Sonoj Esperantaj/Solvita malpaco


SOLVITA MALPACO.
de Kazimieĵ Glinski.

Okazis unufoje, ke pork’ kaj simio
Terure disputadis pro io!
Flugas vorto post vorto malpaca, malbela:
„Vi estas ja tiela!”… „Kaj Vi ĉi tiela!”…

Kolere fajraj ili jam ne povas koni,
Kian nomon al la dua doni!
Fine la afero estas klarigita,
Ofendigo trafa ektrovita;
Unutempa sonas krio:
„Vi — la porko!” …„Vi—simio!”…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Kazimierz Gliński kaj de la tradukinto: Leo Belmont.