770 Vojski stariĝis, volon de ĉiuj vidinte, Kaj per man' serioze la tablon batinte, El ĉebrusto orbrilan ĉeneton ektiris, Kun poŝhorloĝo, dika kiel pir', kaj diris: "Morgaŭ, duono de kvina, al arbarkapelo, Venos ĉasistoj kaj la anar' de ĉaspelo".
Dirinte li foriris de tabl'; arbarestro Lin sekvis: ili ĉason pripensos, aranĝos,
Kiel post anoncita batal' armeestro; Soldatoj armilaron purigas kaj manĝos. 780 Aŭ sur manteloj, seloj, senzorge jam dormas, Dum la ĉefoj en tendo batalplanon formas.
Post manĝo, tago pasis je hufumforĝado, Hundoj-nutro,kolekto, armilpurigado; Vespere estis preskaŭ neniu ĉetable; Eĉ partioj de Falko kaj Stumpul', afable, Sian grandan disputon forgesinte plene, Prenis sin je la brakoj: Rejent', Asesoro, Serĉas plumbon. Ceteraj, lace de laboro, Iris dormi, por frue vekiĝi matene.
790 Al Tade' oni donis en domo ĉambreton. Li starigis kandelon en la kameneton, Simulis dormon, tamen ne fermis okulon, Sed atendis meznokton. Enue, junulo Ĉe fenestrokovrila eltranĉo ekstraris, Por vidi, kion nokta domgardisto faris. Kiam gardist' foriris, Tade' elsaltinte, Fermis fenestron kaj al tero kliniĝinte, Laŭlonge de la muroj, ŝtelume forpaŝis. Kien? Ĉi tion densa noktvualo kaŝis. Aperaĵo en papilotoj vekas Tadeon — Tro malfrua rimarko de l' eraro — Drinkejo — Emisario — Lerta uzo de tabakujo turnas la diskuton sur ĝustan vojon — Pranestejo — Urso — Danĝero de Tadeo kaj de l' Grafo — Tri pafoj — Disputo pri pafiloj Sagalasa kaj Sanguŝka, decidita aprobe por la Horeŝka unutubo — Bigoso — De Vojski rakonto pri duelo inter Dovejko kaj Domejko, interrompita per instigo de hundoj kontraŭ leporo — Fino de l' rakonto pri Dovejko kaj Domejko
<poem> Samaĝuloj de litvaj granddukoj, arbaroj De Bjalovjeĵa, Svitezj', Kuŝelev', Ponaroj (1) Kiuj ombris kronitajn kapojn de Vitino, De la Granda Mendogo kaj de Gedimino (2) Kiam ĉe fajr' ĉasista, sur monto Ponara, Li kuŝis sur la ursa felo vilohara Kaj aŭskultante kantojn de saĝa Lizdejko Kaj per Viljo aspekto kaj bru' de Vilejko Dormlulite, li sonĝis pri la lupo fera, 10 Kaj vekite, laŭ dioj ordono supera Fondis Viln' urbon (3) kiu sidas en arbaro, Kiel lup' inter uroj, aproj kaj ursaro. l ĝi, kiel el roma lupino reĝidoj (4) Eliris Kejstut, Olgerd kaj la Olgerdidoj Grandaj ĉasistoj, same gloraj kavaliroj, En postkuro de bestoj kaj en militiroj, Al ni ĉasista sono malkovris misteron, Ke Litvo bezonados arbarojn kaj feron.
Arbaroj! vin rigardis al ĉaso veninta 20 Lasta reĝ' en Vitolda kolpako la pinta, Feliĉa Jagellona lasta militisto (5) Kaj en Litvo la lasta monarĥo ĉasisto. Hejmlandaj arboj miaj!, se dispono Dia Permesos rehejmiĝi, amikaro mia, Ĉu vin mi trovos ree?, ĉu vivas en sano Vi, ĉirkaŭ kiuj rampis mi, kiel infano... Ĉu vivas grandegulo, Baŭblis ĝia nomo (6) Kies jarcenta kavaĵ', kiel bona domo, Por dekdu homoj estis vespera manĝejo? 30 Ĉu floras bosk' Mendoga, ĉe paroĥpregejo? (7) Tie en Ukraino, ĉu ankoraŭ bruas Ĉe dom' de Holovinski, kie Rosjo fluas, Tilio diskreskinta, ke sub ombro ĝia Centpare iris dancon junular' gracia?
Monumentoj vi niaj! Vin, kiom en jaro Forhakas komercistoj, moskva registaro! Ne lasante azilon al la birdoj kantaj Nek al bardoj, la ombron kiel bird' ŝatantaj. Ja tili' Ĉarnolesja al Jano sentema (8) 40 Inspiris multajn rimojn kverko babilema Al bard' kozaka tiom da mirakloj kantas (9) Arboj miaj, kiome mi al vi ŝuldantas! Pafisto forkuranta mokojn de kolegoj Pro maltrafita besto, sub viaj branĉegoj Mi ĉasis revojn; kaj en sovaĝregiono, Forgesinte la ĉason, mi sidis sur ŝtono; Ĉirkaŭe brilis griza musko surverŝita Blumalhele per nigra bero dispremita Kaj tie flagris ruĝe erikaltaĵetoj 50 Kun ornam' el koralaj vakciniperletoj. Malhel' ĉirkaŭe; supre branĉoj sin etendis Kaj kiel verdaj, densaj nuboj suben pendis; Vent' furiozis super arkaĵ' nemovata, Per ĝemo, hurlo, krako, frakas' tondrobata. Stranga, surdiga bruo! super kapo mia, Kvazaŭ estus pendanta la maro furia.
Malsupre urbruinoj kvazaŭ renversita Kverko, kiel grandega trabaĵo rompita; Kaj sur ĝia apogo leviĝas kolone 60 Branĉaraj trunkoj, traboj putrintaj duone, En ĉirkaŭbar' de herboj. Kun terur' vi vidas: Arbaromastroj meze de l' teraso sidas: Aproj, ursoj kaj lupoj; jen kuŝas ĉe fostoj Post nesigardaj gastoj ekmorditaj ostoj; Iam elŝprucas supren tra herbo verdanta, Kiel fontan' du kornoj de cervo kuranta, Kiu brilas tra arboj per flaveta strio, Kiel estingiĝanta en arbar' radio.
Ree silent' malsupre. Pego surabie 70 Frapetas, poste flugas, malaperas ie, Sed ne ĉesas per beko frapi en kaŝloko, Kiel infano serĉi invitas per voko. Sciur' tenanta nukson pli proksime sidas, Mordas; vosteto pendas super la okuloj, Kiel plumtufo super kask' de kirasuloj: Malgraŭ ŝirmil' atentas ĝi, kaj se ekvidas Gaston, saltas plej lerta el arbarsaltuloj De la arbo sur arbojn, fulmrapide; en fino Ĝi nevideble kaŝas sin en trunkosino, 80 Kiel revenas hejman arbon driadino (10) Ree mallaŭte. Branĉo skuiĝis puŝita Kaj inter la sorpuja berar' disŝovita Ekbrilis pli ol sorpoj, vizaĝo ruĝhela. Berojn, nuksojn kolektas junulino bela. En bastan korbon metas ŝi la kolektatajn Vakciniojn, kiel ŝia buŝo skarlatajn. Briletajn nuksojn kaptas fluge la virino.
Ĵus ili aŭdis kornojsonon, hundbojadon 90 Kaj divenis proksime venantan ĉasadon. Do ambaŭ timoplene en densaj branĉetoj For malaperis, kiel arbaraj dietoj.
Soplicovo moviĝas, sed nek hundojbojo, Ĉevalojheno, knaraj kaleŝoj sur vojo, Nek de trumpetoj ĉasosignalo donita, Povis tiri Tadeon el sternaĵo lita. En vest' falinte liton, dormegis la homo Kaj neniu ekpensis serĉi lin tra l' domo. Ĉiuj mem okupite, laŭ ordon' rapidis 100 Pri dormul' forgesinte, foreston ne vidis.
Li ronkis. Tra l' aperto fenestrokovrila Eltranĉita korforme, enfalis sunbrila Fajrokolono, rekte al frunto kaj buŝo De volanta ankoraŭ dormi Tadeuŝo. Li turniĝis, ŝirmante sin. Ĵus frapo ia Lin vekis. Gaja estis revekiĝo lia. Li estis birde vigla, facile respiris Kaj sentis sin feliĉa, al si ridetante; Pri ĉio okazinta hieraŭ, pensante. 110 Li sentis korbatadon, ruĝiĝe sopiris. Li rigardis fenestron: miraĵoj! En klaro De tiu koro, brilis hela okulparo, Tre larĝe malfermita, al rigard' simila, Kiu penetras ombrojn el taglumo brila. Kaj li vidis: maneto, kvazaŭ ventumilo Al sun' turniĝis, kiel okulojŝirmilo; Fingretoj direktitaj al roza sunhelo, Ruĝiĝis trae, kiel rubena juvelo; Scieme disklinita buŝo kun dentetoj, 120 Kvazaŭ inter koraloj lumantaj perletoj; Vangoj, kvankam ŝirmitaj per roza manplato Flamas mem, kiel rozoj, per viva skarlato.
Tadeo, ĉe fenestro en ombro kuŝante Kaj belegan aperon super si vidante Preskaŭ sur la vizaĝo, ne sciis, ĉu tio Estas vere maldormo, aŭ sonĝa vizio Pri aminda, helbrila infana vizaĝo, Kiun sonĝe ni vidis en senkulpa aĝo. Vizaĝeto kliniĝis, li time kaj ĝoje 130 Tremante, ha! ekvidis precize, refoje, Rememoris, rekonis mallongan hararon Volvitan en neĝblankan papilotojaron, Kiel arĝentaj silikvoj, ili sunobrile Lumis al kron' sanktula en bildet' simile Li eksaltis; vidaĵo pro krako timplene Forflugis, malgraŭ lia atend', senrevene. Nur aŭdiĝis denove trifoja frapado Kaj la vortoj: "Leviĝu, tempo por ĉasado! Vi malfruos". Li saltis el lit', ĉe foriro 140 Puŝis la fenestrumojn, ke krakis ĉarniro Kaj malfermitaj flankoj ekbatis la muron; Li elsaltis, rigardis kun konfuzo, miro, Sed nenia postsigno perfidis forkuron. Proksime al l' fenestro estis fruktarbara Baril': sur ĝi lupoloj kun krono florara Ŝanceliĝis, puŝitaj de manet'? aŭ vente Movitaj?.Li rigardis longe kaj atente. Ne kuraĝante iri ĝardenon, ĉe bara Palisar' apogite, li levis silente La okulojn kaj fingron al buŝo alpreme 150 Metis silentordone, ke vort' rapideme Ne rompu la silenton; poste frunton frapis Li, kvazaŭ al memoro dormanta, admone, Fine ekmordis fingron, ĝis sango sin skrapis Kaj kriis laŭte: "Prave al mi, tiel bone!"
En domo bruoplena nur antaŭ momento, Nun estis kvazaŭ tomba, obtuza silento. Ĉiuj iris en kampon. Tade' alturnetis Orelojn kaj al ili manojn tube metis; Aŭskultis, ĝis alportis vento el arbaro 160 Trumpetsonojn kaj kriojn de la ĉasistaro.
Lia ĉeval' en stalo atendis selite. Li preninte pafilon, kiel obsedite Galopis al drinkejoj, kie ĉe kapelo, Matene kolektiĝis anoj de ĉaspelo.
Du drinkejoj duflanke ĉe l' voj' kliniĝante, Staris kvazaŭ fenestre al si minacante; Malnova estis juĝe kastela hedero; Nova, spita konstruo, Soplica posedo. Tiu, kvazaŭ heredo propra de Gervazo 170 En ĉi tiu ĉe tablo prezidas Protazo.
Nova drinkej' ne estis interesekscita; Malnova, laŭ antikva model' konstruita, Kiun elpensis iam Tiraj ĉarpentristoj (11) Kaj poste judujanoj disportis surtere: Konstruospeco, kiun fremdaj konstruistoj Ne konas; ni de judoj ĝin heredas pere.
Fronto kiel arkeo, kaj posto — sanktejo; Arke', kvazaŭ de Noe kvarflanka bestejo, Konata nun vulgare laŭ nomo de staloj 180 Kaj en ĝi bestoj: bovoj, bovinoj, ĉevaloj, Barbaj kaprinoj; supre da birdoj kolektoj, Ankaŭ rampuloj pare, ne mankas insektoj. Posta part' kiel stranga sanktejo; konstrue Memoriĝas laŭ vido, templo Salomona, Kiun metiosperte starigis unue Hiramaj ĉarpentistoj sur monto Siona (12) Nun judoj ĝin imitas en siaj lernejoj, Lernejmodelon sekvas staloj kaj drinkejoj, El tabuletoj, pajlo: tegment' pintigita, 190 Ĉifaĵa, kiel juda ĉapo difektita. El supro ŝpruce levas randojn galerio Apogitajn sur ligna kolonojserio. Kolonar', kio estas miraĵ' arĥitekta, Daŭras, kvankam duone putrinta, malrekta, Kiel en Piza turo (13) , sed ne laŭ modeloj De grekoj, ĉar sen bazoj kaj sen kapiteloj. Super kolonoj pendas randduonarkaĵo, Ankaŭ ligna, de gota arto imitaĵo. Supraĵe artornamoj, ne per skulptĉizilo, 200 Sed lerte eltranĉitaj per ĉarpenthakilo, Kiel brakkurboj de la kandelabr' sabata; Fine pendas globetoj, kvazaŭ la butono, De la judoj dum preĝoj frunte pendigita Kaj kiun oni nomas "cices" (14) en ĵargono. Malproksime, drinkejo malrekta, ŝancela, Kvazaŭ preĝanta judo balancas per kapo; Taŭza pajlaĵo — barbo, tegment' kiel ĉapo, La fulgaj muroj kiel nigra teg' mantela, Kaj kiel "cices" frunte — skulptaĵo antaŭe.
210 Drinkejpartoj laŭ juda lernejo ankaŭe Kun ĉambretoj malvastaj, longformaj, unua Parto por gesinjoroj, kiuj vojaĝadas; Kaj en grandega halo ĉe muroj en dua Multpiedaj, malllarĝaj lignaj tabloj staras Kun malaltaj al tablo similaj benketoj, Kiel idoj al patro.
Ronde, sur seĝetoj, Sidas parte kampuloj, nobeletoj parte, Ĉiuj vice; nur sidas ekonom' aparte. Post frumeso, ĉar estis dimanĉ', el kapelo 220 Ili venis distriĝi, trinki ĉe Jankjelo. Antaŭ ĉiu ŝaŭmis kaliko griza, branda; Drinkejistin' kuradis kun botelo granda. Farmisto Jankjel portis longan sarafaron Ĝis ter', kun hoketingoj arĝentaj; li manon Unu al sia nigra silka zono metis, Per dua sian grizan barbon glatumetis; Li ĉirkaŭe rigardis, disponis, salutojn Faris al enirantoj, ĉe gastoj diskutojn Komencis, kverelantojn li emigis pace, 230 Sed servis al neniu, irante senlace. Konata pro honesto, judo maljunulo De jarmulto drinkejon farmis; sed kampulo Neniu, nek nobelo en bieno plendis. Ĉar kial? Li drinkaĵojn ĉiam bonajn vendis; Li kalkulis sigarde, tamen sen trompeco, Ne malhelpis gajiĝon, sed sen ebrieco! Li ŝatis tre amuzojn kaj oni solenis Ĉe li edziĝojn, baptojn; en dimanĉo venis El vilaĝo drinkejon, laŭ lia dispono, 240 Muzik kun sakfajfiloj kaj basviolono.
En muziko famigis lin granda talento; Kun cimbalo, de sia popol' instrumento, Iam li domojn iris, per lud' mirigante Kaj per kantoj; ĉar estis li tre lerta kante, Havis sufiĉe puran elparolon polan Kaj precipe ekamis kantaron popolan: Li alportis, farante trans Njemen veturojn Kolomijkojn el Haliĉ, varŝavajn mazurkojn (15) Famo, ne ĉiam certa, ĉirkaŭe kolportis, 250 Ke li el eksterlando unue alportis Kaj disvastigis tiam, en distrikta rondo Kanton, faman hodiaŭ en la tuta mondo, Kiun unuafoje, sur ter' de Aŭzonoj (16) Ludis polaj trumpetoj de la legionoj. Kanta talent' en Litvo akiras la amon Ĉe la homoj kaj donas riĉecon kaj famon. Jankjel, havante glorosufiĉon kaj monan, Pendigis ĉe la muro cimbalon belsonan, Eklokiĝis kun idoj en drinkej' biena, 260 Krome, en urbo estis li helpant' rabena, Ĉie agrabla gasto, doma konsilanto. Li estis ankaŭ sperta grenkomerckonanto Kaj riverŝipa, kio vilaĝe tre gravis; Kaj li ankaŭ de bona polo famon havis.
Li kverelojn, eĉ sangajn, pacigis unue Inter ambaŭ drinkejoj: ambaŭ farmis plue; Lin estimis egale malnovpartianoj De Horeŝko kaj ankaŭ Soplicaj domanoj. Lian aŭtoritaton respektis Ŝlosisto 270 Minacema, kaj ankaŭ kverelant' Vokisto; Antaŭ li kvietigis kolerojn Gervazo, Minaca mane, kiel per lango Protazo.
Gervaz', foresta, iris ĉaspeli la urson. Ne volante, ke gravan, danĝeran ekskurson Faru sole la Grafo, nesperta junulo, Li iris por konsilo kaj defendokazo.
Nune, plej for de sojlo, anstataŭ Gervazo, Inter du benkoj, sidis en drinkejangulo Honora (17) , pastro Vermo; la lokon elektis 280 Jankjel por li. Videble, ke li tre respektis Bernardinon, ĉar kiam li sole ekvidis Mankon en lia glaso, li tuj alrapidis Kaj julian mielon alverŝi ordonis. Laŭ dir', kun Vermo ili junece sin konis, Ie fremdlande. Vermo ofte dum vesperoj Lin vizitis, sekrete pri gravaj aferoj Kun judo konsiliĝis, laŭ dir': kontrabanda Komerc'; sed tio ŝajnas kalumnio granda. Verm' je tabl' apogata diskutis, nobeloj 290 Ĉirkaŭ, aŭskultis lin per atentaj oreloj Kaj nazojn al monaĥa klinis tabakujo; Flarante, ili ternis kvazaŭ el pistujo.
"Ho! Reverendissime" (18) , Skoluba terninte Diris, tabako iras la kapon ĝispinte! Ekde mi nazon portas (li glatis la nazon, Ternis), mi tian flari ne havis okazon; Vere monaĥa, certe kun Kovna sigelo, Urbo, fama en mondo, pro tabak', mielo (19) Mi estis tie..."Vermo enmiksis: "Por sanoj 300 De ĉiuj viaj moŝtoj, sinjoroj litvanoj! Koncerne la tabakon, ĉi tiu devenas El pli fore, ol moŝto Skoluba divenas: Paŭlinoj de Hela Mont' monaĥej' malnova Tian tabakon faras en urb' Ĉenstoĥova (20) Kie estas la bildo per mirakloj fama, De Virga Dipatrino, Reĝino ĉiama Pola, nomata ankaŭ de Litvo Dukino, Jes, Ŝi portas ankoraŭ kronon de reĝino, Sed en Litva Duklando la skismo (21) eknestis!" 310 "El Ĉenstoĥovo? diris Vilbik, tie estis Mi dum la indulgenco antaŭ tridekjaro. Ĉu vere, ke en urbo nun gastas francaro, Rabi trezoron, templon ruinigi volas? Ĉar Litva Kuriero (22) pri tio parolas". "Ne vere, diris Vermo, ĉar franca majesta Moŝt', katoliko estas, modele honesta. Papo lin unktis, ili vivas en konkordo Kaj konvertas la francojn, ĉe kiuj la ordo Iome difektiĝis. Ĉenstoĥovo, vere 320 Donis multan arĝenton el trezor' ofere Al patrujo, Polujo; laŭ ordono Dia. Liaj altaroj estas trezorej' nacia. Ja en Duklando, pola armeo laŭ scie Kalkulas jam cent miloj, baldaŭ estos plie. Kiu pagos armeon? ĉu ne litvanaro? Sed vi nur monon donas por la moskva caro" "Ne donas, kriis Vilbik, oni prenas forte". "Bonfaranto — aŭdiĝis kampul' humilvorte, Kliniĝinte al pastro, skrapis kapoŝelon: 330 Mizero nur duone premas la nobelon; Nin ili senhaŭtigas" — "Kampul'!, kriis laŭte Skoluba, vi kutimis tion kaj senhaŭte Vivas plu, laŭ angilo; sed noble naskitaj Al oraj liberecoj ni kutimigitaj!" Egalis ja nobelo, sur kampet'.malgranda... ( "Jes — kriis ĉiuj — al la vojevodo landa!") Nun, ili nobelecon neante, ordonas Serĉi paperojn, ilin esplori proponas". "Pri vi, kriis Juraha, afer' malpli grava, 340 Kampul' nobeligita vi estas praava, Sed mi el princoj! Ili demandas pri tio, Kiam mi nobeliĝis? memoras nur Dio! Moskvul' demandu kverkon iru en arbaron Kiarajte ĝi kreskas super arbustaron". "Princ', diris Jagjel, vi nin imponi ne pravas. Ĉi tie pli ol unu domo mitrojn (23) havas". "Vi havas en blazono krucon, jen kaŝita Alud', kriis Podhajski, al gent' neofita" (24) "Fals'! interrompis Birbaŝ, mia grafa krono 350 Tatara, havas krucojn super ŝipblazono". Poraj (25) mitro orkampa princblazono, laste Kriis Mickjeviĉ, skribas ĝin Strijkovski (26) vaste"
Drinkejo ekbruegis; do pastro Robako Ree vice regalis per sia tabako Parolantojn. Post krioj fariĝis kviete, Ĉiu flaris ĝentile kaj ternis ripete. Profitante silenton, la Pastro daŭrigis: "Ho, gravajn virojn mia tabako ternigis! Jen kvarfoje el tiu tabakujo same 360 Generalo Dombrovski flarumis iame!" "Dombrovski? " ili kriis. — "Jes, jes li, litvanoj; Mi estis en tendaro, kiam de germanoj Li prenis Gdanskon (27) skribis li ion; timante Ekdormi, li flarumis, ternis; min frapante Sur la ŝultron, li diris: pastro Bernardeno, Ni vidos nin en Litvo, antaŭ jarofino; Diru, ke min atendu litvanoj kun tia Tabako ĉenstoĥova, neniel alia!"
Parolado de Pastro elvokis magie 370 Tian miron kaj ĝojon, ke ekregis ĉie Silento; poste sekvis laŭtduone nova Demandado: "Tabako pola? Ĉenstoĥova? Dombrovski? Italujo?..." Ĝis fine kuniĝis Penso kun pens', kaj vorto kun vort' kaj aŭdiĝis Unuvoĉe, kaj kvazaŭ laŭ ies komando, La krio: "Marŝ' Dombrovski, el itala lando!" Kore premis sin kampulo kun grafo tataro, Kruc' kun Mitro, Porajoj kun Grif' kaj Ŝiparo Kaj forgesinte ĉion, eĉ la Bernardenon 380 Kantis kriante: "Brandon, vinon kaj mielon!"
Longe kanteton Vermo aŭskultis inkline; Por interrompi, prenis li en manojn fine Tabakujon, per terno melodion skue Miksis kaj diris, antaŭ reagordo, plue: "Laŭdante la tabakon, sinjoroj, vi pravas; Vidu, kion interne tabakuj' enhavas!" LI, frotinte per tuko la malpurigitan Kovrilon, montris etan armeon pentritan, Kiel muŝsvarmo! meze, rajde sidis viro 390 Granda kiel skarabo, ĉef' de militiro Spronis, kvazaŭ por salti ĉielon okaze, Manon tenis sur brido kaj duan ĉenaze: "Rigardu, diris Vermo, tiel minaceme Kiu teniĝas?" — Ĉiuj rigardis scieme. "Granda imperiestro, ne de moskvularo, Ĉar neniam tabaon flaris moskva caro". "Granda vir', vokis Cidzik, kaj kapotvestite? Mi pensis, tia iras per oro kovrite: Ĉar ĉe moskvuloj iu general', sinjoro, 400 Brilas kiel ezoko en safran', en oro" "Nu, mi vidis Koscjuŝkon, en juneco mia, Diris Rimŝa, li estis grava estr' nacia, Grava vir', tamen iris en 'sukmano' sia (28) Krakova, aŭ 'ĉamarko'!" — "en ĉamarko kia? Diris Vilbik, ĝin oni nomis 'taratata'." "Sed tiu havis franĝojn, kaj ĉi tiu glata", Kriis Mickjeviĉ. — Sekvis disputokomenco Pri ĉamar', taratatko kaj formdiferenco. Vermo, ĉar diskutado disvojiĝis tree, 410 Komencis al fajrujo ĝin kolekti ree, Per tabak' regalante; oni ternis brue, Al si deziris sanon; li parolis plue: "Se franca imperiestr' dum batalo flaras Tabakon, ĝi signifas, ke li venke staras. Ekzemple kun kanonoj apud Aŭsterlico (29) Staris francoj, al ili kuris moskva vico. Li rigardis: Se francoj elpafis, momente Kiel herbo sterniĝis rusoj regimente; Kiam galope nova regimento falis, 420 Napoleon' flarante tabakon signalis, Ĝis fine Aleksandr' kun Konstanteno sia Frat' kaj imperiestro Francisko aŭstria El kamp' forkuris: tion Napoleon' vidis, Do post batalo, fingrojn skuante, li ridis. Se, en lia armeo ĉeesta sinjoro Iu servos, li tion havu en memoro".
"Aĥ, ekvokis Skoluba, Almozisto mia, Kiam tio okazos? Ja por ĉiu dia Festo dum jaro homoj la francojn profetas! 430 Ni rigardas, ĝis lace okul' sin fermetas; Kaj moskvulo je kolo nin tenas per forto: Antaŭ ol venos helpo, nin forprenos morto"
"Moŝto, diris la Pastro, virino veplendu, Kaj kunmetinte manojn, la judoj atendu, Ĝis venos gast' aŭ pordon ekfrapos amiko Venki kun Napoleon' — eta artifiko. Li tri foje al ŝvaboj draŝis felon, tredis Prusaĉojn, kaj trans maron anglojn forekspedis; Sekve moskvulojn certe li simile benos; 440 Kio rezultos? moŝtoj, kio poste venos? Jen litva nobelaro saltos sur ĉevalojn, Prenos sabrojn, post kiam li finos batalojn; Tiam, venkinte ĉiujn, moŝt' Napoleona Diros: kiu vi estas? — helpo malbezona. Ne sufiĉas atendi, gastinviton fari, Oni devas domanojn kolekti, prepari Tablojn, kaj antaŭ festo purigi en domoj, Mi ripetas: balau kaj purigu, homoj!"
Sekvis silento, poste voĉoj are sonas: 450 "Kiel domon purigi? Kiel vi proponas? Ni pretiĝos por ĉio, por ĉio prepare; Nur Pastro Bonfaranto parolu pli klare" Verm' rigardis fenestron, diskuti ĉesinte; El fenestro li metis kapon ekvidinte Ion interesan kaj diris: "Ĉar nune Mankas temp' ni pli vaste priparolos kune Tion morgaŭ. En urbo pro afer' mi estos; Reveturante, voje mi ĉe moŝtoj kvestos" (30)
"Por nokto Njehrimovon bonvenu!, en domo 460 Standardestro (31) kontentos, diris Ekonomo. En Litvo ja parolas proverbo malnova: Feliĉa homo, kiel kvestant' Njehrimova!" "Kaj nin, diris Zubkovski, vizitu favore; Estas tolpeco, buterbarelet' ĉi hore, Ŝaf', bovinet'; memoru la vortojn por provo: Feliĉul' trafis kiel pastro al Zubkovo". "Al ni" diris Skoluba. 'Al ni, Terajeviĉ. Malsate ne eliris pastro el Puceviĉ". Nobelaro promesis kaj invitis kore 470 Akompanante Vermon ekster pordon fore.
Antaŭe, tra fenestro li vidis kiele Tadeo galopegis sur voj' senĉapele, Kun kap' klinita, pala vizaĝ' malserena Kaj spronis, vipis beston en galopo plena. Tiu aspekto pastron konfuzis laŭvide, Do li post la junulo ekpaŝis rapide Al praarbaro, kien okulo ĝisiris, Sur horizonta rando ĝi nigre sin tiris.
Kiu vin tutesploris, abisma profundo 480 De litvaj praarbaroj, ĝis mezo, ĝis fundo Fiŝisto borde sondas la fundon de l' maro; Ĉasisto ronde iras ĉirkaŭ praarbaro; Li konas nur supraĵe la formon, eksteron, Sed neniel internan de l' koro misteron. Kio en ĝi okazas? scias nur fabeloj; Ĉar post arbaroj, densaj arbetaĵmanteloj, Estas rempar' da trunkoj, ŝtipoj kaj radikoj Defendita de marĉoj kaj de mil torentoj, De reto da herbaĉoj, ejoj de formikoj, 490 Vespoj, krabrojnestaro, volvoj de serpentoj. Se la obstaklojn venkus kuraĝ' homsupera, Ĝin renkontus ankoraŭ baro pli danĝera. Ĉiupaŝe insidas lupkavaĵfasone Lagetoj, putoj, herbe kovritaj duone; Homoj neniam sondos ilian profundon, (Tre verŝajne diabloj okupas la fundon). Vitre brilas la akvo, sangorustoplena, El intern' iras fumo, odor' abomena. Arboj ĉirkaŭe perdas foliojn; senŝelaj, 500 Kalvaj, pigmeaj, vermaj kaj malsane ŝvelaj, Klininte branĉojn, kun la muska plik' sur nukoj, Ĝibigante la trunkojn, kun fungaĉverukoj, Kvazaŭ sorĉistinaro ĉe kaldrono staras, Varmiĝas kaj kadavron kuire preparas.
Post la lagetoj plue, ne nur paŝ' ne povus, Sed eĉ okulo vane enpenetri provus, Ĉar tie kovras ĉion la nebula nubo, Kiu leviĝas el la varma marĉa subo. Sed post nebuloj (kiel fabelas popolo), 510 Etendiĝas fekunda, bela regiono, La besta kaj kreskaĵa regnometropolo. En ĝi, de ĉiuj arboj, herboj, semdepono, El kiu diversspecoj diskreskas sur tero Kaj kiel en arkeo, de bestoj genero, Por multiĝo, almenaŭ konserviĝas paroj. Ĝuste, meze en kortegoj loĝas fundamentaj Prabovo, uro, urso, praarbaraj caroj; Sur arboj ĉirkaŭloĝas linkoj ege sentaj Kaj manĝegemaj guloj (32) , ministroj atentaj. 520 Plue, kiel vasaloj, nobelaj subuloj, Loĝas la aproj, lupoj kaj alkoj kornuloj; Ensupre vivas falkoj kaj agloj sovaĝaj, Ĉe la kortegaj tabloj, flatistoj kuraĝaj, Ĉe tiuj patriarkaj, ĉefaj bestoparoj, Kaŝitaj nevideble, meze de arbaroj, Trans lim', por kolonizo, infanaron sole Sendante, mem trankvilon ĝuas metropole, Ne pereas de tranĉa, aŭ pafa perforto, Sed maljunuloj mortas de natura morto. 530 Ili havas tombejon, se mort' proksimiĝas, Birdoj demetas plumojn, bestoj senhariĝas, Kiam urso sendenta maĉi plu ne povas, Cervo kaduka, piedojn jam pene ŝovas, Leporo, kies sango jam iĝas rigida, Korvo, iĝante griza kaj falko senvida, Kiam aglon maljunan beko kurbigite En arkon, ĉesas nutri, eterne fermite (33) Ili iras tombejon; eĉ best malpli granda Vundite, morti kuras al flanko hejmlanda. 540 Tial en loko, kie homo gasti povas, De mortinta bestaro ostojn li ne trovas (34) Laŭ dir', en metropolo ĉiuj bestoj flegas Bonajn morojn, ĉar tie ili mem sin regas, De homa civilizo ne vidas modelojn, Ne konas pri proprecorajto la kverelojn, Ne konas la militan arton, nek duelojn. Kiel edene avoj, vivas nepojgento, Sovaĝaj, hejmaj kune, en amo, konsento; Nek sin kornpuŝas ili, nek mordas per dento. 550 Eĉ se homo enfalus tien serarmile, Li, meze inter bestoj, trairus trankvile; Ili rigardus homon kun tia mirado, Kun kia en la sesa tago de l' kreado, Iliaj pragepatroj, kiuj pace sidis En paradiz', unue Adamon ekvidis. Feliĉe, homo tien el voj' ne maltrafas, Ĉar Pen', Terur' kaj Morto enirejon baras.
Nur iam en postkuro tro fervoraj hundoj, Troviĝinte sengarde en kavaj profundoj, 560 Kies ena aspekto ilin ekteruras, Hurlete, kun freneza rigardo, forkuras, Longe poste per homa mano karesate, Ĉe li piede tremas time, obsedate. Mistera metropolo, bestoj restadejo Nomata en ĉasista lingvo: "Pranestejo"
Stulta urs'! se vi sidus en pranesto via, Vojski pri vi neniam fariĝus konscia. Sed, ĉu abelarbaro vin logis arome, Aŭ matura aveno vin tentis tiome? 570 Vi eliris trans rando arbardensa fore; Arbaristo vin tie spionis esplore, Tuj sin per sieĝantoj ruzaj li informis, Kie vi tage manĝis, kie nokte dormis. Ĉaspelantoj de Vojski, jam antaŭ pranestoj Vice starante, baras reiron al bestoj.
Tade' eksciis: multe da tempo jam pasis, Kiam hundoj en densa arbaro ekĉasis. Mallaŭt'. — Ĉasistoj vane streĉas aŭdosenton, Vane scieme ĉiuj aŭskultas silenton, 580 En loko longan tempon senmove atendas. Nur al ili muzikon praarbaro sendas. Hundoj ĝin sondas, kiel mergisto sub maro Kaj pafistoj turninte tubojn al arbaro Rigardas Vojskin, kiu per orelo teron Demandas. Kiel legas amikoj esperon De viv', aŭ mortverdikton, pri kara persono En kuracistvizaĝo, tiel al ĉaskono Lia fide, pafistoj lin rigardas time. Leviĝante, li diris: "Estas jam proksime!" 590 Li aŭdis — plu aŭskultis ili — jen unua Hundo ekbojis, poste la dua, dekdua; Diskuranta hundaro jam kune, amase Pelas, trovinte traceon, bojas ili ĉase, Ne tiel malrapide, kiel en ĉashoro Dum postkuro de cervo, vulpo aŭ leporo, Sed mallonge, tre ofte, akre kaj kolere; Do ili proksimiĝas, jam beston senpere Vidas, pelas, atingas — momenton atendas, Ree bojas, hurletas: besto sin defendas 600 Kaj certe vundas; inter bojado kaj krio Aŭdiĝas ofte ĝemo de hundagonio.
Pafistoj staris, ĉiu pafisto jam pretis. Ili fleksiĝis, kapojn antaŭen elmetis, Ne povas plu atendi! laŭ vic' el posteno Forkuras, en arbaron premiĝas kun peno, Por renkonti la beston, kvankam avertante, Pan Vojski ĉirkaŭ rajdis postenojn, kriante, Ke ĉiu, ĉu kampulo, ĉu sinjorofilo, Lasinte lokon, sentos baton de gvidilo! 610 Tutvane!. Ĉiuj kuris malgraŭ la konsiloj, En arbaron. Ekkrakis kune tri pafiloj; Poste ĉiam pafado, sed ĝin superbruis Muĝo de urso, eĥe la arbaron skuis. Terura muĝ'! doloro, malesper', furio! Poste bojo, trumpetoj, de pafistoj krio Tondris el arbarmezo. Tien la ĉasanoj Kuras ĝoje, aŭ tenas la fingrojn sur ĉanoj, Nur Vojski plendas: oni maltrafe celtiris. Unuflanke pafistoj, pelantoj ekiris 620 Trae, inter arbaro kaj retoj de ĉaso, Kaj urso, antaŭ hundoj kaj homoj amaso, Returniĝis al lokoj malbone garditaj, Al kampoj de pafistoj plejparte lasitaj, Kie restis el tuta vico da ĉasantoj: Vojski, Tadeo, Grafo, kun kelkaj pelantoj. Tie arbaro estis maldensa rilate.
Aŭdiĝas muĝo, krakas rompaĵ' frakasate, Kvazaŭ el nub', ruliĝas urso tondrobate; Hundoj lin pelas, ŝiras. Urso stariĝante Postpiede, timigas muĝe malamikojn, 630 Kaj frontpiede ŝiras el tero radikojn, Trunkojn, stumpojn de arboj, ŝtonojn, bategante En hundojn, homojn. Fine li arbon elŝiris; Svingante bastonegon, li furie iris Al lasta ĉasposteno kaj atakon faras Kontraŭ Graf' kaj Tadeo. Ili firme staras Sen tim'; al besto ĉiu turnis la pafilon, Kvazaŭ fulmforigiloj du celas en nubon; Ĝis ambaŭ unufoje ektiris per ĉanoj Kaj kune (senspertuloj!) ambaŭ ili pafis 640 La urs' antaŭen saltis, ambaŭ lin maltrafis. Fiksitan lancon ili kaptas per kvar manoj, Intertire; subite, ili vidas flanke: El buŝegruĝo brilas du dentvicoj blanke; Piedungo sur fruntojn jam baton mezuris. Ili paliĝis, saltis posten kaj ekkuris En maldensejon. Urso postkuras, leviĝas, Unge kroĉas, maltrafas, alkuras, stariĝas, Jam al Grafa harblondo celas; cerboŝelon Li certe ŝirus, kiel de kapo ĉapelon; 650 Sed Asesor', Rejtano, alrapidis nune, Gervazo antaŭ ili, ĉirkaŭ paŝoj cente, Kun Vermo, sen pafilo, kaj unumomente Kaj, kvazaŭ laŭ komando: tri elpafis kune. Best' supren saltis, kiel lepor' ĉe hundaro, Krake falis kap' suben kaj per piedkvaro Pezaĵojn de la sanga korpo renversante, Rulis ĝuste al Grafo, teren lin ĵetante. Urso ankoraŭ muĝas kaj leviĝi penas, Sed lin furiaj Pravnik, Strapĉina jam tenas.
660 Tiam Vojski ekkaptis sian pasamente Ligitan bubalkornon, boaoserpente Torĝitan, longan, strian; al buŝo ĝin metis, Plene blovis vangojn, sange okul' briletis, Duone fermis palpebrojn, ventron entiris, En pulmojn provizon de la aero spiris Kaj ekludis. La korno, kiel vent' senhalta, Portis muzikon eĥe tra l' arbaro alta. Eksilentis pafistoj kaj bestopelantoj, Mirante harmonion kaj forton de kantoj. 670 Maljunul' sian arton, faman en la mondo, Nun refoje prezentis al ĉasista rondo. Li plenigis, vivigis ĉasejon, kverkaron, Kvazaŭ li por komenco enlasus hundaron. Vigla alvok' historion de la ĉaso donis: Ĝem' post ĝemo hurletas: jen hundojludado; Iam tono pli akre tondras: jen pafado!
Li ĉesis, kornon tenis; pensis aŭdantaro, Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l' arbaro.
680 Li blovis ree. Korno kvazaŭ formŝanĝante, En buŝ' de Vojski malpli, aŭ pli dikiĝante, Imitis bestajn voĉojn: jen lupo malsata Hurlas per ĝemo longa, terure trenata. Poste el ursa faŭko muĝo vaste bruas Poste ura blekado aeron traskuas.
Li ĉesis, kornon tenis; pensis aŭdantaro, Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l' arbaro. Aŭskultinte la arton de korna ĉefverko, Ripetis ĝin la fagoj kaj kverko al kverko.
690 Li blovas; ĉu en korno estas kornojcento? Aŭdiĝas mikse krioj, kolero, lamento, De homoj, hundoj, bestoj, ĝis Vojski korntubon Levis kaj per triumfa himno, batis nubon.
Li ĉesis, kornon tenis; pensis aŭdantaro, Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l' arbaro. Kiom da arboj, tiom da kornoj sin trovis, Kaj kiel ĥoroj eĥe la kanton reblovis. Sonis muziko ĉiam pli vasta. pli hela, Kaj ĉiam pli mallaŭta, pli pura, pli bela, 700 Ĝis ie, sur la sojlo ĉiela, ĝi svenis.
Vojski ambaŭ la manojn de l' korno deprenis, Kruce etendis; korn' falis sur rimen' sia; Kaj Vojski kun vizaĝo ŝveliĝa, radia, Levis okulojn, staris kvazaŭ en inspiro, Sekvante per orelo tonojn ĝis foriro. Dume ektondris laŭte miloj da aplaŭdoj, Miloj da "vivu!" krioj, gratuloj kaj laŭdoj.
Post mallaŭtigo turnis sin ĉies okulo Al la freŝa kadavro de l' urso grandulo, 710 Kiu kuŝis sangante per kugloj borite, Kun brust' en herboplekton densan enbatite; Li frontpiedojn larĝe krucforme distiris, Tra naztruoj torenton da sango elspiris, Malfermadis okulojn, sen kapoŝancelo; Lin Ĉambelanhirudoj tenas sub orelo: Strapĉin' maldekstre, Spravnik dekstre pendiĝante Suĉis la nigran sangon, gorĝon sufokante.
Vojski igis ferstangon enmeti atente, Por malfermi al hundoj faŭkojn interdente, 720 Kaj per kolboj renversi beston, dors' al subo; Ree "vivu" trifoja ekbatis je l' nubo.
Asesoro ekkriis, turnante per tubo; "Nu? do diru!. Ni venkis, mia pafileto! Nu, diru, pafileto! Malgranda birdeto (35) Kiel vi distingiĝis? Por mi ne novaĵo; El ĝi laŭ vento iras nenia ŝarĝaĵo. Mi ĝin de princ' Sanguŝko donace ricevis" De mirinda laboro pafileton levis Li montrante, kaj nomis ĉiun bonkvaliton. 730 Rejento interrompis lin, viŝante ŝviton; "Mi tuj post urso; Vojski krias: "Staru loke! Kiel stari? Urs' kampon kuris kvazaŭ moke, Kiel leporo salte, pli, pli malproksime; Mi pene spiris, atingi malesperis time... Mi ekrigardis dekstren: li kuras; por celo Lin prenante, mi pensis: haltu do Miĥelo (36) Kaj paf'! nun kuŝas tie senviva amaso! Asesor kraĉe spiris "Je ursoj cent miloj! Do kvazaŭ vi mortigis? Amuza babilo!" "Aŭdu, diris Rejento, juĝesplor' ne estas Ĉi tie, sed ĉaspelo, do ĉiuj atestas".
Do obstinan kverelon komencis pro tio Anoj de Asesoro kun Rejentpartio, Gervazon forgesinte; ĉar ĉiuj rapidis El flanko, kaj en fronto faraĵon ne vidis. 750 Vojski diris: "Almenaŭ disput' ne senkaŭza, Ĉar tio jam ne estas la leporo naŭza, Sed urso: ne domaĝe revenĝokonsolon Serĉi per serpentino (37) , aŭ preni pistolon. Malfacile pacigi; laŭ malnovaj moroj Ni permesas duelon al ambaŭ sinjoroj. En miaj tempoj vivis du najbaroj, bravaj, Honestaj viroj, ambaŭ nobeloj praavaj; Ili loĝis duflanke ĉe river' Vilejko, Unu nome Domejko, la dua — Dovejko. 760 Al ursino pafante, ambaŭ kune celis; Kiu mortigis? Ili terure kverelis Kaj ĵuris tra ursfelo sin pafi duele, Preskaŭ tubo en tubon: jen vere nobele! La duelo bruegon faris kaj eĉ kantoj Ĝin prikantis, mi estis inter sekundantoj;
Antaŭ komenc', Gervazo pacigis momente disputon: ĉirkaŭiris li urson atente, 770 En kapoposto, cerbotavolojn tranĉinte, Trovis kuglon, eligis, per vest' purigetis, Almezuris ŝarĝaĵon, al pafilo metis, Poste diris, levante la kuglon sur mano: "Sinjoroj, vi ne havis ĉi kuglon sub ĉano; Jen Horeŝka pafilo solvas ĉian dubon! (Li malnovan, laĉitan levis unutubon) Pafis ne mi; ho, mankis kuraĝo por pafo; En okuloj malhele fariĝis! terure 780 Rememori: Jen ambaŭ sinjoroj forkure Sin savas; urs' tuj tuŝe sur kapo de Grafo, La lasta el Horeŝkoj! laŭ patrino sia. Jezu-Mari'! mikriis; anĝelaro dia Sendis helpon de pastro Bernardeno sava. Li hontigis nin ĉiujn, ho, pastreto brava! Kiam mi tremis, tuŝi eĉ timis je l' ano, La pafilon elŝiris li el mia mano, Ekcelis, pafis: inter du kapojn! paŝ-centojn Trafis ĝuste en faŭkon! elbatis la dentojn! 790 Moŝtoj! longe mi vivas, sed dum vivo mia, Nur unu vir' kapablis al pafcelo tia: Iam fama pro tiom da duelaj bruoj, Kalkanumojn pafanta for de virinŝuoj. Fripon' super friponoj, eternomemore, Lipharul' Jacek — patra nomo restu fore; Sed li nun certe ursojn ĉase ne insidas Ĝis lipharoj kanajlo en infero sidas, Glor' al Pastro! du homojn li savis plej lerte, Eble tri; sin Gervazo ne laŭdos, sed certe, 800 Se el Horeŝkoj sango la lasta infano Falus en ursan faŭkon, mondon mi forlasus, Ankaŭ mian ostaron la besto frakasus; Venu Pastro, ni trinkos nun je via sano!".
Vane serĉi la Pastron; li aliris kure Al Grafo kaj Tadeo, rigardis atente, Kaj vidante, ke ambaŭ sanas, li silente Ĉielen levis okulojn kaj preĝon ekdiris, Kaj tuj poste en kampon rapide foriris.
810 Dume ordonis Vojski erikofaskaron, Sekajn branĉojn, trunkojn ĵeti en ŝtiparon Flamas fajro, kreskas griza pino fulmplena Kaj supreetendiĝas en form' baldakena. Sur flam' oni kunmetis lancojn en ĉevronojn, Sur ĵetilojn pendigis ventrdikaj kaldronojn; El veturiloj venas legomoj, panetoj Farun', viand'
Juĝisto keston kun faketoj Malŝlosis: de boteloj kapetoj elstaris; De kristalo plej granda elekton li faris 820 (Ĝin Vermo al ĵuĝisto donacis afable); Jen Gdanska brando, polo ĝin trinkas agrable: "Vivu! — krias Juĝisto kaj botelon levas, Urbo Gdansk'! iam nia, ni ĝin rericevas!" (38) Kalikojn plenigis per arĝenta likvoro, Ĝis en suno ekbrilis kaj ekgutis oro (39)
Bigoso jam varmiĝis, — Vana estus nomo De mireginda gusto, kolor' kaj aromo; Sed enhavo urbanan stomakon ne tentus. 830 Litvajn kantojn kaj manĝojn ĝuste nur komprenas Vilaĝul' sana, kiam li el ĉaso venas.
Sed eć sen tiaj spicoj bonegas aparte Bigoso, ĉar el bonaj legomoj ĝi arte Kunmetiĝas: Hakita brasiko acida, Kiu laŭ la proverbo, mem en buŝon iras; Fermite en kaldrono, per sino humida, Ĝi kovras elektitajn pecojn de viandoj, Kaj varmiĝas, ĝis fajro el ĝi pleneltiras Nutrajn sukojn kaj ŝprucas brogaĵo el randoj, 840 Kaj aero ĉirkaŭe per aromo spiras.
Bigos' preta. Pafistoj vivuas tri foje, Kulerarmite kuras, vazon frapas ĝoje; Tondras kupro, bigoso kiele kamforo Malaperas; el fundoj de kaldronoj iras, Kvazaŭ el estingiĝaj krateroj, vaporo.
Oni trinkis kaj manĝis, ĉiuj ĝis kontento, Metis beston sur ĉaron kaj saltis sur selojn, Gaje kaj paroleme ĉiuj; nur kverelojn Siajn daŭrigis plue Asesor', Rejtano, 850 Disputante pri ecoj de pafilo ĉasa Sanguŝka kaj de fama tubo Sagalasa. Graf', Tade' ankaŭ rajdis malgaje kaj honte, Ke maltrafinte urson, forkuris renkonte: Ĉar, se dum ĉaso beston ellasas litvano, Li antaŭ refamiĝo, penegos je vano.
Graf' diris, ke unu li, per lancopuŝo, Volis renkonti beston, sed lin Tadeuŝo malhelpis; kaj Tadeo refutis aserte, Ke pli forta, la lancon li svingis pli lerte 860 Kaj volis anstataŭi Grafon: do kun tia Disputo ili rajdis en amaso kria.
Vojski rajdis en mezo; maljuna sinjoro Revenis parolema en bona humoro. Amuzi kaj pacigi havante volonton, Pri Dovejko, Domejko li finis rakonton: "Asesoro, se volis mi, ke kun Rejento Vi duelu, ne pensu, ke ĝi estis tento De homo sangavida; ne, ne, timu Dion! Mi volis vin amuzi, kvazaŭ komedion 870 Aranĝi, renovigi ŝercaĵeton spritan, De mi, jam antaŭ kvardek jaroj elpensitan Vi junaj ĝin ne konas; sed en miaj jaroj Ĝia famo lautiĝis tra litvaj arbaroj.
"De Domejko, Dovejko, ĉiu kontraŭeco Devenis, strangafere, de nomsimileco Neoportuna: Oni sejmon elektis Kaj voĉojn por Dovejko amikoj kolektis, Al nobel' iu flistris: voĉu por Dovejko, Tiu malbone aŭdis, voĉis por Domejko. 880 Dum festeno toastis marŝalo Rupejko: "Vivu Dovejko!" — kriis aliaj "Domejko!" Do kiu sidis meze, estis sen konsilo, Precipe ĉe tagmanĝa malklara babilo.
