Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/Elfo de la rozo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
<center><big>'''Ĉapitro III - Elfo de la rozo'''</big></center>
<div style="text-align:justify">
Meze onde unu ĝardeno kreskis rozarbetaĵo, kiu estis tute plena de rozoj. En unu el ili, la plej bela el ĉiuj, loĝis elfo; li estis tiel neimageble malgranda; ke nenia homa okulo povis lin rimarki. Malantaŭ ĉiu folio de la rozo li havis dormoĉambron. Li estis tiel bone formita kaj bela, kiel nur povas esti infano, kaj de la ŝultroj ĝis la piedoj li havis flugilojn. Ho, kia bonodoro plenigis liajn ĉambrojn, kaj kiel klaraj kaj belaj estis iliaj muroj! Ili estis ja la palruĝaj, delikataj folioj de rozo. Dum la tuta tago li sin amuzadis en la varma sunlumo, flugadis de floro al floro, dancadis sur la flugiloj de fluganta papilio kaj mezuradis, kiom da paŝoj li devus fari, por trairi ĉiujn vojojn kaj vojetojn; kiuj troviĝas sur unu sola folio de tilio. Tio, kion ni en folio nomas vejnoj, li rigardadis kiel vojojn kaj vojetojn. Ili eĉ estis por li vojoj nemezureblaj, ĉar antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. Li komencis sian migradon tro malfrue.
 
Fariĝis malvarme, falis la roso kaj leviĝis vento. Nun estis plej bone reveni hejmen. Li rapidis, kiel li nur povis, sed la rozo fermiĝis, li ne povis eniri, - eĉ unu rozo ne staris malfermite. La kompatinda malgranda elfo eksentis plej grandan teruron. Neniam antaŭe li pasigis nokton ekstere, li ĉiam en la nokto dolĉe dormadis en la varmaj folioj de la rozo. Ho, tio devis fariĝi lia morto!