Letero de Zamenhof al Abraham Kofman (28-a de majo 1901): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Frglz (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{paĝokapo | titolo = Letero de Zamenhof al Abraham Kofman (28-a de majo 1901) | aŭtoro = L. L. Zamenhof | tradukinto = | sekcio = | antaŭa = | posta...'
 
Frglz (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
| jaro = 1901
| lingvo =
| kvalito = 2
}}
Kara sinjoro! — Ne fininte ankoraŭ la legadon de mia broŝuro, vi esprimis al mi vian ĝojon pri tio, ke mi “elĵetis la demandon de lingvo”; tial mi prezentas al mi kiel malagrable vi kredeble estis surprizita, kiam vi en la dua parto de la broŝuro tamen trovis tiun demandon! Post multa ŝanceliĝado mi tamen enprenis la demandon de la lingvo, ĉar mi konvinkiĝis, ke hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti, ĝi havus neniun sencon kaj prezentus nur falsan, nevivipovan kompromison. Tiel longe kiel la hebreoj ne havos lingvon kaj estos devigataj en la praktiko ludi la rolon de “rusoj” “poloj” k.t.p.—ili ĉiam estos malestimataj kaj la hebrea demando neniam estos solvita.