"Eĉ pli bone, foje en Vilno, nobelo Ebria, kun Domejko sabris en duelo Kaj ricevis du vundojn; dum al hejm' rapidis, Strange, ĉar li ĉe pramo Dovejkon ekvidis,
Kaj kune veturante per pram' sur Vilejko, Li demandis najbaron: kiu? — kaj Dovejko 890 Aŭdinte, li rapiron kaptis sur kirejko (40) Frap!, Dovejkan lipharon tranĉis por Domejko. Fine, kvazaŭ aldone, eĉ okazi devis, Ke dum ĉaso, proksime postenojn ricevis Kaj apude la ambaŭ samnomanoj staris, Kaj al sama ursino kune pafon faris. Vere, ŝi post la pafo tuj falinte mortis, Sed antaŭe jam kuglojn dek en ventro portis; Samkalibraj pafiloj multaj tiam estis: Do, kiu ŝin mortigis? Ili ne atestis.
900 Ili kriis: "Sufiĉe! ni du nin disigu: Di', aŭ diablo ligis nin kaj ni malligu! Nin du, kiel du sunojn, mondo ne bezonas" Tuj ili serpentinajn duelon proponas. La honestulojn volis nobelar pacigi, Sed tio la koleron ŝajnis nur instigi; Ili forĵetis sabrojn al pistoloj kuris, Stariĝis. "Tro proksime" ni krias; do ĵuris Ili spite, pafceli sin tra ursa felo: Mort' senduba! ĉar preskaŭ tub' en tubon — celo, 910 Kaj ambaŭ pafis brave. — Estu sekundanto, Hreĉeĥ'! Konsent', mi diris, sed tombofosanto Faru kavon; disputo finiĝos kruele; Sed batalu, ne kiel buĉistoj, nobele; Cel' sufiĉe proksima, vi estas bravuloj: Sed ĉu tubojn apogu ventroj, celtabuloj? Mi ne permesas, tamen konsentas: cellime Vi pafos, sed ne fore pli, nek pli proksime, Ol tra ursfelo; ĉar mi sekundas duelon, Sur tero mi etendos mem ĉi tiun felon, 920 Kaj vin starigos, moŝtoj; vi staros: unua Sur fino de buŝego, kaj sur vosto dua. — "Konsent!", Temp'? — Morgaŭ. Loko? Uŝ-Drinkej'. Post tio Ili disiris. Tiam mi al Vergilio." (41)
Daŭrigon rompis krio: Pel! Saltis grizulo El sub ĉevaloj; pelas jam Falk, jam Stumpulo. La hundojn oni prenis, ĉar dum ĉasreveno Sur kampo renkontiĝas lepor'. Sen rimeno Ili apud ĉevaloj iris, kiam vidis Leporon, sen instigo ambaŭ ekrapidis. 930 Rajde postkuri volis Rejent', Asesoro, Sed Vojski ilin tenis: "Halt! rigardi, stari! Mi de loko eĉ paŝon ne permesos fari: Ni bone vidas, sur kampo iras leporo". Grizul', sentante poste ĉasistojn, hundaron, Kiel du ĉamkornetojn pintigis aŭdilojn (42) Kursaltis, etendite longe, kaj saltilojn Elstreĉis sube, kvaaŭ da stangetoj kvaron, Ŝajne ilin ne movas, nur tuŝas je l' grundo Supraĵe, kiel akvon kisanta hirundo. 940 Polvo poste, post polvo — hundoj; for aspektis, Ke lepor', polvo, hundoj unu korpon plektis: Kvazaŭ tra kampo ŝovus sin vipero ia, Leporo — kapo, polvo — kolo blue stria, Kaj la hundoj — duobla svingovosto ĝia.
Rigardante, Rejento, Asesor' retenas Spiron, apertas buŝojn. Rejent' iĝas pala, Asesor' ankaŭ, vidas fariĝo fatala! Vipero, ju pli fore, des pli sin distrenas, Jam ŝiriĝas, forestas jam kolopolvaro; 950 Kap' tuj en bosko, vostoj — kie? ne atingis! Kap' malaperas, kvazaŭ laste kvaston svingis, Falis arbojn, ŝiriĝis vost' antaŭ arbaro.
Malfeliĉaj vertragoj kuris ĉirkaŭloke, Konsultis sin, kulpigis ŝajne reciproke: Malrapide tra bedoj saltante, revenas, Orelojn mallevas, vostojn ĉe ventro tenas, Ne kuraĝas eĉ levi okulojn, hontante, Ne iras al sinjoroj, de flanke starante.
Malserene la frunton mallevis Rejento, 960 Asesoro rigardis en malgaj', silento Kaj poste ili ambaŭ komencis pruvadi, Ke hundoj ne kutimis sen gvidil' iradi; Lepor' saltis subite; false instigite Hundoj, sur plugokampo, eble botvestite, Tra akraj ŝtonoj kuri povus sendomaĝe.
La spertuloj aferon klarigis tre saĝe; Ĉasistoj el paroloj profitus amason, Sed ili ne atentis. Ekfajfis kelkaj, Ĉi tiuj ridis laŭte, babilis aliaj, 970 Memorante la urson kaj la freŝan ĉason. Vojski apenaŭ foje rigardis grizulon, Vidante la forkuron, deturnis okulon Kaj finis la rakonton: "Ĝis kio mi venis? Ha! ĝis tio, ili ambaŭ promesi devis, Ke ili tra ursfelo pafos en duelo. Certa mort! tub' en tubon! kriis nobelaro. Mi ridis, ĉar instruis min amiko Maro (43) Ke mezur' respektinda estas besta felo. Vi scias moŝtoj, kiel Dido la reĝino (44) 980 Venis al Liboj, tie penege, en fino Al si terpecon tiam elmarĉandis sprite, Kiam povus bovfelo kovri etendite; Sur tiu teropeco Kartago ekstaris! Do mi nokte zorgeme la planon preparis.
"Tagiĝe, el du flankoj, jam sur taradejko (45) Alveturas Dovejko kaj rajdas Domejko. Jen! tra rivero kuŝas vila ponto: zono El ursa fel' tranĉita tute laŭ ĉifono. Unuflanke sur besta vosto mi Domejkon 990 Starigis, duaflanke sur kapo Dovejkon: Pafu, mi diris, pafu ĝis la vivo pasos, Sed antaŭ repacigo mi vin ne ellasos... Ili koleras; preskaŭ nobelero krevis De rido; mi kun pastro citas al partioj Parolojn el statutoj kaj evangelioj, Ĝis fine: Ili ridis kaj — paciĝi devis.
"Poste ili por tuta vivo amikiĝis: Dovejko kun Domejka fratino edziĝis; Domejko edzinigis fratinon bofratan; 1000 Ili same partigis havon posedatan, Kaj en loko de stranga duela decido, Konstruinte drinkejon, nomis ĝin: Ursido". Ĉasistaj planoj de Telimeno — La ĝardenistino ironte en grandan mondon aŭskultas instruojn de la zorgantino — Refoja renkontiĝo en la Sanktejo de meditado kaj paciĝo faciligita pere de formikoj — Ĉe la tablo komenciĝas diskuto pri la ĉasado — Rakonto de Vojski pri Rejtan kaj la duko de Nassaŭ estas interrompita — Komenco de pacaj traktatoj inter la partioj estas ankaŭ interrompita. — Aperaĵo kun ŝlosilo — Kverelo — Grafo kun Gervazo faras militan interkonsiliĝon
<poem> Vojski, laŭde fininte ĉason, al hejm' venas; Telimen', en soleca domo, entreprenas Ĉason. Vere ŝi sidas senmove, kvietas, Kaj la brakojn sur brusto krucforme kunmetas, Sed pense ŝi postkuras du bestojn, rimedon Serĉante, kiel ambaŭ kapti en posedon: Grafon kaj Tadeuŝon. Grafo estas vere Sinjoro, heredanto riĉa, juna, bela, Jam ekaminta! Tamen ĉu restos fidela? 10 Ĉu li edziĝi volos? Ĉu amas sincere? Ŝi estas pli aĝa kaj neriĉa virino! Kion diros parencoj, la mondo en fino? Telimen' tiapense el sofo leviĝis, Stariĝis piedfingre: ŝajne plikreskinte, Malkovris iom bruston; flanken fleksiĝnte Ŝi mem sin rigardis atente per okuloj Kaj pri konsil' demandis ree en spegulo, Poste mallevis frunton, sopire sidiĝis.
Grafo — sinjoro riĉa, ŝanĝojn amas, tiaj! 20 Blonda, blonduloj estas ne troe pasiaj! Tadeo? — simplanima, honesta knabeto! Unue li ekamas, preskaŭ infaneto! Gardate, li ne rompos ligilojn sen peno; Krome, li havas devojn jam por Telimeno... Junuloj estas kvankam pense ŝanĝiĝantaj, Sente, ol aĝulaĉoj, multe pli konstantaj, Ĉar konsciencaj. Longe de l' koro virgeco Restas danka por ama unua dolĉeco! Ĝi kun ĝojo volupton renkontas salute 30 Kaj adiaŭas kiel amikan festenon. Nur maljuna drinkulo, kiu brogis tute Intestojn, por drinkaĵo sentas abomenon. Pri tio Telimeno estis tute certa, Ĉar ŝi havis prudenton kaj estas tre sperta.
Sed kion diros homoj?...Ni povas foriri El okuloj, kaj ien al flank' nin retiri; Pli bone ĉirkaŭaĵon forlasi, forkuri: Ekzemple por loĝado regurbon veturi, La junulon en grandan mondon enkonduki, 40 Direkti paŝojn, helpi, konsili, eduki Koron; kliel amikon aŭ fraton disponi, Kaj — ĝui mondon, kiam juna estas oni!.
En alkov' tia pense, kuraĝe, gajete, Ankaŭ de l' Grafo indas konsideron. Ĉu svatado kun Zosja ne havus prosperon? Neriĉa, sed laŭ nasko ŝi estas egala, El digna, senatora domo familia. Telimen', se edzigo fariĝus reala, 50 Havus estontazilon en hejmo ilia; Parencino de Zosja, Grafa svatulino, Por la geedzoj estus ŝi kvazaŭ patrino.
Post tia memkonsilo vokas Telimeno, Tra fenestro, ludantan Zosjon en ĝardeno.
Zosja, en matenvesto, kun kap' ne kovrita, Stare tenis kribrilon en mano levita; Al ŝi kuris birdaro: Tie kokinetoj Hirtaj volve ruliĝas; jen tufaj koketoj Skuas kapojn, ke kaskoj ruĝkoloraj tremas: 60 Ili tra sulkoj, herboj, per flugiloj remas, Larĝe tenante spronajn kalkanojn; jen ŝovas Sin poste meleagro, grave sin enblovas, Je ventanima sia edzino grumblante; Sur herbo pavoj, kiel flosoj, direktante Sin per vostegoj, naĝas; ien diversloke, Plumarĝenta kolombo falas neĝofloke. En mez' de verda, herba rond' ariĝas preme La rondo de birdaro, krie, moviĝeme, Zonite per kolomboj rubando blankhela, 70 Meze diverskolora, punkta, stria, stela. Tie bekoj sukcenaj, koralaj tufetoj, Leviĝas el plumaro, kiel fiŝondetoj. Jen koloj sin elŝovas kaj movas trankvile, Ŝanceliĝe, al akvaj tulipoj simile; Al Zonjo mil okuloj fulmas, laŭ stelaro.
Ŝi meze altleviĝas super kortbirdaro: Mem blanka kaj en longa blanka vesto sia, Turniĝas kiel inter floroj ŝprucfontano, Ŝutante sur flugilojn, kapojn, blanka mano, 80 El kribril' densan hajlon da perlaro gria, Hordea: La indanta princtablojn grajnaro Por litvaj viandsupoj estas al preparo; Zonjo el ŝrank' ĝin prenas sen mastrina scio, Farante al mastraĵo domaĝon per tio.
Ŝi aŭdis vokon. "Zosja!" onklinjo ripetis. Do ŝi al birdoj reston da frandaĵoj ĵetis Kaj kribrilon tenante, kiel dancistino Tamburon, taktbatante, petola virgino Trans kokinoj, kolomboj, pavoj kuris salte. 90 Konfuzita birdaro ekflugis tre alte. Zonjo apenaŭ teron piede tuŝanta, Inter ili plej alte ŝajnis flugpendanta. Antaŭ ŝi timigita flugis kolombaro, Kiel antaŭ voluptodiina la ĉaro.
Tra fenestro, kun krio Zonjo enkurante, Sur onklinogenuojn spirpene eksidis; Telimeno kisante ŝin kaj karesante, Ĝoje ŝian viglecon kaj belecon vidis, 100 Sed ree ŝi agordis vizaĝon severe, Stariĝis — larĝen, longen alkovon trairis Kaj tenante ĉe buŝo fingron, tiel diris:
"Vi tute jam forgesas, mia Zonjo kara, Devenon, aĝon: via jaro dekkvara Hodiaŭ komenciĝas. Do lasu en fino Kortbirdaron; fi! ludo de dignulfilino! Malpurajn kampulidojn sufiĉe ĝis horo Vi karesis! — vidante vin, doloras koro. Vi sunbrunigis haŭton, vera ciganino, 110 Kaj vi paŝas, moviĝas, kiel kampulino. Kontraŭ tio mi trovis jam rimedon bonan: Mi hodiaŭ vin gvidos en mondon salonan; Ni havas multajn gastojn, do bone atentu, Ke pro via konduto, mi honton ne sentu"
Zonjo saltis, manplaŭdis, poste ĉe onklino Ekpendinte per ambaŭ brakoj sur la sino, Pro ĝojo ŝi laŭvice jen ploris, jen ridis. "Aĥ, onjo! tiom longe mi gastojn ne vidis! Ek de mi vivas tie ĉi, kun birdoj — gaste 120 Nur sovaĝan kolombon mi ekvidis laste. Enue tiel sidi en ĉambro trankvile, Sinjor' Juĝisto diras: eć sanmalutile". "Juĝist! diris onklino, tedas min terure, Por vin konduki mondon; subnaze murmure Babilas, ke vi estas jam plene kreskinta; Jen avo, en mondego neniam estinta! Mi scias, kiom longe devas sin prepari Fraŭlinet', por en mondo bonimpreson fari. Sciu, ke kiu kreskas inter homojrondo, 130 Eĉ bela, saĝa restos sen efekt' en mondo Kutiminta lin vidi ekde infaneto; Sed edukita, plene kreska fraŭlineto, Se antaŭ mond' ekbrilas el ie momente, Tiam ĉiu alkuras, observas atente Ŝiajn movojn, kaj kiel ŝi rigardojn ĵetas; Ŝiajn vortojn aŭskultas ĉiu kaj ripetas; Kaj kiam ŝi modiĝas jam foje, aplaŭdi Ĉiu ŝin devas tiam, eĉ neplaĉan laŭdi. Vi kreskis en regubo, do kondutos saĝe; 140 Eĉ kvankam vi du jarojn jam loĝas vilaĝe, Vi ne forgesis tute pri Petro-urbeto. Nu, faru tualeton, prenu el tableto, Vi ĉion pretigitan trovos por vestado. La gastoj jam revenos baldaŭ el ĉasado". Zonjo — kiel pasero flirtas sablobane, Levas vizaĝon, kolon, brakojn ambaŭ mane, Kun helpantin'. Eligas vazojn Telimeno 150 Kun parfumoj, pomadoj, el la magazeno Sia regurba, Zonjon aspergas parfume, (Aromplenigas ĉambron), harojn unktas gume. Zonjo surmetas blankajn, aĵurajn ŝtrumpetojn Kaj la varŝavajn, blankajn, atlasajn ŝuetojn. Dume al ŝi korsaĵon laĉis ĉambristino, Poste sur korson ĵetis mantelon el lino; Oni la papilotojn frizitajn kolektis, Buklojn, kiel tro longajn, en du volvojn plektis, Lasante sur tempioj kaj frunto glate harojn. 160 Ĉambristin ' kolektitan freŝe cejanaron Kunligis en girlandon, kiun Telimeno Al kap' de Zonjo pinglas, laŭ art' speciala, De l' dekstra flank' maldekstren: flor' de haro pala, Kontrastis bele, kvazaŭ de spikoj da greno. Post depreno mantelon, preta estis ĉio... Zonjo trans kapon blankan surĵetis robeton, En mano volvas blankan, batistan tuketon Ŝi tiel aspektas, kiel blanka lilio.
Harojn kaj veston oni al ŝi alfasonis 170 Kaj iri longen, larĝen tra ĉambro ordonis, Onklin' atentas, kiel konulino sperta, Ekzercas la nevinon kaj grumblas kolere; Fine, ĉe riverencoj, krias malespere: "Mi malfeliĉa! Zonjo, jen influo certa De anseroj, paŝtistoj! vi larĝe dismetas Piedojn kiel knabo, rigardojn vi ĵetas Kiel separatino! ĉio sengracia!" Zonjo diris malĝoje: "Jen kulpo ne mia! Fermite, mi ne povis flegi dancoarton, 180 Do ŝatis mi kortbirdojn kaj infanojvarton; Sed kiam inter homoj mi iom distriĝos, Vi vidos onjo, kiel mi tiam lertiĝos"
"Cetere, diris onjo, mi eĉ kortbirdaron Preferus, ol ĝisnunan, nian figastaron; Diru, kiu kutimis gaste alveturi: Preposto, damojn ludi, aŭ preĝojn murmuri, Kaj palestro (1) kun pipoj! Jen fraŭlaro nia, Imitinda modelo de kondut' gracia! Nun almenaŭ sin montri povas fraŭlineto, 190 Ĉar ĉe ni kolektiĝas deca societo. Atentu, juna Grafo nun estos en domo, Vojevoda parenco, instruita homo; Estu por li ĝentila".
Ĉe pordego henas Ĉevaloj kaj ĉasistoj bruas. "Ili venas!" Gvidante al salono nevinon, ŝi diris. Sed la ĉasistoj tien ankoraŭ ne iris, Sed en ĉambrojn, kaj ŝanĝis tie ĉasoveston, Por ne iri en jakoj sinjorinĉeeston, Tadeo, Graf', unuaj, vestite alie, Enkuris:
200 Telimeno mastrinas ĉi tie, Salutas kaj sidigas gastojn, komplimentas, Kaj nevinon al ĉiuj laŭvice prezentas; Unue al Tadeo, kiel al parenco. Li kliniĝis malalte, ŝi kun riverenco. Li volis ekparoli, jam malrefmis buŝon, Sed vidante okulojn de Zonjo timeme, LI mutiĝis kaj staris pale, flame, treme, Kaj li mem ne komprenis sian korotuŝon. LI estis malfeliĉa tree — post rekono 210 De Zonjo, laŭ hararo, kresko, voĉa sono; La talion, kapeton, li vidis ĝardene, La voĉeto lin vokis al ĉaso matene. Sed Vojski lin eligis el konfuz' vidante, Ke li paliĝis, staras krurŝanceligante, Foriri al ripozo donis la konsilon; Tadeo sin apogi iris al kameno, Poste silente larĝan, frenezan pupilon Turnadis jen al Zonjo, jen al Telimeno. Telimeno rimarkis kaj ŝi ne eraris, 220 Ke Zonjo sur Tadeon impresegon faris; Ŝi ne divenis ĉion, tamen ŝin konfuzas Lia aspekto, kiam ŝi gastojn amuzas. Elektante momenton, ŝi alkuras fine: Ĉu li sanas? kaj kial malĝojas? obstine Ŝi demandas, aludas Zonjon, ŝerci provas. Sur kubut apogite ade' sin ne movas, Mute sulkigas brovojn kaj buŝon kurbigas, Kaj des pli Telimenon konfuzas, mirigas. Do ŝanĝinte vizaĝon, parolmanieron, 230 Ŝi komencis per akraj vortoj la koleron Eligi, aludpiki, riproĉi — Subite Tade' leviĝis, kvazaŭ de vespo pikite, Ekrigardis kolere, kraĉis, ne eldiris Eĉ vorton, piedŝovis seĝon kaj eliris, Krake fermante pordon. Feliĉe pri l' sceno Neniu gast' atentis, ekster Telimeno. Li kuris en kamparon. — Kiele ezoko, Kiam trapikis ĝian bruston dentoj-hoko, Baraktas, subakviĝas kaj forkuri penas, [nr 240] Sed ĉie la feraĵon kaj ŝnuron kuntrenas: Tiel Tadeon sekvis mordanta malĝojo; Li saltis trans fosaĵoj, bariloj, sen vojo Kaj sen celo, ĝis kiam tre longe vagante, Li eniris arbaran profundon, trafante, Intence, aŭ okaze, altaĵeton saman, Kiu vidis feliĉon lian, kie aman Bileton li ricevis, amogarantie. Lokon, "Sanktej' medita" nomatan laŭ scie. Ĉirkaŭe rigardante, Tadeo ekvidis:, 250 Telimeno! solece, pensprofundiĝinte, Laŭ figur', vest' — alia ol hieraŭ sidas, En blankaĵo, sur ŝtono, kvazaŭ ŝtoniĝinte; La klinitan vizaĝon en manojn ŝi premas Kaj kvankam ne aŭdiĝas, videble plorĝemas. Vane Tadea koro sin defendi provis. Li sentis, ke kompato lian koron movis. Li mute rigardadis, fine eksopiris Kaj mem al si kolere: "Stultulo! li diris, Ĉu estas ŝi la kulpa de mia eraro?..." 260 Do li elŝovis kapon el post arbetaro — Ŝi subite leviĝas kaj en ĉi momento Ĵetiĝas ĉiuflanken, saltas tra l' torento, Diskrucas brakojn, harojn dislasinte, palas, Kuregas en arbaron, ekgenuas, falas, Ne povante leviĝi sur herbo turniĝas Kaj el movoj teruro de l' turment' vidiĝas: Ŝi kaptas bruston, kolon, genuojn; do time Saltis Tade', pensante pri epilepsia Atako aŭ frenezo. Sed kaŭzo alia Estis de l' movoj.
270 Apud betular' proksime, Estis formikejo. Insektar' laborema Ĉirkaŭe herbe svarmis, nigra, moviĝema; Ia bezono, plaĉo, aŭ celo kaŝita Ĝin speciale logis al Snktej' medita. De la urba altaĵo ĝis fonto flustranta Eltredis vojon ĝia vicaro marŝanta. Telimen' malfeliĉe sidis sur vojeto. Formikoj brillogite de blanka ŝtrumpeto, Are kuris, komencis tikleti, mordadi; 280 Do ŝi devis forkuri, ilin forskuadi, Fine sur herb' sidiĝi kaj insektojn ĉasi.
Ne povis ja Tadeo sen helpo ŝin lasi. Purigante robeton li teren kliniĝis, Al ŝia frunt' okaze per buŝ' proksimiĝis, En la amika pozo, ili ne parolis Pri kvereloj kaj tamen paciĝi bonvolis; Eble pli longe daŭrus la interbabilo, Sed ilin Soplicova vekis sonorilo: Signo al vespermanĝo...
Temp' al revenado, 290 Precipe, ĉar aŭdiĝis branĉetojkrakado. Oni serĉas? ne decas kuna al hejm' veno; Do Telimen' ŝteliĝas dekstren al ĝardeno Kaj Tadeo maldekstren kuras sur la straton. Ambaŭ sentis revene timan korobaton. Al ŝi el post arbusto foje kvazaŭ brilis Vizaĝo kapuĉita, ĝi Vermon similis; Tadeo vidis bone, ke al li refoje Longa kaj blanka ombro montriĝis dum voje. Kiu estis? ne sciis li, sed antaŭsentis, 300 Ke en angla surtuto Grafo sin prezentis.
Oni manĝis kastele. Obstina Vokisto Malgraŭ, ke ne permesis tion la Juĝisto, Ree sturmis kastelon kaj prenis posedon Kaj "intromitis" (2) Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris: Ĉe tabl' unuan lokon Ĉambelano prenis, Laŭ aĝ' , ofic', la digno al li apartenis. Irante, li al ĉiuj salutklinojn faris; Kvestant' forestis; lokon de la Bernardino 310 Havas dekstre de l' edzo la Ĉambelanino. Juĝisto stariginte la gastojn konvene, Manĝotablon latine krucosignis bene. Viroj ricevis brandon; poste sidiĝante, Ĉiuj malvarman supon manĝis, silentante.
Sekvis kankroj, kokidoj, legom' asparaga, En akompan' de vinoj hungara, malaga. Ĉiuj manĝas kaj trinkas sen parolmurmuroj Ŝajne de kiam staris la kastelaj muroj, Kiuj regalis tiom da nobeloj frate, 320 Aŭdis tiom vivivuojn kaj eĥis rebate, Ne estis vespermanĝo tiom malserena; Nur ŝtopilojfrapado, teleroj tintsono Aŭdiĝas en vestiblo granda kaj malplena, Kvazaŭ la buŝojn laĉis spirit' de malbono.
Multaj estis silentokaŭzoj. Ĉasistaro Revenis babileme, gaje el arbaro, Sed pensante pri ĉaso, kiam la fervoro Malvarmiĝis, rimarkis ili, ke sen gloro Ili revenis: iu pastraĉ', kapuĉulo 330 El ie saltis, kiel el kanab' grizulo (3) Kaj venkis la ĉasistojn de l' distrikt? Fi, honto! Kia estos en Lido, Oŝmjano, rakonto (4) Kiuj kun ni batalas de pli ol jarcento Pri ĉasart'?Tiel pensis ili en silento. Krom komuna aflikto, Rejent', Asesoro, Freŝan honton pri hundoj havas en memoro. En okul' ili vidas: jen fripon' leporo Streĉas saltilojn, voston movas, per svingilo Mokas kaj vipas korojn, kiel per batilo; 340 Sidante, ili klinis vizaĝon al plado. Asesor' havis novan kaŭzon de plendado; Telimenon kaj siajn rivalojn li vidas. Al Tade' flankiĝante Telimeno sidas, Konfuzite, rigardi lin, al si ne fidas. Ŝi volis iom distri la Grafon sinjoron Per diskuto bonigi lian senhumoron; Ĉar Grafo malserene venis de promeno, Pli ĝuste, laŭ Tadeo, el embuskposteno. Fiere levis frunton Grafo, ŝin aŭdante, 350 Kuntiris brovojn, poste preskaŭ malestime Rigardante, eksidis ĉe Zonjo proksime, Plenigas ŝian glason, telerojn ŝanĝante, Kliniĝas kaj ridetas, ĝentilaĵojn diras, Ia foje okulojn turnas kaj sopiras. Tamen, kvankam li lerte simulis komence, Vidiĝas, kiel spite li Zonjon koketas, Ĉar kapon returnante, kvazaŭ ne intence, Al Telimen' rigardon minacan li ĵetas.
Telimeno ĉi tion kompreni ne povis, 360 Ekpensis: jen strangulo! kaj ŝultrojn ekmovis. Pri nova koketado de l' Graf' eĉ kontente, Ŝi al dua najbaro sin turnis atente.
Tadeo ne aŭskultis, nenion manĝante, Ne trinkis, al telero okulojn fiksante; Telimen' al li verŝis vinon; li kolere Je l' trudec' demandite pri sano — oscedas. Li indignas (ŝanĝite tiel ĉi vespere), Ke tro da koketeco Telimen' posedas; Tro dekoltita vesto skandalas junulon, 370 Kiel maldeca — dume li levis okulon! Li ektimis, li havis nun pupilspegulon Pli klaran, ĉar al ŝiaj vangoj rigardeton Ĵetinte, tuj malkovris teruran sekreton: Ŝi estas ruĝumita!
Ĉu malbona speco De koloril'?, ĉu iel viŝiĝis ruĝeco, Kelkloke haŭto estas maldense kovrita... Eĉ eble mem Tadeo en Sanktej' medita Parolante proksime, viŝis el blankilo Ruĝon, malpezan kiel polvet' de flugilo 380 Papilia.Ŝi troe rapidis revene, Mankis tempo bonigi kolorojn konvene. Ĉirkaŭ buŝo vidiĝis lentugaj makuloj. Kiel ruzaj spionoj de Tade' okuloj, Malkovrinte perfidon unu, la restaĵon De ĉarmoj vicesploris kaj trovas falsaĵon: En buŝ' du dentoj mankas; sur frunt', sur tempio Sulkoj, mil sulkoj — sub la menton' antaŭ ĉio!
Tade' domaĝe! sentis kia malbezono Atenti tro belaĵon; hontinde, spiono 390 Esti de amatino sia; abomene, Ŝanĝi guston — sed kiu regas koron plene? Tutvane volas helpi konscienc' al amo. Revarmigi animon ĉe l' rigardoflamo. Jam la rigardo kiel lun' senvarme helas. Do ĝisfunde rigida anim' ne degelas... Li tiel memriproĉis sin kaj koropente Klinis kapon kaj mordis la lipojn silente.
Dume malbonspirito lin allogas tente, Aŭskulti kion Zosja al la Grafo diras. 400 Graf' afable favoron de l' knabin' akiras. Ŝi mallevas okulojn, roziĝas de honto, Sed poste ili ridas; sekvis babilado Pri la en ĝardeno, subita renkonto Kaj pri ia sur lapoj kaj bedoj paŝado. Tadeo eble longe orelojn streĉante Glutis maldolĉajn vortojn, animdigestante La teruran festenon — Kiel en ĝardeno Viper' pikile trinkas el herbaĉvenenon, Poste kunvolviĝante, kuŝiĝas sur strato, 410 Minace al sengarde kura piedplato. Tiel ĵaluzvenenon trinkinte abunde, Li ŝajnis indiferenton, kolera funde.
Se gaja societ ' havas iujn kolerajn, Malserenec' ilia influas ceterajn. Ĉasistoj jam silentis; dua part egale Eksilentis: Tadeo ĝin infektis gale.
Eĉ Ĉambelano sidis tree malserene, Sen babilem', vidante kiel sidas jene Liaj doton havaj, belaj, junaj filinoj, 420 Laŭ distriktopinio unuaj fraŭlinoj, Silente, neglektite de la junularo. Juĝist' gastama same ĉi tion atentas; Kaj Vojski rimarkinte, ke ĉiuj silentas Diris: tiel ne manĝas poloj, sed luparo!
Hreĉeĥa je silento estis tre sentema. Li amis babilulojn, mem tre babilema. Ne miru! li pasigis vivon je festenoj, Sejmetaj konsiliĝoj, ĉaspeloj, kunvenoj. Al li kutime io al orel' tamburis, 430 Eĉ kiam li silentis, aŭ muŝon postkuris Kun klakil', aŭ ferminte okulojn ekrevis; Tage — diskutoj, nokte — murmuradi devis Ies rozaripreĝoj, aŭ rakont' fabela. Do li sentis malamon al pipo malbela, Invento de germanoj, por nin fremdlandigi: Ĉar Polujon mutigi — estas ĝin mortigi (5) Aĝon trababilante, li dormis en bruo; Silent' lin vekis. Tiel mueliston skuo Kaj radojknar' dormigas; kiam aksoj haltas, 440 Vort' karnigis! (6) li time kriante eksaltas. Vojski kapkline turnis sin al Ĉambelano. Al Juĝist' signon donis ĉe buŝo per mano, Petante voĉon. Ili ambaŭ kapokline Respondis, tio estas, invitis inkline. Vojski komencis
"Volu sinjoroj junuloj, Ĉe vespermanĝ' amuzi laŭ malnovreguloj, Ne silenti kaj maĉi. Ĉu kapucenaro Ni estas? Silentanto inter nobelaro Similas al ĉasisto, ŝarĝo en pafilo 450 Rustiganta. De avoj emon al babilo Mi laŭdas: ne nur manĝis post ĉasado ili, Sed ankaŭ reciproke volis satbabili. Malpezigante korojn, laŭdis kaj mallaŭdis. Pri pafistoj, pelantoj, hundoj oni aŭdis Opiniojn; leviĝis por ĉasistorelo, Bruo agrabla, kvazaŭ dua ĉasopelo. Mi scias: Nub' da nigraj zorgoj viapense, El kapuĉo de Vermo ekleviĝis dense! Vi hontas pro maltrafoj! Ne hontu pro pafoj, 460 Al plej bonaj ĉasistoj okazas maltrafoj; Trafi, maltrafi estas sort' de pafisteco. Vagante kun pafilo ekde infaneco, Mi maltrafis! Tuloŝĉik, pafist' fama, same; Eĉ Rejtan, la mortinto, ne trafis ĉiame. Pri Rejtan mi rakontos poste. Koncernante Ellason el sieĝo: ke lancon havante, Ambaŭ sinjoroj antaŭ best', kiel mi aŭdas, Ne staris firme, tion ja nek iu laŭdas, Nek mallaŭdas; forkuri kun ŝarĝo pafila 470 Signifis ĉiam esti timul' sensimila Kaj ankaŭ (kiel faras multaj) pafi blinde, De fore, sen iu celo, estas tre hontinde; Sed kiu al si beston allasas, mezuras Kiel konvene celon, kaj poste forkuras Maltrafinte, li tute revenas sen honto. Li povis lance lukti, sed nur laŭ volonto, Ne laŭ devo, ĉar lanco servas, ĉe pafilo Ne por atak', sed sole kiel defendilo. Tia estis regulo. Do fidu sinjoroj 480 Al mi kaj retiriĝon ne tenu en koroj. Kara Tadeo, same via moŝto Grafo! Kiel ofte vi pensos pri tiu maltrafo, Rememoru averton de Vojski refoje: Neniam baru unu aliulon voje Kaj ne pafu duope al sama ursino..."
Kiam Vojski parolis la vorton: ursino, Asesor' laŭtduone sufloris: knabino. Brave! kriis junuloj, kiel brua eĥo, Ripetante averton de sinjor' Hreĉeĥo, 490 Nome vorton : ursino, aliaj : knabino, Vokis ridante. Flustris rejento: virino. Koketulino, diris Asesor' rigardojn Al Telimen' ĵetante, kiele ponardojn.
Vojski neniun iel aludpiki volis, Nek li atentis, kion flustrantoj parolis; Tre kontenta, ke povis li gastojn ridigi, Li diris en kalikon enverŝante vinon:
"Vane miaj okuloj serĉas Bernardinon 500 Al okazaĵo — turnus mi lian atenton, Similanta ĉi tagan nian akcidenton. Nur unu viron konis Ŝlosisto ĝishore, Pafantan, kiel Vermo, celtrafe de fore. Mi konis duan, kiu per celtrafo same Savis du vivojn; tion mi vidis ; tiame Iris en Nalibokajn (7) arbarojn al ĉaso Sendit' Tadeuŝ' Rejtan kaj duko de Nasso (8) Sinjoroj ne enviis gloron de nobelo, Lian sanon ĉe tablo trinkis en kastelo. 510 Donacegojn ricevis li sen nombro iu, Kun fel' de mortigita apro. Pri ĉi tiu Apro kaj paf' rakontos mi, kiu atestas Okulvide: afero tre simila estas Kaj okazis al gravaj pafmajstroj de ĉaso, Al sejmsendito Rejtan' kaj duko de Nasso".
Tiam Juĝist' kun plena pokalo en mano Diris: Vojski, nun mi trinkas por Verma sano! Ne povante Kvestulon rekompenci riĉe Ni almenaŭ por pulvo lin pagu sufiĉe. 520 Por urso mortigita de Verm' en ĉasejo Dujaran manĝprovizon havos monaĥejo, Sed felon mi ne donos al Verm'; ĝin posedos Mi per fort', aŭ monaĥo humile ĝin cedos, Aŭ mi felon aĉetos, eĉ por dek ribeloj; Ni laŭvole disponos pri tiu ĉi felo. La glorokronon prenis jam servisto dia. Felon donos moŝtulo, Ĉambelano nia Al tiu, kiu por rekompenco meritis"
Ĉambelan' glatumante frunton, ekmeditis. 530 Pafistoj ekmurmuris: ĉi tiu sinjoro Trovis beston, alia faris al ĝi vundon, Tiu returnis beston al ĉasejo, hundon Tiu vokis. Kverelis Rejent', Asesoro, Unu laŭdante ecojn de Sanguŝka ĉasa Sia pafil', kaj dua de la Sagalasa.
Juĝist', najbaro estas — Ĉambelano diris, Unuan rekompencon la Pastro akiris. Kiu ricevu duan juĝi malfacile; Ĉiuj ŝajne meritis ĝin tute simile 540 Kaj egalas laŭ sperto, lerto, kuraĝeco. Du ĉasistojn distingis sort' per danĝereco, Du estis plej proksime al ursungoj celo: Tade' kaj Graf'; al ili apartenas felo. Sinjor' Tade' (mi certas pri lia intenco) Cedos, kiel pli juna kaj mastra parenco; Do prenos moŝto Grafo "opima spolia". (9) La ornamo de ĉambro ĉaspafista lia Estu de hodiaŭa amuz' rememoro, Signo de ĉasfeliĉo, impulso al gloro".
550 Li pensis, ke li Grafon ĝojigis konsole Kaj dume, lian koron li akre traboris; Ĉar kiam Graf' pafistan ĉambron rememoris, Li rigardis levinte kapon malgraŭvole Al cervaj kapoj, branĉaj kornoj: laŭrarbaro, Kiun patroj al filoj semis por kronaro. La portretornamitaj vicoj de kolonoj En arkaĵ' Kaprduono, antikvaj blazonoj, Per voĉoj de pasinto ekparolis ĉie. Li vekiĝis: ĉe kiu li gastas? kaj kie? 560 En propra dom', Horeŝka gastas heredanto! Ĉe malamik' Soplico, kiel festenanto! Kaj kiun por Tadeo li sentis, envio Kontraŭ Soplicoj Grafon movas ekster tio.
Do li diris maldolĉe: "Ĉar dometo mia Ne indas je donaco grandioza tia, Do inter ĉi kornuloj restu ursa felo, Ĝis Juĝisto ĝin donos al mi kun kastelo"
La Ĉambelano, kio minacas vidante, Sonigis tabakujon, pri voĉo petante.
570 "Tre laŭdinde, li diris, mia Graf', najbaro, Vi eĉ manĝante, zorgas pri negocafero, Ne tiel, kiel moda, juna sinjoraro, Vivanta sen kalkulo. Laŭ dezir', espero, Mia juĝo finiĝos per paco bonvola; Pri grund' biena restas malfacilo sola. Interŝanĝon proponi tial mi intencis, Laŭ manier' sekvanta". — Paroli komencis Li orde (laŭ kutimo) pri plan' intencita, 580 Kiam, dum parolo, movo neatendita Komenciĝis ĉe fino de tablo. Kelkaj Ion rimarkis, fingre ĝin montris aliaj, Ĝis fine kapoj, kiel spikoj, reklinite De vent', al kontraŭflanko turniĝis subite, Al angul'.
Tie pendis Tablestro-portreto, De lasta el Horeŝkoj gento; el pordeto Tie kaŝita inter kolonoj, jen homo Mallaŭte elŝoviĝis, kiele fantomo: Gervazo, laŭ staturo kaj vizaĝo grava, Kun arĝentaj Kaprduonoj sur jako flava. 590 Li paŝis rekte, mute, severe, la ĉapon Ne depreninte, eć ne klininte la kapon; Kaj li ponarde brilan ŝlosilon tenante, Malfermis ŝrankon, ion en ĝi ŝraŭbturnante.
En du vestiblanguloj, kolon apogite, Staris du ludhorloĝoj, en ŝrankoj fermite: La malnovaj stranguloj, en malpac' konstanta Kun sun' tagmezon montris ĉe sun' subiranta. Ripari maŝinaĵon Gervazo ne provis, Sed ankaŭ sen streĉado ĝin lasi ne povis 600 Kaj per ŝlosil' turmentis en ĉiu vespero; Ĵus nun okazis tempo de tiu afero. Do kiam Ĉambelano okupis atenton De partioj, Gervazo pezilon ektiris. Grincigis rustaj radoj la fenditan denton; Ĉambelano skuiĝis kaj haltinte diris: "Vian urĝan laboron vi prokrastu, frato" Kaj li daŭrigis planon. Ŝlosist' dum traktato Duan pezilon forte pli ektiris spite Kaj tuj pirolo super horloĝo lokite 610 Komencis sian kanton kun flugilojbato. Birdo artefarita, difektita tute, Ekbalbutis kaj pepis, ĉiam pli balbute. Gastoj ridis; rompiĝis Ĉambelantraktato; Li ekkriis: "Ŝlosisto, pli ĝuste noktuo (10) Se vi ŝatas la bekon, sufiĉe da bruo!" Sed Gervazon minaco tute ne tuŝetis; Dekstran manon li grave sur horloĝon metis Kaj ĉe kokso preninte sin maldekstramane: "Ĉambelaneto! kriis li, vi ŝercas vane; 620 Paser' pli eta, hejme pli kuraĝa estas Ol noktu', kiu fremdan kastelon eknestas. Ne mi — noktu', sed kiu nokte sin enŝtelas Fremdan domon — noktuas, kaj mi lin forpelas".
"For, for kun li!!" ekkriis Ĉambelan'. Sinjoro Grafo! vokis Ŝlosisto, kion vi aranĝis: Sufiĉe makuliĝis jam via honoro, Ke vi kun ĉi Soplicoj kune trinkis, manĝis; Jen vi toleras: oni kastelofociston Min, Gervazon, Rembajlon, Horeŝkaj Ŝlosiston, 630 Insultu, nepunate en Tablestra domo?" Tiam vokis Protazo: "Silentu! En nomo De leĝo! Mi Protazo, Baltazar' Bjeĥala, Dunoma, Generalo iam tribunala, Vulgo (11) Vokisto, faras mian obdukcion (12) Vokistan kaj samtempe formalan vizion (13) Mendante ĉeestantojateston; sinjoro Asesor', mi vokas vin por juĝesploro Pro Juĝista Soplica moŝt'; pri inkursio Aŭ liminvado! estas superforto tio 640 Pri kastelo, en kiu Juĝist' leĝe sidas, Ĉar tie li manĝadas, kiel ĉiuj vidas "Bjeĥaĉ! (14) kriis Ŝlosisto, vi ĉesos, fripono!" Kaj li, preninte ferajn ŝlosilojn ĉe zono, Ĉirkaŭ kap' ilin svingis, ĵetis per tutforto; La fasko flugis, kiel el ĵetilo ŝtonoj, Certe Protazan kapon fendus je kvaronoj; Sed Vokisto sin klinis kaj savis de morto. Ĉiuj saltis de sidoj; mallaŭtiĝis plene, Ĝis Juĝisto ekkriis: "Ligu lin katene! 650 Hola servistoj!" — Ili alvenis en kuro, Tra mallarĝa irejo inter benk' kaj muro. Sed Graf' per seĝ' al ili meze vojon baris, Kaj sur redut' malforta per pied' ekstaris: "Garde! Juĝist'! li vokis, neniu ofendu En mia dom' serviston; kiu volas, plendu Al mi, sed ne kuraĝu tuŝi maljunulon"
Ĉambelano al Grafo strabis en okulon: "Sen via help' mi scios puni senprokraste La impertinentecon de la nobeleto; 660 Graf', kastelon proprigas vi antaŭ dekreto; Ne vi ĉi tie mastras, nek akceptas gaste, Se vi eĉ ne respektas kapon pro grizeco, Distriktan altoficon estimu laŭ deco!"
Graf' murmuris: "Sufiĉe da babilo via Pri respektoj, oficoj; enuu alia! Mi faris stulte, kiel kun moŝtoj miksata En drinkadon, kun fino tre maldelikata; Pri honoro ofenda, respond' ĉe okazo De sobra revidiĝo! Sekvu min Gervazo!"
670 Ĉambelano respondon ne supozis tian. Ĝuste tiam plenigis li kalikon sian; Malrespekto lin trafis kiel fulmobato Ĉe kalik' apogite, botel' en manplato, Kun kapo flankigita, orelo streĉita, Larĝe apertaj okuloj, buŝ' malfermita, Li silentis, sed premis kalikon en mano Potence; vitro krevis, vinon ŝprucigante En okulojn kaj kvazaŭ fajron enverŝante En animon: vizaĝe flamis Ĉambelano, 680 Okuloj ardis; vorton li maĉis, post maĉo Ĝi elflugis tra dentoj: "Stultul'!...Grafidaĉo! Mi vin tuj! Mi ĉi tie! Tomaŝ', karabelon! Mi vin instruos "mores"! (15) en karceron sendos! Respektoj enuigas subtilan orelon! Mi tuj la oreletojn per sabro forfendos! For! ekster pordon! Sabron! Tomaŝ', karabelon! "
Tiam saltis amikoj al la Ĉambelano; Juĝist', vokante : "Haltu!" kaptas lin je mano; "Antaŭe li provokis min! Protaz', palaŝon! (16) 690 Kiel urs' ĉe bastono, li faros dancpaŝon". Sed Tade' Ĉambelanon kaj onklon retenas: "Moŝtoj, ĉu kun la dando batiĝi konvenas Al vi sinjoroj? estas ĉi tie junuloj; Konfidu: mi lin punos laŭ ĉiuj reguloj, Kaj vi, kiu provokas aĝulojn kverele, Ni vidos, ĉu vi estas kavalir' duele. Ni morgaŭ findecidos pri loko, armilo; Nun kuru, dum vi sanas!" Tre bona konsilo
Por Graf', Ŝlosisto, estis danĝera situo; 700 Ĉe supra tablofino estis granda bruo, Sed el malsupra, fluge boteloj zumetis Ĉirkaŭ kapo de Grafo. Ekploris, ekpetis Timigitaj virinoj; Telimen' kriinte: "Vee! levis okulojn kaj falis sveninte; Kolon trans Grafaj brakoj ŝi klinis kaj metis La cignan bruston sian al Grafo ĉe koro. Grafo, kvankam kolera, haltis en fervoro, Komencis elsvenigi, froti.
Dume celis Al Gervazo boteloj, seĝoj, jam ŝancelis 710 Lin; servistaro levis jam pugnojn por bato, Atakante amase: feliĉe kompato Movis Zonjon; vidante sturmon, ŝi alsaltis Kaj braketojn etendis ŝirme: oni haltis Cedante, li foriĝis ien el okulo; Oni serĉis sub tablo: tiam maljunulo Eliris duaflanke, el sub ter' kvazaŭe, Per fortaj brakoj levis benkegon, ĉirkaŭe Ĝin turnis muelile, vestiblon dumvoje Duone purigis, prenis Grafon, ŝirme svingis 720 Benkon, ĝis ambaŭ tiel pordsojlon atingis; Li haltis, malamikojn rigardis refoje Kaj pensis dum momento, ĉu cedi armite, Aŭ kun armilo serĉi feliĉon milite. Li batalos. Jam kiel rompilon de muro Li posten svingis benkon, jam kapon fleksinte, Kun brust' antaŭen streĉita, levita kruro, Atakis, sed ektimis...Vojskin ekvidinte.
S-ro Vojski kun okulo duone fermita Sidis silente, ŝajne profunde medita, 730 Sed li alturnis kapon, kiam Graf' malpacis Kun Ĉambelan' kaj poste Juĝiston minacis. Vojski frotis palpebrojn, tabakon reflaris. Kvankam li al Juĝisto for parence staris, Sed loĝante en lia domo gastamema, Por sano de l' amiko estis tre zorgema; Do scieme rigardis li al la batalo, Metis sur tablo manon kaj sur ĝi tranĉilon, Al ung' de montra fingro turninte tenilon, Al kubut' li direktis akraĵon de ŝtalo; 740 Poste per brak' klinita posten, balancante, Li kvazaŭ ludis, Grafon fikse rigardante.
Tranĉila ĵetart', terura en batalo mana, Jam neglektita estis en lando litvana; Nur maljunaj ĝin konis; Ŝlosist' iam svingis Tranĉilon dum kvereloj, Vojski sin distingis. Ke li forte ekbatos, montras manimpeto, El okuloj vidiĝas: Grafon celas ĵeto, (La lastan el Horeŝkoj, kvankam laŭ patrino). Junuloj ne atentis pri movojdestino. 750 Gervaz' paliĝis, Grafon post benk' ŝirme lokas Cedas al pordo. "Kaptu!" kriantaro vokas.
Kiel lup' ĉirkaŭite sur kadavro besta, Hundojn, kiuj malhelpis lin ĉe manĝo festa, Atakas, pelas, ŝiras; ĵus tra l' bojo, sonas Kraket' de ĉanduono (17) ; lup' kraketon konas Ĉirkaŭen rigardas, post hundaro kaŝite, Ĉasist' duone klinite, genuapogite, Turnas tubon, jam tuŝas ĉanon...Lup' orelojn Mallevas, voston premas, forkuras de celo. 760 Hundaro triumfante sur lupon sin ĵetas, Pinĉas lin je harviloj; jen, besto turniĝas, Rigardas, makzelklakas, dentojn grincigante, Minacas — tuj forkuras hundoj, hurletante. Tiel Gervaz', minaca stature, forkuras, Atakantojn per benko kaj okul' teruras, Ĝis kun Grafo en niĉon rifuĝi sukcesis.
"Kaptu lin!" ree laŭtiĝis. Triumfo — tro frua Ŝlosisto, super kapoj de l' amaso brua 770 Sur ĥorej', ĉe malnova orgen' reaperis, Elŝiradis plumtubojn kaj krakigis akre, Jam batonte el supre, minacis masakre; Sed gastoj la vestiblon forlasis en kuro, Kaj servistoj ne staris firme pro teruro, Kaptis vazojn kaj sekvis sinjorajn postsignon, Pri kovraĵoj kaj mebloj farante rezignon.
Do kiu cedis lasta el kampo batala, Malgraŭ minacoj, batoj? — Protazo Bĵeĥala. Li post seĝo Juĝista neskueble staris Kaj per vokista voĉo daŭrige deklaris, 780 Ĝis li el batalejo foriris post fino; Tie restis kadavroj, vunditoj, ruino.
