Sonoj Esperantaj/Horo de morto


HORO DE MORTO.
de Leo Belmont.

Kvankam morto malvarma kutimas eltiri
Siajn manojn kruele,
Lasi mondon ĉi tiun, mallumon eniri —
Ne timigas tiele!

Devas veni ja fino al ĉio vivanta,
Al batado de koroj…
Enuigas nin fine la ŝanĝo konstanta
De la ridoj kaj ploroj.

Sed forlasi karulojn en horo de morto
Al kruela la sorto
Kaj en tombon subiri, aŭdante la ploron, —
Nur ĝi faras doloron!



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Leo Belmont.