Homojperdo ne estis, sed dum militiro, Benkoj perdis piedojn; lama tabl' apude Sen tuko, sur telerojn makulitajn vine Falis, kiel sur sangajn ŝildojn, kavaliro, Meze de meleagraj korpoj, kokidetoj, En kies brustoj staris fiksitaj forketoj. En Horeŝka, soleca kastel' post momento, Ree ĉie ekregis kutima silento. 790 Mallum' densiĝis; restoj de festen' sinjora Kuŝas, kiel ĉe nokta fest' Avojmemora (18) Al kiu la mortintoj venos, sorĉvokite. Subtegmente ekkriis noktuoj subite, Kvazaŭ sorĉistoj, lunon salutas vespere; Ĝi falis tra l' fenestro malsupren, trembrilas Laŭ puriĝejanimo; tra l' truoj, eltere, Elsaltas ratoj, kiuj damnitojn similas: Mordas, trinkas; ekfrapas iam, en angulo, Ĉampanbotel', toaste al fantom', mortulo.
800 Sed supre, en spegula, nomata salono, Kvankam mankis speguloj — Grafo sur balkono, Turnita al pordego, sin al vent' elmetis, Por freŝiĝi; sur ŝultron li surtuton ĵetis: Duan manikon, baskojn li falde kuntiris, La bruston per surtuto mantele drapiris. Gervazo en salono faris grandajn paŝojn. Ambaŭ al si, medite, ne ĉesis babili; "Pistolojn, diris Grafo, laŭvole — pistolojn". Ŝlosist' : "Kastel', vilaĝo, niaj estas ili 810 Grafo: "Provoku onklon, nevon, familion!". Ŝlosist' : "Kastelon, grundon, la vilaĝon, ĉion Ni forprenu". Li poste Grafon alparolas: "Rabu ĉion, se moŝto pacon havi volas. Kial proces'? afero havas tagohelon: Kvarcentjare posedis Horeŝkoj kastelon; Grundojparton, ŝirinte for, dum Targovica, Kiel vi scias, oni donis al Soplica. Ne nur la parton — ĉion forprenu vi kune, Por kostoj de proceso, por rabado pune. 820 Mi ĉiam diris: ĉesu, ĉesu procesadi; Mi ĉiam diris: Preni perforte, invadi! Antaŭe, kiu prenis, ekposedis teron; Gajnu en kamp', vi gajnos en juĝej' aferon. Kun Soplicoj, koncerne malnovan kverelon, Ne proces', fendileto atingos nur celon; Kaj se Mateo donos helpe la vergeton, Ni du Soplicojn tranĉos en pajlhakaĵeton.
"Brave! diris la Grafo, plan' — gote-sarmata, Preferinda al ia disput' advokata. 830 Ĉu vi scias? ni tutan Litvon movos brue, Per neaŭdita longe jam ekspedicio Kaj distriĝos. Du jarojn mi sidis enue: Nur kampuloj batiĝis foje pro limstrio. Nia ekskurs' aŭguras finiĝi sangflue. Mi tian unu faris dum vojaĝo mia. Kiel gasto ĉe iu duko Sicilia. Montaj rabistoj kaptis lian bofileton Kaj postulis: parencoj pagu elaĉeton. Kolektinte servistojn kun aro vasala 840 Ni atakis; rabistojn du mi mem mortigis. Kaptiton mi unua en tend' liberigis. Gervazo! vere estis triumfon egala, Nia bela reveno kavalirfeŭdala! Kun floroj nin renkontis popol', dukfilino, Danke por savo, larme premis min al sino. Pri mia ven' Palermon sciigis gazetoj, Per fingroj min montris ĉiuj virinetoj; Eĉ romano aperis pri evento tia, Kie estis nomata mi, laŭ nomo mia 850 Roman' titolon havas: Grafo aŭ mistera Kastel' Birbante-rokka. — Ĉu estas subtera Mallumej' en kastelo?" — "Jes, malplenaj keloj, DirisŜlosist', ĉar vinon Soplic' el bareloj Eltrinkis". Grafo diris: "Ni armos ĵokeojn, Kaj vokos el bienoj vasalojn" — "Lakeojn?" Interrompis Gervazo. Fi! ĉu friponaĵon Celas invado? Kiu faras similaĵon Kun kampuloj? Vi tion sekve ne komprenas! Vonsaloj, (19) , lipharuloj, jes, tio konvenas. 860 Ne vilaĝe, sed serĉu ilin en "zascjankoj" (20) En Dobĵin, Ĵezikovo, Cjentiĉe, Rombankoj; Nobela de jarcentoj sango kavalira, Favora por Horeŝkoj, sed malame spira Kontraŭ la malamika Soplicana gento! El tie kolektiĝos liphara tricento; Mi ĝin faros. Revenu palacon sinjoro, Dormu bone, morgaŭ estos granda laboro. Vi ŝatas dormi, kantas la koko jam due; Ĝis tagiĝo mi gardos kastelon, kaj frue 870 Mi aperos en Dobĵin, ĉe suna leviĝo".
Graf' el balkono cedis, sed antaŭ foriĝo Li rigardis ankoraŭ tra l' btreĉo por pafo; Lumojn en dom' Soplica vidante, la Grafo Ekkriis:"Iluminu!" morgaŭ en kastelo Ĉi hore estos lumo, kaj ĉe vi malhelo!...
Gervazo sur ter' sidis ĉe mur' apogite, Al la brusto la frunton li klinis medite. Luna lumo defalis sur kapokalvaĵon: Sur ĝi Gervazo fingre faris desegnaĵon: 880 Estontan militplanon li al si prezentas. Pezaĵon de palpebroj li ĉiam pli sentas; Kolbalance, li vidis dormon jam proksiman Kaj komencis vesperan preĝaron kutiman; Sed inter Patro Nia kaj Salut' Mario Aperis volve, preme fantomojserio; Jen li vidas Horeŝkojn: iamaj estroj liaj Kun karabel', kun estra bastono aliaj, Ĉiu minacrigardas, lipharojn tordante, Skermas per karabelo, bastonon svingante; 890 Silenta, malserena, unu ombro poste Kun sanga brust'...Gervazo rekonis tremfroste Tablestron kaj komencis krucosignojn fari Kaj por certe terurajn sonĝojn kontraŭstari Pri puriĝejanimoj flustris litanion. Okuloj kungluiĝis, sonor' en oreloj — Li vidas nobelaron, brilas karabeloj; Invado! Koreliĉojn gvidas kompanion Rimŝa. Sur griza ĉeval' mem Gervazo kuras, Rapiron super kapo svingante, teruras; 900 Malbutonite, vente bruas taratatko (21) De orel' posten falis la konfederatko (22) Li renversas rajdantojn, piediran vicon Kaj fine en garbejo bruligas Soplicon. Revojpeze sur bruston falis kap' senmova; Tiel ekdormis lasta Ŝlosist' Horeŝkova. Unuaj militaj moroj de l' invado — Ekspedicio de Protazo, Vermo kaj sinjoro Juĝisto interkonsiliĝas pri publika afero — Daŭrigo de la senefika ekspedicio de Protazo — Ĉapitro pri kanabo — Nobeletara sidejo Dobĵin — Priskribo de la domaĵo kaj persono de Macjek Dobĵinjski.
<poem> Eliri el humida krepusk' ne rapidas. La mateno senruĝa; lumokul' ne gvidas Tagon, kiu jam estas, sed ĝin al vidsento Kovras nebul' sur tero, kiel pajltegmanto Super litva kabano. Nur blanketa helo En orienta flanko, montras sur ĉielo Kie suno leviĝis, kaj kvazaŭ malĝoje Irante super teron, dormetas dumvoje.
10 Ĉielekzemplo ĉion sur tero influis: Brutaro sur paŝtejon eliri malfruis Kaj trafis ĉe matena manĝo leporaron Ĝi kutimas pli frue reveni arbaron, Nun pinĉas ĝi en nebulo al si herbetojn, Aŭ kolektiĝas pare, fosante kavetojn, Volas ĝui ripozon, aerfreŝon spiri, Sed devas antaŭ brutoj, arbaron reiri.
Arbar' silentas. Birdo ne kantas, vekite Skuas roson el plumoj, al arbo premite 20 Atendas sunon. Apud marĉeto klaketas Cikonio. Sur garboj tutmalseke sidas Kornikoj babilon beklarĝe daŭrigas : Abomene al mastroj nun pluvon aŭguris. Kampistoj jam de longe al laboro iris.
Falĉistinoj ekkantis kanteton matenan, Laŭ pluva tag' sopiran, des pli malserenan, Ĉar seneĥe ĝi sonas, nebulon sorbante. Ektintis rikoltiloj en gren'; respondante Sur herbejo, falĉistoj tintigas kaj kante 30 Fajfetas, — haltas fine de ĉiu strofeto, Akrigas ŝtalon: takte frapas marteleto. Nebulo kovras homojn; sonas nur falĉantoj, Nevideble, per voĉoj de tintoj kaj kantoj.
Meze sur grena garbo, ekonomo sidas, Enue turnas kapon, laboron ne vidas, Sed rigardas al strato, disiĝo vojara, Kie okazas io eksterordinara.
Ekde mateno regas moviĝado ia Nekutima sur vojoj. Veturilo tie 40 Kampula knare kuras; nobela el ie Pretergalopas klake ĉe dua kaj tria; El voj' maldekstra oni kurieron vidas" El dekstra voj' vetkure rajdantoj rapidas Kaj ĉiuj al diversaj flankoj sin direktas: Kion signifas tio? ekonom' konjektas. Li leviĝis el garbo, ekiris al stratoj Kaj demandis, sed vane: ne haltis vokatoj; En nebul' preterkuras ĉiu, laŭ fantomo; Nur aŭdiĝas de hufoj obtuza frapado, 50 Kaj kio estas stranga, palaŝoj tintado: Tial ĝojas kaj kune time ekonomo; Ĉar kvankam estis tiam en Litvo kviete, Pri milit' ĉirkaŭkuris jam famo sekrete, Kaj pri francoj, Dombrovski, pri Naoleono. Ĉu militon aŭgurus de armiloj sono? Ekonom' al Juĝisto kuris diri ĉion, En espero, ke ankaŭ mem li aŭdos ion.
Post kverel' hieraŭa, leviĝis matene, Pri si mem nekontente, ĉiuj malserene. 60 Vane Vojski-idino kabalon proponas, Vane oni al viroj ludokartojn donas: Neniu volas ludi, distriĝi; silente Viroj fumas, virinoj trikas diligente; Eĉ muŝoj dormas.
Vojski klakilon forĵetis. En kuirejon el la silentej' kuretis. Tie, de domestrino kriojn li aŭskultis Kaj kiel kuiristo helpantojn insultis; Ĝis fine lin ekregis agrabla revado, Ĉe movo de rostiloj, rostaĵoj-turnado.
70 Sin ferminte en ĉambro skribis la Juĝisto Ekde maten'; sur sojlo atendis Vokisto. Juĝist' invokon finis, al Protazo plendon Kontraŭ Graf' laŭte legas, koncerne ofendon De honoro nobela, per insultaj vortoj, Kaj kontraŭ la Ŝlosisto pro batoj, perfortoj; Pro minac' ambaŭ ilin, pro kosto afera Meti en traktregistron (1) ĉe l' juĝo supera; 80 Invokon komuniki buŝe; memkomprene Antaŭ sunosubiro — Vokisto solene Streĉis aŭdon kaj manon; li antaŭ invoko Staris grave, sed ĝoje li saltus en loko: Ĉe penso pri proceso, li june sin sentis, Kiel li antaŭ jaroj invokojn prezentis, Por ricevi tuberon, sed riĉe pagitan. Tiel soldato, kiu pasigis militan Vivon, maljune ĝuas hospitalkvieton, Ekaŭdas malproksime tamburon, trumpeton, Krias sonĝe el lito: "Moskvuloj, batalo!" Saltas per ligna kruro el la hospitalo, 90 Ke lin apenaŭ kapti povas la flegisto. Protazo tuj surmetis veston de Vokisto. Tamen li nek ĵupanon, nek kontuŝon prenas: Al granda juĝparado ili apartenas; Por vojaĝo lin vestas: rajdopantalonoj Kaj jako, kies baskojn pere de butonoj Oni faldas supren, aŭ al genu' pendigas; Ĉapon kun orelumoj, laĉo supre ligas: Bona veter' por levo, pluve por surtiro. Tiel vestite prenis li por piediro 100 Bastonon; ĉar vokistoj, laŭ militspionoj, Antaŭ proces' kaŝiĝas sub diversfasonoj.
Bone faris Protazo, akcelante vojon, Ĉar ne longe li sentus pro l' invoko ĝojon. En Soplicovo ŝanĝas sin plano milita; Al Juĝisto enkuris Vermo enmedita Kaj diris: "Ve, Juĝisto, pri tiu onklino, Sinjorin' Telimeno, koketflirtulino! Kiam Zonjo malriĉa restis infaneto, Jacek al Telimeno por eduk' ĝin donis, 110 Aŭdante, ke ŝi estas bona, mondon konis; Kaj mi vidas: ŝi kaŭzas al ni malkvieton, Intrigas kaj laŭ ŝajne logas Tadeeton: Mi ŝin observas; eble ŝi Grafon koketas, Aŭ ambaŭ. Do pripensu rimedojn, mi petas Por ŝin forigi; tiel povas kreski klaĉoj, Skandalo kaj malpaco inter junulaĉoj, Kio povas traktaton konfuzi subite". "Traktat'"? kriis Juĝisto, tree ekscitite, Mi ĝin jam finis, ŝiris, kun traktatoj kvite". 120 "Jen kio? interrompis Vermo, kie senco? Vi babilas pri nova malpacokomenco?" "Kulpo ne mia, diris Juĝist', juĝ' supera Klarigos, ke malpacon kaŭzis Graf', fiera Stultulo kaj Gervazo fripono. Ne plaĉis Al vi, domaĝe, Pastro, kunmanĝi kastele; Vi atestus, ke Graf' min ofendis kruele". "Kial vi, kriis Vermo, kastelon iraĉis? Vi scias, mi malamas ĝin; piedo mia Ne paŝos tien. Ree kverel' ! puno Dia! 130 Rakontu! oni devas aferon glatigi. Tiom stultaĵoj fine tedi min komencas: Pligravaĵon, ol fari pacojn, mi intencas, Sed vin ankoraŭ foje pacigos,". — "Pacigi? — Piedfrape Juĝisto rompis — al damnito Iru kun via paco! jen monaĥa sprito! Ĝentile akceptante, vi gvidi min volas! Sciu moŝto: Soplicoj pri pac" ne parolas, Sed invokinte, gajnas ; ofte familio Procesadis ĝis sesa la generacio 140 Mi kunvokis, tre stulte, laŭ konsilo via, La ĉambelanan juĝon, jam por fojo tria. Paco de nun ne estos, ne estos! — Kun krio Li marŝis per piedoj frapante — Krom tio, Por sia malĝentila kondut' en kastelo, Li devas min "depreki" (2) , aŭ estos duelo!" "Sed, Juĝisto, se Jacek sciiĝos pri ĉio? Li mortos malesepere! Pri kastel' ĝis dato, Ĉu ne sufiĉe kulpis Soplicoj? Ho frato! Mi eĉ ne memorigu terurakcidenton. 150 Vi scias ankaŭ: grundojparton, Targovico (3) Preninte de Horeŝko, donis al Soplico. Jacek ĵuris por sia pek' farante penton, Ĉe absolvo, bienojn redoni, do prenis Li Zonjon, el Horeŝkoj, malriĉan, subtenis Ŝin, por eduko ŝia pagis grandan renton, Kun Tadeeto volis ŝin kunigi svate, Ambaŭ malpaciĝantajn domojn ligi frate Kaj al heredantino rabaĵon bonvole Cedi" — "Afero, kriis Juĝisto, ĉu mia? 160 Mi ne konis, ne vidis lin, pri Jacek sole Iom aŭdis, pri vivo hajdamaka lia; Mi estis tiutempe retoriklernanto (4) Poste, ĉe l' Vojevodo, kortega servanto. Ricevinte bienojn, Zonjon kun volonto Mi akceptis, edukis zorgas pri estonto, Laŭ lia vol'. Jam tedas min la historio Virina! Kial Grafo miksiĝis krom tio En aferon? kun kia rajto pri kastelo? Li al Horeŝkoj deka akvo sur kisjelo (5) 170 Min insultu? Mi cedu, por pacon proponi?" "Frato! gravaj motivoj estas por ĉi tio: Jacek ja volis filon al armeo doni, Poste lin hejme lasis: kaŭzo estis kio? Jen hejme lin Patrujo povos pli bezoni. Vi aŭdis, kion ĉie jam rakontas oni, Pri kio mi portadis famojn el ekstere; Nun — tempo, diri ĉion, nun — jam tempo vere! Gravaĵo, frat' ! tre baldaŭ — milit' de popoloj! Milito pri Polujo! frat' ni estos Poloj! 180 Certa milit' ! Sendite ĉi tien sekrete, Antaŭpostenojn vidis mi, ĉe Njemen prete: Napoleon grandegan armeon disponas, Kian homoj ne vidis, histori' ne konas; Apud francoj, armeo pola marŝas flanke: Nia Juzef (6) Dombrovski, agloj flirtas blanke! Sonu de Napoleon lasta vorto sola: Trans Njemen! — kaj revivas, frat', Patrujo pola!"
Okulvitrojn demetis Juĝist', aŭskultante, Ne parolis, la pastron fikse rigardante, 190 Eksopiris profunde; eklarmis okulo... Fine li ĉirkaŭkaptis kolon de Kvestulo: "Mia Vermo, vokante, sed ĉu estas vere? Mia Verm', ripetante, sed ĉu estas vere? Tro ofte ni trompiĝis! Famo sin etendis: Napoleon jam venas! kaj ni jam atendis. Oni diris: En Krono (7) — li, Prusuj' venkita, Li enpaŝas! Kaj iris li — al pac' Tilizita! (8) "Ver', vokis Vermo, kiel en ĉielo — Dio!" 200 "Benata estu buŝo tion anoncanta! Diris Juĝisto, manon alsupre levanta. Vi ne bedaŭros, Vermo, ĉi tiun sendaĵon, Nek monaĥejo: ducent ŝafojn, elektaĵon, Ricevos monaĥejo. Pastro, vi aplaŭdis Hieraŭ kaŝtanan, brunan ĉevalojn laŭdis: Do ambaŭ veturile tiros la Kvestulon. Hodiaŭ vi laŭ plaĉo petu, mi postulon Ne rifuzos. Sed Grafo min tree ofendis; Do lasu ĉi aferon; invokon mi sendis; Ĉu konvenas?"
210 Plektinte manojn, Pastro miris, Rigardis lin kaj ŝultrojn movante, rediris: "Dum Napoleon portas al Litvo liberon, Dum tuta mondo tremas, vi, procesaferon Pripensante, post ĉio aŭdita kvietos? Anstataŭ agi, frato, vi manojn kunmetos?" "Agi kiel?" demandis Juĝisto — "Do tion Vi ne legis el mia okulo? Nenion Ankoraŭ pri ĉi tio via koro diras? Se da Soplica sango eĉ guto trafluas 220 En vi, pripensu: Francoj batas el antaŭe... Kaj se dorse popolo ĉirkaŭe? Ekhenu la Postkuro (9) muĝŭ samogita (10) La Urso! — Se almenaŭ mil bone armita, Eĉ kvincento atakus dorse la moskvulojn Kaj ĉirkaŭe etendus de leviĝo brulojn; Se ni kanonojn, signojn de Moskvo akirus, Venkintoj al renkonto de savantoj irus? Napoleon demandas, vidante taĉmentojn: Kia arme'? — Ni krias: Polaj insurgentoj 230 Imperiestro! Litva volontulojvico! — Li demandas: Kiu estro? — Juĝisto Soplico! Kiu poste aludus eĉ pri Targovico? Frat', dum Ponaroj staros kaj Njemenofluos, En Litvo de Soplicoj nomo fame bruos; Nepojn, pranepojn montros Jagjelmetropolo (11) Per la fingroj, dirante: jen Soplico, polo, El farintoj unue la insurekcion!"
Juĝist' rediris: "Malpli grave estas, kion Homoj diras; mi laŭdojn neniam avidas 240 Mi — senkulpas pri fratopekoj, dio vidas. Mi ne multe miksiĝis politikaferon, Plenumante oficon kaj plugante teron. Nobel' , mi volus lavi domomakulaĵon, Kiel polo, por lando mi farus gravaĵon, Eĉ vivon donus. Estis mi sabrul' negranda, Tamen de mi prenadis homoj ankaŭ batojn; Oni scias, ke iam, dum sejmet' pollanda, Mi provokis kaj vundis du Buzvikojn, fratojn, Kiuj...sed malpli grave. Do prefere diru, 250 Ĉu necesas, ke tuje ni en kampon iru? Pafistoj kolektiĝos; pulvo — en tenejo; Kanonetojn havas pastro en prepostejo. Mi memoras, ke lancoĵetilojn Jankjelo Havas kaj ilin doni promesis al celo. Ĵetilojn li venigis en pakoj sekretaj El Krolovjec (12) teniloj estos baldaŭ pretaj. Sabroj estas; nobeloj sidiĝos sursele, Mi kun la nevo fronte, kaj — estos iele!"
"Pola sango! — tuŝite vokis Bernardino 260 Kaj etendinte brakojn, premis lin al sino — Vera Soplic' ! Vi lavos laŭ destino Dia Pekojn de senhejmulo, vaga frato via. Mi ĉiam vin estimis; sed mi amas nune Vin tiel, kvazaŭ estus ni du fratoj kune. Tro frue por agado: ni ĉion preparos; Mi mem difinos lokon, tempanoncon faros. Car' kurierojn sendis al Napoleono, Peti pacon; sed oni militon deklaros, Ĉar princo Juzef' aŭdis de sinjor' Binjono (13)
270 Franc', el imperiestraj konsilkonfidantoj, Ke tute vanaj estas ĉi tiuj traktatoj; Estos milito. Sendis min princ' por sekretaj Sciiĝoj, kun ordono, ke Litvanoj pretaj Estu pruvi, ĉe veno de Napoleono, Ke ili volas ree kuniĝi kun Krono, Kaj postulas starigon de Poluja trono. Dume, dum Graf' paciĝu. Li estas strangulo, Iom fantaziema, sed bona junulo, Honesta polo; estas necesa ĉi tia; 280 Strangulojn tre bezonas temp' revolucia. Mi scias ĝin laŭ sperto; taŭgas eĉ stultulo, Sed honesta, kaj kiam regas lin saĝulo. Graf' sinjor' ĉe nobeloj ĝuas respektegon, Tuta distrikt' leviĝos kun li al ribelo; Ĉar konante lin, diros ja ĉiu nobelo: Certa afer', ĝi havas sinjorojprotekton. Mi iros tuj... — "Unue li al mi turniĝu, Diris Juĝist', ĉi tien venu, senkulpiĝu; Mi pli aĝas kaj estas ĉe ofico mia 290 Kaj pri proceso estos juĝ' arbicia..." Pastro krake fermis pordon. "Bonan vojaĝon! " diris Juĝist'.
En "kalamaŝkon" (14) salte Verm' eniris, Vipas ĉevalojn, tiklas flanke per gvidilo; En nebul' malaperas flirte veturilo; Nur monaĥa brungriza kapuĉ', dum veturo, Iam leviĝas, kiel super nub' vulturo.
Vokist' pli frue iris jam al Grafa domo. Kiel vulp' sperta, kiun logas lardaromo, Kuras, sed konas ruzan pafistojsekreton, 300 Iam haltas, sidiĝas, levas vosttufeton, Per ĝi ventume venton en naztruojn prenis, Demandas ĝin, ĉu manĝon pafist' ne venenis: Protaz' el voj' deiris, ĉe fojno irante, Ĉirkaŭ domo, en mano bastonon tenante, Ŝajne vidas, ke ie brut' domaĝon faras. Li tiel laŭirante, ĉe ĝardeno haltis, Kliniĝis, kuras, ŝajne krekon li postflaras: Ĝis trans baril' subite en kanabon saltis.
En ĉi verda, odora, densa arbustaro, 310 Ĉirkaŭ dom' estas certa rifuĝ' al bestaro Kaj homoj. Renkontite, ĉe brasik' leporo Saltas en kanabejon kaŝiĝi sekure; Pro densaĵo, ne sekvos ĝin vertrago kure, Nek ĉashundo postflaros pro forta, odoro. En kanabon servisto forkuras de bato Kaj sidas, ĝis sinjoro koleros ĝis sato. Forkurinta rekruto ofte tie sidas, Kiam lin registaro en arbar' insidas. Kaj tial dum batalo, invado kaj trado (15) 320 Ambaŭ partioj celas, kun granda penado, Okupi pozicion en kanabtereno, Kiu tiriĝas fronte ĝis dom' de bieno Kaj ŝirmas tuŝigante poste kun lupolo Atakon, cedon antaŭ malamikpatrolo.
Protaz' ektimis, kvankam tre kuraĝa homo, Ĉar al li memorigis kanaba aromo, Kion diversokaze li spertis ofice Kaj kion kanabejo atestis laŭvice: Lin dufoje invokita nobel' Dzindoleto 330 Devigis per metita al brust' pistoleto, Rampi sub tablon, boji hunde, revokante, Ĝis Vokist' en kanabon saltis, penspirante. Kaj poste Volodkoviĉ (16) , fiera brutalo, Perfortant' de sejmetoj kaj de tribunalo, Akceptinte invokon, akton dispecigis, Hajdukojn kun bastonoj ĉe pordo starigis, Nudan rapiron levis super lian kolon, Kun kri' : por savi kapon, manĝu protokolon! Ŝajne Vokisto manĝi komencis prudente, 340 Ĝis tra fenestro saltis kanabon momente.
Jam ne estis kutimo en litova bieno, Ŝirmi sin de invokoj per sabro, rimeno; Apenaŭ iam aŭdis Vokisto insulton: Sed Protazo pri tio sciis nur malmulton, Delonge ne estinte invokojportisto, Kvankam li ĉiam preta, petis kun insisto; Sed respekte al aĝo, Juĝisto rifuzis Liajn petojn, hodiaŭ akceptinte, uzis Lin pro urĝa bezono.
Atentas Vokisto — 350 Mallaŭto — En kanabon manojn enŝovante, Li disklinas trunketojdensaĵon, naĝante En legom' , kiel akve mergiĝas fiŝisto. Li eliĝis — mallaŭto. — Ĉe dom' li insidas — Mallaŭto — tra fenestroj internon li vidas — Malplene — time paŝas li al enirejo, Levas anson — malplene, kiel en sorĉejo. Li prenas akton, legas laŭte sian temon; Ĵus li aŭdis radbruon kaj sentis kortremon, Volis forkuri; trafis lin iu subite: 360 Feliĉe, ke konato! Verm' ! Ambaŭ ekmiris. Grafo kun sekvantaro videble foriris Rapide, ĉar li pordon lasis malfermite; Li armis sin: sur planko jen apogpafiloj, Kuŝas dutuboj, plue ĉanoj kaj ŝargiloj, Seruristiloj; oni riparis armaĵojn; Pulvo, papero: oni faris pafŝargaĵojn. Graf' ĉasi iris kun tuta anar' de bieno...? Sed kial man-armiloj? Rusta sabro tie Kuŝas sen klingo, tie spado sen rimeno: 370 El difektaĵo, oni elektis ĉi tie, Eĉ serĉis en malnova armilmagazeno. Vermo paftubojn, spadojn rigardis atente, Poste al bienkorto foriris silente, Por demandi servistojn pri Grafo — malplene. Du maljunajn virinojn li eltrovis pene Kaj aŭdis, ke sinjoro anaron kolektis Kaj armite al Dobĵin sur voj' sin direktis.
Fama estas en Litvo Nobelej' Dobĵina, Pro nobelojkuraĝo, belec' nobelina. 380 Iam riĉa, multhoma, ĉar kiam Jan Tria (17) Armeigon anoncis per vergoj (18) kun sia Standard' , el Dobĵin sole, aperis sescento Da nobelar' armita. Hodiaŭ la gento Malpli nombra kaj riĉa. Kiel korteganoj, En arme' , ĉe invadoj, sejmetoj — gentanoj Kutimis vivi iam facilemerite; Hodiaŭ, mem labori por si devigite, Kiel kampuloj! sole kitelon ilian Ne portas, sed kapoton blankan, nigrestrian, 390 Kaj dimanĉe kontuŝon. Vesto nobelina, Plej malriĉa, alias ol jup' kampulina: Irante en drelikaj, aŭ perkalrobetoj, Brutaron paŝtas ne en bast' , sed ledŝuetoj, Tranĉas grenon eĉ ili ŝpinas en gantetoj.
Diferencis Dobĵinaj de litva frataro, Laŭ lingvo, kresko, kiel laŭ formo aspekta. Pura sango leĥida (19) ; laŭ la nigra haro, Alta frunt', okulnigro, agla naz' malrekta; El ter' Dobĵina (20) venis la antikva gento; 400 Kaj kvankam Litve sidis de jaroj kvarcento, Flegis mazurajn morojn kun lingva akcento. Se al sia infano iu nomon donas, Kutime al baptato Kronano (21) patronas: Sankta Bartolomeo, aŭ Sankta Mateo; Mate' nomiĝas filo de Bartolomeo Kaj Bartolo la filo de Mate'. Virinoj Ĉiuj baptitaj estas Kaĥnoj kaj Marinoj. Do por orientiĝo en miksaĵo tia, Oni donis alnomojn, laŭ merito ia 410 Aŭ difekto, al viroj kiel al virinoj. Nobelo estis per kelkaj nomoj konata, Por signo de estimo, aŭ eco malŝata; Okazis , ke samulo en Dobĵin alie, Kaj alinome famis ĉe najbaroj ie. Imite, aliaj najbaraj nobeletoj Ornamis sin alnome per ĉi "sobriketoj". Nun ilin preskaŭ ĉiu famili' alprenis; Malofte iu scias, ke ili devenis El Dobĵin, laŭ neceso, dum lando cetera 420 Stulte imitis tion, sen bezono vera.
Do Mateo Dobĵinsi, kiu en frontloko Staris ĉe l' gent' , nomiĝis surpreĝeja Koko. Sed kiam jaro sepcent naŭdek kvara venis, Li, ŝanĝinte, alnomon ĉe flanko alprenis; Ankaŭ Kuniklo (22) nomas lin Dobĵinoanoj Kaj Mate' de Mateoj titolis litvanoj.
Kiel li genton, lia dom' al nobelejo Regis, starante inter drinkej' kaj preĝejo. Ŝajne malriĉo loĝas en lia bieno: 430 Pordego — sen flugiloj, sen baril' — ĝardeno Nesemita; sur bedoj — betular' malaĝa. Tamen mastraĵo ŝajnas rezidej' vilaĝa, Ĉar estas plej bonforma kaj plej etendita; Dekstra, loĝeja flanko el brik' masonita; Flanke tenej' , grenejo, staloj, tutproksime, Amase, kiel estas ĉe nobel' kutime.
Ĉio malnova, putra. De l' domotegmento Brilis kvazaŭ ladaĵo per verda pigmento, Per musko, herbo, vento alte balancanta. 440 Sur garbejpajltegmento — ĝardeno pendanta; Diversa herb' , kolora kvast' merkuriala, Nestoj de diversaj birdoj; en mansardoj estas Kolombejoj; hirundoj en fenestroj nestas. Blankaj kunikloj saltas ĉe sojl' , sur herbejo; Mallonge, domo kvazaŭ kaĝ', aŭ kuniklejo.
Antaŭe fortikaĵo! Da postsignoj plene, Ke ĝi atakegojn spertis kelkajn revene: Ĉe pordego, en herbo, ĝis nun kuŝas granda, 450 Kiel kapo, kuglego el kanon' svedlanda. Antaŭtempe, pordega flugil' , malfermata, Estis ĉe l' kuglo, kiel ĉe ŝton' , apogata. Sur korto, el herbaĉo kaj foli' absinta, De krucojdekoj resto leviĝas putrinta, Sur nebenita tero: do, enterigite Ĉi tie kuŝas, kiuj pereis subite. De dom' , tenej' , grenejo muroj rigarditaj Proksime, estis funde ĝis supro punktitaj, Kvazaŭ nigraj insektoj: en makulo ĉia 460 Sidiĝis kuglo, kiel burd' en kavo sia.
Ĉe l' pordoj: ansoj, najloj, hokoj — detranĉitaj Estas ĉiuj, aŭ dense per sabro signitaj. De Zigmunt sabroj (23) hardon oni tiel provis Kaj per ili detranĉi najlkapetojn povis, Aŭ tranĉi hokon, kiu klingon ne ekfendis. Super Dobĵinaj pordoj gentblazonoj pendis; Sed armaturon (24) kovris — fromaĝojbretaro Kaj dense superkrustis hirundojnestaro. En interno de domo, veturilej' stalo, 470 Ĉie armaĵoj, kvazaŭ malnovarsenalo. Sub tegmento da grandaj kaskoj pendas kvaro. Ornamoj de Marsfruntoj; nun Venusbirdaro (25) Kolomboj, idojn nutras en ili. En stalo, Super krib' , etendiĝas kiras' ; por ĉevalo Kiel en ŝtupetaro, en kirasingaro Kuŝas, de knab' metate, herbo trifolia. En kuirej' , rapirojn virino malpia Malhardis, uzis ilin anstataŭ rostilon; Per bunĉuk' (26) el Vieno, la ekspedicia Akir', ŝi senpolvigas manomuelilon. 480 Ĉie elpelis Marson Ceres, la mastrino, Kun Pomon' , Flor' , Vertumno (27) regas en Dobĵino, Super domo, garbejo kaj tenej' de greno. Sed hodiaŭ diinoj cedu: jen reveno De Mrs'.
Sendit' en Dobĵin' tagiĝe aperis, De kaban' al kabano rajde kurieris Kaj kiel por servuto vekis. Nobelfratoj Sin levas; hompleniĝas nobelejostratoj; En drinkej' oni krias, prepostejo helas; Ĉiuj kuras, demandas: kion oni celas? 490 Aĝaj konsiliĝas, junaj ĉevalojn selas; Virinoj baras, knaboj baraktas kaj krias, Volas kuri, batiĝi, kun kiu? ne scias, Do restas. En loĝejo de pastro Dobĵina Daŭras konsil' , terure konfuza, senfina, Ĝi decidis, ĉar oni ne povas konsenti, Tutaferon al patro Mateo prezenti.
Mate' , aĝulo vigla, jam sepdekdujara, Maltakreska, antaŭe konfederat' Bara (28) Anoj kaj malamikoj memoras tre bone 500 Lian damaskan (29) sabron, kurbiĝan duone, Per kiu lancojn tranĉis li, kiel pajleton, Kaj kiun ŝercmodeste li nomis vergeton. Li fariĝis reĝano el konfederato, Tenis kun Tizenhaŭzo (30) trezorist' de l' ŝtato: Sed kiam reĝon gajnis Targovicpartio, Ree Mate' forlasis reĝon; kaj pro tio, Ke li ofte partion ŝanĝis, li per moko Nomita iam estis surpreĝeja Koko; Ĉar li turnis flageton, kiel Kok' , laŭvente Kaŭzon de sanĝoj `vane vi serĉus atente: Eble, Mate' militon tro amis; venkite, El unu flank' , al dua batali rapidis? Eble li politikon penetris spirite Kaj iris, kie bonon de l' Patrujo vidis? Kiu scias! Sed certe li neniam sentis Laŭddeziron, malnobla gajno lin ne tentis, Kaj neniam li sekvis moskveman partion; Eĉ vidi ruson, sentis li antipation, Do, post landpartigo, hejme sidis konstante, 520 Kiel urs' en arbaro, ungegon suĉante.
Lastfoje li militi iris kun Oginski, En Vilnon, kie servis ambaŭ sub Jasinski; Kun verget' li kuraĝomiraklojn atingis, El Pragremparoj sola malsupren sin svingis Al defend' de lasita sinjoro Pocjejo (31) Kun siaj vundoj, dudek tri, sur batalejo. Litvo pensis, ke ambaŭ falis mortigite: Revenis ambaŭ, kiel kribrilo pikite. Sinjoro Pocjej havis honestan intencon, 530 Doni al defendinto riĉan rekompencon: Por dumviva uzado kvin kabanbienojn Kaj kiel jaran renton, oran milflorenon. Sed Dobĵinski reskribis: "Pan Pocjej Macjejon, Bonofarinton havu, ne Maciej Pocjejon". Li rifuzis bienon, pagon de sinjoro Kaj reveninte, vivis de propra laboro, Farante abelulojn, brutokuracilojn, Por foiro perdrikojn logis en kaptilojn Kaj ĉasis bestojn.
Tute ne mankis Dobĵine 540 Kleraj aĝuloj, kiuj sciis eĉ latine Kaj june en palestro lertiĝis krom tio: Estis pli riĉaj, sed en tuta familio, Macjek simplul' malriĉa, estis estimata, Ne nur sabrul', per sia verget' , famigata, Sed kiel homo saĝa, kun certopinio, Kun kono de hejmlanda kaj genthistorio; Li same konis leĝon, kiel mastrumadon, Sciis pafistsekretojn kaj bestkuracadon. Oni al li aljuĝis (pastro neas tion) 550 Strangan, de superhomaj aferoj, konscion. Certe, ke veterŝanĝojn li bone komprenas Kaj pli ofte, ol mastra kalendar' , divenas. Tial, ĉu por komenci semadon sur bedo, Ĉu grenon ekrikolti, ĉu dum ŝipekspedo (32) Antaŭ proces' , aŭ iel interkonsentante, Nenion oni faris sen konsilo lia. Maljunulo ne celis al influo tia; Kontraŭe, por seniĝi, gastojn mallaŭdante, Plej ofte sen respondo puŝis for el domo. 560 Li konsilis malofte, ne al ĉiu homo; Nur en aferoj gravaj eksterordinare, Li diris opinion sian, vortavare. Supoze hodiaŭ parton prenos volonte Kaj persone stariĝos ekspedicifronte, Ĉar li interbatiĝon amis en juneco Kaj estis malamiko de la moskva speco.
Maljunul' sur soleca korto ĵus promene Kantetis: "Kiam suno leviĝas matene" (33) Kaj estis tre kontenta, ke iĝis serene; Ĉar la densa nebulo alsupre ne iris, 570 Kiel kutime, kiam nuboj sin kuntiris, Sed falis. Al nebulo manojn vent' etendis, Glatige tuŝis, sterne sur kamparon sendis; Dume suno elsupre brilas milradie, Teksas fonon arĝente, ore, ruĝostrie, Kiel paro da majstroj en Sluck faras zonon (34) Virgino, ĉe teksilo, trasilkigas fonon, Malglatigas: elsupre teksisto, dum tio, Ĵetas al ŝi fadenojn el oro, arĝento, Purpur', kreante florojn: tiel teron vento 580 Per nebul' ĉirkaŭŝpinis, teksis sunradio. Mateo finis preĝojn kaj varmiĝis sune; Jam sian mastrumadon li komencas nune, Portis herbon, foliojn, ĉe domo sidiĝis Kaj fajfis: tuj kunikloj svarm' el ter' ŝpruciĝis. Kiel narcisoj, super herbon ekflorante, Blankas longaj aŭdiloj; sub ili, brilante, Tralumas okuletoj, kiel sangrubenoj, Broditaj en veluron de herbokusenoj. Kunikloj staras rekte kaj ĉiu atente 590 Rigardas; lanugblanka ar' , fine momente, Brasiklogite, saltas al aĝulo kure Sur piedojn, genuojn, ŝultrojn; li plezure, Mem blanka laŭ kuniklo, bestetojn arigas Kaj per mano la varman lanugon glatigas; Per dua man' li ĵetas el ĉapo milion; Paseroj el tegmentoj falas, faras krion.
Subite, dum aĝulon amuzis festeno, Kunikloj malaperis en herba tereno; Paseroj, senhavuloj, flugis al tegmentoj, 600 Ĉar al bien' rapide paŝis novklientoj. De nobelaramaso, el la prepostejo, Senditoj, pro konsilo, venis al Macjejo, Kaj de fore salutis malalte, kapkline: "Laudatu Jezu Kristo" — "Eterne, senfine", Respondis maljunulo; poste informite Pri gravec' de l' sendaĵo, li gvidas invite En kabanon, sur benko sidiĝi proponas. Meze, stare, raporton ĉefsendito donas. Dume ĉiam pli dense venis nobelaroj, 610 Dobĵinskij preskaŭ ĉiuj, krom multaj najbaroj El ĉirkaŭnobelejoj, kun kaj sen armiloj, En kalamaŝkoj, briĉkoj (35) , rajde kaj starigas Veturilojn, ĉevalojn al betuloj ligas, Al rond' iras, por aŭdi sencon de konsiloj; Jam pleniginte ĉambron, en vestibl' ariĝas, Aŭskultas, en fenestrojn per kapoj premiĝas. Savaj konsiloj de Bartek, nomata Pruso — Soldata voĉo de Macjek Baptisto — Publika voĉo de sinjoro Buĥman — Jankjel konsilas al konkordo, kiun Fendilo tratranĉas — De Gervazo parolado, el kiu montriĝas grandaj efikoj de sejma elokventeco — Protesto de maljuna Macjek — Subita alveno de milita sukurso rompas la interkonsilon — Hejse, kontraŭ Soplicoj! <poem> Vice, Bartek sendito sian vorton diris Ĉar li ofte per ŝipo en Prusujon iris, Tial de samgentanoj li Pruso nomatis, Laŭŝerce, ĉar li prusojn malamis, kaj ŝatis Nur priparoli. Homo, progresinta aĝe, Kiu multe da mondo vizitis vojaĝe, De gazetoj leganto, politikkonscia, Povis multe klarigi per konsilo sia. Li tiel finis: "Tio estas help' ne vanta, 10 Sinjor' Mateo, mia frat' bonon faranta Patro kvazaŭ de ĉiuj ni. Mi al francaro Fidus milite, kiel al atutoj kvaro: Nacio militema; post Koscjuŝko nia Ne estis en la mondo militist' genia, Kiel imperiestro, granda Bonaparto. Mi memoras de francoj transiron de Varto (1) Mi estis eksterlande, pro komerco mia Kun urbo Gdansk (2) , en milokcentsesa jaro; En land' Poznanja loĝas mia parencaro, 20 Kiun mi vizitadis; do kun Pan Jozefo Grabovski (3) li nun estas regimenta ĉefo, Kaj tiam en vilaĝo vivis oprtune Ĉe Objezjeĵe, ambaŭ ni ĉasadis kune. En Granda Polujo estis paco; famo kura Venis, foje subite pri batal' terura. Kuriere leteron alsendis Todveno: Grabovski ĝin leginte kriis: "Jena! Jeno! (4) Prusoj — kape batitaj, gajnita batalo!" Mi tuj, por danki Dion, saltis de ĉevalo 30 Kaj genuiĝis...Urbon ambaŭ ni post tio Veturinte, ŝajnigas scii pri nenio; Kaj jen ni vidas: ĉiuj Landratoj, Hofratoj, (5) Komisarioj, ĉiuj similaj hundfratoj, Salutas nin malalte; ĉiu tremas, palas, Laŭ prusa blato, kiu sur brogaĵon falas. Ni ridas, frotas manojn kaj humile petas Novaĵojn: kion oni pri Jena ripetas? Ili ektimis, miras, ke ni jam eksciis Pri malvenko kaj "aĥ-herr-gott-o-vee! " (6) kriis 40 Mallevis nazojn, kuras domen, for el tie... Konfuzo, interpuŝo! polaj vojoj ĉie Pleniĝis; forkurantoj svarmas formikare, Tiras siajn vagenojn, ĉe ni populare Nomatajn veturiloj; geprusoj kun vestoj, Kun pipoj, kafokruĉoj, plumlitoj kaj kestoj Forkuras. Ni mallaŭte faras konsiliĝon: Sur ĉevalojn! konfuzi prusan retiriĝon! Hej! Landratojn ekbati, Hofratojn ekŝiri, Kaj Herrojn oficirojn je harcopfoj (7) tiri! 50 Generalo Dombrovski venis Poznanion: Imperiestr' ordonis la insurekcion. Dum semajno prusaĉojn leviĝo popola Balais, ke ne restis eĉ nur unu sola! Se tiel lerte, vigle, turniĝus litvanoj, Por regali moskvulojn per tiaj ŝvitbanoj! Nu, Mateo? Se Moskvo kverelas malsprite Kun Bonaparte: tiu ne ŝercas milite: Plej granda mondheroo! sennombra armeo! He, kion pensas patro, Reĝeto, Mateo?"
60 Li finis. Ĉiuj tiam verdikton atendis De Mate'. Li eĉ kapon ne movis, etendis Nur manon kaj ĉe flanko ekbatis: laŭ vido Li serĉis sabron. (Ekde Pollandodivido Jam sabron li ne portis, sed ĉe rememoro de Moskvo, manon metis, laŭ malnova moro, Ĉe flanko: kvazaŭ "vergon" li kaptus batale; Do oni lin Ĉeflanko nomis ĝenerale) Li levis kapon: ĉie ekregis silento; Tamen Mateo, malgraŭ komuna atento, 70 Ree mallevis kapon kaj brovojn kuntiris. Fine li aŭdiĝante, ĉiun vorton diris Malrapide kaj kapon balancis laŭ senco: "Silentu! la novaĵo el kie devenas? Kiom proksime francoj? ĉefkomandon tenas...? Ĉu, kie, kial iĝis militokomenco? Kie tramarŝos francoj? Kun kia potenco? Armespecoj? scianto parolu pri jeno!" Silente sin rigardis vice la kunveno. "Mi, diris Prus', konsilus la pastron atendi, 80 Vermon, de li devenas ĉi tiu novaĵo; Dume certajn spionojn al la limo sendi, Kaj mallaŭte armiĝi en la ĉirkaŭaĵo, Kaj dume la aferon sigardeme gvidi, Por neniel al Moskvo intencojn perfidi..."
"Atendi? sendi? mendi?" dua Macjek krie Interrompis, baptita Aspergist' alie, Laŭ bastonego, kiun li kunportis ĉie Kaj nomis aspergilo. Tiun li starigis Antaŭ si, ambaŭ manojn sur globo pendigis. Manapogis mentonon: "Prokrasti! veturi! 90 Konsiliĝi! Hem, trem, brem kaj poste forkuri! En Prusuj' mi ne estis; prudento tiela Bona por prusoj, mia prudento — nobela. Do mi scias: por bati — kaptu aspergilon, Kaj por morti — alvoku de pastro konsilon! Mi vivu, batu! Pastron? kvazaŭ ni — bubaro? Por kio Verm'? Antaŭen! ni estu vermaro, Mordu Moskvon! Spionoj? Hem, trem, brdem, por klaĉoj?
Tio pruvas — ke estas vi maljunulaĉoj, Tute ne taŭgaj! He, fratoj! ĉashundo — postflaru, 100 La Bernardino — kvestu! mi — aspergon faru! Aspergi!" — Bastonegon sian li svingetis, Kaj kriantar' : "Aspergi! aspergi! " ripetis.
Baptistpartion prenis Bartek, la Razilo, Laŭ tre maldika sabro, kaj Mate' , Verŝilo, Laŭ apogtub', el kies gorĝvasto facile Dekdu kuglojn ŝprucigis li, kvazaŭ verŝile. "Vivu Baptisto! " kriis ambaŭ. Prus' dum tio Ekparolis, sed ĉesis pro rido kaj krio. Oni kriis: "For! prusoj, timuloj, for paŝu! 110 En Bernandan kapuĉon timulo sin kaŝu! "
Tiam Mate' maljuna ree kapon levis, Do parolbruoj ree mallaŭtiĝi devis: "Ne moku Vermon; konas mi pastraĉruzulon; Ol vi, pli grangan nukson ĉi vermet' mordetis. Nur foje mi lin vidis: mi rigardon ĵetis Kaj rekonis birdeton; li turnis okulon, Time, ke mi konfesigos lin pro io; Sed — afero ne mia, longa historio! Li ne venos, do vane voki kapuĉulon 120 Se de tiu ĉi venis tuta novaĵeto, Kion ĝi celas? estas diablo pastreto! Se, krom tiu novaĵo, vi scias nenion, Do kial vi alvenis kaj volante kion?"
"Militon!" kriis oni — "Kian?" — "Kun la caro, Militon kun moskvuloj! Kontraŭ moskvularo!"
Pruso vokis kaj voĉon pli alte levis, Kapon klinis, ĝis fine aŭskulton ricevis, Parte per voĉo alta, kriema akiris.
"Mi volas bapti! bruston frapante li diris; 130 Kvankam sen aspergilo, per ŝipstango mia, De mi ricevis bapton prusoj kvar' ebria, Volinta min dronigi, ĵeti en Pregelon (8) "Bravul' ! diris Baptist', bone aspergis felon!" "Sed dolĉa Jezu! oni havu la konscion, Kie batali? homoj sciu tion, — Vokis Prus' — ĉu popolo volos kune iri? Kien iri? ni tion eĉ ne scias diri. Fratoj, nobelaj moŝtoj! ni agu prudente! Ni faru ĉion plane, ordbone, konsente! 140 Por militi: ni ligu konfederacion (9) Sub ies estrbastono; kie fari tion? En Grand-Polujo vidis ni la retiriĝon Prusan, do ni sekrete faris konsiliĝon, Armis nin kaj preparis kampularleviĝon; Prete, ni de Dombrovski ordonon ricevis: Sur ĉevalon! kaj ĉiuj samtempe sin levis!
"Mi petas voĉon! vokis Klecka Rajtigito, En germana (10) vestaĵo, homo juna, bela, Nome Buĥman, sed polo, Poluja naskito; 150 Ne certe, ĉu devene li estis nobela; Oni lin ne demandis, en ĉiu rilato Estimante: li servis ĉe litva magnato, Estis bona patrioto, plena de scio; El fremdlibroj lerninte pri ekonomio, Bienojn administris li orde, kun plano; Pri politik' prudente konkludis Buĥmano, Bele skribis, parolis, lerte argumentis, Do kiam li komencis, ĉiuj eksilentis. "Mi petas voĉon!" diris li, kraĉe tusinte, 160 Kliniĝis kaj eksonis per vortoj beltinte:
Preopinantoj (11) miaj tuŝis elokvente Ĉiujn decidajn punktojn kaj gravajn momente Diskuton sur pli altan levis pozicion; Do en unu fajrujon mi kunprenu ĉion: Trafe ĵetitajn pensojn, gravajn argumente, Ke kontraŭopinioj kuniĝu konsente. Du partojn en diskuto tuta mi ekvidis Kaj mi sekvos partigon, kiel vi dividis. Unue: kial devas leviĝi la lando? 170 Kiasence? jen viva unua demando; Dua koncernas regon kaj revolucion. Divido — trafa; prenus mi inverse tion. Ni esencon de rego komprenu unue, El ĝi leviĝocelon mi deduktos plue. Pri rego, se okule homarhistorion Mi trakuras, do tiam mi perceptas kion? En arbaroj sovaĝe vagas homgenero. Kaj ĝin kolektas, ligas komuna danĝero, Pripenso de defendo; jen konsilapero. 180 Ĉiu parton de propra liberec' demetas Por bon' komuna: tiel statuto jam pretas; El ĝi elfluas, kiel el fonto torento, Ĉiuj leĝoj: formiĝas rego per konsento, Neniel devenante el la volo Dia; Do regecon apogas kontrakto socia, Regodivido estas nur sekva momento..."
"Kaj jen estas kontrakto!" (12) Minska aŭ Kijova? Diris Mate' maljuna — Babinrego nova! (13) Sinjor' Buĥman, ĉu caron al ni donis Dio 190 Aŭ diablo, neniu kverelos pro tio; Vi diru, kiel caron forigu nacio"
"Jen kriis Aspergisto, malfacil' en kio! Se mi ekzemple povus salti pli facile Al tron', kaj plaŭd! surŝpruci caron aspergile, Tiam li ne revenus sur Kijova trakto (14) Nek sur Minska, nek ia Buĥmana kontrakto; Nek lin pop' diapove, nek mem Belzebubo Revivigus... Aspergas ĉiu brava bubo! Sinjor' Buĥman, vi moŝto elokventon havas, Sed elokvento — ŝum, drum (15) kaj aspergo gravas"
200 "Jes, jes!" manojn frotante, Bartek la Razilo, De Baptisto al Macjek kuris laŭ teksilo- Boben', el unu flank' al dua: "Nur kun vergo Vi Macjek' kaj vi Macjek' kun il' de aspergo, Konsentu, kaj je Dio, vere moskvan bandon Ni splitigos; mi iros sub Vergokomandon".
"Komand', diris Baptisto, bona por parado; Ĉe ni estis komando en Kovna brigado, Tre konciza: Timigu, ne timu; atingu Per bato, mem evitu baton; dense svingu 210 Ŝaĥ, maĥ!!" (16) — Razilo pepis: "Bona regularo! Kial skribi, difekti inkon? — En ĉi loko Nun ligi konfederon volas nobelaro? Marŝalo — nia Macjek', estrbastono — vergo!" "Vivu, kriis Baptisto, surpreĝeja Koko!" Oni respondis: "Vivu majstroj de aspergo!"
Meze mallaŭtigate, flanke bruis krioj: Konsilo dispartiĝis, estis du partioj. Buĥman kriis: "Konsenton ne laŭdi, jen mia Sistemo!" — "Ne permesas mi!" kriis alia. 220 En angul' oni jesas. Fine vĉo tuba Aŭdiĝis de veninta nobelo Skoluba:
"He sinjoroj Dobĵnaj! kion vi komencas? Nin senigi de nia rajto vi intencas? Invitante el nia nobelarejeto, (Invitis nin Ŝlosisto Fendulo Moŝteto) Oni diris, aferoj estos okazontaj, Ne Dobĵinon, sed tutan distrikton tuŝontaj, Tutan nobelaron; ankaŭ Verm' murmuretis, Kvankam neniam finis, ĉiam balbutetis, 230 Malklare parolante — Fine de aferoj. Ni kunvenis, najbarojn vokis kurieroj: Ĉeestas jen ĉi tie, krom Dobĵinaj viaj, Ĉirkaŭ ducent diversaj nobeloj aliaj; Do ĉiuj ni konsilu! Se baston' marŝala Necesas, ĉiuj voĉu, ĉiu voĉ' — egala. Vivu egalo!"
Tiam du Terajeviĉoj, Same kvar Stipulkovskij kaj tri Mickjeviĉoj Krias: "Vivu egalo!" kiel li proponas. Buĥman vokis: "Konsento estos finpereo!" 240 La Aspergisto kriis: "Ni vin ne bezonas: Vivu nia marŝalo, Mateoj-Mateo! Prezidu!" — "Ni invitas!" krias Dobĵinanoj: "Ni ne permesas!" vokas aliaj litvanoj. Amas' disiĝas, en du grupojn sin kolektas Kaj kapojn al du flankoj kriante direktas, Tiuj: "Ni ne permesas!" — ĉi tiuj: "ni petas!"
Maljuna Macjek' sidas meze kaj kvietas, Kaj sola lia kapo tute ne moviĝis. Kontraŭ li Baptisto staris, manojn pendigis 250 Sur bastoneg', kaj kapon sur glob' apogitan Turnis, kiel kukurbon, sur stango fiksitan, Alterne sin antaŭen, posten balancante, Kaj senĉese: "Aspergi, aspergi!" kriante. Razileto laŭlonge ĉambron paŝmezuris, De benko Aspergista al Matea kuris. Kaj Verŝilo laŭlarge la ĉambron trairis, De Dobĵinaj al fremdaj, li pacon inspiris; Unu vokadis: "Razi!" — dua: "Verŝi!" tentis. Macjek' jam ekkoleris laŭ vid', sed silentis.
260 Post horkvarona bruo, en amas' krianta, Super kapojn elsaltis kolono brilanta: Tio estis longega rapir', kun larĝeco De manstreĉo kaj ambaŭflanke kun tranĉeco. Laŭvide glav' teŭtona, Nurberga ŝtal' forĝita: Ĉiuj tion rigardis. Kiu glavon tenis? Jen Fendil' ! kaj leviĝis laŭta kri' subita: "Vivu Fendilo! Vivu Sabruloj-juvelo, Kaprduono, Moŝteto, Rembajlo nobelo!"
270 Baldaŭ Gervazo (estis li), trapremiĝinte En mezon, kaj ĉirkaŭe per fendil' fulminte, Klinis ĝian akraĵon suben kaj salute Al Macjek' diris: "Vergon salutas Fendilo. Fratnobelar' Dobĵina! kial por konsilo Mi vin arigis, diros mi, neniel tute, Kion fari; decidu, kiel vi deziras. Delonge famo inter nobelejoj iras, Ke grandaĵoj okazos en mondhistorio; Pastro Robak parolis, vi scias pri kio?" 280 "Ni scias!" oni kriis — "Bone. Laŭ regulo, Sufiĉas, ke du vortojn ekaŭdu saĝulo; Vere?" li diris — "Vere!" — "Estro de francaro, Diris Ŝlosist', almarŝas ĉi tien kaj caro; Do milit',: car' kun estro, kaj reĝo kun reĝo Kapon bati, jen estas de monarĥoj leĝo. Kaj ni kviete sidos? Se grandul' alian Sufokos, ni sufoku etajn, ĉiu sian. Ĉiuj supre, malsupre, ni interbatalos Kaj hakos: tiam tuta kanaljaro falos 290 Kaj feliĉo florigos Respublikon nian. Ĉu vere??" — "Vere, kvazaŭ el libro legite!" "Vere, diris Baptisto, aspergu kaj kvite!" "Ni ĉiam razi pretas", aŭdiĝis Razilo. "Nur konsentiĝu, petas afable Verŝilo, Baptisto kaj Mateo'! kiu — komandulo?" Sed Buĥman interrompis: "Konsentu stultulo! Diskuto por publika afer', jen utilo. Silenton!" — "Ni aŭskultas" — "Gajne por decido, Ŝlosisto opinias laŭ nova vidpunkto". 300 "Jes, ekvokis Ŝlosisto, laŭ mia regulo, Pri granda aĵo pensi devas granda ulo: Imperiestro, reĝo, senat', deputatoj. Tiel aĵoj fariĝas en Krakov' konvene, Moŝtet', aŭ en Varŝavo, ne ĉi tie, fratoj; Konfederaktojn oni ne skribas kamene Per kret', ne sur viciniŝip', sed pergamene. Por skribi aktojn estas en Poluj' skribuloj (17) Kronaj kaj litvaj: tiel faris antaŭuloj. Mia afero — fendi" — "Plaŭdaspergi plene", 310 Aldonis Aspergisto — "Kaj fari pikadon", Kriis Bartek Aleno, elpreninte spadon.
"Ĉiujn, finis Ŝlosisto, mi ateste prenas, Ĉu Vermo ne parolis: antaŭ ol litvanojn Vizitos Napoleon', purigu kabanojn De balaaĵo? Ĉiuj aŭdis, ĉu komprenas? En distrikt' — balaaĵo? Kiu do malica Mortigint' de bravulo? Farinte rabaĵon, Kiu de heredulo forŝiras restaĵon? Kiu li? Ĉu mi diru?" — "Fripono Soplica!" 320 Interrompis Verŝilo — "Premegant' ofica!" Pepis Razil'. — Baptisto: "Svingi aspergilon!" Buĥman: "Se li perfidis iru pendigilon!" "Hejse!" ekkriis ĉiuj, "hej, kontraŭ Soplica!"
Sed Juĝiston kuraĝe Pruso ekdefendis Kaj al nobeloj brakojn levitajn etendis: "Sinjoroj fratoj! vee! je vundoj de Kristo! Ĉu obsedita estas vi, sinjor' Ŝlosisto? Se li frenezan fraton havas, ekzilaton Ĉu tial oni punu la senkulpan fraton? 330 Jen kristane! En tio serĉu intrigaron De Grafo...Ke Juĝisto premas nobelaron, Ne vere! kiel estas? Vi mem sen neceso, Lin provokas; li serĉas pacon kaj punaĵon Pagante, li forcedas eĉ sian propraĵon. Se Juĝisto kun Grafo estas en proceso, Riĉuloj interŝiru: ĉu nia afero? Juĝist' — tiran' ! Unua lia malpermeso: Kampuloj ne kliniĝu antaŭ li ĝis tero, Ĉar tio estas peko laŭ li — Li afable 340 Kampulojn , mem mi vidis, sidigas ĉetable; Pagas vilaĝimpostojn: ne laŭ Klecka moro, Kie germane regas moŝt' Buĥman sinjoro. Juĝist' — perfida! Kune, de infim' (18) ni estis: Honesta ido, sama ĝis hodiaŭ restis; Polujon amas, polajn morojn li deziras Konservi; moskvaj moroj al li ne ĝisiras. El Prusuj' revenante lavi germanaĵon, Mi kuras Soplicovon, kvazaŭ polkernaĵon: Sate trinki, kaj spiri Patrujon! — Je Dio! 350 Mi — frat' Dobĵina via, sed zorgas pri tio, Ke al Juĝist', neniu faru maljustaĵon! Gran-Polujo (19) ne konas, fratoj, tian ordon: Agrable rememori — spiriton! konkordon! Per bagatel', neniu konfuzis konsilon".
Ŝlosist' "Ne bagatelo! fripon' ! — pendigilon! "
Bruo kreskis. Ĵus Jankjel aŭskulton atingis; Li stariĝis sur benko, super kapojn svingis Barbon kiel pajlfasko, pendantan ĝis zono, Per dekstra man' deprenis li sian vulpĉapon 360 Per maldekstra jarmulkon (20) alprenas sur kapon, Post zon' maldekstran metis, pasis al propono, Per kolpak' salutante malalte laŭ vico:
"Nu, sinjoroj Dobĵinaj! mi, judaĉo tia, Nek frato, nek svato estas de Soplico, Tre ŝatinda sinjoro, bona, estro mia; Estimon al Dobĵinaj Bartkoj Mackoj! karaj Kiel bonaj najbaroj, sinjoroj bonfaraj. Malbone, se vi volas fari superforton Al Juĝisto; ĉar povas batiĝon, batmorton 370 Tio kaŭzi — kaj spravnik? asesor?...arestas. Ĉe Soplico, vilaĝe, soldataro estas Jegroj (21) Asesor' — dome: li fajfsignon faras, Ili venas, intence kvazaŭ tie staras, Kio sekvos? — Se moŝtoj atendas je franco, La franco — malproksime, granda vojdistanco. Mi — judo, pri militoj ne scias, sed vidis En Bjelica (22) judetojn, kiuj lime sidis; Aŭdiĝas: francoj — apud Lososna (23) rivero, Kaj milit' — en printempo, se estos en vero. 380 Nu, mi diras; Soplica dom' — ne butiketo Disprenebla, kaŝebla en veturileto. Biendom' ĝis printempo staros, ne veturos, Juĝisto — ne farmanta judet', ne forkuros: Oni lin en printempo trovos kun facilo. Nun disiru, kaj laŭta ne estu babilo Pri tiu, kiu estis tuta historio! Al favoraj nobeloj mi havas nun peton: Mia Sjora malgrandan vindis Jankjeleton, Do mi regalas ĉiujn, kun muzik' ĉe tio! 390 Fajfiloj, violonoj, bas', formas kapelon: Moŝt' Macjek maljunan ŝatas trinkan mielon, Novan mazurkon: havas mi novajn mazurkojn, Kaj mi instruis kanti "fajn" miajn "baĥurkojn (24)
De komune ŝatata Jankjel elokvento Trafis korojn. Leviĝis ĝojkria konsento; Bru' aplaŭda eĉ antaŭ la domon elkuris: Kiam Gervaz' Jankjelon per fendil' mezuris. Judo saltis amason. "For! kriis Ŝlosisto, Fingrojn jud' inter pordon ne puŝu! afero 400 Ne via! — Prus', moŝteto! ĉar vi de Juĝisto Kelkajn etajn vicinojn (25) havas sur rivero, Vi lin ŝirmas pri via patro forgesante? Horeŝkajn dudek ŝipojn al Prusuj' konstante Li flosis, do riĉiĝis kaj li kaj infanoj Kaj ĉiuj ĉeestantaj moŝtoj Dobĵinanoj. Ĉiu aĝul' memoras kaj aŭdis junulo: Tablestro ĉies patro estis, bonfarulo! Kiu en Pinsk-bienoj havis rajtplenecon? Dobĵinski! — Kalkulistoj? same! — Marŝalecon (26) 410 De bufed' al neniu alia li fidis, Nur al Dobĵinskij; ĉie Dobĵinskijn vi vidis! Li protektis dobĵinajn procesojn laŭ leĝo, Por vi favoran panon klopodis ĉe reĝo, Infanojn po sesdekoj lokis en konvikto (27) Ĉe Piaroj, je sia kosto, vesto, vikto; Maturajn ulojn promovis (28) per kosto sia. Kaj pro kio?ĉar estis li najbaro via! Hodiaŭ vi Soplican tuŝas limostrion; Kion bonan li faris al vi?"
"Tute nenion!
420 Vokis Verŝil', ĉar li el nobelet' devenas! Nun plene bloviĝas, phu, nazon alte tenas! Mi lin al edzofesto petis de filino Kaj trinkigis; li diris: ne trinkas sen fino Mi, kiel vi nobeloj, funele! — Magnata Pupet', el marimonta (29) farun' delikata! Ne trinkis; ni en gorĝon verŝas, do li krie: Perfort' ! Nu, el Verŝilo, mi enverŝos plie".
Baptisto kriis: "Mi lin aspergos, trompulon, Por mia filo, kiu estis saĝa ido, 430 Nun stultiĝis, nomata estas Sak' (30) , bovido, Kaj kaŭze de Juĝisto iĝis li stultulo. Mi diris: Soplicovon vi vagas pro kio? Se mi vin tie kaptos, do gardu vin Dio! Li al Zonjo ŝteliĝas ree tra l' kanabo: Mi kaptis lin kaj ŝiris je orel' dolore; Kaj li ploras, ploregas, kiel eta knabo: Patro, mortigu, iros mi, li ĝemas plore — Kial? — li diras: Zonjon mi amas kaj ŝatas Eĉ iom ŝin rigardi! Do mi lin kompatas 440 Kaj al Juĝisto: donu al Sako Zofion. Li diras: tro malgranda atendu jartrion, Kiel ŝi mem ekvolos. Fripon', jam ŝin svatas Al iu; mi al tiu edzofesto venos, Per aspergil' al ili edzoliton benos".
"Kaj ĉi kanajlo, vokas Ŝlosisto, regadu Kaj sinjorojn, pli bonajn ol li, ruinadu? Kaj Horeŝkojmemoro, nom' pereos fine! Kie dankem' en mondo? forestas Dobĵine! Fratoj batalon volas vi kune kun car' multpova, 450 Kaj vi timas militon kun dom' Soplicova? Timas turon! Ĉu iun mi al raboj sendas? Dio gardu! Ne, fratoj! mi leĝon defendas; Graf' ja gajnis, obtenis dekretojn, atendas Nur ilian ekzekvon (31) Laŭ malnovaj moroj La dekreton plenumis nobeloj sinjoroj Kaj precipe Dobĵinskij, do iĝis famuloj En Litvo. Ja tutsole Dobĵinaj bravuloj Batalis, ĉe invado Minska, kun moskvuloj, Kiujn algvidis rusa ĉefo Vojniloviĉ, 460 Kun fripono amiko, Volk el Logomoviĉ. Vi memoras: ni prenis Volk en arestejon Kaj kondukis pendigi sur trab', en garbejon, Kiel kampultiranon, serviston de caro; Sed Volkon ekkompatis stulta kampularo! (Mi lin ankoraŭ rosti sur fendilo volas.) Pri multaj invadegoj mi eĉ ne parolas, El kiuj ni nobele, konvene eliris, Profiton, ĝeneralan aplaŭdon akiris! Kaj hodiaŭ? Najbaro Grafo vane penas 470 Fini sian proceson, dekretojn obtenas: Neniu volas helpi al orf' mizerulo! De Tablestro, nutrinta milojn, heredulo Jam ne havas amikojn, krom Ŝlosist' kastela Kaj jen ĉi tiu mia fendilo fidela!"
"Kaj aspergilon! diris Baptist'. Gervazeto, Mi — kun vi, dum en mano plaŭdos plaŭdileto. Du estas du! Je Dio! Gervazo, vi brave Sabras, do mi aspergos kaj vi hakos glave: Kaj tiel: ŝaĥ, maĥ, plusk, plask1 (32) anstataŭ babilo!"
480 "Vi Bartkon ne forpelos, diris la Razilo: Do kion vi sapumos, mi razos tutglate". "Kaj mi, diris Verŝilo, kune iros frate, Se ili ne konsentas pri marŝalo ia; Mi lasu voĉglobeton! Jen globet' alia! Li tintis per prenitaj el poŝo kugletoj Jen globetoj! Juĝiston per ĉiuj globetoj!" "Al vi, vokis Skoluba, al vi ni aliĝas!" "Kun vi, kriis nobeloj, ni ankaŭ kuniĝas! Vivu Ĥoreŝkoj! Kaprduonoj! en ofico 490 Vivu Ŝlosist' ! Rembajlo! Hej, kontraŭ Soplico!"
Kaj tiel ĉiuj sekvis Gervazelokventon, Ĉar al Juĝisto havis jam ofendosenton, Kutiman ĉe najbaroj: domaĝo per brutoj, Elhako de arbaro, pri limo disputoj. Iujn koler', aliajn envio instigis Kontraŭ riĉa Juĝisto: ĉiujn konsentigis Malamo. Al Ŝlosisto leviĝas palaŝoj, Bastonoj. —
Tiam Macjek, ĝis nun nubigita Kaj senmova, leviĝis kaj per gravaj paŝoj 500 Iris mezon; je koksoj mane apogita, Antaŭ sin rigardante, kapon balancante, Li prenis voĉon, ĉiun vorton parolante Kun halto kaj akcento: "Ho stultaj! ho stultaj! Vi stultaj! Kulpa estos unu, pentos multaj! Dum Polujrevivigon koncernis konsilo Kaj publikbonon, bruis malpaca babilo; Ne estis eblo, stultaj, opinion diri, Nek, por elekti super vi la estron, ordo; Tamen, stultaj! se iu volas vin inspiri 510 Per personaj rankoroj, stultaj, tuj konkordo! Do for!, for! ĉar mi , Macjek, vin je milionoj, Centmiloj, veturiloj, bareloj, furgonoj (33) Da diabloj !!!"
Silentis ĉiuj, fulmtrafite: Sed kriego leviĝis antaŭ dom' subite: "Vivu Graf" ! "Li enrajdis korton de Mateo, Mem armita, armite sekvis dek ĵokeoj. Grafo, en nigra vesto, sidis surĉevale: Sur vest' — nuksokolora mantel', laŭ itale Tre larĝa, sen manikoj, kiel tegaĵego, 520 Ĉe kol' bukite, falis ŝultrojn per faldego; Havis rondan ĉapelon kun plumo, kaj spadon En man' turnante, faris ĉirkaŭsalutadon:
"Vivu Graf' ! oni kriis, kun li vivon, morton!" Nobelar', tra fenestroj, rigardis en korton Kaj post Ŝlosist', premiĝis ĉiam pli al pordo. Ŝlosist' eliris, sekvis amaso en ordo. Macjek reston elpelis, pordriglon ektiris Kaj tra fenestr, ankoraŭ foje: "Stultaj! " diris.
Dume kun Graf' nobeloj drinkejon eniris. 530 Gervaz' malnovamore faris la disponojn: Do, al si doniginte tri kontuŝozonojn, Sur ili tri barelojn el drinkeja kelo Eligas: da biero, brando kaj mielo. Malŝtopite, trinkaĵoj ŝprucis tritorente: Sukcene, karneole kaj blanke, arĝente, Kaj supre per triobla ĉielark' radias, Zume falas cent pokalojn, glasojn. Bruante, La nobelaro trinkas, al Graf' dezirante Cent jarojn; ĉiuj "Hejse je Soplico! " krias
540 Jankjel sen sel' forrajdis kaŝe. Pruso volis Ne aŭskultite, kvankam li saĝe parolis, Forkuri; oni sekvis lin krie: perfidis. Mickjeviĉ staris fore, silente: sed vidis Nobelar' el mieno lia, ke konspiras Li ankaŭ; do al sabroj! Li skerme reiras, Jam vundita; premite al bariloj, haltas; Sed Zan' kaj tri Ĉeĉotoj (34) al li helpe saltas. Oni ĉesis batalon, sed dum ĉi ribelo, Du estis je man' tranĉitaj, unu ĉe orelo. Resto — sur selojn!
550 Graf' kaj Gervazo disponas, Ordigas, kaj armilojn, ordonojn, disdonas. Fine ĉiuj, tra longa Dobĵina stratvico, Forgalopis, kriante: "Hejse, je Soplico!" Astronomio de Vojski — Rimarko de Ĉambelano pri kometoj — Mistera sceno en ĉambro de Juĝisto — Tadeo, volante lerte malimpliki sin, falas en grandajn embarasojn — Nova Dido — Invado — Lasta Vokista protestado — Grafo konkeras Soplicivon — Sturmo kaj buĉo — Gervazo kiel kelestro — Invada festeno. <poem> Antaŭ tempesto estas mallaŭta momento: Nubo super homkapojn transfluginte, haltas, Vizaĝminace spiron retenas de vento, Silentas, okulfulme teron ĉirkaŭ saltas, Signante lokojn, tondre batotajn laŭ vico: Tia silentmomento — en dom' de Soplico; Kaj kvazaŭ antaŭsente de stranga apero, Buŝoj mutas, spiritojn levis revojsfero.
Post vespermanĝ' Juĝisto kun gastoj eliras 10 Antaŭ domon kaj ĝui vesperon deziras, Sidiĝas sur pordsojla, herbkovra sterneto; Malserene, mallaŭte tuta societo Rigardas al ĉielo, kiu malaltiĝas, Malvastiĝas kaj ŝajne al ter' proksimiĝas, Ĝis ambaŭ sub vualon sin kaŝas vesperan, Kaj kiel geamatoj, parolon misteran Komencas, klarigante sentojn per tenataj Sopiroj, flustroj, vortoj duone dirataj. Strangan vespermuzikon formas tiu bruo.
20 Komencis ĝin ĝemante en mansard' noktuo. Vespertoj flugas, flustre per molaj flugbatoj, Svarmas noktpapilioj, laŭ vespertoj fratoj, Allogate de blankaj virinovestaĵoj; Precipe tedas Zonjon, vizaĝeton batas De helaj okuletoj ŝiaj allogatas. Insektoj, kolektite ronde en aero, Turniĝas, ludas kiel harmonikosfero (1) Zonja orelo aŭdas, inter mil bruuloj, 30 Muŝakordon kun falsa duonton' de kuloj.
Kampe koncert' vespera ĵŭs komencis ordon; La muzikistoj finis instrumentagordon. Trifoje kriis kreko, herbviolinisto, El marĉoj lin sekundas botaŭro, basisto. Jam skolopoj, flirtinte sipren, volviĝante, Blekas refoje, kvazaŭ tamburon batante.
Post muŝsusuroj, birdokrioj, por finalo, Duĥore du lagetoj aŭdiĝas en valo, Kiel Kaŭkazomonta ensorĉita lago, 40 Dum vespero ludanta, silenta dum tago. Una, klara, havis bordon sabloplenan, El brusto donis ĝemon mallaŭtan, solenan, Dua, kun kota fundo, el faringo sia Respondis per kriego malĝoje pasia: En ambaŭ ĉi lagetoj kantis ranojhordoj. Ambaŭ ĥoroj sonis, ĉi mallaŭte spiras, Tiu kvazaŭ lamentas, ĉi tiu sopiras. Trans kampoj inter ambaŭ sonas kunparolo, 50 Kiel alternludantaj harpoj de Eolo (2)
Krepusk' densiĝis. Brilis nur el saliketoj, Ĉe l' river', lupokuloj kiel kandeletoj. Ĉe horizontorandoj malvastaj, pli fore, Paŝtistaj noktofajroj ie flamas ore. Fine luno arĝentan torĉon ekbruligis, El bosk' irante, teron, ĉielon lumigis, Kiuj el krepusko duone malkovrate, Apude dormis, kiel geedzoj beate: La ĉielo, brakume ĉirkaŭis silente 60 Bruston de tero, kiu lumas lunarĝente.
Jam kontraŭ luno, stelo unu, dua, tria... Jam palpebrumas milo, milion' ilia. Kastor' kun frato Polluks' brilas fronte, hele. Nomitaj iam slave: Lele kaj Polele; (3) Ilia nom' vulgara nun estas alia: Unu nomiĝas Litvo, dua — Krono nia.
Plu brilas du teleroj de Pesil' ĉiela Sur ili dum kreado (laŭ diro fabela), Dio pesis laŭvice planedojn kaj teron, 70 Antaŭ ol ilin puŝis en abismaeron, Poste oran pesilon fiksis sur ĉielon: Homoj havis por siaj pesiloj modelon.
Norde briligas rondo de Kribril' (4) stelaron, Tra kiu Dio kribris sekalan grajnaron, El ĉielo ĵetante ĝin al patr' unua, Elpelita, pro pekoj, el ĝardeno ĝua.
Davida veturilo (5) iom pli levita, Timone al polusstelo estas turnita; Pri veturilo scias litvanoj maljunaj; 80 Ĝin malĝuste Davida nomas homoj nunaj, Ĉar ĝi estas Anĝela. Lucifer' (6) sin lojkis Sur ĝin, kiam li Dion al lukto provokis; Tra laktvojo li kuris en ĉielan sferon, Sed Miĥael' deĵetis el ĝi Luciferon. Nun difektite, kuŝas ĝi inter stelaro; Anĝelo ne permesas je ĝia riparo.
La maljunaj litvanoj scias ankaŭ tion: (De rabenoj laŭdire, preninte la scion), Ke tiu Zodiaka Drako longa, dika, 90 Ĉiele volviĝanta per stelar' artika, Kiun Serpent' erare baptis astronomo Estas fiŝo: Levjatan — ĝia vera nomo. Dum diluvo li loĝis marojprofundaron, Akvomanke ĝi mortis; sur ĉielvolbaĵon, Pro vidindec', por fari memoraĵateston, Anĝeloj elpendigis la malvivan reston. Same el Mirpreĝejo estas pendigitaj (7) Grandegulaj tibioj kaj ripoj fositaj.
Tiel rakontis Vojski pri stelhistorio: 100 Li konis ĝin el libroj kaj el tradicio. Maljunulo jam vidis malforte vespere: Pri ĉielo ne helpus okulvitro lia; Sed steloformojn, nomojn li konis parkere Kaj montris fingre lokojn de vetur' ilia.
Hodiaŭ ne atentis iu al babilo Pri Pesilo-teleroj, Drako aŭ Kribrilo. Ĉies okulojn, penson, nova gast' altiris, Kiu ekde nelonge sur ĉielvoj' iris: Kometo de unua grando, forto hela (8) 110 Kuris de okcidento al nordo ĉiela, Okulsange malplenan kaleŝon mezuris, Kvazaŭ ĝin post Lucifer' ekokupi kuris, Per trenaĵo envolvis ĉielotrionon, Kvazaŭ rete forŝovis stelojmilionon Kaj ilin posttrenante, mem per kapo celon Mezuras norde, rekte en polusan stelon.
Litva popol' vidis strangaĵon antaŭsente Ĉiu nokte miraklon tiun firmamente, Kaj malbonon aŭguris el ĝi kaj aliaj 120 Signoj: tro ofte birdoj, malbone kriegaj Akrigis, sur malplenaj kampoj ariĝante, Bekojn, kvazaŭ kadavrojn tie atendante. Oni vidis, ke hundoj ofte kavojn faris, Terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris, Malsat', militaŭgure; arbaristoj vidis Kiel pestvirgulino tra tombej' rapidis, Kiu frunte plej altajn arbsuprojn atingis Kaj en maldekstra mano sangan tukon svingis.
Diverskonkludojn formis, apud palisaro, 130 Laborestro, veninta kun tagraportaro Kaj spezskribisto, flustre kun la ekonomo.
Ĉambelan' inter gastoj, sur sojl' antaŭ domo Interrompis parolojn, mem parolos nune: Lia tabakujego, ekbrilis ĉelune, (Tuta el pura oro, briliantkadreto; Meze, post vitro, reĝa Stanislavportreto) Li sonigis ĝin fingre,flarumis kaj diris: "Sinjor' Tade', pri steloj vi al ni inspiris Eĥe, kion vi devis en lernej' aŭskulti. 140 Pri miraklo mi ŝatas simplulojn konsulti. Mi, pri astronomio studadis du jarojn En Vilno, kie riĉa sinjorino, saĝa Puzina (9) el enspezo ducenthomvilaĝa, Teleskopojn aĉeti igis kaj vitraron; Pastro Poĉobut (10) fama vir' observatoro, De la akademio li estis rektoro, Fine lasis katedron priastronomian, Revenis monaĥejon, silentĉelon sian, Tie mortis. Mi konas, ne sole laŭ nomo, 150 Snjadeckin (11) viron saĝan, kvankam li mondano Jen planedon, kometon, ĉiu astronomo Tiel rigardas, kiel karoson (12) urbano: Scias, ke rezidejon reĝan ĝi veturas, Aŭ trans limon, tra urbaj barieroj, kuras. Kiu veturis? kion kun reĝo parolis? Ĉu reĝo pacon sendis? aŭ militon volis? Oni eĉ ne demandas. Mi memoras tion, Kiam Branicki (13) iris en karos' Jassion (14) Malhonestan karoson, da Targoviculoj 160 Trenaĵo sekvis, kiel kometon: Kampuloj, Kvankam en publikaĵoj ili ne ĉeestis, El trenaĵo perfidoaŭguron divenis. Ĉi kometon popolo nomas balailo, Diras, ke balaata estos miloj-molo".
Tiam, ekparolonte, Vojski kapon klinis: "Vere, mi rememoras, moŝta Ĉambelano, Kion oni parolis al mi, al infano, Memoras, kvankam dekan jaron mi ne finis, Kiam estis en nia domo vizitanto, 170 Sapjeha, de kirasa signo leŭtenanto (15) Li poste estis reĝa marŝal' kortegana, Granda kanceliero li mortis litvana, Havinte cent dek jarojn. Li, dum reĝo Jano Tria, apud Vieno, estis sub hetmano Jablonovski. Sapjeha rakontis pri tio: Ĝuste kiam ĉevale sidiĝis Jan Tria. Kaj por voj' adiaŭis lin papa nuncio, Reĝan piedon kisis sendito aŭstria, Tenante piedingon, (de l' sendito nomo: 180 Graf' Vilĉek)reĝ' ekkriis: "Jen, rigardu homo, Ĉielen!" Super kapoj treniĝis kometo, Sur vojo, kiun marŝis ar' de Mahometo (16) Orient-okcidenten — Pastro Bartoĥova Komponis panegiron (17) pri triumf' Krakova, Embleme "orientis Fulmen'; pri l' kometo Ĝi traktas. Priparolas ĝin ankaŭ verketo 'Janina' nome kie estas priskribita Tuta ekspedicio de l' reĝo farita. Kaj gravurita granda flag' de Mahometo 190 Kaj sama , kiel nia hodiaŭ , kometo"
"Amen, diris Juĝisto, pri aŭguro via Mi konsentas: kun astro aperu Jan Tria! En okcidento estas heroego franclanda, Kiun komet' algvidu, donu Dio granda!"
Vojski rediris, kapon klininte malĝoje: Ĝi aperis ĵus super Soplicovo nia: Eble al ni minacas malfeliĉo ia. Ni hieraŭ sufice havis da kverelo, 200 Dum ĉaso kaj vespera manĝo en kastelo; Matene remalpacis Rejent', Asesoro, Kaj vespere Tadeo kun Grafo sinjoro. Tiun disputon ŝajne kaŭzis ursa felo; Se mian buŝon tiam Juĝisto ne ligus, Mi ambaŭ kontraŭulojn ĉe tablo pacigus, Ĉar mi volis rakonti akcidenton tian, Kiu tree similas hieraŭan nian; Ĝi okazis al grandaj pafmajstroj de ĉaso, Al sejmsendito Rejtan' kaj duko de Naso. Jen kiel:
210 Generalo de landoj Podolaj (18) Veturis el Volinjo al bienoj polaj, Se mi bone memoras, al sejm' Varsovia; Vizitante nobelojn, por amuzo sia, Aŭ por populareco, venis al sinjoro Tadeuŝ Rejtan', nun jam en sankta memoro. Rejtan' en Novogrodek iĝis sejmsendito Kaj mi kreskis en lia dom' ekde infano. Jen do, pro Generalo princo, al Rejtano Multnombra nobelaro venis laŭ invito. 220 Estis 'teatrum' (princo — ŝatant' de teatro); Fajraĵojn donis Kaŝic', loĝanta en Jatro; Pan Tizenhaŭs dancistojn sendis, kaj kapelon Oginski kaj Pan Soltan, loĝanta Zdjencjelon: Oni eksterkutimajn amuzojn preparis En domo kaj arbare grandan ĉason faris. Pri Ĉartoriskij scias vi, ĉiu sinjoro Princ', kiom ilin povas ampleksi memoro, Kvankam Jagjelosanga, sed por ĉasisteco Ne tro fervora: ne pro malidiligenteco, 230 Sed pro gustoj fremdlandaj; same Generalon Pli ofte libroj vidis ol li hundojstalon, Pli virinajn alkovojn li ol lin la ĉaso.
En Princa sekvantaro estis duk' de Naso; Pri li rakontis oni, ke en ter' Libia Gaste, li ĉasis iam kun negra reĝ' ia, Tie tigron renversis per lanco en mano (19) Pro kio duko laŭdis sin tre fanfarone. Kaj ni je aproj ĉasis ĉi tiu sezone: Aprinegon pafile mortigas Rejtano, 240 Kun danĝerego, ĉar li proksime celtiris; Do paftrafecon ĉiuj ni laŭdis kaj miris, Nur germano de Nasso aŭskultis okazon Tute indiferente kaj flustris sub nazon, Ke paf' okulkuraĝon pruvas, pikarmilo Kuraĝan brakon; sekvis vasta rebabilo Pri lia lancopuŝo en tero Libia Pri lia negra reĝo kaj pri tigro lia. Pro ĉi tio Pan Rejtan ĉagreniĝis vere; Li ekbatis je sabro kaj diris kolere: 250 Duk' kuraĝa batalant' prenas bone celon, Aproj valoras tigrojn, lanco karabelon — Komenciĝis diskurso impeta sufiĉe; Sed General' , rompante diskutojn feliĉe, Pacigis france. Mi ne scias babilaĵon: Sed pacigo nur metis cindron sur ardaĵon; Ĉar Rejtan' plu koleris kaj atendis sole Okazon por repagi al duko petole; Li pagis petolaĵon preskaŭ sanokoste, Sekvatage, kaj kiel, mi diros tuj poste".
260 Ĉe tio, silentante, Vojski levis manon Kaj pri la tabakujo petis Ĉambelanon. Li longe flaras, fini ne bonvolas temon, Kvazaŭ li de aŭdantoj akrigus sciemon, Fine komencis: tiam ree iĝis ĉeso En rakont' aŭskultata kun interesego! Ĉar al Juĝist' subite homon iu sendis, Kiu kun senprokrasta afero atendis. Juĝisto al la gastoj bonan nokton diris; Do oni diversflanken tuj dormi disiris: 270 Sur fojno, en garbejo, aŭ en biendomo; Juĝist' aŭskulton donis al vojaĝa homo.
Aliaj dormas — Sole Tade' , laŭ gardisto, Paŝas vestible ĉirkaŭ pordo de Juĝisto, Pri gravaĵoj konsilon de onklo serĉante, Hodiaŭ antaŭ dormo, sed frapi ne volas: Juĝisto ŝlosis pordon, sekrete parolas; Tade' atendas finon, orelon streĉante.
Li aŭdas ploron, anson ektuŝi sin gardas Kaj tra ŝlosila truo, tra serur' rigardas: 280 Vidas strangaĵon! Vermo, Juĝist', genuante Sin alpremas, per larmoj kortuŝe plorante: Al Juĝist' manojn kisis Verm' , Juĝisto forte Ĉirkaŭprenis, plorante, Vermon ĉirkaŭ kolo. Fine, post horkvarona ĉeso de parolo, Mallaŭte ekparolis Vermo tiavorte:
"Frato! Dio ĝin scias, ke mi ne ekĉesis Kaŝi, kion pekpente mi ĵure promesis, Ke al Dio, Patrujo, tute dediĉite, Ne servante fieron, homlaŭdon evite, 290 Mi vivis; morti volis Bernardino ia, Silentante, pri nomo mia familia, Al ĉiuj, eĉ al frato kaj al filo mia! Tamen Provincialo (20) donis la permeson In articulo mortis (21) fari la konfeson. Ĉu mi revenos viva? Kia iĝos fino? Frato, granda ĥaoso regas en Dobĵino! Franc' — malproksime, antaŭ vintropas' , ne venos: Ĉu io nobelaron ĝis tiam retenos? Eble mi, pri leviĝo, tro agemon uzis. 300 Oni min ne komprenis! Ŝlosisto konfuzis! Freneza Graf' , mi aŭdas, al Dobĵin ekpelis Mi lin ne antaŭ venis, gravaĵ' min ŝancelis: Jen Macjek min rekonis; nur unu parolon Li flustru, kaj mi donos al fendilo kolon: Ŝlosisto ne hezitos! Mi ne zorgas sanon, Sed komplotomalkaŝo ŝirus tutan planon. Tamen mi tien kuras, ekscii pri ĉio! Eĉ perei, ĉar kaptus nobelojn furio! Adiaŭ kara frato, adiaŭ, mi iros. 310 Post mia mort' vi sola al Dio sopiros; Okaze de milito, vi finu laŭ plano Komencita; memoru, ke vi — Soplicano!"
Pastro larmojn deviŝis, kapuĉon surŝovis, La postan fenestrumon mallaŭte formovis, Kaj tra fenestro saltis ĝardenon; restinte Sola, Juĝisto ploris, seĝon sidiĝinte.
Tade' atendis, antaŭ ol anson ektiris, Post malŝloso, mallaŭte, kapkline eniris, Dirante: "Kara Onklo, iom tagojn mi sidis 320 Ĉi tie: tagoj, kiel moment' forrapidis; Mankis temp' sate ĝoji, vin kaj domon vidi, Ĉar tuj mi forveturas; mi devas rapidi, Tuj hodiaŭ, Onkleto, morgaŭ plej malfrue. Vi memoras, ni Grafon provokis unue: Batiĝos — mi! provoko de mi jam senditas.
Ĉar en Litvo dueloj nun malpermesitas, Mi veturos al limo de Dukland' Varŝava. Grafo — fanfaronulo, sed kuraĝohava, Sur lokon difinitan li certe alvenos, 330 Do ni interbatalos, kaj se Dio benos, Mi lin punos, kaj poste trans Lososnabordoj Mi naĝos, kie frataj atendas vicordoj. Armean servon patra testament' ordonis. Kaj mi ne scias, kiu alie disponis"
"Tadeo, diris onklo, ĉu vi fervolulo Estas tia, aŭ turnas vin, laŭ vulp' ruzulo, Kiu ne tien iras, kiel voston tenas? Jes, ni provokis, certe dueli konvenas: Sed veturi hodiaŭ, kial obstiniĝi? 340 Antaŭ duel' kutimas ni amikojn sendi, Intertrakti. La Grafo povas senkulpiĝi, 'Depreki': estas tempo, do volu atendi. Aŭ alia tabano vin pikis sub nazo? Tiam diru sincere ĝin, sen ĉirkaŭfrazo! Junulon mi maljuna kompreni ne ĉesis, Patris al vi (li nevon sub menton' karesis), Mia fingreto flustris al mi en orelon, Ke kun fraŭlinoj havis vi etan kverelan. Junuloj kun fraŭlinoj nun frue komencas! 350 Nu, Tadeet' , konfesu kion vi intencas!
"Vere, diris Tadeo, estas kaŭz' alia, Amata Onklo, eble eĉ pro kulpo mia! Eraro! malfeliĉo! ŝanĝi malfacile! Ne, mi ne povas resti ĉi tie trankvile! Eraro de juneco! Ne demandu plie! Mi devas plej rapide iri el ĉi tie".
"Ho! diris onklo, certe amaj malkonsentoj! Jen lipojn vi hieraŭ mordetis per dentoj, Rigardante oblikve iun knabineton; 360 Ankaŭ ŝi tre acidan havis mieneton. Mi konas la stultaĵojn: amu idojparo, Tuj sekvas malfeliĉoj ekster ordinaro! Ili ĝojas, sin ree ĉagrenas malĝoje, Aŭ senkaŭze kverelas ĝis dentoj kelkfoje, Staras en anguletoj, grumblule murmuras, Ne parolas, eĉ iam en kampon forkuras, Se vin la frenezeto atakas simile, Estu nur paciencaj, mi helpos konsile; Mi baldaŭ vin kondukos al paco komuna; 370 Mi konas la stultaĵojn: ja estis mi juna. Rakontu, moŝto, eble mi malkaŝos ion, Kaj tiel reciproke ni klarigos ĉion".
"Onklo — diris Tadeo, kisis manon lian, Ruĝiĝante — jen vero: fraŭlineton, vian Edukatinon, Zonjon, mi tre ŝatas nune, Kvankam ni nur kelkfoje ambaŭ estis kune: Laŭ dir' destinis onklo jam por mi edzinon, Belan, riĉulfilinon, Ĉambelanidinon. Mi ne povus fraŭlinon Rozon edzinigi, 380 Amas Zonjon: neeble koron aliigi! Preni unuan, kaj ami duan — malhonesto, Eble temp' min kuracos dum longa foresto".
"Tade', enmiksis onklo, strangamaniere Vi amas — forkurante de amataj! Vere Bone, ke vi sinceras; vi farus sensencon Forirante, ĉar svati mi havas intencon Al vi Zonjon. Nu? kion? vi ne saltas ĝoje?".
Tadeo diris: "Onkla boneco multfoje Min mirigas. Sed kion? Favora ofero 390 Ne taŭgas jam por io! Ho! ! vana espero! Telimeno ne donos al mi Zofieton!" "Petu!" diris Juĝisto.
Vane fari peton, Interrompis Tadeo: ne, mi senprokraste Devas nun forvojaĝi, morgaŭ frue laste; Donu al mi, Onkleto, sole benon vian: Mi pretas tuj veturi landon Varsovian".
Juĝist' lipharojn tordis, rigardis kolere: "Do tiel moŝto koron malfermis sincere? Unue la duelo, poste amo, via 400 Forveturo; ho! estas komplikaĵo ia. Mi jam aŭdis, mi viajn paŝojn jam postiris! Deloganto, flirtulo, vi mensogojn diris! Kaj kion do hieraŭ vespere vi faris? Kaj kion vi ĉe domo ĉashunde postflaris? Ho, bubeto! se eble vi Zonjon inside Delogis kaj nun volas forkuri rapide, Tiam vi ne prosperos! Vi ŝatas, ne ŝatas, Sed Zonjon edzinigos, tion mi konstatas: Se ne, vipon — vi morgaŭ edziĝos, sinjoro! 410 Li babilas pri sentoj, pri konstanta koro! Fi! mensogul' ! pri moŝto mi faros esploron Kaj lin akoraŭ bone je oreloj tiros! Hodiaŭ mi de zorgoj havas kapdoloron; Li malhelpas trankvile ripozi! vi iros Tuj dormi!" — Larĝe pordon malfermis Juĝisto Kaj por senvestiĝado vokis je l' Vokisto.
Tade' mallevis kapon, eliris silente, Malagrablan diskurson pripensis atente: Unue insultita tiel!... Li, sentante 420 Pravecon de riproĉoj, ruĝiĝis hontante. Kion fari? se ĉion ekscios nun Zonjo? Peti manon?, sed kion diros ŝia onjo? En Soplicovo resti plue — li ne povas.
Meditante li paŝe antaŭen sin movas, Kiam voje lin baras noktfantomo ia En blankaĵo; maldika, longa kaj gracia Ĝi ŝoviĝas, kaj mano al li etenditas, De kiu sin refleksas luna brilo treme, "Sendankulo! mallaŭta voĉo plendas ĝeme, 430 Vi serĉis la rigardon, kiun vi evitas; Por serĉitaj paroloj nun orel' fermitas, Kvazaŭ vortoj, rigardo, venenus per spiro! Bone al mi, mi sciis, ke vi estas viro! Fremda al koketeco, mi vin ne turmentis, Feliĉigis: do tian dankemon vi sentis! Triumf' je mola koro vian koron hardis: Tre facilan akiron vi malŝatrigardis! Bone! Sed instruite per terura provo,. Pli ol vi, mi malŝatas min el tuta povo!".
440 "Telimeno, li diris, ne hardiĝis mia Koro, nek vin evitas pro malŝato ia; Sed pripensu, nin oni vidas, spioniras: Pri tia malkaŝeco kion homoj diras? Tio estas maldeco, eĉ peko en fino..." "Ha, peko! — ŝi respondis kun maldolca rido — Senkulpa ŝafideto! Se mi, la virino, Pro amado ne zorgas pri ies insido, Eĉ ies kalumnio: kaj viro, sinjoro? Kio al li domaĝas, se li eĉ konfesas, 450 Ke li dek amatinojn laŭvice karesas? Vi volas min forlasi?" — ŝi diris kun ploro... "Telimen' , kion mondo parolus pri homo, Kiu, en mia aĝo, nun sidus en domo Sane, kaj amus, kiam tiom da junuloj, Edzoj, for de edzinoj, infanoj, karuloj, Ekster limon sub signojn naciajn rapidas? Se mi eĉ volus resti, ĉu mem mi decidas? Ke mi servu en pola armeo, ordonis La patro testamente, onklo redisponis: 460 Mi veturas, farinte jam decidon mian, Kaj dirvere, ne povas mi fari alian". "Mi, diris Telimeno, ne volas ja bari Vian glorvojon, nek al feliĉ' kontraŭstari! Vi estas vir'! vi trovos pli indan de l' koro Amatinon, pli riĉan, pli belan, sinjoro! Antaŭ disiĝo sciu mi nur, por konsolo, Ke amo estis via inklin' , ne petolo, Vera amo, ne ŝerco volupta, pasia; Mi konsciu, ke amas min Tadeo mia! 470 Vorton 'mi amas' aŭdu mi el via buŝo, En penson skribu, skulptu ĝin mia kortuŝo; Pli facile pardonos mi: eĉ ami plue Vi ĉesu, mi memoros! " — Ŝi ploris korskue.
Tade' vidante, kiel ŝi petegas plore Kaj nur bagateleton postulas memore, Kortuŝiĝis; traigis lin kompata pento, Kaj, se li sondus koron pri kaŝita sento, Nun eble ne ekscius li mem efektive" Ĉu li ŝin amis, aŭ ne. Do li diris vive: 480 " Telimeno, min trafu hela fulmobato, Se malvere, ke estis mi plena de sato, Aŭ am' al vi. Mallongaj nur pasis momentoj. Sed pasis tiel dolĉe; pri agrablaj sentoj Mi tre longe, neniam memori ekĉesos, Kaj vin mi diovere neniam forgesos".
Telimeno lin salte ĉirkaŭ kolo prenis: "Mi esperis! Vi amas, do viro revenis! Propramane mi volis hodiaŭ frakasi Mian vivon; vi amas min, do ĉu forlasi 490 Vi min povas? Mi donis koron al karulo, Donos havon, vin sekvos: ĉiu mondangulo Estos kun vi agrabla; kredu, amopleno Dezertsovaĝon faros voluptoĝardeno".
Tade' el ĉirkaŭpreno perforte sin ŝiris. "Ĉu vi frenezas? kien? kial? li rediris; Vi sekvos min? Vin trenu mi, simpla soldato, Kiel provizistinon? " — "Edziĝu, amato! " Respondis Telimeno — "Neniam! sensenco! Vokis Tade'. Edziĝi, ami — nun intenco 500 Ne mia. Ŝercoj! lasu ni tiun aferon! Kvietiĝu, mi petas, faru konsideron! Mi estas al vi danka, sed edziĝi — nune Ne eble. Ni nin amu, sed tiel — malkune. Plu mi resti ne povas; morgaŭ en mateno Mi veturos; adiaŭ, mia Telimeno! "
Surŝovinte ĉapelon, turniĝis junulo, Por iri; lin haltigis Telimen-okulo Kaj vizaĝo Meduzo-kapa (22) . Kun teruro Li restis, rigardante al ŝia figuro: 510 Pala, sen movo, staris ŝi, sen viv' , ne spiris, Ĝis, etendinte manon, laŭ glavo por puŝo, Fingre okulojn celis ŝi de Tadeuŝo: "Ha! draklango! lacerta kor' ! ŝi krie diris, Ĝuste tion mi volis! tion mi deziris! Ke mi pro vi okupis mian korosenton, Malŝatis Asesoron, Grafon kaj Rejenton, Ke vi orfinon lasis, sciinte delogi — Jen nenio! vi — viro, vi konas kruelon; Mi scias, laŭ aliaj, vi rompas fidelon; Sed, krome, vi kapablas malnoble mensogi! 520 Mi aŭskultis, ĉe pordo onkla... Do, la ido, Zonjo? al vi ekplaĉis? kaj via perfido Insidas ŝin?... Ĵus unu trompinte animon, Apud mi jam alian vi serĉas viktimon! Forkuru, sed atingos vin malbeno mia; Aŭ restu, mi malkaŝos al mondo pri via Senhonor' , vi ne trompos plue, perfidulo! For! vi estas mensoga homo, malnoblulo!"
Je l' ofendo, mortiga por ĉiu nobelo, Kiun neniam aŭdis Soplica orelo, 530 Li ektremis, kun morta paleco vizaĝa, Piedfrapis kaj diris buŝpreme: "Malsaĝa! "
Li foriris; sed kore resonis esprimo: "Malnobla"; li skuiĝis, sentis en animo, Ke li meritas, faris ja al Telimeno Grandan maljustaĵon; pravis ŝi, laŭ konscienco; Sed , post la plendoj, kreskis al ŝi abomeno. Pri Zonjo, ve! ekpensi eĉ estus sensenco Kaj Zonjo estis tiom bela kaj agrabla! Onklo svatis! ŝi estus edzino afabla: 540 Sed satan' lin implikis en pekojn kaj vice En mensogojn kaj cedis , ridante malice! Insultite, li perdis de ĉiuj estimon, Detruis estontecon! juste punis krimon!.
En tempesto de sentoj, brilis al Tadeo, Kiel ripozankro, pri duel' ideo; "Morton al Graf' fripono! — kolere li kriis, Venĝi, aŭ mem perei!..." Kial? li ne sciis; Kaj la kolero tiom granda, post momento Forflugis. Ree kaptis lin profunda pento; 550 Li pripensis: "Se estis, laŭ observo mia, Inter Grafo kaj Zonjo konsentiĝo ia, Do sekve? eble Zonjon amas Graf' sincere, Eble, ke ŝi lin amas? kaj edzigos vere? Kiarajte mi volus rompi tiun ligon, Mem malfeliĉa, kaŭzi plu malfeliĉigon?"
Malesper'! li nenian vidis manieron, Nur forkuron; sed kien? en tombon, sub teron!
Do al klinita frunto li pugnon alpremis, Kuris herbejon, kie lagetoj briltremis, 560 Kaj li haltis ĉe l' kota; akvan verdkoloron Avide rigardante, kotecan odoron Tra malfermita buŝo li enspiris ĝue; Ĉar memmortiĝo , kiel voluptem' , unue Pripensas: en furia kapturn' , laŭ dorloto, Nedireble lin tentis — droniĝi en koto.
Sed Telimen' divenis el lia staturo Malesperon; vidante al lagetoj kuron, Kvankam al li tutprave ŝi ardis kolere, Ŝi ektimis, havante bonan koron vere. 570 Ŝi bedaŭris, ke amis alian Tadeo; Punonte, ŝi ne pensis pri lia pereo. Do ŝi lin kure sekvis, levis manojn krie: "Haltu! stultaĵo! amu aŭ ne! eĉ alie Edziĝu, aŭ veturu for! sed haltu nure!" — Sed li jam antaŭen iris rapide, kure, Malproksime, jam — haltis ĉe lagetobordo.
Strangdispone de sortoj, sur la sama bordo, Rajdis Grafo, lin sekvis ĵokeojvicordo; Kaj ravite per ĉarmo de nokto serena, De orkestro subakva, harmonioplena, 580 De ĥoroj, kiuj sonis laŭ harpoj eolaj, (Neniaj ranoj ludas bele kiel polaj), Li haltigis ĉevalon, forgesis vojcelon, Kaj aŭskultis, turninte al laget' orelon, Okule vagis kampojn, sur ĉielvastaĵo: Ŝajne, pense komponis li noktajn pejzaĝojn. Efektive pentrinda estis ĉirkaŭaĵo! Ambaŭ lagetoj turnis al si la vizaĝojn, Laŭ geamantoj; dekstra akvo estis glata Kaj pura, kiel vangoj de virgin' amata; 590 Maldekstra, malpli hela, laŭ vizaĝ' de juna Viro, jam barblanuga kaj iom sunbruna; Dekstra, per ora sablo ŝajnbrilis ĉirkaŭe Harblonde; de maldekstra fruntharoj, kvazaŭe Per salika vergaro tufaj, hirtigaj; Ambaŭ lagetoj estis verdaĵe vestitaj.
El ili riveretoj du, laŭ manoj kore Sin premas. Rivereto en kavon pli fore Falas, ne malaperas: ĉar en kavmallumon Ĝi forportas, sur ondoj, de luno orumon; 600 Akvo tavole falas; ĉiu tavoleto Flagretas per manpleno de luna brileto; Lumo en mil splitetojn fendiĝas; kaptante Ilin, en profundaĵon portas ond' kurante; Kaj de supre manplene falas lun' brilante; Kvazaŭ apud lageto sidas Svitezjanka (23) Senfine verŝas fonton el kruĉeto blanka. Per dua man' amuze disĵetas, prenitan El la antaŭtuketo, oron ensorĉitan.
El fosaĵo kurinte for, sur ebenaĵo 610 Torento kvietiĝas, laŭvide fluetas; Ĉar sur ĝia moviĝa, tremanta tegaĵo, Tremanta luna lumo laŭlonge flagretas. Kiel bela, "givojtos" nomata serpento Samogita, dormŝajne kuŝas en eriko, Sed rampas, vicbrilante per oro, arĝento, Subite malaperas en musk' aŭ filiko: Tiel ankaŭ turniĝis torent' , kaŝiĝonta En alnoj, kiuj nigris ĉe fin' horizonta, Kaj levis siajn formojn malpezajn malklare, 620 Kiel duone videblaj spiritoj nubare.
Inter lagoj, en foso, muelilo sidas; Kiel zorgant' maljuna amantojn insidas, Subaŭskultis parolojn, koleras malpace, Skuas kapon kaj brakojn, balbutas minace; Tiel sian muskfrunton muelilo skuis, Fingran pugnon turnigis, sed apenaŭ bruis Kaj klake dentmakzelojn movis, tuj ĝi same Superbruis lagetojn, parolantajn ame, Kaj vekis Grafon.
Grafo vidis, ke proksime 630 Tade' aliris lian postenon sentime, Do li kriis: "Armilojn kaptu! " Tuj ĵokeoj, Antaŭ ol, kio iĝas, komprenis Tadeo, Kaptis lin, kuras domon. Krias noktgardistoj, Hundoj bojas, vekiĝas domo. Elrapidas Juĝist' duonvestite; ĉar li bandon vidas, Ĝis li Grafon rekonas, pensas pri rabistoj. "Jen kio? " li demandas. Spadon Graf' eltiris, Sed vidis nearmiton, do grave li diris: "Hereda malamiko! mi punos, Soplico, 640 Vin por malnovaj kulpoj kaj da freŝaj vico; Vi respondos pri mia havaĵo rabita, Kaj mi venĝos por mia honor' ofendita!"
Sed Juĝist', krucsignante sin kriis: "Je Kristo. Fi! Grafo, ĉu vi estas rabist' , mortigisto? Pro Dio! ĉu konvenas via entrepreno Al via mondsignifo, eduko, deveno? Maljuston ne toleros mi! " — Servistoj liaj Kure portis bastonojn, pafilojn aliaj; Vojski de fore Grafon rigardis scieme 650 Kaj en maniko tenis tranĉilon alpreme.
Komencotan batalon Juĝisto retenis; Vana defendo: nova malamik' alvenis: En alnaro ekbrilis, paf' aeron skuis! De rajdistaj huffrapoj riverponto bruis, Kaj "Hejse je Soplicoj! "milvoĉe eksonis. Juĝist' ektremis: signon de Gervaz' li konis. "Bagatel', vokis Grafo, ni estos multe pliaj; Do subiĝu, Juĝisto, jen liganoj miaj!".
Alkuris Asesoro kun kri' : "Arestadon, 660 En nom' de Cara Moŝto, mi faras; do spadon Donu Grafo, aŭ venos helpe soldataro! Vi scias: por armita noktatako faro, Estas per milducenta ukaz' avertate, Ke..."Ĵus Grafo vizaĝon lian sabris plate Li falis kaj sin kaŝis en urtikprofundon: Ĉiuj pensis, ke mortis li aŭ havis vundon.
"Oni, diris Juĝisto, ekrabos ĉi tie". Ĉiuj ekĝemis; Zonjo superbruis krie, Kriis ĉirkaŭpreninte onklon per maneto, 670 Laŭ ido, kiun pikas judoj per pingletoj.
Dume inter ĉevalojn Telimeno kure Falis, al Grafo manojn etendis, terure Kriante: "Je honoro via! — kun klinita Kapo alposte kaj kun harar' dislasita — Je ĉio sankta, Grafo, ni petas genue! Vi kuraĝus rifuzi al 'damoj'? (24) Unue, Kruelulo, mortigu nin per via glavo! " — Ŝi svene falis. — Grafo alsaltis por savo, MIrante, konfuzite, pro ĉi tiu sceno: 680 "Fraŭlin' Zofi', li diris, estrin' Telimeno! Neniam sendefenda sang' makulos spadon, Soplicoj iros mian mallibertenadon. Tiel en Italujo mi faris en loko, Sicilanoj nomas ĝin Birbante Roko; MI, konkirinte tendojn, armitojn mortigis, Malarmitajn rabistojn mi nur katenigis; Ili sekvis ĉevalojn, triumfbril' okaze, Poste oni pendigis ilin Etna-baze".
Por Soplicoj feliĉe, ekster ordinaro, 690 Pli taŭgis Grafĉevaloj, ol de nobelaro. Por unue alveni, Grafo malantaŭe Rajdantojreston lasis, mejlon almenaŭe. Obea, disciplina lia ar' ĵokea Estis kvazaŭ taĉmento regule armea: Dum nobelar' cetera, laŭ ribelo mema, Estis tre malkvieta kaj tre pendigema.
Dume Graf' malvarmiĝis el fervor' , kolero Pensis fini batalon sen sangoofero: Do li Soplicanojn en domo fermigis 700 Militkapte, kaj gardon ĉe pordoj starigis.
Jen "Hejse je Soplicoj! " — Nobelaro venas Ĉirkaŭas biendomon kaj sturme ĝin prenas, Facile: ĉef' — prenita, forkuris eskorto; Sed konkerintoj volas bati, pri objekto Serĉas, kaj ne lasite en domon, al korto Kuras, en kuirejon: de potoj aspekto, Fajro ĵus estingita, freŝa manĝodoro, Hundoj krake mordantaj restaĵojn de manĝo, Kaptas ĉiujn je koroj, sekvas pensojŝanĝo, 710 Koler' foriĝas, vekas sin al manĝ' fervoro. Post marŝo kaj tuttaga sejmeto krom tio, "Manĝi! manĝi! " trifoje ekbruis laŭtkrio; Respondis: "Trinki! trinki! " — Nobelbando lokas Sin duĥore, jen "trinki", kaj jen "manĝi! " vokas. Resono eĥe kuras, trovante rebaton, Naskas en buŝ' agacon, en stomak' malsaton. Tiel neatendite, laŭ signala vorto, Armeo, pro furaĝo, disiris en korto.
Gervazo, forpuŝite de ĉambro Juĝista, 720 Cedis respekte antaŭ Grafa ar' gardista, Kaj ne venĝinte kontraŭ malamiko sia, Pensis pri dua granda cel' ekspedicia: Kiel spertulo, lerta pri jura procedo, Volas sidigi Grafon, en nova posedo, Leĝe kaj forme; do li Vokiston insidas, Ĝis, post longaj esploroj, post forno lin vidas, Je kolumo lin kaptas, en korton eltiras, Kaj celinte al brusto per fendilo, diras: "Sinjor' Vokisto, Grafo vin petas humile, 730 Ke vi, al nobelaro, anoncu aktstile Pri Grafa "intromito" (25) kastelon, vilaĝon, Soplicdomon, semitajn grundojn, sterilaĵon, Kune "cum gajis, boris et omnibus rebus, Et quibusdam aliis (26) . Vi laŭscie boju, Nenion forlasante! " — "Ŝlosist', vi ekboju! Diris Protazo, manojn metinte post zonon — Mi pretas sekvi ĉian partiojordonon: Averte, ke ne havos forton, devigita 740 Perforte, tia akto nokte anoncita". "Kiu? diris Ŝlosisto, perfortaĵon celas? Mi petas ja ĝentile; se al vi malhelas, Per fendilo, al moŝto mi fajron eligos, Kiel en sep preĝejoj okulojn lumigos". "Kial, diris Vokisto, Gervazet' , koleri? Ne vokista afero — juĝe konsideri; Sciate, ke vokiston invitas partio, Diktas laŭ vol', vokisto anoncas laŭ tio. Vokiston, leĝsenditon, neniu arestas; 750 Do mi ne scias, kial mi sub gardo estas. Mi skribos akton, donu al mi lanterneton; Nun mi anoncas: Fratoj, silenton, kvieton! "
Por laŭtiĝi, ekstaris li sur granda trabaro. (Traboj sekiĝis apud ĝardenpalisaro); Li suriris, tuj kvazaŭ de ventblova skuo Malaperis. Aŭdiĝis en brasik' falbruo; Tra kanabej' malhela flugis blanka lia Konfederatko, kvazaŭ helkolombo ia. Verŝilo pafis ĉapon, ne trafis laŭ volo; 760 Krakas stangoj, Protazo vokas el lupolo: "Mi protestas! "Jam certas forkuro prospera; Restis post li salikoj kaj marĉo rivera.
Kvazaŭ, sur konkerita rempar' , de kanono Lasta pafo, aŭdiĝis la protesta sono; En dom' Soplica ĉesis jam ĉia rezisto, Malsata nobelaro rabas: Aspergisto, En bovejo, sur sia prenita posteno, Bovon kaj du bovidojn asperge mortigis, Razil' al ili sabron en gorĝojn dronigis; 770 Same ageme uzis spadeton Aleno. Porkidojn sub skapolojn pikante en staloj. Buĉo minacas birdojn: Anseroj per krio Savintaj Romon antaŭ perfido de Galloj, Vane alvokas helpon; anstataŭ Manlio (27) , Kuras Verŝil' kameron, birdegojn sufokas Aŭ vive, ĉe kontuŝa zon' , ligante lokas. Vane birdinoj turnas kolojn, raŭkigante; Vane siblas anseroj, rabiston pinĉante; Li kuras: surŝutite per lanugo brila, 780 Levate per rada mov' ilia flugila. Al malica ĥoĥliko (28) li estas simila.
Sed, kvankam malplej krie, buĉo plej teruris Inter kokoj. Kokejon juna Sak enkuris; El ŝtupetoj per laĉo kaptante koketojn, Detirante plumhirtajn, tufajn kokinetojn, Ĉiujn vice sufokas: amase metita Kuŝas bela birdaro, per grioj nutrita. Sak senpripensa! kia vin kaptis furio! Tion al vi neniam pardonos Zofio.
790 Gervaz' antikvomore farante disponojn, Al si ordonas doni de kontuŝoj zonojn, Kaj per ili eligas, el Soplica kelo, Barelojn de brand' griza, biero, mielo, Kelkaj tuj senŝtopigas; aliajn nobela Densa aro forrulas al sojlo kastela, Tie ĉiuj kunvenas en nokta dormejo, Tie estas fondita Grafa ĉefloĝejo.
Cent fajroj brulas, bakas kaj kuiras; Viandoj fleksas tablojn, drinkaĵoj forfluas. 800 Nokto estis pasanta trinke, manĝe, kante; Sed vice ekdormetas oni, oscedante, La okulojn estinge nebulo vualas, Kapojn balancas ĉiuj, kie sidis, falas: Kun plado, glaso, kruĉo, aŭ rostaĵa pato. Tiel venkintojn venkis dormo, mortofrato. Pri danĝeroj rezultantaj el senorda tendarejo — Helpo neatendita — Malgaja situacio de l' nobelaro — Kvestula vizito estas signo de savo — Majoro Plut' per troa koketeco turnas sur sin la tempeston — Pafo el terceloro signalas batalon — Faroj de Aspergisto; faroj kaj danĝeroj de Macjek' — Verŝilo per insido savas Soplicovon — Sukurso rajdistara; atako kontraŭ piedirularo — Faroj de Tadeo — Duelo de ĉefoj, interrompita per perfido — Vojski per decida manovro superpezigas la pesteleron de l' batalo — Sangaj faroj de Gervazo — Ĉambelano honora venkinto <poem> Ili ronkis dormege tiel, ke sen veko, Kun lanternoj eniris homoj, kelkaj dekoj, Atakis nobelaron sen ies rezisto, Kiel dormantajn muŝojn arano "falĉisto". Apenaŭ iu zumas, jam la muŝon krure Ĉirkaŭprenas rabisto, sufokas terure. Sed pli firme, ol muŝoj, dormas ar' nobela: Ne zumas, kvazaŭ kuŝas sen vivo iela, Kvankam per fortaj brakoj estas ekkaptata 10 Kaj kiel sur ligiloj pajlo, renversata.
Nur Verŝilo, al kiu en distrikt' ne trovas Vi same fortan kapon ĉe festen', li povas Trinki du bareletojn da julimielo Antaŭ langokonfuzo kaj kapoŝancelo: Li, kvankam longe festis kaj ekdormis ŝtone, Donis signon de vivo: okulon duone Malfermis, vidas... veraj inkubinferanoj! Du teruraj vizaĝoj, kun lipharojparoj, Spiregas, buŝon lian tuŝas per lipharoj, 20 Kiel flugile volvas ronde per kvar manoj. Time, li krucosigni sin volas: sed vane, Kvazaŭ flanke najlita estas dekstramane, Movas maldekkstran, sentas : ve! de man' spirita, Kiel ido en vindojn, li estas vindita; Li timas terure, kun fermita okulo Kuŝas sen spir', malvarma iĝas, laŭ mortulo.
Sed Aspergist' sin volas defendi: malfrue, En propra zon' li estis ligita unue; Tamen li kunvolviĝis, elaste eksaltis, 30 Falis, sur brustoj, kapoj de dormantoj haltis. Ĵetiĝis laŭ ezoko sable, baraktante, Muĝis laŭ urso, el pulmoj fortaj kriante: "Perfido..." Tuj vekita nobelaro ronde, Ĥore: "Perfid', perforto! " ekkriis responde.
Spegulan ĉambron eĥoj jam atingas krie; Kun Gervazo, ĵokeoj, Grafo dormis tie. Gervaz' vekite, vane ŝiriĝas, kun miro Sin vidas alligita ĉe propra rapiro; Ĉe fenestro li vidas: jen homoj armitaj, 40 En nigraj kaskedoj, verde uniformitaj. Iu, skarpe zonita, la spadon tenante Kaj akraĵon al siaj altuloj turnante, Flustradis: "Ligu! " Ĉirkaŭ kuŝas kiel ŝafoj, Ĵokeoj en katenoj; malarmita Grafo Sidas; kun bajonetoj nudaj, du altuloj Staras ĉe li. Rekonis Gervazo: Moskvuloj! "
Ŝlosisto ne foje estis en teruroj, Multe foje havis ŝnurojn sur manoj kaj kruroj, Tamen saviĝis; sciis fortul' manieron 50 Ŝiri katenojn, tial ne perdis esperon; Li pripensis, okulojn fermis, ŝajne dormante Kaj malrapide brakojn, krurojn longigante, Enspiris — ventron, bruston kunpremis laŭ povo: Subite kuntiriĝas, sin streĉas kun blovo; Laŭ serpent' , kapon, voston, kaŝanta artike, Longa Gervaz' aspektis nun mallonge, dike, Subite distiriĝis: eĉ ekknaris ŝnuro, Sed ne krevis. Ŝlosisto, kun honto, teruro, Renversiĝis, kaŝis vizaĝon kun kolero, 60 Fermis okulojn, ŝajnigis lignon sur tero.
Ĵus aŭdiĝis tamburoj' malofte unue, Poste ĉiam pli ofte, pli frakase, brue. Oficir' de moskvuloj, je tiu apelo (1) Ĵokeojn, Grafon, lasis sub gard' en kastelo, Nobelaron en korton gvidis; staris tie Dua rot'. Vane baraktas Aspergist' furie.
Stabo — en korto, kune armitaj nobeloj: Podhajskioj, Birbaŝoj, Hreĉeĥoj, Bjergeloj, Ĉiuj Juĝistparencoj, amikoj, kun spado 70 Helpe kuris, aŭdante pri atak', invado Ĉar kun Dobĵinskij estis longe en kvereloj.
Kiu moskvan taĉmenton el vilaĝoj gvidis? Kiu najbarojn helpe kolekti rapidis? Asesor'? Jankiel'? Ne estis opinio, Certe neniu sciis tiam, nek post tio.
Jam leviĝas la suno, sange ruĝiĝite, Malakra rande kvazaŭ radi' deŝirite, Duonvideble kaŝas ĝin nigra nubsfero, Kiel ardas en karboj forĝistaj, huffero. 80 Nubojn, ŝiritajn kiel glacibuloj, vento, Plifortiĝante, pelis el la oriento; Nubaĵoj flugas, pluvon malvarman ŝutante. Post ili kuras vento, pluvon sekigante. Post vento ree nubo malseka alkuras: Tag' alterne malvarmas, aŭ pluve murmuras. Dume Majoro trabojn el apud barilo, Igas treni, en ĉiu tranĉi per hakilo Rondduonajn truojn, meti al apert' trua Kaptitojkrurojn, fermi per lignaĵo dua. 90 Kunpremis krurojn, kiel hundfaŭkoj fermitaj: Ŝnuroj, forte streĉitaj, dorse manojn ligis; Sed Major' al nobeloj turmenton pliigis: De kapoj deŝirigis la konfederatkojn, Eĉ kontuŝojn, ,ĵupanojn. Tiel trabforĝite, Dentklakante, al pluvo, malvarm' , elmetite, Nobeloj vice sidis dum aĉa vetero; Aspergisto baraktas vane en kolero.
100 Vane sin pro nobeloj Juĝist' intermetas, Kaj vane Zonjo ploras, Telimeno petas, Agi pri katenitoj ne tiel severe. Nikita Rikov, rota oficiro vere Paciĝus, mem moskvulo, sed bona sinjoro: Tamen obei devis li al Plut, majoro. Majoro, polo, naske el urbo Dzjeroviĉ, Nomita pole (kiel aŭdiĝas) Plutoviĉ, Alibaptiĝis; granda fripon', laŭ regulo, Se polo, en carservo, fariĝas moskvulo. 110 Plut, kun pipo staris, je kokso apogante, Responde al kapklinoj nazon altigante; Por signo de kolero li brovojn kuntiris, Fumvolvon ellasis kaj en domon iris.
Dume Juĝist' Rikovon pacemigi penas, Kaj ankaŭ Asesoron al flanko forprenas: Ili pripensas fini sen juĝo aferon, Kaj, pli grave, eviti registaran peron. Do diris al majoro Plut, Rikov sinjoro: "Kion el ĉi kaptitoj havos ni, Majoro? 120 Doni sub juĝon? estos nobelojmizero. Kaj vi, Major', nenion gajnos el afero. Aŭdu, Major', pli bone paciĝi: Sinjoro Juĝisto rekompencu vin por la laboro; Ni diros, ke li estis de ni vizitata: Tiel vivos kaprinoj, lupo estos sata. Rusoj diras: sigarde eblas ĉiu faro, Kaj ankaŭ: por vi rostu sur rostil' de caro: Kaj ankaŭ: ol malpace, pli bone konsente; Nodu bone kaj kaŝu finaĵojn prudente. 130 Ne raportu, do scios neniu pri tio. Rusoj diras: por preno donis manojn Dio"
Major' aŭdante tion kolere kraĉspiris Kaj : "Vi frenezas, Rikov? Cara servo — diris — Ne estas amikeco, stultulo maljuna! Vi frenezas? Ellasu mi en tempo nuna, Milita, ribelulojn? Ha, poloj ribelaj, Mi vin instruos! Ha, vi friponoj nobelaj, Dobĵinskij! malsekiĝu kanajloj, tremante! (Li rigardis fenestren, gorĝege ridante) 140 Jen Dobĵinski, kiu sidas en surtuto, — For surtuton! — pasintjare, dum reduto, Kun mi kverelis...Estis ne mi komencinto: Dum mi dancas, li krias: "Post pordon, ŝtelinto! " Ke tiam, por priŝtelo de regimentkaso, Mi estis sub esploro, granda embaraso. Ĉu tio lin koncernis? Estas danc' mazura, Li krias: jen ŝtelisto! kaj nobeloj : hura! Maljust'? Falinte miajn ungojn, li prudentos. Mi diris: He, Dobĵinski, vi tion ekpentos! 150 Kaj nun, Dobĵinski, kion? la vergojn vi sentos! "
Kliniĝinte li flustris en Juĝistorelon: "Se vi volas, ke ili savu sian felon, Por ĉiu kap' mil rublojn, en kontanta mono; Mil rubletojn, Juĝisto, jen lasta propono".
Juĝisto ekmarĉandis; Major' ne atentis, Kuris en ĉambro, lasis pipfumon: prezentis Sin kiel fajrturnaĵo ia, aŭ raketo; Iris post li virinoj kun ploro kaj peto. "Major', diris Juĝisto, antaŭ tribunalo, 160 Kion vi gajnos? Estis nek sanga batalo, Nek vundoj; por manĝitaj anseroj, kokinoj, Oni sole repagos laŭ Statutdifinoj. Kontraŭ Graf' mi ne plendos, ne sekvos verdikto; Tio estis kutima najbara konflikto".
"Kaj ĉu Juĝisto legis Flavan Libron? " (2) diris Majoro — "Kian libron? " Juĝisto ekmiris. "Libro — pli bona, diris Plut', ol Statutoj, Ĉiupaĝe: pendigo, Siberio, knutoj; Libro militoleĝa, nun en Litvo tuta, 170 Deviga; jam sub tablo kuŝas leĝ' statuta! Militleĝe vi marŝos, por petolo tia, Jam almenaŭ al puna labor' siberia". "Sed mi apelacios al guberniestro" , Diris Juĝist' — "Eĉ iru al imperiestro! Respondis Plut' — verdiktojn car' konfirmas noble, Punon pligrandigante, eć ofte duoble. Apelaciu, trovos mi eble, bezone Kontraŭ Juĝisto hokon, por ektiri bone. Jankjel, spiono, kiun registar' insidas, 180 Via doman' , en via drinkejo sidiĝas. Vin ĉiujn mi areste povas nun reteni!". "Sen ordon' , vi kuraĝus min areste preni? " Diris Juĝist'. disputo tre vive ekkuris, Kiam al biendomo nova gast' veturis.
Vetur' amasa, stranga: Antaŭe kuranta, Nigra vira ŝafego, kun kap' hirtiĝanta Per kvar kornoj, el kiuj du, laŭ arkkurbaĵoj, Ĉe oreloj volviĝas kun sonoriletoj: Kaj du, el frunt' al flanko ŝovante finaĵojn, 190 Per latunaj, tintantaj skuiĝas globetoj Post ŝafviro — ŝafinoj, bovoj, kaprinaro, Post brutoj — ŝarĝigita, veturiloj kvaro.
Ĉiuj divenis venon de pastr' Almozisto; Do devon de la mastro konante, Juĝisto Staris sojle, salutis gaston. Veturante, Pastro kaŝis vizaĝon, kapuĉvualante; Sed oni lin rekonis: vidante areston, Li alturnis vizaĝon kaj faris mangeston. Dua veturigisto estas rekonita: 200 Maljuna Macjek Vergo, kampule vestita. Nobelaro ekkriis, kiam lin rekonis; Li diris: "Stultaj!..." mane silenton ordonis. Sur tria veturilo — Prus' en vest' flikara, Fine Zan kun Mickjeviĉ veturis sur kvara.
Kaj dume Podhajskioj kaj Isajeviĉoj, Barbaŝoj kaj Vilbikoj, Bjergeloj, Kotviĉoj, Vidante de Dobĵinskij tian malliberon, Komencis kvietigi malnovan koleron; Ĉar pola nobelaro, kvankam kolerema 210 Kaj batalema, tamen ne estas venĝema. Oni aĝan Mateon petas pri konsiloj: Li starigas amason ĉirkaŭ veturiloj, Atentigas.
Kvestulo iris ĉambron pene Rekonebla; ne sanĝis li vestaĵon sian, Sed figuron alprenis li tute alian: Kutime malserena, nun li miengaje Levis kapon, laŭ kruda kvestulo petola, Antaŭ ol ekbabili, ridis: "Ha, ha, hola! Mi gratulas! Ha, ha, ha! bonege, image! 220 Sinjoroj oficiroj! iuj ĉasas tage, Vi nokte! Bona ĉaso: mi vidis nobelojn; Hej! pinĉi, senplumigi, hej! deŝiri ŝelojn! Nobelaro petolas, vi surmetu bridon! Mi gratulas, Majoro, vi kaptis Grafidon: Grasul' , riĉul' , sinjoro li el antenatoj (3) ; Ne lasu lin el kaĝo sen tricent dukatoj! Prenu! por monaĥejo donu groŝojtrion, Kaj por mi; mi pri via savo petas Dion; Jes, vere, mi tre zorgas por vi pri ĉielo! 230 Mort' eĉ staboficirojn kaptas je orelo: Baka (4) pravis, ke morto trapikas brokatojn (5) Kaj skarlatojn; sur drapon bone faras frapon; Kaj tra tolo ĉe kolo ĝi tranĉas laŭ volo, Sama normo: frizformo, kiel uniformo. Morto panjeto, diras Baka, laŭ bulbeto, Larmigas, dum alpremas; same karesemas Dum lulo de mamulo aŭ diboĉbravulo! Aĥ! Majoro! ni vivas, morgaŭ morto venos, Kion ni manĝas, trinkas, al ni apartenos. 240 Juĝisto, matenmanĝi estas tempo nune? Mi eksidas ĉe tablo, petas ĉiujn kune. Majoro, eble zrazojn? Moŝto Leŭtenanta, Kion vi pensas? vazon da punĉ' varmiĝanta?"
Oficiroj rediris: "Jes Patr' Almozisto, Devas oni manĝi, trinki sanon de Juĝisto! "
La domanoj ekmiris kaj diveni penas: Kial Vermo la gajan mienon alprenas? Juĝist' al kuiristo ordonon raportis: Zrazojn, botelojn, vazojn, sukeron li portis. 250 Plut kaj Rikov komencis glutadi rapide, Tiom ofte altrinkis, manĝante avide, Ke horduone manĝis for dudek tri zrazojn Eltrinkis da punĉo du meze grandajn vazojn.
Majoro sata, gaja, larĝe sur sofeto Sidiĝis, prenis pipon, per banka bileto Ekbruligis, deviŝis buŝon per tukfinoj, La ridantantajn okulojn turnis al virinoj, Diris: "Belajn fraŭlinojn mi deserte ŝatas, Je majorbantoj! kiam matene mi satas, 260 Post zrazoj, mi deserte, volonte babilas Kun belaj fraŭlinoj kies ĉarm' vin similas. Mi proponus kartludon elf-cvelfe (6) je visto, Aŭ ni dancu mazurkon je diablojcentoj! En regiment' mi — estas fama mazuristo!" Kaj pli proksimiĝante al damojasisto, Li alternigis fumon kun la komplimentoj.
"Danci! elvokis Vermo: trinkinte ĝis resto Botelon, eĉ mi, pastro kun levita vesto, Dancas mazurkon.Tamen majoro, je vere. 270 Ni trinkas, kaj la jegroj frostiĝas ekstere? Diboĉu! Mastro donos la brandon favore, Major' permesos: trinku bravuloj korĝoje! Plut rediris: "Mi petus, lasante la volon". Vermo flustris: "Juĝisto, donu alkoholon" Kaj tiel, dum en domo stabo glutis ĝoje, Post dom' armeo drinki komencis samfoje.
Kapitan' sen parolo kalikojn plenumis; Major' trinkis, samtempe damojn amindumis, Kaj ĉiam pligrandiĝis lia dancinklino; 280 Manon de Telimeno li kaptis en fino, Por danci; ŝi forkuris; li al Zonjo iris, Ŝancelige, kapkline, dancinviton diris; "Hej! Rikov, ĉesu fine blovi la pipeton: For la pipon! vi bone ludas gitareton; Jen kuŝas gitareto, do prenu gitaron, Mazurkon! mi, majoro, dancas gvidoparon" Kapitan' sur gitaro kordojn streĉe tiris, Plut ree Telimenon emigi deziris: "Majorvorton: ne ruso mi estas, Fraŭlino. 290 Se mi mensogas, estu mi tuj "sukinsino" (7) Mensogante.Demandu ĉiun oficiron, Ĉiuj, tuta armeo atestos verdiron, Ke en naŭa korpuso de armeo dua, En regiment' kvindeka, divizi' unua De Jegroj, Plut majoro — estas mazuristo. Venu do fraŭlineto, ĉar mi, por rezisto, Obstinan fraŭlineton punos oficire..."
Li saltis, Telimenomanon tion dire Kaptis, kaj larĝe, kise blankan brakon klakis; 300 Tadeo lin alkuris: sur vango ekkrakis. Ŝmac' sur vango aŭdiĝis en vicordo tia, Kiel vorto post vorto, unu post alia.
Plut' konsternite, pala kolere, okulojn Ekfrotis, poste kriis: "Ribel' ! ribelulojn!" Kaj kuris, eliginte spadon por trapiko. Ĵus pastro tercerolon prenis el maniko, Kriante: "Taĉjo! pafu kiel kandelflamon!" Tadeo kaptis, celis, pafis, sed li celon Maltrafis, nur surdigis, nigrigis orelon Al Major' — Kun gitaro vokante: "Ribelo!" 310 Al Tade' saltis Rikov; sed Vojski al celo Trans tablo svingis manon: ekfajfis tranĉilo Inter kapoj; pli fruis bato ol ekbrilo, Trafis gitaron funde kaj trae ĝin splitis; Rikov flanken kliniĝis kaj morton evitis, Sed ektimis, kaj: "Jegroj! ribelo!" kriante, Prenis defende spadon, al sojlo cedante.
Ĵus aliflanke ĉambron nobeloj konkeras Tra fenestro kun sabroj; Vergo fronte iras. Plut, Rikov, en vestiblo, vokas je soldatoj. 320 Jam helpe plej proksimaj kuras tri vokatoj: Jam tra pordo eniĝas brilaj bajonetoj, Kaj post ili tri nigraj klinitaj kasketoj. Mate' , levinte "vergon", apud pordo staras, Ĉe mur' ; laŭ kat' je ratoj, insidon li faras; Terura bat' faligus tri kapojn; sed vidis Eble aĝul' malbone, aŭ fervorrapidis: Antaŭ kolojapero li hakis kasketojn Kaj deŝiris; tinte faligis verg' bajonetojn. Rusoj reiras, antaŭ Mate' forkuregas En korton.
330 Tie granda konfuziĝo regas. Tie Soplicanoj por liberigo luktas. Disforĝas Dobĵinanojn kaj trabojn disŝiras. Jegroj tien alkuras, ekvidinte tion; Per bajonet' trapikis serĝent' Podhajskion, Du nobelojn li vundis kaj pafis al tria: Ili forkuras — Tie jam ĉe trabo sia Baptist' liberajn manojn havis; do por bato Li stariĝis, la fingrojn volvis ĉe manplato, Kaj el supre sur dorson de rus' faris frapon. 340 Ke en pafilseruron batis lian kapon; Seruro krakis, sed pro sango ne ekbrulis; Serĝento al Baptistaj piedoj sin rulis. Baptist' kliniĝis, tubon de pafil' kaptinte, Turnas ĝin aspergile kaj supren levinte, Muelturnas, soldatojn du igas al falo; Ŝultre, kape trafita estas kaporalo. Reston, de trabo pelas for terurosento: Baptist' nobelojn ŝirmis laŭ mova tegmento Oni disbatis trabon, distranĉis ligilojn; 350 Nobelaro libere kuras veturilojn De Kvestul': prenas sabrojn, rapirojn, tasakojn (8) Falĉilojn kaj paftubojn; Verŝil' — du sturmakojn, Sakon da kugloj; ŝutis ilin en sturmakon Per dua samŝarĝita li ekipis Sakon.
Da jegroj pli alvenas.Tumult' ĉiuparte; Nobeloj jam ne povas sabri kruca arte (9) Jegroj ne povas pafi; en mana batalo, Dent' por dento, fendiĝas jam ŝtalo je ŝtalo, Bajoneto je sabro, falĉil' klingon falas, 360 Pugno pugnon renkontas, brak' kun brak' batalas.
Rikov, kun jegrojparto, kuris palisaron Ĉe garbej', tie haltas, vokas soldataron, Ke ili ne batalu en tia konfuzo, Kie sub pugnoj falos sen armilojuzo; Li koleras, ĉar mem li pafcelon ne trovas, Diferencigi rusojn de poloj ne povas, Krias: "Stroj!" (vicon formu signifas ĉi tio), Sed komando ne estas aŭdata en krio.
Aĝa Mate', por manaj luktoj ne taŭgante, 370 Retiriĝas, la vojon antaŭ si farante, Dekstre, maldekstre: Viŝas sabra pinto cela Bajoneton el tubo, laŭ meĉo kandela; Pikante kaj tranĉante, maldekstran li svingas, Kaj tiel sigardeme kampon ekatingas.
Sed Mateon atakas, kun granda fervoro, Maljuna Gefrejtero, soldatinstruktoro (10) Bajoneta majstrego sin streĉis risorte, Pafilon ambaŭmane ekkaptis tutforte: Dekstra man' ĉe seruro, maldekstra sur tubo: 380 Li turnas sin, eksaltas, kaŭriĝas al subo, Maldekstran li mallevas, el dekstra armilon Ŝovas kiel serpento el faŭko pikilon, Kaj ree ĝin retiras, genuapogante, Tiel turniĝas, saltas, Macjkon atakante.
Do Mateo, taksinte lerton kontraŭulan, Per maldekstra surmetis vidilon okulan, Vergtenilon per dekstra man' ĉe brusto tenas, Cedas, Gefrejtermovojn okule observas, Krurŝanĉeliĝas, kvazaŭ li estus ebria. 390 Gefrejter' kuras, certa jam pri venko sia, Por fari pli facile al cedant' atakon, Leviĝis, etendegis tutan dekstran brakon; Puŝante karabenon, li tiel streĉiĝis Per puŝ', armilopezo, ke li eĉ kliniĝis: Macjek, kie sur tubon bajonet' metadas, Submetis vergtenilon kaj supren ĝin batas, Mallevas vergon, ruson je mano hakante, Kaj tuj, maldekstramane, makzelon tranĉante. Tiel falis Gefrejter', majstr' en skermturniro, 400 De kvar medaloj kaj tri krucoj kavaliro.
Ĉirkaŭ traboj, maldekstra nobelojflugilo Jam venke staras.Tie batis Aspergilo, Tie Razil' al rusoj distribuis frapojn: Ĉi tiu korpojn tranĉas, tiu hakas kapojn, Jen kiel de germanaj majstroj la maŝino Elpensita, nomata de ni draŝistino Kun pajlhakilo: draŝ- kaj tranĉ-ilojn havante, Pajlon tranĉas kaj grenon samtempe eldraŝas; Aspergist' kaj Razilo tiel kune paŝas, 410 De supre kaj malsupre moskvulojn buĉante.
Sed Aspergist', jam certan venkon forlasante, Kuras dekstran flugilon, kie la danĝero Macjekon minacas. Morton de Gefrejtero Venĝante, per spontono Praporŝĉik (11) atakas; (Spontono lance pikas kaj hakile hakas" Hodiaŭ neglektita kaj nur en ŝiparo Uzata, tiam servis al piedularo). Praporŝĉik, homo juna, sed batalis sperte: Se kontraŭul' armilon flankbatis, li lerte 420 Cedis: junulon Macjek ne kaptus postkure, Kaj sekve, ne vundante, sin defendis nure. Al li Praporŝĉik lance jam vundeton faris, Jam levante spontonon hakoprete staris: Baptisto alkuranta, mezvoje haltinte, Sub malamikpiedojn armilon ĵetinte, Rompis oston: Praporŝĉik, post spontonon laso, Ŝanceliĝas; alkuras Baptist' kaj amaso Nobela, poste rusoj el maldekstrflugilo. Komenciĝis batalo ĉirkaŭ Aspergilo.
430 Defendinte Mateon, li perdis armilon, Preskaŭ per vivo pagis servemam ĝentilon; Ĉar el posto du fortaj rusoj alsaltinte, Kvar manojn en hararon lian implikinte, Per piedoj firmiĝis, tiris laŭ elastaj, Ligitaj, al rivera ŝip', ŝnuregoj mastaj. Vane Baptisto blinde batas posten time Ŝanceliĝante: vidas Gervazon proksime, Do li vokas: "Fendilo! Ho Jezu' ! Mario! "
Ŝlosist', teruron lian ekkonis laŭ krio, 440 Returniĝis kaj ŝtalan akraĵon faligis, Baptistkapon kaj moskvajn manojn fulmdisigis. Rusoj, cedante voĉojn terurajn eldonis; Sed unu man' pli forte en hararo dronis: Tiu restis pendanta, per sango ŝprucinte. Tiel aglo leporon per ungo kroĉinte, Per dua, por firme teni, ĉe arbo tenas; Kaj lepor', ŝirinte, aglon duone fendas: Dekstra ungo ĉe arbo restas en arbaro, Maldekstran, sangan, portas lepor' al kamparo.
450 Aspergisto, libera, rigardojn dissendas, Serĉas armilon, vokas kaj manojn etendas, Dume tondras per pugnoj kaj paŝas sentime, Ĉar flanke de Gervazo teniĝas proksime, Ĝis en amas', li vidas sian filon Sakon; Sak' dekstramane turnis al celo sturmakon, Maldekstra man' lignegon poste treni devis, Armitan per silikoj, tuberoj, enhakoj (12) ; (Neniu ĝin eklevus krom Baptistobrakoj). Baptisto aspergilon karan rericevis: Kaptis ĝin, kore kisis kaj tuj ensangigis. Kiel li plu batalis kaj venkon multigis, Vane kanti: ĉar kredus al Muzo neniu, Kiel Vilno ne kredis al virino, kiu, Starante super Ostra Brama, tion vidis, Kiel general' Dejov regimenton gvidis Kaj malfermis pordegon jam kun bruo kraka, Kiam iu urbano, nome Ĉarnobaka, Mortigis lin kun tuta regiment' kozaka (13) . 470 Okazis, kiel diris antaŭe Rikovo: Jegrojn venkis tumulte kontraŭulojpovo; Dudek tri mortigite, jam kuŝas sur tero, Tridek kaj kelkaj per vundoj kovritaj ĝemas, Multajn kaŝis ĝardeno, lupol', ĉe rivero, Iuj sub virinan zorgon, en domon venas.
Kun ĝoja krio kuras venkantaj nobeloj, Tiuj ŝiri akirojn, tiuj al bareloj; Triumfon ne kunsentas sola Verm'; Kvestulo Mem ĝis nun ne batalis (ĉar pastra regulo 480 Ĉi tion malpermesas), sed kiel spertulo Konsilis, batalejon ĉirkaŭe revidis, Batalantojn per mano kaj rigardo gvidis, Nun vokas, ke kolektu sin oni prefere, Por ataki Rikovon, fini venkon vere; Dume lia sendito al Rikov ripetu, Ke li, por savi vivon, armilon demetu; Sed, se li senprokraste sabron ne fordonos, Verm' restintojn ĉirkaŭi, forhaki ordonos. Kapitan' Rikov tute ne petis "pardonon" (14) , 490 Ĉirkaŭ si kolektinte batalionduonon, Kriis: "Armil' ! " Tuj estis armiloj kaptitaj, Ektintis karabenoj delonge ŝarĝitaj; Kriis: "Cel'! " — ekbrilis tubojvico stria; Kriis: "Vicpafu! " — tondras unu post alia; Tiu pafas, tiu ŝargas, aŭdiĝas armiloj: Kugloj fajfas, seruroj tintas kaj ŝarĝiloj. Tutvico ŝajnas kiel rampulego voje, Kiu mil piedegojn svingas unufoje.
Vere, jegroj per forta trinkaĵo ebrie, 500 Fuŝe celas, maltrafas kaj apenaŭ ie Iun mortigas, tamen estas du Mateoj Vunditaj, falis unu el Bartolomeoj. Nobeloj el malmultaj paftuboj nur pafas, Malamikon per sabroj prefere atakas, Aĝuloj retenas; kugloj celon akiras, Trafas, forpelas, korton preskaŭ malplenigas, Kaj jam de biendomo fenestrojn tintigas.
Tade' virinojn ŝiirmis en dom', onklordone, Sed aŭdante: batalo turniĝas malbone, 510 Elkuris; Ĉambelano sekvis kun palaŝo, Kiun fine alportis laŭ ordon' Tomaŝo; Li rapide kuniĝis kun nobeloj, fronte Kuras kun sabro; sekvas nobelar' volonte; La jegroj allasinte ilin, per subita Kuglojhajlo ekŝutis: Razilo — vundita, Pereis Isajeviĉ, Vilbik; do Kvestulo Kaj Mateo nobelojn duflanke retiras: Nobeloj malvarmiĝas el fervor, reiras, Rerigardas; ekvidis ĉi tion moskvuloj: Kapitan' Rikov pensas laste ekbategi, 520 El kort' nobelojn peli kaj domon ekregi.
"Formu atakon! kriis li, per bajonetoj! Antaŭen! " Vic' elmetas tubojn laŭ stangetoj, Klinas kapojn, ekiras, paŝon rapidigas. Vane el flank' pafante, nobelojn haltigas: Vico jam kortduonon pasis sen rezisto; Rikov, montrante domon per spad", al Juĝisto Krias: "Subiĝŭ, ĉar mi domon forbruligos! " "Mi vin, vokas Juĝisto, en brulo rostigos".
Biendomo Soplica! se ne detruitaj, 530 Brilas sub poploj, viaj muroj blankigitaj; Se najbarnobelaron Juĝisto ĝis nune Apud gastamaj tabloj sidigas komune: Certe li tie trinkas je Verŝilosano, Sen kiu Soplicovon serĉi estus vano!
Verŝilon ne distingis kuraĝo supera Ĝis nun: kvankam el trabo unue libera, Li tuj en veturilo retrovis sturmakon, Sian karan verŝilon, same kuglojsakon, Li ne batalis, tial, ke al si ne fidis 540 Tutsobre; do li iris, kie tinon vidis, Per man' al buŝo klinis de brando torenton, Kaj kiam varmiĝinte sentis korkontenton, Li surmetis ĉapon kaj prenis verŝilon, Enŝutis pulvon, supre palpigis ŝarĝilon, Rigardis batalkampon: vidas, ke brilante, Bajonetondo batas nobelojn, puŝante: Li naĝas kontraŭ ondo, al tero kliniĝas, Kaj en densa herbaro, tra l' korto mergiĝas Meze; ĝis, kie kreskas urtikoj, li lokas 550 Sin embuske, kaj Sakon per gestoj alvokas.
Sak' ĉe domsojlo staris kun sturmako sia, Ŝirmante: tie loĝis kara Zonjo lia; Kvankam ŝian rifuzon li konsciis plende, Ŝin amis ĉiam, volus perei defende. Jam jegrojvico marŝe urtikojn eniris; Verŝilo movis ĉanon, tubfaŭko elspiris Al moskvuloj dekduon da kugloj hakitaj; Sak' ellasas dekduon: Jegroj konfuzitaj, Per embusk' konsternite, vicon volvaĵigas, 560 Cedas, lasas vunditojn; Baptist' vivon finas.
Grenej' — jam for; timante pri longa posteno, Rikov al palisaro saltas de ĝardeno, Haltigas rotforkuron, ordigas kaj faras El vico triangulon: akra kojn' elstaras Antaŭen, kaj du flankoj apud palisaro De l' ĝarden' apogiĝas. Prava estis faro, Ĉar el kastel' galopas sur lin rajdistaro.
Grafo, kiu gardate en kastelo sidis, Kiam rusoj forkuris, saltis sur ĉevalon 570 Kaj aŭdinte pafadon, rajdantojn li gvidis, Mem fronte, super kapon levante la ŝtalon. Rikov ĵus kriis: "Fajron, batalionduono! " Sur seruroj trakuris longen fajra zono, El tricent tuboj kugla ekfajfis zumsono: Rajdant' pereis, falis tri vunditaj grave; Graf', de ĉeval' falinta, falis; kuras save Al li Ŝlosisto krie: de jegroj pafcelo Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrindeveno. Verm', pli proksima, Grafon li ŝirmas post falo, 580 Ricevas por li pafon, lin el sub ĉevalo Eligas, ne permesas iri tiel are, Oni pli bone celu, maltrafu avare, Kaŝu sin post bariloj, putoj, muroj, staloj; Graf' kun anar' atendu tempon por ĉevaloj.
Planojn de Verm' komprenis kaj plenumis plene Tadeo. Ligna puto lin kaŝis postene; Kaj ĉar li sobras, bone el dutubo pafas, (En aeron ĵetitan florenon li trafas), Batas terure, ĉefojn elektas por celo: 590 De lia paf' unua falis feldvebelo (15) , El du tuboj serĝentojn du trafas bravulo; Laŭ galonoj li celas, aŭ al triangulo Ŝirmanta stabon. Tial Rikov koleretas, Piedfrapas, de spado tenilon mordetas: "Majoro Plut', li vokas, kio fine estos? Baldaŭ el ni neniu ĉe l' komando restos!" Do Plut' kun kolerego al Tadeo vokas: "Moŝto Pol', vi hontinde post arbo vin lokas, Ne timaĉu, eliru mezon, kun honoro 600 Batali". Kaj Tadeo respondis: "Majoro, Se vi tiom kuraĝa estas kavaliro, Do kial vi vin kaŝas post jegrojspaliro? Mi ne timaĉas: iru nur el post barilo; Mi, batinte la vangon, pretas al duelo. Kial verŝi sangon? Nia estis kverelo: Do malpacon decidu spado aŭ pafilo. Vi elektu armilon, pinglon ĝis kanono, Aŭ mi vin pafos kiel lupojn, sen pardono" Dirinte, li elpafis per celtrafa mano 610 Kaj leŭtenanton frapis apud kapitano.
"Majoro, flustris Rikov, eliru unua Kaj revenĝu por lia faro matenfrua. Se la nobel' pereos de iu alia, Major' ne lavos honton el honoro sia. Ni devas la nobelon en kampon eligi, Se karaben' ne taŭgas, per sabro mortigi. Paf' laŭ traf', do mi estas amiko de piko: Diris Suvorov; iru Major' al duelo, Ĉar li ĉiujn forpafos; jen prenas por celo". 620 Major' rediris: "Rikov! vi kara amiko, Estas bravul' pri spadoj: iru Rikov frato. Aŭ? leŭtenanton sendos ni por interbato. Al Major' de soldatoj cedi ne konvenas, Batalionkomando al mi apartenas". Rikov', levinte spadon, kuraĝe eliris, Ĉesigis pafojn, blankan tukon antaŭtiris, Al Tadeo demandon pri armil' direktis; Post trektad' ambaŭ spadojn konsente elektis. Tadeo ĝin ne havis: oni serĉis spadon; 630 Armita Graf' alsaltis kaj rompis traktadon. "Sinjor' Soplico! vokis li, pardon', Sinjoro, Vi provokis Majoron! pli frua rankoro Mia al Kapitano: en kastelon mian..." (Diru, rompis Protazo: en kastelon nian) "Enkuris, finis Grafo, de rabistoj fronte, Ĉi tiu Rikov, miajn ĵokeojn ligonte, Kaj mi lin punos, kiel mi faris en loko, Sicilianoj nomas ĝin Birbante-roko".
Do ekĉesis pafado, silentis scivolaj 640 Armeoj, pro renkonto de la estroj solaj: Graf', Rikov' iras, flanken turniĝas malpace, Per dekstra man' kaj dekstra okulo minace; Ĵus per maldekstraj manoj malkovras estime La kapojn kaj salutas. (Honorokutime La mortigon komencas oni salutante) Jam renkontiĝis spadoj kaj ekgrincis tinte: Kavaliroj piedojn levas aŭ genue Kaŭriĝas kaj antaŭen, posten, saltas plue.
Plut', Tadeon vidante antaŭ sia fronto, 650 Konsiliĝis mallaŭte kun gefrejter Gonto, Kiu en roto estis plej bona pafulo. "Gonto, diris Majoro, se al ribelulo Kuglon sub kvinan ripon vi batos prudente, Vi tuj de mi ricevos kvar rublojn arĝente". Gont' al serur' kliniĝas, levas karabenon, Kompanoj per manteloj kovras entreprenon; Sed ne al rip', al kapo li mezuris celon, Pafis, trafis — proksime, traboris ĉapelon. Tade' ĉirkaŭturniĝis: Baptist' alrapidis 660 Kaj atakis Rikovon, kriante: "Perfidis!" Tade' lin ŝirmas antaŭ nobelarobatoj. Rikov tuj retiriĝis mezon de soldatoj.
Dobĵinanoj atakis vete kun litvanoj, Malgraŭ antaŭkvereloj inter partianoj, Batalas frate, iu alian incitas. Dobĵinaj vidas kiel Podhajski militas, Jegrojvicon tranĉante per falĉil', do gaja Kri' ilia eksonis: "Longe vivu Podhaja!" Antaŭen! ĉar litvanoj havas superecon!" 670 Kaj Skoluboj, vidante de Razil' bravecon, Kiu, kvankam vundita, kuras, sabron svingas — Krias: "Vivu! Mazuroj superon atingas!" Kaj sin fervorigante, kontraŭ rusoj iras: Vane ilin Mateo kaj Vermo retiras.
Dum tiel jegrojroton fronte batas oni, Vojski cedas el kampo, en ĝarden' disponi. Flanke ĉe li Protazo sigardema iras; Al li, mallaŭte, Vojski sian planon diras.
En ĝarden' staris, tute apud palisaro, 680 Ĉe kiu sin apogis Rikov kun jegraro, Malnova fromaĵejo, krade konstruita El traboj kruce ligitaj, simila al kaĝo. En ĝi brilis ses dekoj da blanka fromaĝo; Ĉirkaŭe ŝanceliĝis garbar' sekigita: Salvi', benediktkardo (16) , timian' aroma, De Vojski idin', herba apoteko doma. Fromaĝej', larĝa klaftojn ĝis tri kaj duono. Malsupre apogiĝis sur unu kolono, Kvazaŭ nest' cikonia. Malnova kverkaĵo 690 De kolono kliniĝis; putre ĝis duono, Ĝi minacis fali.Tamen Juĝist', je propono Pri renvers' de kaduka aĝe konstruaĵo, Respondis, ke preferas li dume ripari, Ol renversi kaj novan restarigon fari. Li prokrastis konstruon kaj donis disponon Dume du apogilojn ŝovi sub kolonon. Iom plifortigite, konstruaĵ' malnova Ĉe baril' pendis super triangul' Rikova.
Al fromaĝejo Vojski kun Vokisto iras 700 Senparole, kaj ĉiu stangegon kuntiras; Post ili kortestrino kuras tra kanabo Kun kuireja bubo, tre fortika knabo. Ili en kolonsupron stangojn batis pinte, Puŝas tutforte, mem ĉe finoj pendiĝinte: Kiel flosistoj ŝipon, sur sablaĵa fundo Fiksiĝintan, el bordo pelas al profundo.
Krakis kolon': konstruaĵ' ŝanceliĝe knaris, Falegis triangulon moskvan; trabetaĵoj Premas, vundas, mortigas; kie vicoj staris, 710 Kuŝas traboj, kadavroj kaj blankaj fromaĝoj, Sange, cerbe makulitaj. Tondras Aspergilo En triangul' splitita; jam fulmas Razilo, Vipas Vergo; el domo kuras nobelaro; Sur diskurintojn falas Grafa rajdistaro.
Jam nur ok jegroj, fronte serĝent', sin defendas. Kontraŭkuras Ŝlosisto; do ili etendas Naŭ tubojn kaj Ŝlosistan kapon celmezuras; Li, svingante fendilon, kontraŭ pafo kuras. Pastro tion vidante, Ŝlosiston vojbaras, 720 Falas mem, al Gervazo krursurmeton faras: Ili falis, tuj pafo pelotona knaris; Apenaŭ plumbo fajfis, Gervazo jam staris, Saltis en fumon, kapojn du tranĉas balae, Postkuras forkurantojn, fendas ilin trae; Ili kuras tra korto, de Gervaz' pelate; Grenejon, kies pordo staras malfermate; Do Gervazo grenejon post jegroj enfalas, En malhel' malaperas, sed plue batalas: Tra pord' aŭdiĝas densaj batoj, ĝemo, krio. 730 Kun sanga glavo, kiam eksilentis ĉio, Gervaz' eliris.
Kampon nobeloj akiris, Kaj dispelitajn jegrojn hakis, pikis, ŝiris. Rikov batalas sola, armilon el mano Ne demetos: alkuras al li Ĉambelano, Levas sabron kaj diras per solena tono: "Kapitan'! ne makulas honoron 'pardono'. Vi pruvis, malfeliĉa, brava militisto, Kuraĝon: do forcedu de vana rezisto, Demetu sabron, ŝparu al glavoj laboron, 740 Vin malarmi: vi savos vivon kaj honoron!"
Rikovon dignoplena venkis parolado; Kliniĝe li fordonis sian nudan spadon, Ĝis kaptil' sangmakulan: "Laĥoj (17) , fratoj! veo, Li diris, ke kanonon ne havis armeo! Suvorov diris: "Rikov, frat', memoru bone, Kontraŭ Laĥoj neniam iru senkanone!" Jegroj estis ebriaj, Majoro permesis Drinki! Ho, Plut' majoro hodiaŭ ekscesis! Li al caro respondos pri komando sia. 750 Ĉambelano! mi restos bona amik' via. Kiuj sin forte amas — rusproverbo diras — Tiuj sin ankaŭ forte je l' hararo ŝiras. Vi taŭgas por batalo, kiel por drinkado, Sed pri jegroj do ĉesu via petolado"
Ĉambelan' levas spadon, aŭdinte proponon, Per Vokist' ĝeneralan anoncas pardonon, Bandaĝigas vunditojn, el kamp' mortigitojn Forigas, militkaptas jegrojn malarmitojn, Plut', tre longe serĉita, en urtik' sin kaŝis, 760 Kuŝis kiel malviva; fine li elpaŝis, Vidante, ke finita estis batalado.
Tiel finiĝis lasta en Litvo invado (18) . Interkonsilo pri sendanĝerigo de l' sorto de venkintoj — Intertraktado kun Rikov — Adiaŭdiro — Grava malkaŝo — Espero <poem> Matenaj nuboj, dise komence kurante Kiele nigraj birdoj al zenit' flugante, Ĉiam ariĝis. Suno apenaŭ al subo Ekiris el tagmezo, jam grandega nubo Ĉielduonon kovris. La vento akcelis Densiĝantan nubegon kaj suben ĝin pelis, Ĝis, unu flank', duone de ĉiel' ŝirite, Al tero kliniĝante, larĝe etendite, En sin prenante ventojn, kiel granda velo, 10 De l' sudo okcidenten kuris sur ĉielo.
Estis moment' mallaŭta — kaj aero tute Silentis, surde, kvazaŭ de teruro mute. Grenoj, kiuj antaŭe kuŝiĝis kaj skuis Ree supren la oran spikaron, kaj bruis Kiel ondaro, staras nun tute senmove, Al ĉiel' rigardas, pajlon skuas denove. Verdaj salikoj, poploj ĉe vojo starantaj Kiele ploristinoj ĉe tombo, klinantaj Fruntojn, kaj kiuj plektis longajn brakojn vente, 20 Dislasinte harligojn siajn blankarĝente, Staras malvivaj, mutaj, laŭ esprim' similaj Al funebraj Niobostatuoj Sipilaj (1) . Sole tremolo skuas per la foliaro.
Hejmen reveni kutime ne ŝatas brutaro, Paŝtistojn ne atendas nune; ariĝante, Ĝi forlasas nutraĵon, al domo kurante. Bovviro hufe fosas, korne plugas teron, Kaj per muĝo teruras de l' brutar' ceteron; Bovino ĉielen levas okulegon mire, 30 Malfermas buŝon, ĝemas profunde sopire; Porkviro malrapidas, grincas kaj koleras, Kaj grenofaskojn ŝteli provize, preferas. Birdojn kaŝis la herboj, tegmentoj, arbaroj; Nur lagetojn ĉirkaŭas da kornikoj aroj. Ili per gravaj paŝoj ĉirkaŭ promenante, Al nigraj nuboj nigrajn okulojn turnante, El seka gorĝ' eligas la langon, etendas Larĝe siajn flugilojn kaj banon atendas. Sed tro fortan tempeston ili antaŭvidis, 40 Kvazaŭ nub' leviĝinte, al arbar' rapidis. Lasta, neatingebla en flugo, birdeto, Nigran nubon memfide fendas, hirundeton Fine ĝi kugle falas.
Ĵus en la momentoj Kun moskvuloj batalon fininte terure, Nobelar' sub tegmentojn rifuĝas forkure, Lasante batalkampon, kie elementoj Batalos.
Okcidento ankoraŭ orumas Teron: ĝi malserene, flavoruĝe lumas. Jam nubo ombrojn kvazaŭ retojn, etendante, 50 Forkaptas lumorestojn, sunon postkurante, Kvazaŭ ĝin kapti, antaŭ suben iro, provas. Kelkaj ventegoj iam sube sin traŝovas, Unu postkuras duan, pluvogutojn ŝutas: Grandaj, belaj kaj rondaj, kvazaŭ hajlo gutas.
Ventegoj interbrake sin kaptis subite, Luktas en fajfegantajn rondojn kuntordite, Ruliĝas sur lagetoj, akvon funde skuas, Ruliĝas sur herbaroj, en junkoj fajfbruas; Ŝprucas salikbranĉetoj, flugas herb', falĉate, 60 En venton, kiel haroj, manplene ŝirate, Mikse kun garbaj krispoj. Ventoj hurlas, falas Sur kampojn, renversiĝas, baraktas, batalas, Fosas, ŝiras terbulojn, al vent' tria faris Aperton; vent' ŝiriĝis el grundo, ekstaris Humkolone: ruliĝas piramidaj ruloj, Kapboras sablon, ŝutas ĝin al stelokuloj, Plene blovas, malfermas supre tuboveston: Ĝis, kun tuta ĥaoso da akvo, polvaĵo, 70 Pajlo, folioj, branĉoj, herbkovra ŝiraĵo, Ventegoj en arbaron ekbatis profunde, Muĝante kiel ursoj.
Plaŭdas pluv' abunde, Dense, kvazaŭ kribrate. Tondr' ekmuĝis nune: Gutoj kuniĝis, kiel kordoj, ligas kune Jen per longaj plektaĵoj teron kun ĉieloj, Jen fluas per tavoloj, kvazaŭ el siteloj. Jam tute kovris teron, kun kupol' ĉiela, Nigra nokt' kaj tempesto, ol nokt' pli malhela. Horizont' iam krevas derande-alrande: 80 Tempestanĝelo, kiel suno, ega grande, Vizaĝe lumas, ree mortvualkovrante, Forkuras, nubojpordon krake fermis tondrabate. Ree tempest' pli forta, pluveg' pli intensa, Malhel' preskaŭ palpebla, tiom dika, densa. Poste pluv' mallaŭtiĝas, tondro por momento Ekdormas, revekiĝas, verŝas pluvtorento, Ĝis ĉio kvietiĝas. Nur la arboj brue Moviĝas ĉirkaŭ domo — pluv' murmuras plue. Tre dezirinda estis nun tempestvetero. 90 Ĉar, krepuske, pluvego en bataltereno Plenigis vojojn, ŝiris pontojn sur rivero, El bieno fermitan faris fortikaĵon. Do, pri okazintaĵoj en Soplicbieno Famo ne povis iri tuj en ĉirkaŭaĵon. Kaj dependis nobelojsorto de mistero.
Grava interkonsilo estas ĉe l' Juĝisto. En lito kuŝas pala, sanga Almozisto, Lacigita, sed mense sana; li disponas, Kaj Juĝisto plenumas, kion li ordonas: 100 Invitas Ĉambelanon, Rikovon venigas, Vokas Ŝlosiston, poste la pordon ŝlosigas. Interparol' sekreta daŭris dum la horo, Ĝis tiel interrompis ĝin Rikov sinjoro, Ĵetante, sur la tablon, monujon orplenan: "Moŝtoj Laĥoj, jam uzas vi proverbon jenan, Ke ĉiu ruso ŝtelas; diru demandito, Ke li konis Moskvulon, jen Rikov, Nikito Nikitiĉ', kapitano rota, kun medaloj Ok, kaj tri krucoj, havis ilin por bataloj: 110 Jen medal por Oĉakov, jen por Izmailov (2) , Jen por batal' ĉe Novi, jen por Prejsiŝ-Ilov, Tiu por Korsakova fama reirado El apud Zuriĥ; ankaŭ por kuraĝo spado; Li havis de marŝalo mem, tri kontentigojn, Kaj de l' caro du laŭdojn, kaj kvar memorigojn, Ĉion skribe".
"Sed turnu, Kapitan', atenton, Vokis Verm', se ne volas vi interkonsenton, Kio kun vi fariĝos? Aranĝi aferon, Vi donis vorton".
"Vere, mi faros ceteron, Diris Rikov, jen ree vorto! Kaj pro kio? 120 Ĉar via pereigo taŭgus por nenio! Mi, honestulo, ŝatas vin, Laĥoj, pro tio, Ke vi, gajuloj, bonaj por drinko, regalo, Kaj same, kuraĝuloj, taŭgas por batalo. Rusa proverbo diras, ke kiu veturas, Iam defalas; kiu nun antaŭe kuras, Morgaŭ poste; batanto sentos morgaŭ baton; Do ne koleri vivo instruas soldaton. El kie homo prenus tiom da kolero, Koleri pro malvenko! Oĉakovafero 130 Estis sanga; ĉe Zuriĥ ar' infanteria Pereis; ĉe Aŭsterlic' — tuta roto mia. Kaj antaŭe, Koscjuŝko, apud Raclavice (3) — Mi serĝentis — taĉmenton mian forfalĉigis: Kio sekvis? Mi ree, ĉe Macjejovice (4) , Kaj per lanco du bravajn nobelojn mortigis: Kun falĉil', Mokronovski iris antaŭ fronto, Al kanonisto tranĉis for manon kun lonto (5) . Oj! vi Laĥoj! Patrujo! mi ĉion ja sentas, Mi Rikov! car' ordonas, kaj ni tion pentas. 140 Ĉu Laĥoj nin koncernas? Moskvon — Moskvularo, Polujon — Laĥoj havu! ne permesas caro".
La Juĝisto rediris: "Sinjor' Kapitano, Ke vi honestas, scias ĉiu civitano, Ĉe kiu, ekde jaroj vi loĝis en paco; Sed ne koleru, bona amik', pro l' donaco: Ni ne volis ofendi vin, kuraĝis oron Dediĉi, vin konante neriĉan sinjoron".
"Aĥ, jegroj! vokis Rikov: mia roto tuta Mortpikita! kaj ĉio estas kulpo Pluta! 150 Li, komandant', respondos pri tio ĉe caro; Kaj tiun monon prenu al vi sinjoraro; Kapitana salajro ne estas ja riĉa, Sed por punĉo kaj pipo da tabak', sufiĉa. Mi vin ŝatas, ĉar kune manĝas, trinkas dome, Babilas, diboĉetas kaj vivas ja home. Mi vin defendos, kiam juĝesploro estos; Honestvorton mi donas, mi bone atestos. Ni diros, ke ni venis ĉi tien vizite, Trinkis, dancis, eĉ iom ebrietigite; 160 Plut' okaze komandis fajron doni cele, Batal' ! bataliono pereis iele. Se sinjoroj esploron per oro apogos, Vi elturniĝos. Nune mi nur tion diros, Kion de mi jam aŭdis la rapirhavanto, Ke mi estas nur dua, Plut' — la komandanto: Plut' restis viva, povas do fleksi hoketojn, Ke vi pereos; estas li fiintriganto; Oni ŝtopu en lian buŝon bankbiletojn. Nu, kun longa rapiro, Sinjoro Nobelo, 170 Ĉu kun Plut' konsentiĝo jam venis al celo?"
Gervaz' ĉirkaŭrigardis, kalvaĵon glatigis, Senzorge manbalancis kaj kvazaŭ sciigis: Jam farite. Sed Rikov insisti ne ĉesis: "Ĉu Plut', per vort' certiga, silenti promesis?" Ŝlosisto, kiun tedis demandoj, kolere, Klinis miengrave la fingron altere, Svingis manon, por ĉesi parolojn cetere, Kaj diris: "Ne perfidos Plut', mi je fendilo Ĵuras, ke ĉesis lia kun iu babilo" — 180 Gervaz' mallevis manojn, per fingroj klakbruis, Kvazaŭ tutan misteron el manoj forskuis.
Tiun malklaran geston aŭdantoj komprenis, Staris kaj sin kun miro okulekzamenis En silent' malserena. Rikov post minuto Diris: "Lup' rabis bruton, pereis ĉe bruto!" "Requiescat in pace" (6) , diris Ĉambelano; Kaj ĵuĝisto: "Videbla estas Dia mano! Mi ne sciis, pri sango mi senkulpas plene".
Verm' el kusen; leviĝis, sidis malserene 190 Kaj diris al Ŝlosisto kun rigard' severa: "Granda peko — mortigo de hom' senlibera! Eĉ malamikon venĝi malpermesas Kristo! Vi certe antaŭ Dio, respondos Ŝlosisto! Unu estas escepto: se faris persono Ne stultvenĝe, sed sole 'pro publico bono' (7) ". Ŝlosist' balancis kapon kaj manon ĉe zono, Kaj diris palpebrume: "Pro publico bono!"
Pri Plut' Majoro plie oni ne parolis, Sekvatage lin dome vane trovi volis, 200 Vane oni difinis por kadavro pagon: Majoro malaperis, kvazaŭ falus lagon. Pri malaper', diversa estis opinio; Neniu sciis certe tiam, nek post tio. Vane oni demande tedis sen bezono Ŝlosiston; li nur diris: "Pro publico bono". Vojski konis sekreton; sed per vort' ligite, Maljunulo silentis, kvazaŭ ensorĉite.
Rikov ĉambron forlasis ost traktat' finita; Verm' ordonis, ke venu nobelar' milita, 210 Al kiu dignoplene diris Ĉambelano: "Fratoj! nian armilon benis Dia mano; Sed al Moŝtoj konfesu mi sen ĉirkaŭfrazoj, Ke el batal' rezultos malbonaj okazoj. Kulpaj ĉi tie estas ĉiuj, ni eraris; Verm', ke famojvastigon tro ageme faris; Ŝlosist', nobeloj, ĝuste ne komprenis sencon; Milit' kun rusoj havos ne baldaŭ komencon; Dume, kiuj ĉeestis ĉefe en afero, Ne povas en Litvujo resti sen danĝero; 220 Do vi devas forkuri Landon Varsovian: Kun sinjoro, Baptisro nomata, Mateo Savu kapojn Verŝilo, Razilo, Tadeo Trans Njemen, por alliĝi taĉmenton nacian. Ni tial vin kaj Pluton, dum via foresto, Akuzos je kulp'; tiel saviĝos la resto. Adiaŭ por nelonge; estas certespero, Ke printempe ekbrilos aŭror' de libero, Ke Litvo adiaŭas vin kiel migrantojn, Por baldaŭ vin revidi venkplenajn savantojn. 230 Juĝist' por voj' preparos ĉion laŭ bezono; Kaj mi, laŭ kapableco, vin helpos per mono".
Pravecon de l' konsilo sentis nobelaro: Ĉar kiu unufoje malpacis kun caro, Kun li ne repaciĝos sur tero sincere, Kaj batali aŭ putri devas mallibere. Do ili sin rigardis malgaje, silente, Eksopiris kaj kapojn balancis konsente.
Polo, kiu pro tio ĉe popoloj famas, Ke, pli ol vivon, sian hejmlandon li amas, 240 Ĉiam pretas forlasi ĝin, sur fremda tero Travivi longajn jarojn en vaga mizero, Batali homojn, sorton, dum en tondrvetero, Lumas al li, pri servo al Patruj', espero.
Oni volas vojaĝi tuj; nur tiu plano Ne plaĉis tiaforme al sinjor' Buĥmano: Prudentulo en la batalo ne ĉeestis, Sed, pri konsil' aŭdante, voĉon doni venis, Trovis projekton — bona, volis aliigi, Pli precize disvolvi, ekzakte klarigi: 250 Antaŭe kolektita estu komisio, Por konsideri celojn de l' Emigracio, Rimedojn, manierojn, rilatojn krom tio. Mallongeco de tempo malhelpis, domaĝe Plenumi, kion Buĥman konsilis tre saĝe. Nobelar' adiaŭas, en vojon ekiras. Sed Juĝisto Tadeon en ĉambron retiras, Dirante: "Pastro! tempo estas diri tion, Pri kio mi hieraŭ ricevis la scion: KeTadeo sincere amas Zoifieton; 260 Antaŭ forir', li turnu je ŝia man' peton. Kun onklin' mi parolis: ŝi fine konsentas; Zonjo ankaŭ pri volo zorganta kontentas. Se ni ne povas paron tuj geedze ligi, Estus bone, almenaŭ ilin fianĉigi, Nun antaŭ forveturo: juna koro voje, Kiel sciate, tentojn havas diversfoje; Kaj ja, se edzoringon rigardas okulo, Ke li jam estas edzo, memoras junulo, En si al fremdaj tentoj estingas fervoron; 270 Ĉar grandan forton havas edzringo sur koron.
"Min, antaŭ tridek jaroj, venkis korinklino. Kaj mi akiris koron de Marto fraŭlino. Ni estis gefianĉoj; sed Dio ne benis La ligon, kaj orfigis min kaj ŝin forprenis Al sia gloro, belan, de Vojski idinon, De bona amik' mia, Hreĉeĥo, filinon. Restis al mi de ŝia virto rememoro, Kaj de ĉarmoj, kaj tiu ĉi ringo el oro. Kiam mi ĝin rigardas, mortintino mia 280 Staras antaŭ okuloj: el favoro Dia Ĝis nun, al fiamĉino, fidela mi restas, Kvankam dua, sufiĉe bela Vojskidino, Similetas al mia Marto, amatino!"
Tion dire rigardis ringon maljunulo, Turnis manon kaj viŝis larmojn el okulo: "Frat', li finis, ĉu iĝos fianĉa soleno? Ili sin amas, vorton donis Telimeno".
Sed Tadeo alkuras kaj diras tre vive: 290 "Per kio mi redankos onklon efektive, Kiu penas senĉese pri feliĉo mia! Aĥ! bona onkl', mi estus feliĉe radia! Se Zonjeto nun iĝus mia fianĉino, Se mi scius, ke estos ŝi mia edzino; Sed mi diros malkaŝe: fianĉiĝo mia Ne povas tuj okazi; estas kaŭzo...kia? Ne demandu...Se Zonjo atendi volontos, Eble pli bonan, indan, baldaŭ min renkontos: Eble konstanto gajnos reciprokon ŝian, 300 Eble iom ornamos gloro nomon mian; Se baldaŭan revenon ebligos sukceso, Tiam mi memorigos onklon pri l' promeso, Surgenue salutos mi karan Zonjeton; Se libera ŝi estos, mi petos maneton. Nun mi eble por longe iĝas emigrulo; Dume povas al Zonjo plaĉi aliulo; Ligi ŝin, mi ne volas; pri reciprokeco Peti, ne meritinte, estus malindeco!"
Kiam la vortojn diris junulo korsente, 310 Kiel du perloberoj, ekbrilis arĝente Du larmoj sur pupiloj grandaj el lazuro, Sur liajn ambaŭ vangojn ruliĝis en kuro.
Sed, el alkovprofundo, Zonjeto scivola, Tra l' fend' aŭskultis, aŭdis pri interparola Sekret' : kiel Tadeo, sen tim', simplavorte, Konfesis amon — ŝia kor' ektremis forte — Kaj ŝi vidis du grandajn larmojn en pupiloj: Do, kvankam ŝi ne sciis pri sekretligiloj: Kial li ŝin ekamis? kaj kial forkuras? 320 Ŝi malĝojis pro tio, ke li forveturas. Unue de junulo ŝin altiris flata, Stranga, granda novaĵo: ŝi estas amata. Do ŝi kuris al sia doma altareto, Prenis el ĝi bildeton kun relikvujeto (8) : Sur la bildeto estis Sankta Genovefo, Kaj en relikvo, vesto de Sankta Jozefo, Fianĉo kaj de junaj fianĉoj patrono; Kaj ŝi iris en ĉambron kun sanktaĵojdono. "Sinjor' jam forveturas? Por vojo mi donos 330 Al vi donacon, ankaŭ averte proponos, Ke la relikvojn ĉiam kunportu sinjoro, Kaj bildeton, kaj havu Zonjon en memoro. Di-Sinjoro vin sane kaj feliĉe gvidu, Ke vi al ni feliĉe baldaŭ rerapidu". Ŝi mallevis la kapon; el okulbluetoj Fermitaj, malavare ruliĝis larmetoj; Kaj Zonjo, kun fermitaj palpebroj starante, Silentis, brilantan larmaron ŝutante.
Tadeo prenis donojn, kisante maneton, 340 Kaj diris: "Mi adiaŭdiras fraŭlineton! Adiaŭ, min memoru, iam preĝu pie Por mi Zofi' !..." Paroli li ne povis plie.
Sed Graf' kun Telimeno subite eniris Kaj vidis, kiel juna par' adiaŭdiris; Kortuŝite, rigardis Graf' al Telimeno, Kaj diris: "Bela estas tia simpla sceno! Dum paŝtistinanimon lasas de soldato Animo, kiel ŝipon, tempeste, boato. Vere, nenio tiom korsentojn ardigas, 350 Kiel, kiam de koro sin koro forigas. Tempo — vento: malgrandan kandelon estingos; Granda brulo en vento eksplodon atingos. Mia amo fortiĝos pli dum foresteco. Soplico! mi suspektis vin pri rivaleco; La eraro kunkaŭzis nian kvereladon, Min devigis eligi kontraŭ vi la spadon. Mi rimarkas eraron: vin, al paŝtistino, Kaj min, al bela Nimfo, donis korinklino. En malamikojsango nun dronu rankoroj! 360 Ne per mortiga fero militos la koroj; Nian aman disputon decidu batalo: Kiun el ni korsente superas rivalo! Ni foriros de niaj plej karaj rigardoj, Ambaŭ rapidos kontraŭ glavoj, ĵetponardoj; Ni luktu per konstanto, sufero anima, Malamikojn postkuru kun brako sentima". Telimenon rigardis Graf' post tiu diro; Ŝi nenion respondis, en grandega miro.
"Grafo! diris Juĝisto, pro kio vi vere 370 Forveturas? Vi povas resti sendanĝere. Nobelojn registaro vipus kaj arestus; Vi, Grafo, en bienoj sendifekta restus; Vi konas registaron: de vi, homo riĉa, Enspezduono estos elaĉet' sufiĉa".
"Ĝin baras, diris Grafo, karaktero mia, Se ne amato, estos mi hero' nacia; Amozorge mi vokos konsolon de gloro, Mi estos granda brake, mizerul' en koro".
Telimeno demandis: "Kio estas bara 380 Ami, esti feliĉa?" — "De destinoj povo, Diris Graf", antaŭsentoj, per mistera movo, Puŝas al fremdaj limoj, verk' neordinara. Mi intencis, honore al vi Telimeno, Bruligi flamojn apud altar' de Himeno (9) Sed la junulo donis al mi beladmonon, Ŝirante mem, bonvole, sian edzokronon. Kurante, sian koron provi kontraŭ baroj De ŝanĝa sorto kaj en sangaj militfaroj. Hodiaŭ komenciĝas mia novepoko. 390 Mia armilo sonis ĉe Birbante-roko; En Polujo ĝi trovu vastan resonadon!" Li finis kaj fiere ekbatis la spadon.
"Laŭdinda, diris Vermo, estas la fervoro: Iru kun mono, roton vi formu, sinjoro, Laŭ Vladimir' Potocki (10) : li francojn mirigis Per milionofero; garantiaĵigis Princ' Dominik Radzivil (11) el bienoj rentojn Kaj armigis du novajn ĉevalregimentojn. Veturu, prenu monon: da brakoj — sufiĉe 400 En Dukland', mankas mono; vojaĝu feliĉe!"
Telimen', rigardinte Grafon malĝoje, Diris: "Vee, nenio vin haltigos voje! Kavaliro! konkerante militan arenon Al amatinkoloro turnadu rigardon! (rubandon deŝirinte, ŝi faris kokardon Kaj sur bruston de Grafo alpingis gustplene.) La koloro vin gvidu al fajr' pafegila, Kontraŭ pluvo sulfura kaj lancaro brila; Kaj kiam vin glorigos jam heroaj faroj, 410 Kaj kiam vualigos senmortaj laŭraroj Sangan kaskon, pro venkoj fieran: rigardon Ankoraŭ tiam turnu sur tiun kokardon, Memoru manon, kiu ĝin fiksis unue!" Ŝi donis manon — Graf' ĝin kisis ekgenue; Telimen' metis tukon al okulo sia, Kaj de supre rigardis Grafon per alia. Grafo ŝin adiaŭis kun amemocio; Ŝi sopiris, sed ŝultrojn ekmovis ĉe tio.
"Graf', rapidu, malfrue jam!" Juĝist' proponis. 420 Kaj Verm', minacmiene: "Ĉesu jam! aldonis, Rapidu!" — Pastr' ordonon de Juĝist' akcelas, Disigas aman paron kaj el ĉambro pelas.
Dume Tadeo onklon larme ĉirkaŭprenis Kaj kisante la manon de Kvestulo tenis. Verm', al brusto tempiojn de knabo preminte, Sur lian kapon manojn krucforme metinte, Ĉielon rigardis: "Filo! kun Dio!" diris Kaj ekploris...Tadeo jam post sojlon iris. Juĝist' demandis: "Frato, vi diros nenion 430 Al li eĉ nun? Ankoraŭ ne havos ekscion Knabo — antaŭ vojaĝo — "Ne! diris Kvestulo, (Plorante, kun kovrita per manoj okulo), Ĉu li, mizera, sciu pri patroekzisto, Kiu sin kaŝis kiel fripon', mortigisto? Dio vidas konsoldeziron: el tio Por la pekoj oferon mi faros al Dio".
"Tempo,diris Juĝisto, pensi pri vi, frato: Homo, en via aĝo kaj malsana stato, Kun aliuloj kune elmigri ne povos; 440 Vi diris, ke vi certan rifuĝejon trovos; Diru kie? Rapidu ni, briĉko — jungita. Ĉe l' arbarist' plej bone vi estus kaŝita".
Verm', kapbalance, diris: "Ĝis maten' atendi Mi povas; kaj nun volu al preposto sendi, Ke plej rapide venu li kun viatiko (12) . Forigu ĉiujn, lasu Ŝlosiston, amiko! Ŝlosu pordon!". —
Juĝisto laŭ ordonoj faris, Ĉe Verm' sur lit' sidiĝis, kaj Gervazo staris, 450 Kaj sur manoj klinitan frunton apogante.
Verm', antaŭ ekparolo, Ŝlosiston severe Rigardante, konservis silenton mistere. Kiel ĥirurg' antaŭe manmole tuŝas Korpon malsanan, antaŭ ol ĝin tranĉe puŝas: Tiel Vermo okulojesprimon mildigis Kaj ilin sur okuloj de Gervaz' irigis, Fine, kvazaŭ li blinde ekbati deziris, Kovris per man' okulojn kaj voĉforte diris:
"Mi estas Jacek Soplica..."
Ĉe tiu vortsono 460 Ŝlosist' paliĝis, klinis sin, per korpduono Antaŭen fleksita staris li, unukrure, Kiel monta ŝtonego haltigita kure; Li malfermis okulojn, buŝondislarĝigis Per dentblanko minace, lipharojn hirtigis, Rapiron ellasinte, ĉe plank' ĝin retenis Per genuoj, kaj klingon dekstramane prenis, Premante ĝin; rapiro, rapiro post li etendita, Per longa nigra pinto balancis Ŝlosisto Estas tiam simila al linko vundita, 470 Kiu el arb' okulojn celas al ĉasisto: Sangokule fajreras, volve sin blovplenas, Voston svingas, murmuras kaj lipharojn movas.
"Sinjor' Rembajlo, diris Pastro, ne teruras Min homkoler': min vokas Dio. Mi alĵuras Vin en nomo de mondo-Savinto, de Kristo, Kiu sur kruco benis al ekzekutisto, Kaj peton de fripono akceptis: kvietu, Aŭskultu, kion diros mi, kun pacienco, Ke mi, por malpezigo de la konscienco, 480 Ricevu la pardonon, almenaŭ ĝin petu: Aŭskultinte konfeson, vi faros laŭ volo". Kaj li kunmetis ambaŭ manojn ĉe l' parolo, Kvazaŭ preĝe. Ŝlosisto, mire sin reŝovis, Batis per mano frunton kaj la ŝultrojn movis.
Kaj Pastro ekrakontis sian intimecon Kun Horeŝko, al lia filino amecon, Kaj tial kun Tablestro siajn malkonsentojn. Li parolis senorde, ofte miksis pentojn Kaj plendojn en konfeson, ofte jam intencis 490 Kvazaŭ fini aferon kaj ĝin rekomencis.
Ŝlosisto de Horeŝkoj konis historion Bine, do kvankam Pastro intermiksis ĉion, Li memore ordigis ĉion kaj divenis; Juĝist' multajn aferojn tute ne komprenis. Kapokline aŭskultis ambaŭ diligente; Jacek malrapidigis vortojn kaj momente Interrompis. "Ja ofte, Gervazeto, Tablestro min gaste Invitis al festenoj kaj trinkis toaste 500 Mian sanon, kaj kriis, levante kalikon, Ke al Jacek egalan ne havis amikon. Kiel li min komprenis! Kiuj tion vidis, Pensis, ke li animon por mi disdividis. Li amiko? Li sciis, kio en animo Mia tiam fariĝis! —
"Dume pri tio flustroj ĉirkaŭe jam kuras: Iuj diras: 'He, moŝto Jacek! vi konkuras Vane svate; ĉar estas de dignulo sido Tro alta, do ne grimpu ĝin Pokalestrido' 510 Mi ridis kaj simule mokis la magnatojn Kaj iliajn filinojn; se aristokratojn Mi vizitas, mi faras ĝin pro amikeco, Kaj edzinon mi prenos nur laŭ mia speco. Sed min doloris tia ŝerco pikincita: Al mi, junulo, mondo estas malfermita, En lando, kie ĉiu nobele naskato Estas, kiel sinjoroj, kronokandidato!. Tenĉinki (13) al filino reĝofamilia Svatiĝis: reĝo donis ŝin, sen honto ia. 520 Al Tenĉinskij egalas Soplicojhonoro, Sango, blazon', fidela al patruj' fervoro.
"Kiel facile homon malfelĉa fari! Momenton — longa vivo ne povas ripari, Nur vorton de Tablestro: feliĉaj ni estus! — Kiu scias? ni eble ĝis nun vivaj restus; Eble ke li, ĉe sia infano sentema, Ĉe sia bela Evo, ĉe bofil' dankema, Maljuniĝus kviete! eble nepojn nune Li lulus! kaj — nin ambaŭ pereigis kune, 530 Kaj li mem — la mortigo — poste sekvoj ĉiaj De l' krimo, ĉiuj kulpoj kaj mizeroj miaj! Akuzi mi ne rajtas: mortiginto lia, Mi ne rajtas: pardonas al li koro mia; Sed ankaŭ li —
"Se li min unufoje rifuzus sincere; Li konis miajn sentojn; se li min prefere Ne akceptus vizite: tiam? forveture Mi kolere insultus iom kaj murmure Lin lasus; sed konceptis li ruze, fiere, 540 Ŝajnigi, ke neniam li ekpensis vere, Ke mi povus klopodi pri ligiĝo tia! Li min bezonis, ĉar min nobelaro nia Respektis, bienuloj min ŝatis ĉirkaŭe. Sekve, li mian amon ne vidis kvazaŭe, Akceptis min, insistis eĉ, kiel antaŭe, Ke mi venu pli ofte; solaj kiomfoje Ni estis kaj li vidis okulojn malĝoje Larmajn, ke mi brustplene eksplodi jam pretis, Ruzul' indiferentan vorton intermetis 550 Pri procesoj, sejmetoj, ĉasoj —
Aĥ, ofte ĉe kalikoj, kiam li senteme Pri amikeco sia asertis korpreme, (Li mian sabron, voĉon bezonis tiame) Kaj mi devis afable korpremi lin same Mi kolere salivon kolektis en buŝo, Kaj per mano mi klingon kunpremis por puŝo; Kraĉonte amikecon, mi sabron ekprenis; Sed Evo min atentis kaj iel divenis, Kio tiam en mia animo fariĝs: 560 Ŝi rigardis petege, vizaĝe paliĝis. Kaj kolombet' ŝi estis bela, mildoplena! Kun rigardo afabla kaj tiom serena! Anĝela! ke mi iel ne kuraĝis vere Timigi ŝin, mi tial — silentis prefere. Kaj mi, en tuta Litvo, malpaculo fama, Kiun timis eĉ ofte sinjoreg' tiama, Mi, duelisto, kiu ne nur de Tablestro Maljuston ne tolerus, sed eĉ de regnestro, Mi, kiun furioza igis disputeto, 570 Tiam kolerebrie, mi laŭ ŝafideto, Silentis, Sanctissimum (14) kvazaŭ mi ekvidus! —
"Kiom ofte mi volis malkovri kviete Antaŭ li koron, kaj eĉ humiliĝi pete, Sed vidante rigardon lian, laŭ glacio Malvarman, tuj mi hontis pri koremocio! Kaj mi, eble malvarme, revenis rapide Al aferoj, sejmetoj, eĉ mi ŝercis ride! Ĉiu tio pro fiero: por ne ofendeti Soplicojnomon, por ne malaltige peti 580 Vane, por ne ricevi rifuzon; ĉar kia Estus rakonto inter nobelaro nia, Se oni scius: Jacek, mi...
"Horeŝoj al Soplico fraŭlinon ne donis! Ili al Jacek la nigran supon proponis! (15)
Kaj fine, por min iel el afer' eligi, Mi pripensis nobelan taĉmenton arigi. Kaj forlasi por ĉiam distrikton, patrujon, Elmigri, militi iri Moskvon, Tatarujon. Do, premi adiaŭe al Tablestro manon, 590 Mi veturas, espere: fidelpartianon Vidante, kaj amikon, preskaŭ samdomanon, Kun kiu li militis, trinkis laŭ intimo, Ke eble kortuŝiĝos maljuna sinjoro, Montros al mi eĉ iom da homeca koro, Kiel limako kornojn!...
"Aĥ, kiu, korofunde, fajreron da sento Por amiko konservas: en didiĝmomento, Ĉe adiaŭ' eliĝas tiu fajrereto, 600 Kiel, ĉe agonio, lasta vivflameto! Tuŝinte de amiko frunton lastafoje, Plej malvarma okulo eklarmas malĝoje.
"Ŝi, aŭdinte pri mia forvetur', ekpalis, Sen konscio, apenaŭ kadavre ne falis, Ne povis ekparoli, ĝis torent' larmara Vidigis, kiel estis mi, al Evo kara!
"En viv' unuafoje mi tiam ekploris Ĝoje kaj malespere, kaj mi ne memoris, Ke mi frenezas, volis min genue ĵeti 610 Antaŭ li, por volviĝi serpente kaj peti: Patro kara, mortigu, aŭ prenu min file! Malvarma, salkolone, Tablestro ĝentile Ekparolis — pri kio? — edziĝookazo De filin'! Ĉi momente? Atentu, Gervazo, Vi havas homan koron!...
"Tablestro diris: Moŝto Soplica, svatano Venis al mi, de filo de moŝt' Kastelano; Kion, amik', vi diros pri ligo tiela? Mia filin', sciate, estas riĉa, bela: Kaj Kastelan' — vitebska! Tio en senato, 620 Malalta, ligna seĝo (16) . Do konsilu, frato! — Mi tute ne memoras, ĉu mi ekmumuris Aŭ silentis — mi saltis selon kaj forkuris!..."
"Jacek! vokis Ŝlosisto, saĝe vi eligas Kaŭzojn: ĉu ili kulpon vian malgrandigas? Ĉar en mondo pli ofte ekokazis jame, Ke, al magnatfilino, iu ardis ame, Volis per fort' akiri, forkapti elŝtele Venĝi malkaŝe — tamen mortigi tiele Malice la sinjoron, kun Moskvo konsente!"
630 "Mi ne interkonsentis!" diris Jacek pente. "Perforte rabi? El post kradoj, rigloj, ĉie Mi ŝin kaptus, disbatus kastelon furie! Kvar nobelejoj sekvus min ekster Dobĵino. Aĥ, se ŝi estus, kiel nia nobelino, Forta, sana! ne timus forkuron, postkuron, Povus aŭdi armilojtinton kaj tamburon! Sed ŝin faris dorlotoj de gepatroj tia Malforta, tima! tio estis papilia Raŭpet' printempa! sekve, ŝin rabi, ektuŝi 640 Per brak' armita, estus ŝin mortige puŝi: Mi ne povis, ne!...
"Venĝi malkaŝe? sturmi kastelon armite? Hont'!... oni scius, ke mi venĝis, rifuzite!... Ŝlosist', honesta via koro ne komprenas, Ke fier' ofendita inferon entenas!
"Fiersatan' komencis min konsilinstigi: Venĝi sange, sed venĝokaŭzon sekretigi, Ne viziti kastelon kaj elradikigi Amon, forgesi Evon, edzinigi alian, 650 Kaj poste, poste trovi provoketon ian Kaj venĝi —
"Komence mia koro kvazaŭ aliiĝis; Pri ideo kontentis mi, kaj — mi edziĝis Al malriĉa knabino, unue vidita! Sed mi faris malbone kaj estis punita! Malfeliĉan ne amis mi, Tade' patrinon, Al mi plej sidonitan, honestan virinon: Malnova am', kolero, el kor' ne foriris, Mi kvazaŭ furiozis; vane mi deziris 660 Deviĝi al mastrumado, aferoj, sed vano! Kolera, obsedita de venĝosatano, Malafabla, nenian konsolon mi konis En mondo — kaj el pekoj en pekojn mi dronis; Kaj mi komencis drinki —
"Baldaŭ edzino mia mortis pro sufero, Lasinte idon; kaj min mordis malespero!...
"Kiel amata estis Evo malfeliĉa! Multo da vagadjaroj ne estis sufiĉa Ŝin forgesigi: ĉiam figuro amita 670 Staras ĝi antaŭ okuloj, kvazaŭ pentrita!... Mi drinkis, sed ne cedis memor', eĉ momente Nek, kiam mi trakuris landojn kontinente! Nun, en monaĥa vesto, — servisto de Dio, Sur sanga lit' — mi longe parolis pri tio! Nun pri tio paroli? pardonos Sinjoro! Ĉar vi sciu, en kia malesper', rankoro, Mi plenumis...
"Tio okazis baldaŭ post la fianĉiĝo De Evo; oni ĉie nur pri la fianĉiĝo 680 Babilis kaj rakontis, ke kiam ŝi prenis Ringon el Vojevoda mano, ŝi eksvenis, Havas febron, de ftizo komencon kaj ĝeme Ploras senĉese; oni diris: sekreteme Ŝi amas iun — Dume Tablestro kviete, Aranĝis balojn, gastojn kolektis ripete, Min ne invitis: kial mi estus bezona? Senorda dom', mizero, kutimo malbona, Min faris malŝatata, ridinda al mondo! Min, kiu iam skuis distrikton en rondo, 690 Min, kiun nomis princo Radzivil': amato! Min, kiam mi elrajdis el nobelejstrato, Mi havis sekvantaron, ol princa pli brilan! Se sabron mi eligis, sabraron kelkmilan Mi briligis, timige al kastelgranduloj — Kaj poste min mokridis idoj de kampuloj! Tiel, en homokuloj mi iĝis mizera! Jacek Soplica! — Kion sentis li, fiera?..."
Pastro, malforte, falis sur litaĵo sia; Ŝlosist' kortuŝe diris: "Granda juĝo Dia! 700 Vere! vere! vi estas? Jacek! kapuĉulo? Soplica? kaj vi vivis kiel almozulo! Vi, kiun mi memoras tiam sana, bela Nobelo, kiun flatis sinjorar' kastela, Kaj virinoj frenezis pro vi! Lipharulo! Antaŭ nelonge! pente iĝis maljunulo! Kiel mi ne rekonis vin, kiam vi pafis, Kiam vi urson tiom perfekte celtrafis? (17) Ĉar super vi en Litvo ne estis pafisto; Kaj, post Macjek, vi estis unua sabristo! 710 Vere! pri vi virinoj kantis kun adoro: 'Jacek, lipharojn tordas, nobelojn timigas, Kaj pri kiu li nodon sur lipharoj ligas, Tiu tremos, eĉ estu Radzivil' sinjoro'. Vi ligis nodon ankaŭ pri sinjoro mia! Mizerul'! kaj vi estas? kvestul' profesia? Lipharul' Jacek kvestas! Granda juĝo Dia! Eĉ nun, ha! vi senpune ne estos lasita, Mi ĵuris; Gut' da sango Horeŝka, verŝita..."
Dume sur lit' sidiĝis Pastro apogita: 720 "Ĉirkaŭ kastel mi rajdis. Da diabloj kiom Enkap' kaj kor' mi havis: kiu diros nomon? Tablestro — mortiganto de propra infano! Min detruis! — Min logas al pordeg'satano: Rigardu, li diboĉas! drinkad' en kastelo! Kandelar' en fenestroj, en salon' kapelo! Kaj kastel' ne falegos sur lian kalvaĵon?
"Pensu pri venĝ' alŝovos satano armaĵon. Mi ekpensis: li sendis moskvulojn. Mi staris, Rigardante atakon, kiun ili faris (18) .
730 "Malvere, ke mi iel kun Moskvo konsentis!
"Diversaj pensoj svarmis en kap'; mi atentis Stulte ridete, kiel infano ĉe brulo; Kah poste mi eksentis ĝojon de rabulo, Deziris vidi brulon kaj falegon bruan; Iam mi pensis salti, savi ŝin unuan, Eĉ tablestron —
"Sciate, vi defendis vin brave, konscie. Mi ekmiris. Moskvuloj morte falis ĉie. Brutoj, malbone pafas! — Pro malvenk' ilia 740 Mi koleris. — Tablestro venkoplena tia! Ĉu li en mondo ĉiam nur prosperon havos? Ankaŭ el la atako sin triumfe savos? Mi forrajdis kun honto. — Jam estis mateno. Ĵŭs mi vidas: Li staris sur balkon' sen ĝeno, Per brilanta buko al suno briletis Kaj tordis la lipharojn kaj fiere ĵetis Rigardojn...Al mi ŝajnis, ke min li mokridis, Manon t i e l etendis, ĉar min li ekvidis, Kaj minacis. — Mi kaptas moskvulkarabenon, 750 Almetas, ne mezuras eĉ preskaŭ la celon, Paf' — Vi scias! —
"Malbenita pafilo! Kiu glave murdas Ekatakas, rebatas, svingas, senarmigas Eble, povas haltigi glavon vojduone; Sed armilfajr' : seruron nur ektuŝu foje, Moment', unu fajrero...
Kiam al mi desupre celon vi mezuris, Mi ekrigardis vian tubon, ne forkuris: Malesper', stranga pento, min haltigis ŝtone! 760 Kial, Gervazo, tiam vi celis malbone? Estus favoro! Peko penton evidente Bezonis..."
Spir' al Pastro remankis momente
"Vere, diris Ŝlosisto, trafi mi deziris! Kiom da sango unu via paf' eltiris, Kiel malfeliĉigis nin kaj familion Vian, kaj Jacek, via kulpo kaŭzis ĉion! Sed, kiam Grafo estis de jegroj celpreno, Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrindeveno, Vi lin ŝirmis, kaj antaŭ moskvuloj elpafo, [nr 770] Min ĵetis teren, tiel savis min krom Grafo. Se vi estas monaĥo, pastro, laŭ verdiro, Via vesto defendas vin antaŭ rapiro. Adiaŭ, vian sojlon laste mi trapasu, Inter ni kvite — reston al Dio ni lasu!" Jacek manon etendis — Gervaz' sin reŝovas: "Sen ofendo de mia noblec', ne povas Mi ektuŝi je mano, mortigmakulata, Ne pro publika bono, sed venĝo privata!"
Sed Jacek el kusenoj sur liton defalis, 780 Turniĝis al Juĝisto, kaj ĉiam pli palis,
Kaj demandis pri pastro prepost' maltrankvile, Kaj vokis al Ŝlosisto: "Mi petas humile, Restu; baldaŭ mi finos, apenaŭ mi povos Fini. — Sinjor' Ŝlosisto — jam nokte mi mortos!"
"Kion frato? ekkriis Juĝist': ja, laŭ vide, Vundo negranda. Kion? al prepost' rapide? Malbona panso? tuj al doktoro! unue El apoteko..." Pastro diris: "Frat', malfrue! Mi tie havis pafon malnovan, ĉe Jeno (19) , 790 Malbone sanigitan, gratite — gangreno. Mi konas vundojn: sango — nigra, fulgohava Kvazaŭ; doktoron? vane; sed afer' malgrava: Unu fojon ni mortas, animon fordonas — Sinjor' Ŝlosist', mi devas fini, vi pardonas!
"Estas merit', ne voli nacia kulpulo Resti, kvankam vin nomis naci': perfidulo! Kaj precipe por homo, kiel mi fiera.
"Nom' 'perfidul', gluiĝis, kiel pesto vera, Al mi. Forturnis kapojn de mi civitanoj, 800 Forkuradis malnovaj amikoj, kompanoj; Timemaj, evitante, salutis defore; Eĉ kampul', judo, kvankam kapklinis laŭmore, Sed deflanke min mokis ridete, trabore. 'Perfidul'!' en oreloj sonis, rebatiĝis Eĥe en dom', en kampo, dum tago volviĝis Antaŭ mi, laŭ makul' en malsana okulo; Kaj tamen mi ne estis landoperfidulo. "Moskvo min opiniis sia aliĝinto, Soplic' ricevis bienparton post mortinto; 810 Targovicanoj poste volis honorigi (20) Min per ofic'. — Se volus mi min moskvuligi! — Satan' konsilis... — Estis mi en riĉa stato: Se mi moskvulo iĝus, plej granda magnato Serĉus mian protekton, eĉ nobelofrato Eĉ popolaĉ' facile landanojn postponas (21) , Kaj pli feliĉajn Moskvoservanojn — pardonas! Mi sciis tion, tamen — mi ne povis...
"Mi forkuris el lando Kaj kie mi ne estis! kion ne suferis?
820 "Ĝis Dio kuracilon malkaŝis konsole: Pliboniĝi kaj tion ripari bonvole, Laŭ eble, kio...
"Tablestridin', kun edzo vojevodo, kune Iris en Siberion, tie mortis june: Lasis en land' filinon, la malgrandan Zonjon. Mi ordonis eduki ŝin...
"Pli ol pro amo, eble mi pro stultfiero Mortigis: do humilo, en monaĥa sfero. Pro l' gento mi fiera iam kuraĝulo, [830] Mallevis kapon, Vermo fariĝis kvestulo, Ĉar kvazaŭ verm' en polvo...
"Al Patrujo malbonan ekzemplon mi donis, Ĝi per bonaj ekzemploj repagon bezonis, Per sango, oferiĝo...
"Mi batalis por lando, Tie ne gloramo Min pelis kontraŭ glavoj, kontraŭ pafojflamo. Memor agrabla estas, pli ol batalilaj Laŭtaj verkoj, pri verkoj silentaj, utilaj, Kaj suferoj, pri kiuj neniu...
840 "Al mi prosperis ofte penetri limzonojn, Kaj kolekti informojn, porti ĉefordonojn, Formi konspirojn. — Konas ja Galicianoj (22) La monaĥan kapuĉon — kaj Grandpolujanoj! Dum jar' mi ĉarojn puŝis en fortikaĵ' prusa; Kaj miajn ŝultrojn vundis bastonado rusa; Mi iris Siberion; poste Aŭstrianoj En Ŝpilberg (23) min en kelojn fosis, al laboro, En "carcer durum" (24) , tamen mirakle Sinjoro Min savis, kaj mi mortas inter samlandanoj 850 Kun Sakramentoj. —
"Eble eĉ nun mi pekis, antaŭ Dia trono, Per leviĝoakcelo, super ĉefordono! Penso, ke gent' Soplica armiĝos unue Kaj en Litvo Postkuron (25) lancfiksos plej frue, La penso...ŝajnas esti pura...
"Venĝon vi havas! tranĉis vi, ilo de Dia Puno, per glav' intencojn de vivtuo mia: Vi konspirofadenon ŝpinitan konfuzis! Grandan celon, por kiu mi vivon foruzus, 860 Lastan mian, en mondo, teran senton, planon, Kiun mi flegis, kiel plej karan infanon, Vi mortigis — kaj mi vin pardonis el koro! Vi..."
"Ke egale pardonu ankaŭ Di-Sinjoro! Diris Ŝlosist'; atendas vi je viatiko: Mi ne estas skismano, nek Luteramiko; Mortanton malĝojigi, jen peko laŭ scio. Mi ion diros, certe konsolos vin tio: Kiam sinjoro mia falis, mortvundite, 870 Kaj mi, genue, super lia brust' klinite, Glavon trempis en sangon kaj venĝon ĵurdiris: Li, kapskuante, manon al pordeg' eltiris, Al via flanko signis krucon en aero, Kvazaŭ dirus: al Jacek mi pardonas morton. Mi komprenis, sed flamis tiom per kolero, Ke neniam pri l' kruco mi eldiris vorton".
Interparolon rompis malsanulsuferoj; Kaj poste venis longa hor' da silentado. Oni atendas pastron. — Ektondris huferoj, 880 De spireganta Jankjel aŭdiĝas frapado: Grava leter'! al jacek farmisto ĝin donas; Jacek al frato laŭte ĝin legi ordonas. Leter' de Fiŝer, kiu estis tiam ĉefo De polarmea stabo, sub princo Jozefo (26) , Sciigas, ke sekreta decid; primilita Jam estas de francestro al mond', anoncita; Ke kunvokita Granda Sejmo Varsovia La aligon de Litvo tuj proklami volas.
890 Jacek aŭskulte, preĝojn mallaŭte parolas. Li alpremis al brusto benitan kandelon, Esperlumajn pupilojn levis en ĉielon Kaj diris kun ĝularmoj en okul' radia: "Nun, Sinjor', iru pace for servisto via!" Ĉiuj genuis; antaŭ sojl' ektintis io — Sonorileto: venis preposto kun dio.
Ĵus nokto jam foriris; tra blanka ĉielo Roza, kuras unua sunradia helo, Falas tra vitroj kiel sagoj briliantaj, 900 Sur lit', de malsanulokap', refleksiĝantaj: Vizaĝon kaj tempiojn orumis lumzono, Li mire brilis, kiel sanktulo en krono. Printempaj aŭguraĵoj — Enmarŝo de armeoj — Dioservo — Ofica rehonorigo de sanktmemora Jacek Soplica — El interparoloj de Gervazo kaj Protazo oni povas konkludi pri proksima fino de l' proceso — Amindumoj de ulano kun knabino — La disputo pri Stumpulo kaj Falko decidiĝas — Poste gastoj kolektiĝas al festeno — Prezentado de gefianĉoj al armeaj ĉefoj <poem> Jaro! kiu vin vidis sur Litva kamparo! Ĝis nun popol' vin nomas — rikoltbona jaro Kaj soldatoj — milita; ĝis nun la maljunaj Pri vi babilas; kantoj vin gloras eĉ nunaj. Delonge vi mirakle estis anoncita Inter popol', de fluga famo, antaŭita. Printempa suno naskis en litvana koro Mirantaŭsenton, kvazaŭ de mondfina horo; Ĉiuj atendis ion sopire kaj ĝoje. 10 Brutar elpelita for, unuafoje Printempe, kvankam estis malgrasa, malsata Ne kuris al paŝtejo, jam herbe kovrata, Sed kuŝiĝis sur kampo, la kapojn klinadis, Muĝis, aŭ sian vintran nutraĵon maĉadis.
Kampuloj la plugilojn por semado tiris, Sed ne ĝojis, ke longa vintro jam foriris, Ne kantis; diligente ili ne laboras, Semadon kaj rikolton kvazaŭ ne memoras; Ili haltigas bovojn, ĉevalon erpilan, 20 Al okcident' rigardon turnas maltrankvilan, Kvazaŭ tie miraklon atendus proksime, Kaj revenantajn birdojn observas kortime.
Jam al hejmo alflugis cikoni' unua, Etendis blankan flagon de printempo frua; Poste venis kriemaj aroj da hirundoj, Kiuj kolektiĝante super akvaj grundoj, Prenas por nestoj koton el rigida tero. En arbustar' skolopo flustras dum vespero. Super arbaro flugas anseroj serie, 30 Kaj lace, por nutraĵo ili falas krie. Sur ĉielo malhela gruoj krias ĝeme; Noktgardistoj, aŭdante, demandas timeme: Kion, en birdojregno, la konfuzo celas? Kia ventego ilin tiom frue pelas? (1)
Jen novaj aroj: kvazaŭ piroloj, sturnetoj, Aroj da kolorhelaj plumtufoj, flagetoj, Ekbrilis sur altaĵoj, falas sur kamparo: Rajdistar'! Strangaj vestoj, fremda armilaro! La regimentoj marŝas: kvazaŭ neĝ' fandita, 40 Fluas sur voj' vicaro, la fere forĝita; El arbar' nigras ĉapoj, bajonetoj brilas, Infanteri' svarmas, al formikar' similas.
Ĉiuj al nordo! Kvazaŭ el sudlando varma, Irus al ni, post birdoj, la popolo svarma, Al fort' nerezistebla, instinkta, cedante.
Ĉevaloj, homoj, agloj, tage, nokte, konstante Fluas; ĉielo flamas, ie bruloj ruĝas, Tero tremas, kaj flanke fulmotondroj muĝas. Milit'! milit'!... ne estis en Litvo angulo, 50 Ĝis kiu ne alirus ĝia krako, brulo. Praarbarano, kiu laŭ avojkutimo, Dum vivo ne eliris trans arbara limo, Kaj sur ĉiel' aliajn bruojn ne komprenis, Krom ventoj, kaj sur tero — krom bestegojmuĝo, Gastojn nur vidis, kiam arbaranoj venis, Nun vidas: strange ardas ĉiela brulruĝo; Kaj li aŭdas krakadon: kuglo de kanono Eraris el batalo tra l' arbara krono, Ŝirante trunkojn, branĉojn. — La barbgriza uro 60 Hirtigas kolhararon, tremas de teruro, Leviĝas, per antaŭpiedoj apogite, Skuas barbon, rigardas ege mirigite, Al la fulmanta inter rompaĵo brulejo: Grenad' erara fajfas kaj turniĝas brue, Krevas fulme, krakase; ur' en viv' unue, Time, al pli profunda kuris kaŝiĝejo.
Batal'!... Kie? demandas junuloj, kaptante Armilojn; manojn levas virinoj, preĝante; Ĉiuj esperas venkon; sonas larma krio: 70 Nin gvidas Napoleon! kun li estas Dio!
Printempo! kiu vidis vin sur la kamparo! Memorinda printempo, de l' milita jaro! Printempo, kiu vidis vin tiom florantan Per grenoj kaj herboj, per homoj brilantan, Eventplenan, gravedan de l' esper' ĉiela! Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝvidaĵo bela!... Mi, naskita sub jugo, vindita en fero, Havis nur unu tian printempon sur tero.
Ĉe Soplicovo tuŝe, vojego sin tiris, 80 Kie de Njemenflanko du ĉefoj aliris: Princ' Jozef kaj vestfala reĝo Hieronim Okupis Litvoparton de Grodno ĝis Slonim (2) . Reĝo donis ripozon ĝis la tago tria; Sed polaj soldataroj, malgraŭ laco sia, Plendis, ke ne permesas reĝo marŝi plue; Ili volus atingi moskvulojn plej frue.
En urb' proksima, haltis princa stabĉefaro, En Soplicovo kvardek miloj en tendaro; Kun siaj staboj venis: General' Dombrovski, 90 Knjazjeviĉ, Malaĥovski, Gjedrojc kaj Grabovski (3) .
Estis malfrue: ĉiu do prenis laŭ povo Loĝejon en kastelo kaj en Soplicovo. Kiam antaŭgardaro estis starigita, Ĉiu, en sian ĉambron iris lacigita. Nokta silent': en tendoj, dom', kamparo; sole Oni vidas, laŭ ombroj, vagantojn patrole, Tendaraj fajrujoj flagras en kelkaj lokoj, Alterne de postenoj sonas signalvokoj.
Dormis dolĉe: dommastro, ĉefoj, milituloj, 100 Kaj sole ne fermiĝis de Vojski okuloj; Vojski devas por morgaŭ festenon prepari, Volas per ĝi Soplicojn eterne glorfami: Inda de koragrablaj polgastoj festeno Estu konforma kun la granda tagsoleno, Preĝeja festo, ankaŭ familia estos: Morgaŭ tri paroj sian fianĉiĝon festos. Kaj general' Dombrovski dum vespero diris, Ke li, por morgaŭ, polan tagmanĝon deziris.
Kvankam malfrue, Vojski rapide akiris Kvin kuiristojn, kiujn ĉirkaŭaĵo donis: 110 Ili servis kaj Vojski, laŭ mastro disponis. Li blankan kuirestran antaŭtukon ligis, Prenis noktĉapon, brakojn ĝis kubut' nudigis. Unumane li muŝojn per klakil' batalas, Ĉar insektoj avide sur frandaĵojn falas, Per dua man' li okulvitrojn surnazigis, El poŝo libron prenis, elvolvis, disigis.
Libro havis titolon: "Kuirist' perfekta" (4) Kaj estis speciala priskribo korekta De polpladoj. Tenĉina Graf', laŭ la detala 120 Priskrib', festenojn donis en lando itala, Pri kiuj Sankta Patro Urban' Oka miris (5) . Laŭ ĝi Karol-Amato-Radzivil kuiris En Njesvjeĵ, ĉe akcepto reĝa Stanislava, Aranĝante festenon, kies famo prava Ĝis nun en Litvo vivas, en rakont' vulgara (6) .
Vojski legas, anoncas post kompreno klara, Kaj spertaj kuiristoj laŭ tio laboras; Kvindek tranĉiloj vigle sur tabloj sonoras; Kuirejbuboj nigraj portas laŭ ordonoj, 130 Lignon; aliaj lakton, vinon, el kaldronoj Verŝas en kaserolojn, potojn, kuirilojn; Ĉe forn' sidantaj buboj movas fajrblovilojn: Vojski, por pli akceli ekbruligaferon, Sur brullignon verŝigas fanditan buteron; (Tian lukson riĉega dom' ne persekutas). Buboj en fajron sekan branĉrompaĵon ŝutas; Aliaj sur ponardojn metas viandrostaĵojn, Bovajn kaj kapreolajn, kaj aprodorsaĵojn; Ĉi tiuj senplumigas: flugas lanugaro, 140 Nudiĝas urogaloj, tetroj kaj kokaro. Kokoj estis malmultaj: post invadatako, Kiun faris Dobĵinski, sangavida Sako, Sur kokejon de Zonjo, kiam en impeto, Li detruis mastrumon ĝis lasta koketo, Ne povis per birdaro ekflori de novo, Fama iam, pro siaj birdoj, Soplicovo. Cetere da viandoj abundeco granda, Arigita el domo, butikar' vianda, El arbar', de najbaroj, proksime kaj fore: 150 Vi dirus, birda lakt' nur mankis tiu hore. En Soplicov' kuniĝas, por festen sinjora, Du kondiĉojn: abundo kaj arto labora.
Jam ekiĝis de Sankta Flor-Virgin' soleno (7) . Vetero estis bela; en frua mateno Ĉielo pura ĉirkaŭ tero sin etendis; Kiel maro silenta, konkave ĝi pendis. Ankoraŭ kelkaj steloj lumas el profundo, Kiel perloj, brilantaj tra l' ondar' el fundo: Flanke nubet' alflugas blanka, ununura Kaj flugilojn ekmergas en ĉiel' lazura, 160 Similajn al plumaro de Gardant-Anĝelo, Kiun, per noktaj preĝoj, retenis teranoj, Kaj kiu rerapidas al samĉielanoj. Ĉielfunde jam lasta estingiĝis stelo, Kaj en mezo de frunto paliĝas ĉielo, Ombrojkusenon tuŝas per dekstra tempio Bruneta, dum maldekstran jam ruĝigas io; Pli fore, rondo, kvazaŭ palpebro disiĝas Kaj en mezo, blankaĵo okula vidiĝas Kun ĉielarkpupilo: jam ŝprucis radio, 170 Sur ĉielrond' fleksite, trabrilis lumstrio Kaj en nuboblanko, kiel orsago pendiĝas. Post la paf' tagsignala, flamojfasko ŝprucas, Mil raketoj en mondoĉirkaŭo sin krucas, Kaj sunokul' suriris. — Ĝi iom dormetas, Fermetiĝas, radiaj okulharoj tremas; Sep koloroj kunbrilas: safiro bluhava, Sangeruĝa rubeno kaj topazo flava; Sekve suno disbrilis kristaldiafane, Poste briliantlume, fine fajrfontane, 180 Kaj kiel luno grande, flagrante laŭ stelo: Tiel iris soleca suno sur ĉielo.
Hodiaŭ ĉe tagiĝo, el tutĉirkaŭejo, Litvanaro kolektis sin antaŭ preĝejo, Kvazaŭ por ekanonco de miraklo nova. La kolektiĝon kaŭzis piec' de popolo, Kaj parte ĝi devenis el granda scivolo: Ĉar hodiaŭ al dioservo Soplicova Estas venontaj ankaŭ kelkaj generaloj, Ĉi tiuj gloraj ĉefoj de pollegionoj, Kies nomojn adoris popol' laŭ patronoj, 190 Kies ekspedicioj, vagadoj, bataloj, Evangeli' nacia estis litvolanda.
Jam venis oficiroj, soldataro granda; Popol' ĉirkaŭas ilin kaj apenaŭ fidas, Rigardante per propraj okuloj: ĝi vidas Landanojn, uniformon armean portantajn, Armitajn kaj liberajn, pole parolantajn.
Por meso ne ampleksis preĝejet' kunvenon: Popolo genuiĝis sur herboterenon, Kaj kapnude, rigardas al pordo kapela. De litvanoj hararo, blanka, aŭ blondhela, 200 Orumiĝas simile al bed' de sekalo: Ie brilis virgina bela kapvoalo, En ornamo florfreŝa aŭ pavokulara, Kun senligaj rubandoj en plektaĵo hara, Inter virkapoj, kiel grencejan' aŭ lolo. Genuanta, kolora amas' de popolo, Ĉe tintilvoĉo, kvazaŭ ĉe blovo matena, Kapon klinas, kiel spikoj sur bedo grena.
Kampulinoj hodiaŭ, al Marialtaro, Portas printempodonacon de herbofloraro; 210 Ĉio en ornamaĵo de bukedoj, kronoj: Altaro, bildo kaj eĉ sonorej', balkonoj. Iam, el oriento, matenvent' blovetas, Deŝiras florkronetojn, sur tempiojn ĵetas, Kiel mesincensilo bone fumodoras.
Kiam finiĝis meso, prediko kaj beno, Eliris Ĉambelano, estro de l' kunveno, Antaŭ nelonga tempo, en distrikto sia, Elektite Marŝalo Konfederacia (8) , En vojevoda vesto: ĵupan' orbrodita 220 Kontuŝo grodetura (9) , zono orteksita, Flanke, kun lacertleda (10) prenil', karabelo; Sur kolo brilis pinglo per brilianthelo, Konfederatko blanka, kun fasko da karaj Tufplumetoj, de blankaj ardeoj, tre raraj. (Por festo nur metiĝas la riĉa tufeto, Dukaton kostas ĉiu tiela plumeto) Ĉambelan' sur altaĵon ĉe l' preĝej' suriris, Kaj al popol', soldatoj, ĉirkaŭite, diris: "Fratoj! anoncis pastro al vi el ambono, 230 Ke liberon redonis Francestro al Krono, Kaj nun donas al Litvo, tuta Poluj' kara; Vi aŭdis pri la grava edikt' registara, Pri kunvoko de granda sejmo Varsovia. Nun aŭdu kelkajn vortojn komunumo nia Pri familiafero de Sopplic', sinjoro Ĉi tiea.
"Vi ĉiuj havas en memoro, Kion krimis mortinto — Soplica Jaceko; Sed, dum vi ĉiuj scias nur pri lia peko, Tempas al mond' anonci pri meritoj liaj. 240 De ĉeestaj ĉi tie generaloj niaj Mi aŭdis ĉion, kion mi diras pri l' homo: Jacek ne mortis (kiel estis fam') en Romo, Sed, post ŝanĝo de vivo, profesio, nomo, De kulpoj kontraŭ Dio kaj Patruj' faritaj, Puriĝis, per sankta vivo, faroj militaj
"Jen li, ĉe Hohenlinden (11) , kiam generalo Riŝpans, venkate, pensis pri cedosignalo, Ne sciante, ke marŝas Knjazjeviĉ al savo, Jacek penetris inter ĵetatoj kaj glavoj, 250 De Knjazjeviĉ al Riŝpans leteroj transdonis: Ke poloj malamikan poston ĉirkaŭzonis. Li poste, ĉe hispanoj, dum polulanaro Konkeris Sommo-Sjerran dorson de remparo (12) , Ĉe Kozjetulski estis dufoje vundita. Kun sekretaj ordonoj poste elsendita Li kuradis, spiriton de popolo sondis, Sekretajn societojn kolektis kaj fondis; Kaj li fine, ĉe litva leviĝpreparado, Pereis en Soplica hejmo, dum invado. 260 Ĵus venis en Varŝavon sciigo pri lia Mort', dum lin rekompencis Estro Imperia. Por liaj heroaĵoj kaj servoj konspiraj, Per signoj, de honora legi', kavaliraj (13) .
"Do mi, aferojn tiujn ĉi konsiderante, Kaj Vojevodregecon kunreprezentante, Anoncas ĉe bastono konfederacia, Ke Jacek, per fidela, longa servo sia, Kaj ankaŭ per favoro de l' estr' imperia, Forviŝis infamion, al honor' revenas, Kaj inter patriotoj ree lokon prenas. 270 Dokiu nun kuraĝos Jacekfamilion Memorigi pri kulpo aŭ aludi ion, Tiun atendas puno, por riproĉo tia, 'Gravis notate macule' (14) laŭ statuto nia, Kiu punas 'militem', kiel 'skartabelon (15) , Se ili infamion semas sur nobelon; Kaj ĉar regas egalo, artikolo tria Deviĝas por urbanoj kaj kampulo ĉia, Tiun marŝaldekreton metos moŝt' Skribisto Al ĝeneralaj aktoj — anoncos Vokisto.
280 "Kio koncernas krucon de l' honorlegio: Ke ĝi malfruis, gloron ne ofendas tio; Se ĝi ne povis Jackon ornami merite, Ĝi servu memoraĵe, sur tomb' pendigite. Dum tri tagoj ĝi pendos, en preĝej' post tio Ĝi metiĝos por voto (16) al Patrin'-de-Dio".
Ĉambelano ordenon el tego eligis Kaj, sur modestan tombokruceton pendigis: Rubandeton kokarde ligitan, ruĝhelan, Kaj, kun ora kroneto, krucon blankan, stelan 290 En sunradioj lumis steletoj kaj oro Kvazaŭ lastaj rebriloj de Jacka tergloro. Popol' "Anĝelsaluton" genue flustretas. Kaj pri eterna paco por pekulo petas. Juĝisto, inter gastoj kaj vilaĝkunveno, Ĉiujn al Soplicova invitas festeno.
Du aĝuloj sidiĝis ĉe domo biena: Ĉe ĉiu, sur genuoj, mielpoto plena. En ĝarden' ili vidas: ĉe papav' kolora Staras ulan', sunflore, en kolpak' kun ora 300 Ladornamo kaj koka vostplumo fiera; Ĉe li knabin', en verda vest', laŭ rut' ĉetera, Levas la okuletojn, laŭ trikoloretoj, Al okuloj de knabo; pli for, fraŭlinetoj, Deturnis kapojn, florojn ŝiris en ĝardeno, Ke geamantoj povu paroli sen ĝeno. Sed aĝuloj babilas ĉe vino miela Kaj sin tabakregalas el ujo arbŝela:
"Jes, jes, Protaĉjo", diris Ŝlosisto Gervazo. "Jes, jes, Gervaĉjo", diris Vokisto Protazo. 310 Jes, jes!" ripetis ambaŭ refoje, cetere Taktbalancante kapojn. "Jes, finiĝas, vere, Diris fine Vokisto, strangamaniere. Ja estis, mi ekzemple memoras, procesoj Kun multe pli malbonaj, ol ĉe ni ekscesoj, Kaj embarason finis intercizo-datoj: (17) Tiel paciĝis Lopot kun Boĵobohatoj, Krepŝtuloj kun Kupscioj, Putrament — Pikturno, Kun Odincoj Mackjeviĉ, Kvileckij kun Turno. Kaj de Poloj kun Litvo! estis pli malica 320 Konflikto, ol ĝin havia Horeŝkoj, Soplica: Sed kiam konsideris reĝino Jadvigo (18) , Sen juĝo tuj finiĝis la tuta intrigo. Se partioj fraŭlinon havas aŭ vidvinon, Edziĝo tiam faras al procesoj finon; Do plej longe proceso daŭras kun pastraro Katolika, kaj inter proksimparencaro, Ne povante finiĝi per geedzojparo. Do malpacoj, de Laĥoj — Rusoj, nefinitaj Ekde Leĥo kaj Ruso, du fratoj naskitaj (19) ; 330 Tial tre lomge daŭris prces' de litvanoj Kun la pastroj Krucistoj, ĝis gajnis Jagielo (20) ; Do antaŭ aktoj longe 'pendebat' (21) kverelo. Fama proces' de Rimŝoj kun Dominikanoj, Ĝs gajnis monaĥeja sindik', pastro Dimŝo, Do proverb': Disinjoro pli granda ol Rimŝo; Mi aldonos: pli bona mielpot' en mano, Ol fendil' " kaj li trinkis je Ŝlosista sano.
"Vere! — diris Gervazo per kortuŝotono, Tre strangajn sortojn havis nia pola Krono, 340 Kaj Litvo nia! Kvazaŭ du geedzojn Dio Kunigis, sed disigis satanojenvio! Aĥ, frato Protazeto! Jen, kion litvanoj Ni vidas! revizitis nin fratoj kronanoj! Mi antaŭ jaroj servis en taĉment' ilia: Ĝi estis bravularo konfederacia! Se sinjoro Tablestro ĝisvivus la horon! Jacek! Jacek! — sed kial ĉagreni la koron? Kiam Litvo kun Krono nun ree sin ligas, Jam tio sola ĉion pacigas, bonigas"
"Strange", diris Protazo, "pri zonjo gracia, 350 Kies maneton petas nun Tadeo nia, Antaŭ jar' ĉielsigno estis aŭ omeno!" "Fraŭlin' Zofi' ŝin oni nomu, laŭ konveno, Rompis Ŝlosist', kreskplena, ne eta knabino, Krome, dignula sango, Tablestra nepino!" "Jen do, finis Protazo, estis signo tia Pri ŝia sort'; mi signon per okuloj vidis: Antaŭ jaro, dum festo, servistaro sidis, Trinkante el potegoj da miel' julia, Kiam: klak'! ni rigardas, el tegmento falas 360 Du maljunaj paseroj vira,j kaj batalas: Iom pli juna havis grizan subgorĝaĵon, Dua nigran: tra l' korto iĝis lukt' furia, Kaj renversad', ke ambaŭ fosoĝis polvaĵon. Ni rigardas, dum flustris servistaro nia: Nigra estu Horeŝko, Soplico — alia; Oni kriis, dum supre estis la grizulo: Vivu Soplico! fi al Horeŝko, timulo! Kaj se li falis, tiam: Rebonigu frato! Ĉar honto al nobelo cedi al magnato! 370 Ni ridas kaj atendas venkon de rivalo; Tiam Zonjon pro birdoj kortuŝis kompato; Ŝi saltis, kavalirojn kovris per manplato; Sed eĉ en man' ne ĉesis plumŝira batalo, Tia estis, en tiuj etuloj furio. Virinoj, rigardante, flustris pri Zofio, Ke kredeble destino estas de l' knabino, Malpacajn familiojn pacigi en fino. Hodiaŭ plenumiĝis omeno; sed vere, Ke tiam oni pensis pri Grafo prefere, Ne pri Tade;"
380 Ŝlosisto pri tio respondis: "Estas strangaj aferoj, kiu ĉion sondis? Mi diros pri afero,ne, kiel omeno, Mirakla, malfacila tamen por kompreno. Mi antaŭe Soplicojn dronigus kolere Ĉiujn, sed la knabeton, Tadeon, mi vere De infaneco lia treege ekŝatis! Ĉar, kiam sin bubetoj kun li, taŭze batis, Li venkadis; do kiam li kuris kastelon, Mi, instige, tuj montras malfacilan celon: 390 Ĉio al li prosperis: kolombojn detiri El turo, aŭ la viskon sur kverko forŝiri, Grimpi, al korniknesto sur pino, por rabo, Li scipovis; do pensis mi: naskiĝis knabo, Domaĝe ke Soplico, sub feliĉa stelo! Kiu dirus: li estos mastro de kastelo, Edzinigos Zofion, mian Moŝt-Estrinon!"
Ili finis, medite trinkas mielvinon, Kaj aŭdiĝas nur iam de vortoj ripeto: "Jes,jes, mia Gervazo — jes, jes, Protazeto".
400 Ĉe pordosojl', fenestro estis kuireja Malfermita: eliĝis fum' kvazaŭ bruleja, Ĝis el fumovolvaĵoj, kiel kolombeto, Ekbrilis kuirestra, lumanta ĉapeto: Super aĝulokapojn sin Volski silente Elŝovis kaj aŭskultis parolojn atente, Fine al ili donis, sur eta tasplado Biskvitojn, parolante: "Manĝu ĉe trinkado, Kaj mi al vi rakontos sciindan egale Disputon, finiĝotan eble sangbatale, 410 Kiam, en Nalibokaj arbaroj, dum ĉaso, Rejtan faris petolon al duko de Nasso. La petolon li pagis preskaŭ sanokoste, Kaj kiel mi pacigis, vi aŭdos tuj poste..." Sed rakonton trarompis kuiristojveno Kun demand': kiu tablojn kovru por festeno?
Vojski foriris; ĉerpis mielon aĝuloj Kaj medite ĝardenon vagis per okuloj, Kie kun fraŭlineto staris la ulano. Ĵus preninte maneton per maldekstra mano, 420 (Dekstran, laŭ vid' vunditan, tolbandaĝo ligis), Li al fraŭlin', per tiaj vortoj sin aŭdiĝis: "Zofi', vi nepre devas al mi diri tion; Antaŭ ŝanĝo de ringoj mi havu la scion. Malgrave, ke dum vintro pasinta vi pretis Doni vorton; mi tiam la vorton ne petis: Ĉar kion do valoras vort', eldevigite? En Soplicov' mi estis mallonge vizite; Kaj mi ne estas vanta, havi iluzion, Ke mi unurigarde vekis simpation. 430 Mi, ne fanfaronulo, volis nur pretendi Merititan favoron, eĉ longe atendi. Nun vi bonvolu vian vorton ree diri... Per kio la favoron mi sciis akiri? Eble min Zonjo prenas, ne el korinklino, Sed, ĉar tiel konsolas onklo kaj onklino? Zonjo, edziĝafero estas grava tree! Konsultu propran koron, neniun obee: Nek de onklo minacojn, onklin inspirojn; Se vi al mi korsentas nur bonajn dezirojn; 440 Ni povas fianĉiĝi, sed iam estonte; Vin ligi mi ne volas, atendos volonte. Nenio urĝas; krome, hieraŭ komando Min lasis regimenta instruktor' en lando, Ĝis miajn vundojn ree sanigos ĉarpio, Do kion, kara Zonjo?"
Kaj Zonjo je tio Levis kapon,rigardis honteme kaj diris "Mi ne memoras bone, kio tion kaŭzis; Mi scias nur, ke estis pri tio parolo, Ke vi kun mi edziĝu : mi, ĉiam al volo 450 Ĉiela, zorganta, cedas". Ĉi tiu momente Ŝi mallevis okulojn, por diri korsente: "Kiam mortis la pastro Vermo, dum teruris Nokta tempest', mi vidis, ke vi forveturis Pro ni malĝoje: viajn okulojn vualis Larmoj, kiuj, mi diru, mian koron falis; Ke vi, sinjor' min ŝatas, mi tiam ekfidis; Kaj poste, por sukceso via, kiomfoje Mi preĝis, ĉiam staris vi same, malĝoje Antaŭ mi, kaj du grandajn larmbrilojn mi vidis. Poste Ĉambelanino al Vilno foriris 460 Kaj por vintro kunprenis min; sed mi sopiris Al Soplicovo, ankaŭ al tiu ĉambreto, Kie okazis nia renkont', ĉe tableto, Kaj adiaŭo. Ial via memoraĵo, Simile al aŭtuna legomosemaĵo, En mia kor', dum tuta vintro, kreskis bele, Ke, kiam mi parolis, mi ĉiam sopiris Al la ĉambret', kaj io al mi flustre diris, Ke mi vin tie trovos — okazis tiele. Tion pensante, havis mi ofte en buŝo, 470 Dum karnavalo vian nomon, Tadeuŝo; Do, ke mi enamiĝis, fraŭlinetoj diris. Se tiel estis, koron mian vi akiris". Tade', pri tia pruvo de amo kontente, Ekpremis ŝian brakon, kaj ili silente El ĝardeno eliris al tiu ĉambreto, Kie, antaŭ dek jaroj, loĝis Tadeeto.
Tie Rejento gastis nun; en la ornamo, Kiel fianĉo, servis li al sia "damo", Kurante, transdonante, ringojn kaj ĉenetojn; 480 Cilindrojn, boteletojn,pulvorojn, muŝetojn; Li rigardis triumfe, gaje fianĉinon, Kiu sidante faris tualetofinon, Kaj en spegul' konsultis diojn de gracio. Ĉambristinoj kun frizoferaĵoj, dum tio Refreŝigas ringaron de harplektoj ŝiaj: Genue, ĉe falbanoj, laboras aliaj.
Kiam Rejenton distris ĉi tiu laboro, Kuiristeto frapis fenestron: leporo! Lepor'. el salikaro, trakuris herbejon 490 Kaj saltis en ĝardenon, inter legomejon, Tie sidas: facile estos fortimigi Ĝin kaj apud barilo vertragojn instigi. Asesor'per gvidilo sian Falkon tiras; Rejent' Stumpulon vokas,rapide postiras. Vojski ilin kun hundoj lokas sur postenon, Kaj mem, kun muŝklakilo iras en ĝardenon, Piedfrapas, fajfas, klkas, timigante; Instigantoj, vertragojn ĉe rimen' tenente, Montras lokon, leporo elsaltos el kie, 500 Kaj lipŝmacas; orelojn streĉinte, vertragoj Levis buŝojn al vento kaj tremas pasie, Kiel metitaj, unu tendenon, du sagoj. Vojski kriis: "Pel!" Saltis best' el post bariloj Herbejon; hundoj sekvas; tuj Falko, Stumpulo, Sen turniĝo, ĵetiĝis kune al grizulo El ambaŭ flankoj, kiel du birdoflugiloj, Kaj dentojn kiel ungojn en dorson enpremis. Lepor', laŭ ĵus naskito, malĝoje ekgemis! Instigantoj alkuras: ĝi kuŝas jam morte, 510 Hundoj taŭzas sub ventr' leporhararon forte.
Instigantoj glatumis hundojn, Vojski tiris El ĉe zon' tranĉileton ĉasistan kaj diris, Detrancante saltilojn: "Hundetoj favoron Ĝuos egale, saman akirinte gloron, Egalis rapdeco, egalis kurspaco; Indas Pac' la palacon kaj Pacon palaco (22) , Sinjoroj indas hundojn, kaj sinjorojn hundoj; Finiĝis la disputo en kelkaj sekundoj; Mi, kiun vetjuĝanto vi faris inkline, 520 Eldonas finverdikton: ambaŭ gajnis fine; La vetaĵoj nun revenas: al ĉiu — sia; Vi subskribu konsenton". Post alvoko tia Instigantoj heligis vizaĝojn kontente, Longe kaŝatajn manojn kunigis konsente.
Rejent' diris: "Mi vetis pri ĉevaljungaĵo, MI ankaŭ garantiis per oficskribaĵo, Ke al Juĝisto mian ringon mi deponas, Vetogarantiaĵon oni ne redonas. Ringon akceptu moŝto Vojski por memoro: 530 Sur ĝi gravuru sian nomon la sinjoro, Aŭ Hreĉeĥajn blazonornamaĵojn laŭ volo; Oro estas provalta, glata karneolo. Ĉevalon nun forprenis ulanoj, rajduloj; Restis jungaĵo; nomas ĝin ĉiuj konuloj: Oportuna, daŭrema, bela ludil' vera: Selet' mallarĝa, turka, kozaka, maniera; En partantaŭo brilas ŝtonaro juvela, Sidon sternas silkŝtofa kuseneto bela; Sur selarkon saltinte, sur lanugmolaĵo 540 Vi sidas oportune, kvazaŭ sur litaĵo. Kaj kiam vi galopas — (Rejtano Bolesto, Kiu, sciate, estis ŝatanto de gesto, Disigis krurojn, kvazaŭ sur selon saltante, Poste kvazaŭ galopis, balancetiĝante — Kaj kiam vi galopas, tiam ĉabraketo Helbrilas, kvazaŭ gutus or' de ĉevaleto, Ĉar selpendaĵoj estas ore aspergitaj, Arĝentaj piedingoj larĝaj, orumitaj; Sur buŝpeco rimenoj, sur kol' bridduonoj 550 Briletas perlamota vico da butonoj; Kaj ĉe brustumo pendas Leliva blazono, Tio estas lunnovo. La jungspecialo. Konkerita (laŭ famo) en Podhajc-batalo (23) De iu grava, turka nobela persono, Pruvu al Asesoro pri estimo mia".
Kaj Asesoro, gaje pro donaco tia: "Mi de princo Sanguŝko iaman donaĵon Vetgarantiis, mian belan hundkolaĵon, Lacertlede kovritan kun ringoj el oro, 560 Kaj silkteksan gvidilon, kies artlaboro Egale kara, kiel ŝton' lumanta brile. Miaj unfanoj devis ĉi tion heredi... Edziĝante, mi idojn esperas posedi: Sed la aĵon, Rejento, mi petas humile, Favore prenu por via jungaĵ' tre kara Kaj memore pri nia disputo' longe jara, Kiun finis, por ambaŭ ni, tiu momento Honore. Ree floru inter ni konsento". Ili revenis domon anonci ĉetable: 570 Ke Falk', Stumpul', disputon finis tre agrable.
Estis famo, ke Vojski edukis en domo Leporon, kaj ĝin lasis kaŝe en legomo, Por pacigi disputon facilmaniere. Aĝul' la artifikon faris tre mistere, Ke tutan Soplicovon li trompis prospere. Kuirist' post jaroj tion kaŝe parolis, Asesoron, Rejenton, reinstigi volis; Sed li vane pri hundoj semis kalumnion Vojski neis, neniu do kredis ĉi tion.
580 Jam gastoj kolektite en kastela halo, Ĉe tablo kunparolis antaŭ festregalo. Juĝist', en vojevoda uniform', dum tio Eniris; kune venis Tadeo kaj Zofio. Per man' maldekstra kapon tusante, Tadeo Salutadis soldate ĉefojn de l' armeo; Kaj Zofio, rigardon al ter' mallevante, Per riverenc' salutis gastojn, roziĝante; (Bele riverenci Zonjon instruis onklino). Sur kap' kroneton havis ŝi, laŭ fianĉino; 590 Cetere sama vesto, en kiu Zofio Metis printempan garbon al Patrin' de Dio. Ŝi rikoltis garbeton da flora herbaro: Per unu man' ŝi donas florojn al gastaro, Dua sur kapon metas brilan falĉileton; Ĉefoj prenis herbflorojn, kisante maneton, Kaj ŝi reriverencis, honte rozigite.
Ĉef' Knjazjeviĉ je brakoj ŝi prenis subite Kaj metis patran kison sur frunton Zofian, Kaj levinte knabinon, sur tablon starlokis; 600 Tiam ĉiuj manplaŭde: Jen brave! ekvokis, Admirante belegan knabinon gracian, Kaj ravite de ŝia litva vest' vulgara: Ĉar, por ĉefoj, post viva vagado jarara En fremdaj landoj, havis strangajn ĉarmojn tia, De longe nevidita, simpla vest' nacia, Kiu rememorigis ilin pri juneco Kaj malnovaj amaĵoj. Do, kun kortuŝeco, Ili ĉirkaŭ tablon, rigardis scivole: Tiuj petas, ke frunton ŝi levu bonvole, 610 Montru okulojn; tiuj, ke Zonjo ĉirkaŭe Turniĝu; ŝi turniĝas, sed kiel antaŭe, Kovras per man' okulojn. Tadeo atente Ŝin rigardis kaj manojn kunfrotis kontente.
Ĉu la robeton iu konsilis prudente, Ĉu instinkte ŝi sciis (ĉar knabin' divenas Ĉiam instinkte, kio al ŝi plej konvenas), Sed, unue dum vivo, Zonjon en mateno Pro obstinec' insultis onklin' Telimeno: Zonjo kun plor' rezistis al modornamaĵo; 620 Oni ŝin devis lasi en simpla vestaĵo.
Ŝi havis longan, blankan jupeton el tolo, Robon kamlotverdan, kun roza borderaĵo; Verda, per la rubandoj laĉita korsaĵo Multstrie ŝin ĉirkaŭis de sino ĝis kolo; Sube brust', laŭ burĝonoj sub foli' kaŝitaj. Blankaj ĉemizmanikoj sur brakoj sin movas, Kiel por flug' iletojn papilio blovas; Ĉe man', krispaĵoj estas per ruband' streĉitaj. Ĉirkaŭ kolo, mallarĝa kolumet' ĉemiza, 630 Kun roza, liga nodo; el kerno ĉeriza Orelringetoj: ilin cizelis tre arte Sak Dobĵinski, kaj tial fieris aparte. (Tie estis du koroj, kun sago, flameto, Kiujn Sak, svatiĝante, donis al Zonjeto). Sur kolum' du ŝnuretoj pendas da sukceno; Sur tempioj — kroneto el la rosmareno; Harligrubandojn Zonjo sur la ŝultrojn ĵetis: Kaj, falĉistinkutime, sur frunton ŝi metis Rikoltilon, de freŝa herbtrancado brilan, 640 Al novluno, sur frunto Diana, similan.
Ĉiuj aplaŭdas. Iu oficir' eligis Paperujon el poŝo, papero pretigis, Krajonon pintiginte en buś' malsekigis, Rigardas Zonjon, skizas. Apenaŭ krajonon Vidis Juĝist', rekonis desegnistpersonon. Kvankam lin kolonele vesto aliigis: Riĉegaj epoletoj, mieno ulana, Lipharoj nigritaj, barbeto hispana. Juĝisto diris: "Grafa moŝto, kia farto? 650 Eĉ en sarĝuj' vi havas ilojn po pentrarto!" Efektive, jen Grafo ekzercis talenton; Juna soldat', sed havis li grandegan renton, Proprakoste ekipis rajdistregimenton, En unua batalo tuj firme ekstaris: Do lin imperiestro kolonelo faris; La Juĝisto salutis Grafon, gratulante; Sed Grafo ne aŭskultis, plue desegnante.
Dume eniris dua gefianĉojparo" Asesor', de Francestro kaj iam de caro 660 Servisto, ĝendarmaran nun komandis vicon, Kvankam de dudek horoj nur havis oficon, Li prenis uniformon bluan kun faldzonoj Polaj, trenis kurban sabron, tintis per spronoj. Flane, per grava paŝo, iris amatino Belege vestita: Teklo, Hreĉeĥa filino; Ĉar Asesor' delonge lasis Telimenon: Al koketin' volante pliigi ĉagrenon, Al Vojskidin turniĝis li kun korinklino. Fraŭlino ne tro juna, laŭ dir' 670 Sed persono solida. mastrino memstera Kaj dothava: vilaĝon belan ŝi heredis, Kaj aldone, monsumon de Juĝist' posedis.
Trian paron longan tempon oni atendas. Juĝist', malpacience, servistojn elsendas; Ili revenas, sed ne gvidas paron trian: Rejento ĉe leporo, perdis ringon sian, Serĉas en herbo; lia fianĉino sidas En la tualetejo; kvankam ŝi rapidas Kaj kvankam servantinoj ŝin helpas akcele, 680 Tualeton ŝi povis fini neniele; Por kvara hor' ŝi estos pretigita. Lasta festeno malnove pola — Grandioza servico — Klarigo de ĝiaj figuroj — Ĝiaj movoj — Dombrovski ricevas donacon — Ankoraŭ pri Fendilo — Knjazjevic ricevas donacon — Unua ofica akto de Tadeo pri preno de l’ heredaĵo — Rimarkoj de Gervazo — Koncerto super koncertoj — Polonezo — Ni amu nin. <poem> Fine halpordo estis krake malfermita: Vojski, en ĉap', eniras kun kapo levita, Ne salutas, ĉe tablo mem lokon ne prenas; Ĉar Vojski nun en nova karaktero venas: Kortegmarŝalo, majstro li ceremonia, Per bastono, la signo de ofico sia, Montras al ĉiuj lokojn, sidigas laŭ vico: Unue, laŭ plej grava vojevodofico, Honoran lokon prenis Marŝal' Ĉambelano, 10 Veluran apogsegon kun ebur' ĉe mano; Apude, dekstraflanke, general' Dombrovski, Kaj maldekstre Knjazjevic, Pac' kaj Malaĥovski; Meze Ĉambelanino, plue oficiroj, Sinjorinoj, sinjoroj, nobelaro; viroj Kaj virinoj alterne pare prenas vice Sidlokojn, kien Vojski indikas ofice.
Juĝisto kapokline forlasis festenon; Li, sur korto, regalas kampularkunvenon, Kolektitan, ĉe tablo longega, ĉirkaŭe, 20 Mem sidis ĉe fino, al prepost' kontraŭe. Tade', Zofi', mem lokojn ĉe tablo ne prenis, Regalante popolon, dum manĝo promenis; Estis antikva moro: novaj hereduloj, Ĉe unua festeno, servis al kampuloj...
Dume gastoj en halo manĝojn atendante, Rigardis servicegon sur tablo, mirante, Kies metal', laboro, egale tre kostaj: Princo Radzivil-Orfo (1) ĝin, laŭ tradicio, Ordonis iam fari en urb' Venecio 30 Kaj ĝin ornamis pole laŭ planoj memstaraj. Servic', dum svedmilito, el princa kastelo, Iavoje atingis domon de nobelo, El trezorej' prenite, okupis de tablo Mezon, en form' de rado karosa sur stablo.
Servico, plenigite de fund' ĝis randlokoj Per ŝaumoj, sukeraĵoj, blankaj laŭ neĝflokoj, Ŝajnis vintra pejzaĝo, bone imitita: Meze nigris grandega arbaro konfita, Flanke domoj: vilaĝoj kaj nobelejetoj, 40 Kovritaj, kvazaŭ prujne, per sukerŝaumetoj. Por servicornamo, ĉe anguloj randaj, Staras, el porcelano, personoj negrandaj, En polaj vestoj, kvazaŭ dum scena prezento, Aktoroj prenas parton en la evento; Gest' ilia — laŭ arto, koloroj konvenaj, Mankas voĉo, sed estas kvazau vivoplenaj.
Kion ili prezentas? la gastoj scii volas. Vojski levas bastonon kaj tiel parolas (Dume, antaŭ mangado, oni donis brandon): 50 "Por respondi de Moŝtoj Sinjoroj demandon: La personoj, starantaj amase, auŭsolaj, Prezentas historion de sejmetoj polaj: Konsiliĝon, voĉadon, triumfon, ĉagrenon, Kiel mi, diveninte mem, klarigos scenon.
"Jen dekstre — multe nombra nobelojkunveno: Antaŭ sejmet' petitaj gastoj al festeno; Tabl' atendas kovrite; neniu sidiĝas, Ĉiuj en amasetoj interkonsiliĝas. Jen, en ĉiu areto, meze vir' lokita: 60 Laŭ levitaj palpebroj, buŝo malfermita Kaj malkvietaj brakoj — parolanto ia Fingre ion klarigas sur manplato sia. Parolantoj proponas siajn kandidatojn, Mienoj de nobeloj montras rezultatojn.
"En dua amaseto aŭskultas nobeloj, Manojn ĉe zon' metis, per atentaj oreloj: Tiu tordas lipharojn, ĉe orelo tenas Manon, ŝajne vortojn bone memori penas; Parolanto, vidante efikojn, kontentas, 70 Glatigas poŝon, tie globetojn jam sentas.
"Sed en tria areto okazas alie: Parolant' aŭskultantojn je zon' tenas tie; Sed ili elŝirigas, orelojn retiras; Jen, kiel aŭskultanto kolere forspiras! Levis manojn, minacas kvazaŭ parolanton, Ke stopos lian buŝon, ŝajne laŭdokanton Aŭdis pri kandidato, kontraŭulo sia. Jen dua klinis frunton, kiel bovo ia, Vi dirus: parolanton sur kornojn li prenas; Aliaj kaptas sabrojn, aŭ forkuri penas.
80 "Inter aretoj staras kvieta nobelo, Videble senpartia, en animŝancelo, Dubojplena, ne scias, kiel voĉi devas? Por demandi sorton, grandajn fingrojn li levas, Fermis okulojn, ungon al ungo celgvidas: Al kabalo videble voĉon li konfidas; Se fingroj trafos, donos li afirmativon (2) Kontraŭ okazo, ĵetos sian negativon. "Maldekstre dua sceno: monaĥejmanĝejo Al nobelaro servas kiel kunvenejo. 90 Pli aĝaj vice sidas; kaj staras junuloj Kaj scivole, trans kapoj, rigardas okazon: Marŝal' en mezo staras, mane levas vazon, Kalkulas voĉojn antaŭ avidaj okuloj. Ĵus li elskuis lastan; vokistoj sin levis, Anoncas nomon, kiu oficon ricevis.
"Unu vir', dum komuna konsent', malkvietas, El kuirejfenestro kapon li elmetas, Larĝe malfermis okulojn, rigardojn ĵetas, Buŝon malfermis, kvazaŭ ĉiujn manĝi pretas; 100 Vi divenas, ke: Veto! (3) kriis la nobelo. Vidu, kiel ĉe tiu instig' al kverelo Ĉiuj al kuirejo premiĝas el halo, Eligis sabrojn; certe eksplodos batalo.
"Sed jen, maljuna pastro, tra la koridoro, Alvenas en ornato: li estas prioro, Kiu la Sakramenton portas el altaro; Knabo en mesĉemizo, tintas: cedas aro, Kie armilo sonas, pastro alturniĝas; 110 Ĉe lia ven' silentas, rankoroj paciĝas.
Ah! tion ne memoras vi, junaj sinjoroj! Inter ar' malkvieta, armita, nobela, Ne ekzistis bezono de polic' iela: Dum floris kredo, leĝojestimo en koro, Estis libero, ordo, bonhavo kaj gloro! Laŭ dir', en alilandoj estas ĉe registoj, Ĝendarmoj, kaj konstabloj (4) , diverspolicistoj; Sed, kie sole sabro gardas sendanĝeron, Mi ne kredas, ke ĝuas la landoj liberon".
120 Tabakujon tintigis Ĉambelan' sinjoro Kaj diris "Vojski, lasu moŝt', por posta horo La historiojn. Ili interesas vere; Sed ni malsatas, manĝon portigu prefere".
Tiam Vojski bastonon ĝis al tero klinas: "Ekscelenc', vi permesu favore, mi finas Tuj de niaj sejmetoj polaj lastan scenon: Nova marŝal' forlasas triumfe kunvenon Sur partianojbrakoj. Oni ĝojradias, Ĵetas ĉapojn, malfermas buŝojn: vivu! krias. 130 Kaj tie, duaflanke, sinjor' rifuzita, Soleca, ĉapon premas al frunto medita. Edzino, antaŭ domo, rezulton divenas... Vee! sur ĉambristinobrakoj ŝi eksvenas Malfeliĉa! nomota Ekscelenc' ŝi estis, Kaj ree, por tri jaroj, sen titolo restis!"
Vojski finis priskribon, por signo eltiris Bastonon; tuj lakeoj po paroj eniris, Portante manĝajojn: barĉon, reĝa nomitan, Rosolon (5) tipe polan, arte kuiritan. 140 En kiun sinjor' Vojski, laŭ strangaj sekretoj, Enĵetis monoeron kaj kelkajn perletojn — Refreŝigas, fortigas sanon, supo tia. Plu — kiu diros nomojn de manĝar' alia! Kiu scias pri tiuj nun jam ne konataj, La pladoj da kontuzoj, arkasoj gelataj (6) Moruingrediencoj, farĉoj, fegateloj, Cibetoj, moskaletoj, dragantoj, pruneloj; La fiŝoj: salmoj sekaj, salmoj Dunajecaj, Huzoj, kaj kaviaroj turkaj kaj Venecaj, 150 Ezokkapoj, tre longaj ezoko,j mezpecaj Pleŭronektoj, karpegoj, karpo delikata, Kaj kuiristsekreto: fiso netranĉata, Fritita ĉe la kapo, mezpece rostita, Kaj ĉe vosto, kun saŭco ragu' alfarita!
Gastoj eĉ ne demandis pri nomoj de manĝo, Nek montris intereson pri sekretaranĝo, Ĉion kun apetitomanĝis soldatara, Plenigante kalikojn per vino hungara.
Dume granda servico alikoloriĝis (7) 160 Senigite de neĝo jam tute verdigĝs; Malrapide fandiĝis, de varmo somera, La malpeza, glacia ŝaumeto sukera, Kaj aperis kaŝita fund' al okularo: Pejzaĝ' prezentis novan sezonon de jaro. Jen kolora printempo, verde ekbrilanta! Ĝermas diversgrejnaro, rapide kreskanta: Safranflava tritiko movas spikon oran, Sekal' surmetis veston arĝentokoloran, Poligonon prezentas ĉokolad' artplene, 170 Piro kaj pomo arboj floras enĝardene.
Gastoj, somerdonacojn rigardante ĝue, Vane petas, ke Vojski ilin montru plue: Servico laŭ planeda nepra turnreveno, Ŝanĝas sezonon: ore pentrita la greno, Preninte ĉambrovarmon, tial ĝi fandiĝas, Jam flaviĝis la herboj, folioj ruĝiĝas, Falas, vi dirus: vento blovetas aŭtune. Fine, antaŭmomente verdaj arboj, nune, Kvazaŭ en ventoj, prujnoj, ŝirigis ornamo, 180 Staras nudaj: bastonoj restis de cinamo, Aŭ laŭrofolietoj, ŝajniĝintaj pino, Kiun, laŭ pingloj, vestis grajnoj de kumino.
Gastoj trinkantaj vinon komencis ŝireti Branĉojn, trunkojn, radikojn kaj ilin mordeti. Pan Vojski ĉirkaŭis servicon refoje. Rigardante la gastojn triumfe kaj ĝoje.
Henrik Dombrovski, ŝajne kun miro tre granda Diris: "Vojski, jen estis ombraro ĥinlanda? Ĉu helpis vin Pinetti (8) kun diabloj siaj? 190 Ĝis nun en Litvo estas servicoj ĉi tiaj? Ĉiuj festenas laŭ la malnova kutimo? Diru, ĉar mi la vivon pasigis trans limo".
Vojski diris kapkline: "Ekscelenco via, Generalo! ne estas tio art' malpia! Sed sole memoraĵo de festenoj famaj, Kiujn donis sinjoroj en domoj iamaj, Kiam feliĉ', potenco, en Polujo regis! Priskribon en ĉi tiu librego mi legis. Vi demandas, ĉu restis ĉie moro tia? 200 Domaĝe! disvastiĝas jam modo alia, Jam sinjoridoj krias: ni luksojn ne faras, Kaj ili manĝon, trinkon al gastoj avaras, Avaras hungarvinon, kaj trinkas satanan, Falsan vinon laŭ modo, moskvan kaj ĉampanan. Poste, kartlude perdas tiom da dukatoj, Ke por ili festenus cent nobeloj-fratoj... Eĉ (kio koron premas, mi diros sincere, Ĉambelano ĉi tion ne prenu kolere), Dum mi, el trezorejo, eligis servicon, 210 Eĉ Ĉambelano mokis min kaj la kapricon! Dirante, ke maŝino laŭ malnova stilo, Tempon prenas, simila al infanludilo, Ne konvenas por viroj tiom eminentaj!. Kaj Juĝist': ke enuos gastoj malkontentaj; Kaj tamen mi konkludas el sinjora diro, Ke tio estas arto inda de admiro! Mi ne scias, ĉu estos la okazo nova, Havi tiajn dignulojn en dom' Soplicova: Mi vidas, ke festenojn konas Generalo; 220 Li akceptu la libron pri festa regalo! Ĝi taŭgos al vi bone, ĉe festendispono Por monarĥaro, nu eĉ por Napoleono. Sed permesu, sinjoro, mi antaŭ dediĉe, Diru, kiel mi libron akiris feliĉe".
Ekster pordo leviĝis bruo, sonas voko De multaj voĉoj: "Vivu Surpreĝeja Koko!" Ar' puŝiĝas en halon, Mate' fronte iras; Juĝisto lin al tablo je mano altiras Kaj lokas alte, inter armea ĉefaro: 230 "Sinjor' Mate', li diras, malbona najbaro! Vi venas tre malfrue, preskaŭ post tagmanĝo". "Mi manĝas frue, diris Dobĵinski, por manĝo Mi ne venis, algvidis min sciemo mia, Rigardi de proksime al arme' nacia. Multo estus direbla — jen strangaĵo ja! Min vidinte, altiris per fort' nobelaro; Vi min ĉe tabl' sidigas — mi dankas, najbaro". Li renversis, por montri, ke manĝi ne volis, Teleron fund' al supro, kaj plu ne parolis.
"Sinjor' Dobĵinski, diris Dombrovski, do sama 240 Vi estas, la sabristo Koscjuŝka, la fama Mateo Vergo! konas mi vin laŭ la gloro. Ĝis nun vi estas vigla, fortika sinjoro! Kiom da jaroj pasis! jen, mi maljuniĝis, Jen ankaŭ ce Knjazjeviĉ hararo griziĝis: Vi kun junuloj povus lukti kavalire, Kaj vergo, kiel iam floradas; laŭdire, Antaŭnelonge rusoj sentis vergobatojn. Mi tre dezirus vidi ankau viajn fratojn, 250 Vidi tiujn Fendilojn, Razilojn, eksterojn, De malnova Litvujo lastajn ekzemplerojn".
"Generalo! post venko — Juĝisto ekdiris — Preskaŭ ĉiuj Dobĵinskij en duklandon iris Rifuĝe, por aliĝi al pollegiono!" "Vere — respondis juna ĉef' de eskadrono — En mia kompanio estas timigilo Liphara, la serĝento Dobĵinski-Verŝilo, Kaj Mazuroj lin urso litvana titolas; Ni lin vokos, se tion Generalo volas". Kaj leŭtenanto diris: "Mi konas soldaton, Devenantan el Litvo, Razilo nomaton, Kaj dua kun tromblono rajdas ĉe flankiroj (9) ; En ĉasistregimento estas grenadiroj Du Dobĵinskij".
"Sed volus mi pri ĉef' ilia Scii, diris Dombrovski, pri tiu fendulo, Pri kiu mire rakontis Vojski, moŝt' via, Kvazaŭ pri antikveca iu grandegulo". "Fendilo, diris Vojski, li ne ekziliĝis, Sed juĝesploron moskvan timante, kaŝiĝis; 270 Mizerul', dum tuta vintr' en arbaroj niaj Vaginte, ĵus eliris. En militaj tiaj Tempoj, li povus taŭgi kavalir'!,domaĝo Nur, ke iom li estas premata de aĝo. Sed, jen li!"
Vojski geston al vestiblo faris: Servistoj, kampularo, haltigite, staris Ĉi tie; super kapoj, brilanta kalvaĵo, Simila al lunpleno, aperis subite, Trifoje eligante el kapojnubaĵo: Ŝlosisto salutklinis; el amas' puŝite, Li diris: 280 "Kron-Hetmano! Ekscelenc'! laŭ volo: Generalo! — ne gravas ĉi tie titolo — Jen mi, Rembajlo, venas laŭ alvoko via, Kun plumfendilo, kiu, ne pro kadro sia, Nek pro surskriboj, sed pro hardo gajnis gloron, Ke famo eĉ atingis Ekscelenc-sinjoron. Se ŝtal' paroli scius, ĝi rakontus ĉion: Por laŭdo de maljunaj brakoj dirus ion, Kiuj servis fidele, longe, danke Dion, Al Patrujo kaj ankaŭ Horeŝkoj sinjoroj, 290 Pri kio famo vivas ĝis nun en memoroj. Moŝteto! malofte tiom lerte pintigis Skribisto plumojn, kiel ĝi kapojn forigis. Longe nombri! orelojn, nazojn, sen kalkulo! Kaj estas la fendilo nenie fendita, Pri mortigista faro, sen ia makulo: Nur duelo malkaŝa, aŭ batal' milita. Foje nur, pacon donu al li Eternulo! Ve! sendefendan homon forigis persono. Sed, Dio min atestu, ‘pro publico bono'.
"Montru, diris Dombrovski, ridante sincere: 300 Plumfendil'! ekzekuta glavego pli vere!" Kaj li rigardis grandan rapiron kun miro Kaj al aliaj ĉefoj montris li dum iro. Ĉiuj ĝin provis; pene iu oficiro Povis levi rapiron alsupre. Laŭ diro, Sole Dembinski (10) , fama pro fortega mano, Levus glavon; forestis ĉi tiu kompano. Nur eskadrona ĉefo, ĉeesta Dvernicki (11) , Ankaŭ pelotonestro, leŭtenant' Ruĵcki (12) , 310 Ĉi tiun feran stangon eksvingi li povis: Tiel ĉiuj daŭrige siajn fortojn provis. Sed general' Knjazjeviĉ, pola kurlandano (13) , Plej alte kreska, pruvis fortegon de mano, Kaptis rapiron, levis laŭ spado facile Kaj super gastokapojn svingis fulme, brile, De polaj skermartifikoj faris konstaton: Krucarton, muelilon, kurban, tranĉan baton, Ŝtelbaton, kontraŭpunktojn, tempojn de terceto Li prezentis, lerninte iam ĉe kadetoj.
320 Dum ridante li skermis, genue Sabrulo Lin kapis je kruroj, kaj kun larma okulo Post ĉiu turno ĝemis: "Bela, brava bato! Generalo! ĉu estis vi konfederato? Jen piko de Pulavskij! (14) tiel ataketis Dzjerĵanovski (15) de Sawa (16) pik' Kiu instruis Vian manon? Mateo Dobĵinski? Jen mia Invento, diovere! sen memlaŭdo ia: Jen tranĉ', konata sole en Sabrulejeto, Laŭ mia nom', nomata 'bato de moŝteto'. 330 Do kiu vin instruis? estas mia hako!" Li leviĝis, skermiston ĉirkaui per brako.
"Nun mi mortos trankvile! Mi trovis kompanon, Kiu karese premos mian korinfanon; Tage, nokte, el brusto eliĝis sopiro: Post mia morto eble rustiĝos rapiro! Ĝi tamen ne rustiĝos! Generalo! peton Mi havas: vi forĵetu tiun rostileton, Fremdan spadeton; hontu nobelid' tielan Bastoneton, kaj prenu vi sabron nobelan! 340 La fendilon mi metas ĉe viaj piedoj, Plej karan el miaj, en mondo posedoj. Mi estis sen edzino, estis sen infano; Jen edzino kaj ido: mi el ĉirkaŭpreno Mia ĝin neellasis, de frua mateno Ĝis nokt' karesis; dormis ĝi ĉe mia mano; Kiam mi maljuniĝis, super lito mia Ĝi pendis, kvazaŭ super jud', ordono Dia! Mi volis ĝin kuŝigi en tombon kun mano; Jen heredant'! — ĝi servu al vi, Hetmano!"
350 Generalo ridduone kaj emocie, Diris: "Koleg', vi cedas jen al mi ĉi tie Edzinon, idon; estos vi dum resto viva, Tre sola, aĝa vidvo, orfo efektiva! Por kordonac' mi donu rekompencon kian?, Por dolĉigi orfecon kaj vidvecon vian?" "Ĉu mi estas Cibulski? (17) — Ŝlosisto elplendis — Kiu al rus', kartlude, edzinon forvendis, Kiel rakontas kanto. — Por mi — jam sufiĉe, 360 En tia man'! — Nur havu, General', atenton, Kaj longan, etenditan, prenu pasamenton, Kaj haku ambaŭmane, de supre, maldekstre Tiam de kap' ĝis ventro vi tratranĉos ekstre".
Generalo, preninte fendilon, ne povis Pro longeco ĝin porti; servistoj ĝin ŝovis Furgonon; pri ĝia sort' — diversopinio — ; Neniu sciis certe tiam, nek post tio.
Dombrovski al Mateo diris: "Laŭ mieno, Kolego ne kontentas pro nia alveno? 370 Silentas malserene? Do ne saltas koro, Kiam vi vidas aglojn el arĝento, oro? Dum veksignal' Koscjuŝka sonas en orelo? Mi pensis Macjek estas bravulojmodelo! Se vi ne prenos sabron, ne saltos al selo, Vi gaje kun kolegoj trinkos en kastelo Sanon de Napoleon', de Poluj' esperojn!"
"Ha! rediris Mateo, mi vidas aferojn! Sed du agloj ne nestas kune, moŝtsinjoro! Hetmano! tre malcertas de estroj favoro! 380 Francestro — heroego, sen oponoj iaj! Mi memoras: Pulavskij, la amikoj miaj, Diradis, rigardante moŝton Djumurian (18) , Ke Polujo bezonas heroon nacian, Kiu estu nek franco, nek ital', sed polo, Do Jan, aŭ Juzef, fine — eĉ Macjek, laŭ volo! Arme! laŭ diro pola!, sed fuzilieroj, Saperoj, grenadiroj kaj kanonieroj: En la amas' aŭdiĝas da fremdaj titoloj Pli, ol polaj! Kaj tion ĉi komprenu poloj 390 Ŝajne vi ankaŭ turkojn, tatarojn posedas, Eble skismanojn, kiui eĉ Dion ne kredas: Ili vilaĝaninojn atakas, kaj baras Kaj priŝtelas pasantojn, kaj preĝejojn rabas! Francestro iras Moskvon! malproksime tio, Se lia Moŝto vojon ekiris sen Dio!... Laŭ dir', jam episkopoj anatemon metis Sur lin; do..."Macjek' panon en supon trempetis Kaj, manĝante, en mezo de vort' eksilentis.
Ĉambelan' pri Matea parol' ne kontentis; 400 Junular ekmurmuris. Juĝist' malkomprenon Trarompis, anoncante fianĉparalvenon. Jen alvenis Rejento: laŭ propra deklaro; Neniu lin rekonis. Ĝis nun polvestaro Lin ornamis; nun lia fianĉin' devigis Edzokontrakte rezigni kontuŝon kaj zonon (19) : Do Rejent' kontraŭvole, france sin vestigis. Frako de li forprenis animoduonon: Li pasas rekte, kvazaŭ glutinte bastonon; Kiel gru', disrigardi eĉ timas Rejento; 410 Montras mien', en kia li estas turmento, Ne scias, kien igi la manojn ĉe l' jako, Li, gestŝatinto! manojn post zonon metante — Mankas zon' — sin glatumis sole sur stomako; Li rimarkis eraron; kankre ruĝiĝante, Ambaŭ manojn li kaŝis en poŝojn de frako. Li paŝas kvazaŭ vergojn ĵetus mokantaro, Hontas pro frako, kvazaŭ pro malinda faro, Ĝis li ekvidis Macjkon kaj ektremis time:
Ĝis nun Mateo vivis kun Rejent' intime, 420 Nun rigardis lin tiom akre kaj sovaĝe, Ke Rejent', fariĝinte tre pala vizaĝe, Butonumi komencis sin, pensante time, Ke Macjek' vestojn rabos per rigard' insulta. Dobĵinski nur dufoje diris laŭte: "Stulta!" Sed terure indignis pro Rejtana vesto, Ĉar li forlasis tablon sen adiaŭgesto, Kaj eliginte, rajdis al hejmo nobela.
Kaj dume, de l' Rejento amatino bela, Telimen', siajn ĉarmojn etendas kun brilo De vesto, ĉiu parto laŭ plej moda stilo, 430 Kian robon ŝi havis, kian kapornamon, Vane la plumo penus priskribi la damon. Eble penik' nur pentrus la tulojn, ptifenojn (20) , Tiujn puntojn, kaŝmirojn, perlojn kaj rubenojn, Vizaĝruĝon, vivecon de rigarda ĵeto.
Tuj rekonis ŝin Grafo. Pala de mirado Li leviĝis kaj serĉis ĉirkaŭ si pri spado: "Do estas vi! li vokis, ĉu trompas okulo? Vi! ĉe mi prenas manon de alia ulo? Malfidela estaĵo! anim' nekonstanta! 440 Ĉu sub teron ne kaŝos sin frunto hontanta? Vi tiom freŝan ĵuron vian jam forgesis? Fidemul'! la rubandon porti mi ne ĉesis! Sed ve! rivalon, kiu por insulta faro, Nur tra mia kadavro paŝos al altaro!"
Rejent' tre konfuziĝis, gastoj jam ne ridas. Ĉambelano rivalojn pacigi rapidas; Flanken preninte Grafon, flustris fianĉino: "Ankoraŭ mi ne estas Rejenta edzino; Se vi malhelpas, diru en tia okazo, 450 Respondu tuj mallonge, Graf', sen ĉirkaŭfrazo: Ĉu vi ĝis nune amas min, sensanĝe kaj kore, Ĉu kun mi edziĝi pretas tiu ĉi hore, Hodiau? mi rifuzos tiam al Rejento". Grafo diris: "Virino, kun enigma sento! Antaŭe vi, en sentoj estis poezia; Kaj nun al mi vi ŝajnas esti proza tia! Kio estas edziĝoj viaj? Ili ĉenas Nur manojn; sed spiritojn ĉu ili katenas? Kredu: estas deklaroj, sen amokonfeso; 460 Estas devoj, sen ia deviga promeso! Sur du finoj de tero, du koroj ardantaj, Kunparolas, laŭ steloj radie tremantaj... Eble pro tio tero rapidas al suno, Kaj ĉam tiom kara ĝi estas al luno, Ke ili sin rigardas, plej mallonge, voje Kuras al si — sed trafas sin neniufoje!" "Sufiĉe! ŝi trarompis, — laŭ Dia favoro, Mi ne estas planedo, sed virin', sinjoro! Mi scias reston, ĉesu babiladon vian! 470 Mi avertas: se pepos vi vorteton ian, Por rompi la edziĝon, tiam, diovere, Mi, kun ĉi tiuj ungoj, alsaltos kolere Kaj..." "Mi ne malpacigos la gefeliĉulojn!" Diris Graf', kaj forturnis malŝate okulojn, Kaj, por puni malindan sian amatinon, Korflame elektis Ĉambelanidinon.
Vojski junulojn ree pacigi intencis Per saĝekzemploj: tial rakonti komencis Historion pri apro, Naliboka ĉaso, 480 Kaj kverelon de Rejtan' kun duko de Nasso (21) . Sed gastoj, glaciaĵojn manĝinte, senpere Iris el halo korton, freŝiĝi aere.
Kampuloj tie trinkas, post festen', mielon; Muzikistoj agordas por dancoj kapelon. Oni serĉas Tadeon, kiu flanke staris Kaj ion al estonta edzino deklaris:
"Zofi'! mi vin konsultu, afero tre gravas; Mi demandis jam onklon, konsenton mi havas. Vi scias, ke vilaĝojn mi nun ekposedas, 490 Kiujn leĝe, partege vi ankaŭ heredas. Servutkampuloj estas sub regeco via: Mi ne kuraĝus agi sen estrin' ilia. Nun, kiam reekfloras kara Patruj' nia, Ĉu kampuloj profitu nur el ŝanĝo tia, Ke ili nun ricevos alian sinjoron? Vere, ili regate, ĝuas estrfavoron; Post mia morto, povus sin ŝangi reguloj: Mi soldatas, ni ambaŭ estas mortemuloj; Mi estas homo, timas mem propran humoron; 500 Do, pli certe, rezignos mi mian regecon, Kaj fordonos kampulojn sub leĝozorgecon. Mem liberaj, ni faru al kampul' liberon, En heredecon donu posedatan teron, Sur kiu li naskiĝis, sin laborŝvitigas, Kaj el kiu li nutras ĉiujn kaj riĉigas. Sed mi devas averti vin: el grundo resta, Malpli da enspez' devigos nin al viv' modesta. Mi kutimis jam ŝpari de juneco mia, Sed, Zofio, vi estas magnatfamilia, 510 En regurbo vi pasigis vian junan aĝon: Ĉu, for de l' mond', vi volos eklogi vilaĝon, Nobeline?..."
Modeste respondis Zofia: "Mi — virino, regado ne estas do mia. Vi estos mia edzo; por konsil', sinjoro, Mi — juna, sed aranĝon konsentas el koro! Se vi, liberigante, malpli riĉa restos, Al mia kor', Tadeo, vi pli kara estos; Famili' nekonata min ne interesis; Mi, malriĉa orfino, memori ne ĉesis 520 Ke de Soplicoj estis mi filinigita, Ĉe ili edukita, al edzo donita. Vilaĝon mi ne timas. En urb' infanaĝon Pasintan mi forgesis, kaj ŝatas vilaĝon. Kredu al mi, ke miaj kokoj, kokinetoj, Min ĉiam pli amuzis, ol la Petrurbetoj. Urbo min enuigas; al homoj, distraĵoj, Se iam mi sopiris, estis infanaĵoj. En Vilno min konvinkis vintro pasigita, Ke por vilaĝa vivo mi estas naskita: 530 Dum baloj mi sopiris al dom' Soplicana, Kaj laboron ne timas junulino sana. Vi vidos, ke mastrumon mi lernos facile"
Kiam Zonjo la lastajn parolojn eldiris, Gervazo malserene, mirante, aliris: "Jam de Juĝist' mi aŭdis pri libero tuton, Sed mi ne scias, kiel ĝi tuŝas servuton?
Mi timas, tio estos fremdmodo! Libero Ja ne estas kampula, sed nobelafero! 540 Vere, ke ni devenas ĉiuj de Adamo: Sed mi aŭdis, kampuloj devenas de Hamo, La judoj de Jafeto, nobeloj de Semo, Do ni, pli aĝaj, regas ilin, jen sistemo! Nu, alie instruas prepost' Soplicova... Li diras: tio estis Testament' Malnova, Sed, kiam Krist', devene reĝo multe pova, Inter judoj naskiĝis, en kampula stalo, Li jam pacigis ĉiujn klasojn per egalo — Estu tiel, se esti ne povasĉi tio! 550 Precipe, ke mi aŭdas: Ekscelenc' Zofio, Mia estrino, ankaŭ konsentas pri ĉio. Mi obeu, jam regas ŝia opinio. Nur averto: liberon havu kampularo, Ne vanan, vortan, kiel dum rego de caro, Kiam moŝt' Karp' kampulojn siajn liberigis, Kaj carimpost' trioble ilin malsatigis (22) . Mi konsilas: kampulojn, laŭ malnova moro, Ni nobeligu, donu al ili blazonojn: Esttrino al vilaĝoj donos Kapr-duonojn, 560 Al aliaj Lelivojn Soplica sinjoro. Tiam Sabrul' rekonos kampulegalecon, Kiam kampul' ricevos blazonnobelecon. Sejm' konfirmos.
"Kaj edzo ne timu pro tio, Ke lin tre malriĉigos grundoj cedo: — Dio Ne donos, ke manetojn de dignulfilino Tro lacigu laboro de doma mastrino. Estas rimed', — Mi konas keston en kastelo, Kun Horeŝka surtabla mahĝilar', en kelo; Krom tio restas ringoj, kanakoj, maneloj (23) , 570 Riĉaj tufoj, jungaĵoj, belaj karabeloj. Kion en ter' kaŝita trezorej' entenas, Herede al Estrino Zofi' apartenas; Mi en kastel' ĝin gardis per miaj okuloj, Kontraŭ moskvuloj ankaŭ — Soplicoj moŝtuloj. Krom tio, mia propra talarsako plena: El servo kaj sinjoraj donoj kolektita. Mi pensis, kiam estos kastel' redonita, Ĝiajn murojn ripari por ĉi tiu mono; Nun ĝi al vi, gemastroj taŭgos en bezono; — 580 Tial mi transloĝiĝos al Soplic' Sinjoro, Kaj nmanĝos, ĉe l' Estrino, panon de favoro. Ĉe lulil' de Horeŝka generaci' tria, Mi skermon ekzercos idon de l' Estrino mia, Se estos fil' — li estos, ĉar sonas armiloj, Kaj ĉiam en milita temp', naskiĝas filoj".
Apenaŭ lastajn vortojn eldiris Gervazo, Kiam, per gravaj paŝoj, aliris Protazo, Salutis, el kontuŝa poŝ', penegiregon Trifolian eligis kaj komencis legon. 590 Juna suboficiro rime ĝin komponis: Lin iam, en regurbo, odoj fame kronis, Poste en uniformo, plue beletristo Kreis versojn. — Jam tricent tralegis Vokisto, Ĝis loko: "Ho vi, kies ĉarmoj vekas sentojn De dolora ĝojeco kaj ĝuajn turmentojn! Se Bellonvicon (24) trafos rigard' via milda, Rompiĝos ĵetponardoj, krevos lado ŝilda! Per Himen' venku Marson, ĉe hidro kruela De malpac', fruntviperon ŝiru mano bela!..." 600 Tadeo kaj Zofio manplaŭdis konstante, Kvazau laŭde, sed vere, aŭdi ne volante. Pastro, laŭ vol' Jugista, jam sur tablo staris Kaj de Tade' liberon al popol' deklaris.
Apenaŭ ĝojnovaĵon aŭdis vilaĝanoj, Saltis al Sinjorido, al Estrino manoj, Ekkriante kun larmoj: "Gesinjoroj, sanon!" Tadeo kriis: "Sanon de kuncivitanoj, Liberaj kaj egalaj — Poloj!" — "Popolsanon!" Diris Dombrovski; kriis popolo: "Hetmanoj, 610 Arme', popolo, vivu! vivu ĉiuj klasoj!" Alterne tondris voĉoj mil kaj tintis glasoj.
Sole Buĥman ne ĝojis; li laŭdis projekton, Sed dezirus antaŭe malgrandan korekton: Oni faru leĝe de komisi' elekton, Kiu...
Manko de tempo malhelpis, domaĝe, Plenumi, kion Buĥman' konsilis tre saĝe; Sur kastelkorto staris jam pare estrinoj, Oficiroj, soldatoj kun vilaĝaninoj. Polonezon! ekkriis ĥore la publiko: 620 Oficiroj alvenas kun armemuziko; Sed Juĝisto al Ĉefo flustris en orelon: "Ordonu moŝt' ankoraŭ haltigi kapelon. Sciate, fianĉigon festas nevo mia, Kaj ĉe ni malnovmoro regas familia, Ke kun vilaĝmuziko solenojn ni festas. Violinist', fajfisto, cimbalist' jen estas, La ludistoj; indignas jam violinisto Kaj kapkline petegas per okul' fajfisto: Se mi ilin forigos, ploros mizeruloj; 630 Laŭ alia muziko ne saltas kampuloj; Do ĉi tiu komencu; distriĝu popolo! Poste ni ĝuos vian muzikon laŭ volo".
Violinist', manikon de l' vest' reŝovinte, Prenilon forte premis; mentonon metinte Ĉe apogil', kurigis arĉon laŭ ĉevalo. Sakfajfistoj, apude, je tiu signalo, Kvazaŭ flugilobate, ofte ŝultrojn movas, El aerplenaj vangoj en sakojn spirblovas; 640 Simila al vangplena Borea idaro (25) . Mankis cimbalo.
Multaj estis cimbalistoj, Sed ne kuraĝis ludi ĉe Jankjel, ludistoj. (Jankjel, dum tuta vintro, forestadis ie, Nun li kun ĉefa stabo aperis ĉi tie) Sciante, ke neniu, sur la instrumento, Egalas lin laŭ lerto, gusto kaj talento, Oni petis lin ludi, kun cimbal' aliras. Jud' rifuzas: ke manoj krudiĝs, li diras; Li forgesis, sin ĝenas, sinjorojn hontante; 650 Kapkline li foriras. Zonjo, ĝin vidante, Alkuras lin kaj donas, sur blanka manplato, Stangetojn, kiujn uzas majstr' en kordobato, Per dua ŝi glatumas lin je barb' harara Kaj riverence diras: "Ludu, Jankjel kara! Ludu Jankjel, jen estas mia fianĉinigo! Vi promesis ludi ĉe mia edzinigo"
Jankjel Zonjon tre amis; do li kun komplezo Barbon konsente klinas; gvidite al mezo, Li eksidas, cimbalon metas surgenue, 660 Kaj rigardas ĝin tiom fiere kaj ĝue, Kiele veterano, ĉe servoalvoko, Kiam nepoj glavegon tiras de murhoko; Avo ridas: ĝin longe ne uzis kompano, Sed sentas, ke armilon lerte svingos mano.
Ĉe cimbal' du lernantoj ekgenuas dume, Agordas nove kordojn, provas ilin zume; Jankjel, duone ferminte okulojn, silentas, Kun senmovaj stangetoj en fingroj, atentas.
Li ekludis, per takto triumfa batante, 670 Poste pli dense, kvazaŭ pluvege, hakante: Ĉiuj miras. — Li faris nur ludoprovetojn, Ĉar li haltis kaj supren levis du stangetojn.
Li ludas. Jam stangetoj tremas per ektuŝo, Kvazaŭ sonigus kordojn flugilo de muŝo, Mallaŭtan, aŭdeblplenan zumon ĝi elsendas. Majstro al ĉiel' rigardas, inspiron atendas. Li desupre cimbalon per okul' mezuris, Levis manojn, faligis; stangetoj ekkuris: Ekmiris la aŭdantoj. —
Jen sono kordara 680 Ektondris, kvazaŭ tuta kapel' janiĉara (26) , Kun salmetoj, tintiloj, tamburetosonoj; Tria-Maj-polonezo bruas!... (27) Saltaj tonoj Per ĝojo spiras; ĝojon aŭdosento ĝuas; Knabinoj volas danci, knaboj piedbruas; Sed maljunuloj revas pri pasinta dato, Pri jar' feliĉa, kiam senditoj, senato, Post tago Tria-Maja, en urbdoma halo, Reĝon nacikonsentan festis per regalo, Kiam dancantoj kantis: "Vivu reĝo kara! 690 Vivu Sejmo (28) , Nacio la cĉuklasara
Majstro taktojn akcelas kaj tonojn fortigas; Ĵus, fals-akorde, sonas siblo de serpento, Aŭ grinc' de fer' sur vitro: ĉiujn frost' tremigas Kaj la ĝojon konfuzis la terura sento. Malĝoje, timoplene, dubas aŭdantaro: Ĉu eble agordfalso? muzikisteraro? Ne eraras la majstro! Li frapas intence Tiun perfidan kordon, melodiatence, Ĉiam pli laŭte taŭzas akordon koleran, 700 Kontraŭ konkordo de la tonoj, konfederan, Ĝis Ŝlosist', kompreninte de majstro kapricon, Kovris per man' vizaĝon sian, kaj terure Ekkriis: "Ve mi konas voĉon! Targovicon!" (29) Kaj tuj, fajfante, krevis kord' malbonaŭgure... Majstro kuras al primoj, ŝiras taktmezure, Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj: Aŭdiĝas mil da ĉiam pli laŭtaj frakasoj, Marŝtakt', milit', atako, sturm' ! pafado! — Sonis Infanojĝem', patrinojplor'...Li tiel donis Perfekte sturmteruron, ke virinoj tremis, 710 Al si kun larm' dolora, rememorigante Prago-masakron, (30) — ploris ĝin rakontoj kante — Kontentaj, ke li fine per per kordoj ekĝemis, Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron batpremis.
Apenaŭ aŭdantaro eliris el miroj, Ree muzik' alia: unue zumspiroj. Delikataj, mallaŭtaj; ĝemas la kordetoj, Kiel muŝoj ŝriĝas el aranereto... Sed kordoj plimultiĝas: Diskurintaj tonoj Kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj, 720 Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj. Formiĝas la malĝoja melodio kanta: Pri soldato senhejma, tra l' arbar' vaganta, Mizeron kaj malsaton ofte suferanta; Li falas fine apud fidela ĉevalo, Kiu por li la tombon fosas per hufŝtalo. Kant' malnova, al pola arme' sonas kare! Rekonis ĝin soldatoj, kolektiĝas are Ĉirkaŭ majstro, aŭskultas, vidas rememore La tempon, kiam apud Patrujtombo, plore 730 Ili kantis la kanton kaj en mondon iris (31) , Kaj poste multejara migrado sin tiris Tra sabl' varmega, frosto, maroj, kontinentoj, Kie ilin en tendo, inter fremdaj gentoj, Ĝojigis kaj kortuŝis la kanto multfoje. Medite, ili klinis la kapojn malĝoje, Sed baldaŭ ilin levis: tonojn majstr' altigas, Streĉas, la taktojn ŝanĝas, malon sciigas Ree desupre kordojn li okulmezuris, Kunigis ambaŭ manojn, stangetoj ekkuris: 740 Li batis tiom arte kaj tiom potence, Ke kordoj eksonoris trumpetarparence" Trumpetarblove kanton konatan rekreis, Triumfmarŝon: "Ankoraŭ Poluj' ne pereis! (32) Marŝ', Dombrovski, Polujon!" Kaj ĉiuj manplaŭdis, Kaj ĉiuj "Marŝ, Dombrovski!" tuthore aplaŭdis!
Muzikist' sian kanton kvazaŭ mem ekmiris: Li faligis stangetojn, manojn suprentiris; Levita barbo grave moviĝis; de kapo Defalis sur la ŝultrojn lia vulpa ĉapo. 750 Sur vangoj brilis rondoj de stranga ruĝeco, En okul' spiritplena, ardis la juneco. Kiam sin al Dombrovski turnis maljunulo, Larmoj el mankovrita ekfluis okulo: "Generalo! li diris, longe Litvo nia Vin atendadis, kiel ni judoj Mesian... Vin delonge profetis al popol' fidela, Kantistoj...vin miraklo (33) anoncis ĉiela... Vivu, ho nia!..." Ploris li dum la parolo: Jud' honesta Patrujon amis kiel polo! 760 Dombrovski donis manon al li, dankfavore; Li ĉapon depreninte, kisis manon kore.
Polonezon komenci Ĉambelano iras: Manikojn de l' kontuŝo (34) li iom retiras, Donas manon al Zonjo, ektordas lipharon, Kaj ĝentile invitas en unuan paron. Post Ĉambelano vice la paroj ariĝas; Signalvorto! li gvidas, danco komenciĝas:
Sur herbokovro brilas ruĝaj botoj hele, Lumas orteksa zono, fulmas karabele; (35) 770 Li paŝas malrapide, kvazaŭ ne atentas, Sed ĉiu paŝo, movo, fidele prezentas, Kion ĵus la dancanto pripensas aŭ sentas. Li haltis — por demandi sian sinjorinon; Por flustri en orelon — li faras kapklinon; Ŝi deturnas la kapon, aŭskulti sin ĝenas; Li humile kliniĝas kaj ĉapon deprenas. Ŝi favore rigardas, sed plue silentas; Li malakcelas paŝon, rigardon atentas. Kontente pri respondo, li dankas ekride, 780 Kaj mokante rivalojn paŝas pli rapide. Sian ardeopluman, konfederan ĉapon (36) Li lokigis sur frunto, lerte skuis kapon Kaj kovris ĝin deflanke, ektordis lipharon Kaj paŝas, sekvigante envieman aron. Li volus kun estrino foriĝi facile, Do li haltas kaj manon levante ĝentile, Ke oni preterpasu, petas plej humile. Ŝajne li lerte celas al flanka eliĝo, Ŝanĝas vojon, por trompi aron da kunuloj; 790 Sed lin, paŝorapide, sekvas trudemuloj Kaj ĉirkaŭe envolvas per danca turniĝo; Do li sur sabron metas la manon kolere, Kvazaŭ: "Ve, enviuloj!" li dirus fiere, Kaj provoke li paŝas rekte en la aron: Dancantoj ne kuraĝas pluan kontraŭstaron, Cedas, kaj, batalordon formante alie, Postkuras lin denove.
Krioj sonas ĉie: "Ho, rigardu junuloj! Jen, vi eble vidas La lastan, kiu tiel polonezon gvidas!"
800 Iris paroj post paroj, bruoplene, ĝoje; La rondo sin distordas, kunvolvas refoje En mil volvaĵojn, kiel serpento giganta; Flagras diverskolore, kiel skvam' brilanta: La vestoj sinjorinaj, sinjoraj, soldataj, El orient' oritaj de sunoradioj, Kaj de malhela herba fono, refleksataj. Bruas danco, muziko, plaŭdoj, "vivu"! -krioj
Nur kaporal' Dobĵinski-Sak, li nek atentas La kapelon, nek dancas, nek li ĝojon sentas; 810 Li staras malserene, manojn dorsen metis, Pensas, kiel li Zonjon iam svatkoketis: Por ŝi alportis florojn, el nestoj birdetojn, Faris oreloringojn kaj plektis korbetojn... Sendankulin'! Donacojn li vane oferis! Kvankam ŝi lin evitis, kaj patro koleris, Li tamen... tiom foje sur barilo sidis, Ĝis, fine tra fenestroj, li Zonjon ekvidis. El kanab' li spionis, kiel ŝi bedaron Sarkis, kukumojn ŝiris, nutris kokidaron. 820 Sendank'!...Li klinis kapon; fine ekfajfinte Mazurkon, sur orelojn kaskedon preminte, Li foriris en tendon, al kanona gardo, Distriĝi kun soldatoj per karta hazardo, Trinki el kaliko ĉagrenon dolĉiganta. Tiom estis por Zonjo, Dobĵinski konstanta.
Ŝi dancas gaje, kvankam en unua paro, Malproksime apenaŭ videbla al aro. Sur la herba vastaĵo, en verda robeto, Girlande ornamita, en flora kroneto, 830 Ŝi flugas, nevidebla, regas dancturniron, Kiel anĝel' de noktaj steloj rondan iron. Kie ŝi estas? diras okuloj turnitaj, Kaj brakoj, interpreme, al ŝi etenditaj. Resti ĉe Zonjo, vane Ĉambelano celis: Jam lin, el gvidoparo, enviuloj pelis. La feliĉa Dombrovski ne longe ŝin gvidis: Li cedis ŝin al dua; tria alrapidis; Ankaŭ tiu foriris, same forŝovita; Ĝis, laŭvice, renkontis Zonjo lacigita 840 Tadeuŝon: Do, pluan ŝanĝadon timante, Ŝi finis dancojn, resti jam kun li volante, Iris verŝi kalikon ĉe tablo festena. Suno subiras — varma vespro serena: Per nubetoj sternita ie glob' ĉiela, Okcidente roza, supre blue hela. La veteron aŭguras nubetoj: brilantaj, Malpezaj — kvazaŭ ŝafoj sur herbo dormantaj; Ie etaj — kiel sovaĝanasaro; Okcidente nubaĵo: tulkurtenojparo 850 Diafana, faldita, supre perle pura, Kun randoj orumitaj, kaj funde purpura, Ankoraŭ, per subira brilo, ardas vaste, Kaj poste iĝas flava, pala, griza laste (37) . Suno mallevis kapon, nubeton surtiris, Ekdormante, per varma aero ekspiris.
Nobelar' ĉiam trinkas; tondras "vivu!" krio: Napoleon, ĉefestroj, Tadeo, Zofio! Vivu ĉiuj tri paroj, la fianĉigitaj! Gastaro ĉeestanta, ĉiuj invititaj! 860 Amikoj, kiuj inter la vivantoj restas, Mortinoj, kiuj sankte memorataj estas!...
Mi gastis kaj toastis tie kun aliaj;
Kion mi vidis, aŭdis, libroj diras miaj.Kion mi, sur Pariza pavimo, meditas,
Kiam mi la bruegon de l' urbo evitas?
Preterlasis mi, birdo de flugo malalta,
Regionon de tondroj kaj pluvo senhalta,
Kaj mi serĉis serenon de aĝo infana,
Kaj mi serĉis trankvilon de hejmo kabana...
Sed pri sango, verŝita freŝe en patrujo,
Pri larmoj, kiuj fluas en tuta Polujo,
Pri ankoraŭ resoni ne ĉesinta gloro,
Eĉ pensi ne kuraĝas mi en tia horo!
Ĉar popol' iam estas en turmento tia,
Ke rigardon turnante al martiro ĝia,
Malespere eksvenas plej kuraĝa koro.
Al ni, en mondo gastoj, nepetita speco,
En la tuta nuneco, tuta estonteco,
Restis jam sole unu lando de konsolo,
Kiu hodiaŭ havas feliĉon por polo:
Lando de l' infaneco! restos por ĉiamo,
Sankta kaj pura, kiel unua ekamo,
Per erarojmemoro neniam skuite,
Per esperiluzio ne sube fosite,
Kaj per okazantaĵoj torent' ne ŝanĝite.
Ho, se iam ĝisvivus mi konsolmomenton;
Ke tiuj libroj migru sub pajlotegmenton;
Ke kampulinoj, kiuj turnas ŝpinradetojn,
Kiam ili amatajn kantas la strofetojn:
Pri knabino, ŝatanta tiom violonon,
Ke ludante, ŝi perdis anserojduonon,
Pri orfin', kiu bela, kiom rozaŭroro,
Pelis hejmen birdojn en vespera horo ---
Ke en manojn prenu kampulinoj polaj
La librojn simplajn kiom kantetoj popolaj!
- ↑ En la esperanta titolo mi tradukis la vorton „zajazd“ per „armita posedopreno", ĉar ĝi ne signifas simplan invadon (najazd), sed rajtigitan plenumon de juĝa verdikto per kolektitaj privataj fortoj armitaj.
- ↑ La germana filozofo Nietzsche, kreinto de Zarathustra, skribas en sia antaŭnelonge eldonita korespondado al sia amiko Overbeck: „Ĉu vi konas Sinjoron Tadeon de Mickiewicz, en traduko de Lipiner? Mi konfesas, ke mi estas plena de miro, ke en niaj tempoj povis aperi tia poemo. Mi ne scipovus en la literaturo de nia centjaro trovi ion egalan al Sinjoro Tadeo, laŭ riĉeco, enhavopleno kaj simpleco de anim-agordiĝoj, ankaŭ rilate al stranga ĉarmo poezia".
- ↑ La sendependa Polujo konsistis el du ĉefaj partoj: Pola Krono kaj Litvo. La pola poeto estis naskita „litvano”, kion oni ne konfuzu kun „litovo”, ano de la litova gento en parto de Litvo.
- ↑ En tuta Polujo estas konata la mirakla bildo de la Sankta Virgulino, troviĝanta en la monaĥejo sur la Hela Monto (Jasna Góra) en Ĉenstoĥova (Częstochowa). En Litvo troviĝas la famaj miraklobildoj de la Diopatrino en la preĝejeto super la „Ostra-Brama” (Pinta Pordego) en la ĉefurbo Vilno, kaj en la antikva kastelo de Novogrodek.
- ↑ Sian epopeon verkis Mickiewicz kiel politika elmigrinto en Parizo. La poeto mortis en eksterlando, neniam revidinte sian amatan hejmon.
- ↑ Kościuszko Tadeusz, nask. en j. 1746 en Litvo, mort. en j. 1817 en Svisujo; pola generalo kaj ĉefa armeestro dum la nacia leviĝo en j. 1794.
- ↑ Rejtan Tadeusz, unu el plej noblaj viroj kaj patriotoj polaj. Post la unua dispartigo de Polujo (1773), li finis vivon per memmortigo en malespero kaj melankolio (1780).
- ↑ Fedon, verko de la grefa filozofo Platon pri la senmorteco de l’ animo.
- ↑ Kato el Utika, roma brava kaj virta civitano; ne volante postvivi la pereon de la roma respubliko, li memmortigis sin en Utika en j. 46 antaŭ Kristo.
- ↑ Jasiński Jakób, ĉefa de la pola leviĝo en Vilno kaj en Litvujo, generalo en la nacia milito en j. 1794. — Korsak Tadeusz, ĉefo de la ĝenerala leviĝo de l’ Vilna vojevodlando. Ambaŭ partoprenis en la nacia insurekcio de Kościuszko kaj pereis en la sanga batalo ĉe Praga (antaŭurbo de Varsovio) en j. 1794, defendante ĝin kontraŭ la rusoj sub komando de Suvorov.
- ↑ Dombrovski-mazuro, kanto de la polaj legionoj, batalintaj, sub la generalo Dabrowski, por Napoleono en Italujo (1797), la fama „Ankoraŭ Polujo ne pereis”; jen ĝia unua strofo:
„La Polujo ne pereis, dum ni vive spiros;
Kion fremda forto prenis, ni per fort’ akiros.
Marŝu, marŝ’, Dombrovksi! el itala lando
Al patruj’ nin gvidos via ĉefkomando!” - ↑ Wojski (tribuno), antaŭe en Polujo oficisto, kies devo estis, gardi la sekurecon en la konfidita al la distrikto, kaj zorgi pri la edzinoj kaj infanoj de l’ nobelaro dum la milito. Tiutempe (j. 1811a) la ofico estis nur titola.
- ↑ Limjuĝo estis juĝo, kiu ekskluzive decidis procesojn pri bienlimoj. Ĝin plenumis la ĉambelano (kamerestro), supera oficisto de l’ distrikto, en loko de disputo, kaj li verdiktis, kolektinte ĉiujn dokumentojn.
- ↑ Ĉambelano (kamerestro), antaŭe supera dignulo kaj oficisto en sendependa Polujo; li plenumis devojn de la reĝa kortego. La distrikta ĉambelano juĝis limprocesojn (vidu supre). Sub la rusa regado tiu ĉi ofico perdis sian signifon kaj restis nur titola.
- ↑ Asesoroj prezentis la distriktan vilaĝan policon kaj estis elektataj de l’ registaro aŭ de civitanoj. — Retentoj (notarioj) administris la kancelarion, gardis la aktojn kaj enskribis en ilin dekretojn kaj privilegiojn.